% Ho ve, miaj s'uoj! % Georg Froschel
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
eLIBRO
Georg Fröschel
Ho ve,
miaj ŝuoj!
I N K O
1
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
Georg Fröschel
HO VE, MIAJ ŝUOJ!
Ilustrita de Hans Kossatz
El la germana tradukis
Brita Lindeberg
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-011-2
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
NOVEMBRO 2000
2
!(images/000000.png)
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
Sinjoro van Halsten enlitiĝas
Veku min je la oka horo!” diris la larĝŝultra blonda sinjoro al la pordisto de la hotelo ”La ora urso”. Ricevinte la ŝlo-silon de sia ĉambro, li supreniris al la unua etaĝo. La pordisto notis per kreto sur la nigra tabulo, kiu pendis malantaŭ li:
”Numero 39 je la oka horo”. Poste li serĉis en la gastlibro la nomon de la sinjoro, kiu volas esti vekota tiel frue. Li enskri-biĝis kiel sinjoro Jan van Halsten, komercisto el Amsterdamo, kiu ŝajne volas tiel frue ellitiĝi por atingi vagonaron al Nederlando, kiu forveturos de la ĉefa stacidomo je la naŭa horo.
Sinjoro van Halsten dumtempe eniris sian ĉambron kaj
komencis paki por la forvojaĝo. Li ne tro zorgeme enpakis siajn aĵojn. Fakte li tre ≈aose metis siajn vestaĵojn, ŝuojn kaj ŝtrumpojn en sian mansakon, iom spiregis, kontente rigardis la rezulton, ŝlosis la mansakon kaj sidiĝis sur la seĝon apud la lito. Li rigardis la horloĝon: estis la dek unua horo, urĝegis iri 3
!(images/000001.png)
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
el la liton. Li klinis sin, denove iom spiregis – kial li dum sia feria vojaĝo ĉiam prenas po du porcioj el ĉiuj pladoj! – kaj mallaĉis siajn ŝuojn. Tio daŭris sufiĉe longe, ĉar ĉiun ŝuon li estis laĉinta ne per unu, sed per tri nodoj. Sed fine la peza laboro estis farita. Sinjoro van Halsten staris en siaj ŝtrumpoj antaŭ la lito kaj rigardis malsupren al siaj ŝuoj: ŝajnis, ke li ne povas turni siajn okulojn de ili.
Kion rimarkindan li trovis ĉe la ŝuoj? Estis paro da mal-novaj laĉbotoj el nigra ledo kun cerva ledo je la flankoj. La ŝupintoj estis zorgeme kaj iom arte kudritaj. Belaj ŝuoj, jes, sed kial sinjoro van Halsten ilin tiel karese traktis, kial li tiel arde ilin rigardis? Por tio ne ŝajnis troviĝi motivo.
Rigardinte ilin kun ĝojo dum tiom da tempo, la nederlandano levis siajn ŝuojn de la planko. Tio estis nenio rimarkinda. Oni devas supozi, ke li nun faros tion, kion faras ĉiuj hotelgastoj antaŭ la enlitiĝo – metos la ŝuojn antaŭ la pordon, por ke ili estu polurotaj. Ho, tute ne! Li tenis la ŝuojn en la 4
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
mano, palpis kaj frapetis ilin ĉiuflanke kaj fine metis ilin sub sian kapkusenon.
Estis ja nigraj ŝuoj, en kiuj li la tutan tagon estis kuranta, kaj la lito kompreneble estis kovrita per blanka tolaĵo. Sed sinjoro van Halsten tute neglektis, ke fariĝas nigraj makuloj sur ĝi. Li enlitiĝis kontenta, tiris la litkovrilon super la nazon, etendis unu manon por estingi la lampon sur la noktotablo kaj kelkajn minutojn poste aŭdiĝis regula ronkado tra la malhela ĉambro.
5
!(images/000002.png)
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
Ho ve, miaj ŝuoj!
La nokto pasis. Devis esti proksimume la kvara horo matene, kaj en la granda hotelo nur du homoj ne dormis.
Unu estis la maljuna Antono, servisto, kiu jam dum tridek kvin jaroj en ”La ora urso” purigis la ŝuojn de la gastoj kaj portis iliajn pakaĵojn al la stacidomo. La vekhorloĝo estis ĵus vekinta lin el profundega dormo en lia ĉambreto, nun li iris en pantofloj kun treniĝantaj paŝoj silente tra la longegaj kori-doroj kaj kolektis ŝuojn kaj botojn, kiuj staris antaŭ la pordoj.
Sur la plandojn li skribis per kreto la ĉambronumerojn kaj poste staplis la ŝuaron en korbo.
La dua, kiu ĵus komencis sian laboron, estis Karlo. Kiun ti-tolon li havis, aŭ kiun familian nomon, fakte neniu sciis. Li estis ”Karlo” – tiel nomis lin la hotelestro, la pordisto, la kelnero kaj ankaŭ la gastoj. Kun siaj dek ses jaroj li estis mezaĵo inter granda knabo kaj juna viro: li ne havis difinitan taskon, sed devis fari ĉiuspecajn laborojn kaj ilin ĉiam faris kun gaja vizaĝo kaj ofte ŝercante. Iam pli frue li vizitis gimnazion kaj liaj instruistoj vere aprezis lin, sed lia patro mortis kaj lia pa-trino diris: ”Karlo, nun vi devas mem perlabori vian panon.”
Iun tagon li do prezentis sin al la hotelposedanto kaj per firma klara voĉo petis laboron. Per akra rigardo la posedanto de
”La ora urso” atente ekzamenis lin kaj decidis: ”Mi volas fari provon kun vi, knabo”. Kaj nun Karlo jam dum du jaroj kuris la ŝtuparojn supren kaj malsupren, faris komisiojn, briligis la 6
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
ansojn, helpis en la kuirejo kaj en la kelo, rapidis al la poŝte-jo kaj al la stacidomo: sed veki la hotelgastojn estis lia ĉefa tasko, la plej respondeca parto de lia funkcio.
Ofte estis nefacila laboro. En la plej frua tagiĝo oni devis ellitiĝi kaj tre zorgeme legi sur la nigra tabulo, kie la pordisto estis notinta la tempojn. Oni devis frapi sur pli ol tridek pordoj je la ĝusta minuto, ĝis la gasto respondis, kaj post kvin minutoj oni devis ankoraŭfoje frapi kaj kontroli, ke li vere ellitiĝis. ĉar sufiĉe ofte okazis, ke la vojaĝonto je la unua frapo respondis per grumbla ”Bone, mi jam ellitiĝis” kaj tamen poste reekdormis kaj maltrafis sian vagonaron. En tia okazo, malfeliĉa Karlo! Li kompreneble estis la kulpulo, ĉar la dormemulo asertis nur tro facilanime, ke li tute ne estis vekita.
Ankaŭ ĉi tiun fojon Karlo je la kvara horo sidis preta sur seĝo apud la pordista ĉambreto. La nokta pordisto kuŝigis sin sur la ledan sofon ”nur por kelkaj minutoj” kaj komisiis al Karlo siajn taskojn. La ĉambrokelnero estis doninta al Karlo veran monton da manĝilaro la antaŭan vesperon, por polurado, por ke li havu ”ion por fari”, kaj nun Karlo per ĉiuj fortoj poluris la nekalkuleblajn tranĉilojn, forkojn kaj kulerojn per smirgo, smirgopapero kaj lanaj tukoj.
Tiam sonoris la telefono. Karlo prenis la aŭskultilon kaj fraŭlino en la telefonoficejo anoncis per la vortoj: ”Jen la interurba telefonejo, Amsterdamo deziras paroli kun vi”. Dum iom da tempo aŭdiĝis murmurado kaj susurado en la aparato, sed fine venis voĉo, kiu diris: ”Bonvolu tuj voki sinjoron van Halsten al la telefono”. Karlo rapidis supren en la ŝtuparo kaj frapis per ambaŭ pugnoj la pordon numero 39. Dum longa tempo nenio aŭdiĝis. Karlo batis veran tamburoruladon. Fine 7
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
estis aŭdebla grumblo kaj la nederlandano demandis: ”Kio diable okazas?”
”Oni vokas vin al telefono … interurba telefonvoko el
Amsterdamo.”
Tiam Karlo aŭdis la liton knari, dum kelkaj minutoj sinjoro van Halsten bruegis en sia ĉambro, poste li ŝirmalfermis la pordon kaj kun nur mantelo super la ŝultroj li rapidis malsupren kaj malaperis en la telefonbudo. Malgraŭ la remburi-taj muroj oni aŭdis, kiel li ekscite kriis en la aparaton kaj kiel li klopodis komprenigi sin. Devis ja esti grava komerca inter-parolado.
Dum la nederlandano penadis en la telefonbudo, la mal-
juna Antono dum sia rondirado venis al la ĉambro de sinjoro van Halsten. Li skuis la kapon malaprobe, kiam li vidis, ke ne troviĝas ŝuoj antaŭ ĝi. Antono jam intencis daŭrigi sian ira-don, kiam li rimarkis, ke la pordo ne estas fermita. Li zorgeme atentis siajn devojn. Li fieris, kiam ĉiuj liaj gastoj havis brile poluritajn ŝuojn, tial li metis sian kapon tra la malferme-taĵo por vidi, ĉu eble la ŝuoj staras malantaŭe. La ĉambro estis malplena. Sur la planko staris neniuj ŝuoj, sed … kio estas tio?
La ŝuoj ja kuŝis en la lito. En la ellitiĝa urĝo la nederlandano forŝovis sian kapkusenon, kaj nun la nigraj ŝuoj en la griza matenlumo akre kontrastis kontraŭ la blanka litotuko. ”Kiaj kutimoj!” murmuris Antono, eniris la ĉambron, forprenis la ŝuojn el la lito kaj ordigis la kusenon. Kiam li denove estis en la koridoro, li ĵetis la ŝuojn en sian korbon, post kiam li estis skribinta per kreto numeron sur ilin, kaj pene daŭrigis en siaj pantofloj. Iom poste sinjoro van Halsten finis sian paroladon kaj reiris al sia ĉambro. Rigardo al la horloĝo informis lin, ke li ankoraŭ havos preskaŭ kvar horojn por dormi. Li forprenis 8
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
sian mantelon kaj pantoflojn kaj ĵetis sin kun plaĉa murmuro sur la liton. Dormi tamen estas plej bone!
Kiam Karlo je la oka matene frapis sur lia pordo, ripetiĝis la samo kiel kvar horojn pli frue. Unue Karlo frapis, due li tamburis, poste li frapegis per ambaŭ pugnoj sur la pordop-anelo kaj kiam daŭre nenio moviĝis interne, li kuraĝigis sin kaj eniris la ĉambron. Kiel arbosegilo, funkciigata de kvar fortaj viroj, sonis la ronkado de la nederlandano. Karlo ne sciis, kion fari. Li klinis sin super la dormemulon kaj skuis lin je la ŝultroj. ”La oka horo, sinjoro van Halsten!”
”Ja…”
Konfuzite la nederlandano rektiĝis, ĉirkaŭrigardis duon-vekiĝinta kaj diris: ”Tuj, tuj…”
Ankoraŭ dormante li me≈anike metis sian manon sub la
kapkusenon. Ekskuo trairis lian korpon, nur nun li estis tute veka. Dum sekundo li estis muta, poste li blekegis kiel vun-dita bovo: ”Miaj ŝuoj, miaj ŝuoj!” Karlo staris rigida pro teru-ro. La nederlandano ellitiĝis per saltego, prenis lin per siaj grandaj manoj je la ŝultroj, skuis lin tien kaj reen kaj kriegis:
”Tuj redonu al mi miajn ŝuojn!”
”Mi ne havas ilin … mi nur envenis por veki vin”, balbutis Karlo. La nederlandano rigardis la vizaĝon de la knabo kaj komprenis, ke li ne scias, pri kio temas, ke li estas senkulpa.
Kiel frenezulo li kuregis tien kaj reen en la ĉambro, ĵetis la seĝojn surplanken, traserĉis la ŝrankon, serĉis sub la lito kaj sub la divano kaj poste kuris en piĵamo en la koridoron. ”Oni ŝtelis miajn ŝuojn!” li kriis tiel laŭte, ke oni lin aŭdis en la tuta domo. La kelneroj, la ĉambristinoj kaj la gastoj urĝe kolektiĝis. ĉiuj opiniis, ke la viro freneziĝis. Tiam ekvidiĝis el la 9
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
amaso la ore ornamita ĉapo de la pordisto. ”Kio okazas?” li demandis. ”Bruo en la koridoro estas severe malpermesita!”
”Mi devas brui”, kriegis la nederlandano, ”oni ŝtelis miajn ŝuojn.” ”En ’La ora urso’ oni ŝtelas nenion”, respondis ener-gie sinjoro en jaketo. Estis la hotelestro, kiu estis alveninta.
”La ŝuojn tutcerte estas ĉe la poluristo.”
”La ŝuoj kuŝis sub mia kapkuseno. Nun ili estas for. Mi ne donis ilin al polurado. Ili estas ŝtelitaj”, furiozis la nederlandano. ”ŝuoj ne estu sub la kapkuseno, ŝuoj estu antaŭ la pordo aŭ sur la piedoj”, diris severe la hotelestro.
”Tamen ne estas ordinaraj ŝuoj”, plendis nun la nederlandano per rompita voĉo, ”estas ŝuoj kun kavernaj kalkanumoj, en kiuj troviĝas diamantoj de grandega valoro!”
Tiam la tumulto en la koridoro mutiĝis, subite estis tute silente. Nun ĉiuj komprenis, ke la nederlandano ne estas frenezulo, kaj ĉiuj kompatis lin. Nur unu viro, kiu staris plej pe-rifere en la grupo, diris duonlaŭte: ”A≈a, kontrabandisto de diamantoj!” La nederlandano gestadis: ”Mi ne estas kontrabandisto, mi estas sinjoro van Halsten el Amsterdamo kaj serioza komercisto. Mi komercas per diamantoj kiel aliaj per ŝtofo kaj ledo. Sed la diamantoj estas pli valoraj kaj en la tuta mondo allogas ŝtelistojn. Tial mi ne portas la ŝtonojn en mia mansako, sed kaŝas ilin en la kalkanumojn de miaj ŝuoj, kie neniu atendas trovi ion. Kaj nun miaj ŝuoj estas ŝtelitaj kaj kun ili mia tuta havaĵo. Dum mi dormis, la ŝtelistoj enpene-tris mian ĉambron kaj eltiris miajn ŝuojn de sub la kapkuseno.”
”Sed ne, vi ja ne estis en via ĉambro!” La maljuna Anto-no, la servisto de la hotelo, aperis, liaj grizaj lipharoj tremis pro indigno. ”Vi ja estis en la halo, mi kredas je la telefono, 10
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
kiam mi je la kvara horo matene envenis vian ĉambron kaj prenis la ŝuojn el la lito.”
”Kaj kie nun estas la ŝuoj, malfeliĉulo?” demandis ekscitite la hotelestro. ”Mi poluris ilin, tute brile poluris ilin, ĝis kiam ili belege aspektis”, respondis la maljuna Antono. Pliajn vortojn oni ne ricevis de la maljunulo. ”ŝlosu la pordegon, neniu rajtas forlasi la domon”, ordonis la hotelestro al la pordisto kaj kuris kune kun la nederlandano en la ĉambreton de Antono. La ŝukorbo de Antono tamen estis malplena. Li jam antaŭ longe dismetis la ŝuojn de la hotelgastoj. Kiam sinjoro van Halsten ree eniris la koridoron, li subite eligis krion kaj ĵetis sin al pordo, kiu troviĝis je la fino de la koridoro, en duonlumo.
”Miaj ŝuoj”, li kriis, ”miaj ŝuoj!” Entuziasme li levis paron da nigraj ŝuoj, kiuj staris tie antaŭ la pordo. Li tamen tuj fa-ligis ilin kun elkrio de grandega elreviĝo. Estis belaj botoj kun dekoritaj ŝupintoj kaj enmetaĵoj de cerva ledo, sed la enmetaĵoj estis brunaj kaj ne helgrizaj kaj sur la plandoj estis per kreto skribita la ĉambronumero 34, la sama numero, kiun montris la pordo. Estis ŝuoj de fremda sinjoro, kiu certe ankoraŭ dormis en sia ĉambro. Kiam oni malfermis la pordon, oni vidis, ke la ĉambro estas malplena. La sinjoro estis for, li estis kunpreninta siajn pakaĵojn, palton, ĉapelon kaj post-lasinta nur siajn ŝuojn.
”Hieraŭ vespere li pagis sian fakturon”, diris la pordisto.
”Kiam li forlasis la hotelon, mi ne scias. Certe jam je la ta-giĝo.” ”Li ŝtelis la diamantŝuojn”, kriis la hotelestro. ”Ni devas tuj informi la policon.”
Sinjoro van Halsten, malleviĝinta sur seĝon, ĝemis: ”Mi estas perdita … la polico ne trovos lin…”
11
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
”Mi trovos lin!”
Klara knaba voĉo diris tiujn vortojn. Karlo, la vekisto, la kuriero, la kelo– kaj kuirejhelpanto, la ĉionfaranto, alproksimiĝis al la nederlandano kaj ripetis: ”Mi trovos lin, ni reri-cevos la diamantŝuojn. Sed ni ne perdu tempon!”
La nederlandano surprizite suprenrigardis: ”Kiu estas vi, knabo?” ”Mi estas Karlo, mia tuta nomo estas Karlo Zimmer-mann – sed tio ja ne gravas – mi scias, kie estas la viro, kiu havas viajn ŝuojn. Se ni rapidas, ni ankoraŭ atingos lin. Lasu dumtempe la policon trankvile komenci la esploradon. Mi esperas, ke ni estos pli rapidaj ol ili. Venu!”
Tiel decideme, tiel konvinkige sonis la voĉo de Karlo, ke la nederlandano leviĝis. Karlo turnis sin al la hotelposedanto, kiun oni dumtempe venigis, kaj demandis: ”ĉu vi hodiaŭ povus disponigi al ni vian aŭton?”
La hotelposedanto konsentis.
”Do ni revenos post kelkaj horoj – kun la ŝuoj!” kriis Karlo. ”Vestu vin rapide, sinjoro van Halsten, ĉiu momento valoras.” Kelkajn minutojn pli poste Karlo rapidis kun la nederlandano malsupren kaj eniris la aŭton, kiu atendis ĉe la pordego. Karlo diris al la ŝoforo: ”Al la norda stacidomo!”
La aŭto rapidege ekveturis. Estis precize la oka kaj duo-no.
12
!(images/000006.png)
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
La veturkonkurso kontraŭ la rapidvagonaro
Karlo jam ofte estis veturinta per aŭto, sed ankoraŭ neniam kiel ordinara pasaĝero. Kiam li havigis aŭton por la gastoj de ”La ora urso”, li staris sur la piedbreto aŭ sidis apud la ŝoforo, sed nun li havis sian lokon apud la riĉa diamantkomercisto el Nederlando kaj sentis sin tre bone sur la mola malhelbruna ledokuseno. Malgraŭ tio liaj brovoj estis kunti-ritaj kaj lia kutime gaja knabovizaĝo havis decideman espri-mon.
Post la komenca ŝoko pro la perdo de la diamantoj sinjoro van Halsten lasis sin kapti de la energio de Karlo. Nun li konsciiĝis pri la fakto, ke li sekvas deksesjaran knabon, mal-trankviliĝis kaj demandis: ”Kial ni iras al la norda stacidomo?”
”Pro tio, ke ni eble tie renkontos la viron, kiu havas viajn ŝuojn”, respondis Karlo.
13
!(images/000008.png)
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
”Eble…” Sinjoro van Halsten estis tute terurigita.
”Jes, lia vagonaro forveturos je la oka kaj kvardek, sed mi timas, ke ni venos tro malfrue.”
”Kiel vi scias, ke li forveturos ĝuste per la vagonaro je la oka kaj kvardek?”
Nun Karlo per kelkaj frazoj klarigis al la nederlandano, ke li la antaŭan vesperon akompanis la sinjoron de la ĉambro numero tridek kvar en la lifto supren kaj rimarkis je lia pro-noncado, ke li estas dano. Kiam oni hodiaŭ matene traserĉis lian ĉambron, Karlo ekvidis sur la tablo horaron malfermitan
ĝuste tie, kie estas la trajnkomunikoj kun Kopenhago.
”Se la sinjoro veturos al Kopenhago kaj la kopenhaga vagonaro nur iom antaŭ la naŭa forveturos, kial li tiuokaze jam 14
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
je la sesa matene forlasis la hotelon?” demandis la nederlandano tre ĉagrene.
”ĉar la horaro en lia ĉambro estas somera horaro, en kiu ankaŭ troviĝas vagonaro, kiu forveturas je la sesa kaj tridek.
Sed precize hodiaŭ estas la dek kvina de oktobro. La somera horaro ne plu validas. Ekde hodiaŭ la vagonaro forveturas nur je la oka kaj kvardek. La sinjoro, kiu foriris kun viaj ŝuoj, ne pripensis tion – do ni renkontos lin ankoraŭ en la stacidomo – se ni estos bonŝancaj kaj atingos la vagonaron.”
Sed ili ne estis bonŝancaj. Kiam la aŭto ĉirkaŭveturis la angulon kaj la stacidomo estis antaŭ ili, la horloĝo super la ĉefportalo montris la okan kaj kvardek unu minutojn. Ili ĵus vidis la fumon de la kopenhaga vagonaro, kiu je la alia flanko forlasis la halon.
Sinjoro van Halsten paliĝis. Sed Karlo restis trankvila kaj deklaris: ”La vagonaro iras okdek kilometrojn pohore, ni povos veturi naŭdek pohore kaj preterpasi ĝin. Mittelstadt estas la unua haltejo; tie ni eniros kaj serĉos en la kupeoj la viron kun la diamantŝuoj.”
Kaj nun komenciĝis freneza veturkonkurso inter la aŭto kaj la rapidvagonaro. Post instiga vorto de Karlo la ŝoforo ŝanĝis al la plejebla rapideco. Ekpuŝe la aŭto veturis kiel ful-mo tra la stratoj: tiel rapide, ke la policistoj ne povis vidi ĝian numeron kaj vane elprenis notkajeron kaj krajonon.
Nun malfermiĝis antaŭ ili rektlinia ŝoseo, apud kiu la fer-vojdigo paralele etendiĝis.
Per tondra motoro kaj postlasante grandegan polvonu-
bon, la aŭto rapidis inter la poploj. La arboj, la unuopaj kam-pardomoj ĉe la flankoj vere preterflugis, malmole kaj akre la vento batis la vizaĝon de Karlo. Tie, kie la reloj de la fervoj-15
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
digo ĉe la horizonto ŝajne unuiĝis al unu punkto, ekvidiĝis nun eta blanka nubo, la vaporo de la rapidvagonara lokomo-tivo. La aŭto veturis pli rapide ol la vagonaro, pli kaj pli gran-diĝis la vagonaro ĉe la horizonto. Jam tute klare oni povis rekoni la silueton de la lasta vagono. Ankoraŭ brava atako! Ili atingis la vagonaron, ili estis apud ĝi, ili veturis laŭlonge de
ĝi sur la ŝoseo, tiel ke ili tute klare povis rekoni la pasaĝerojn en la diversaj kupeoj kaj rigardi la matenmanĝantojn en la manĝovagono.
”Ni devas ankoraŭ pli rapide veturi, ni devas preterpasi la vagonaron por havi sufiĉan tempon por eniri ĝin en Mittelstadt”, Karlo kriis en la orelon de la nederlandano, dum la kontraŭvento ŝajnis forŝiri la vortojn de liaj lipoj. La ŝoforo ankoraŭ pli forte premis la gaspedalon kaj estis kvazaŭ la aŭto subite sin levis en la aeron, kvazaŭ ĝi flugis super la ŝoseo sen tuŝi la teron. Post kelkaj minutoj la vagonaro estis preterpasita. Kiel limako ĝi antaŭenrampis post ili, fariĝis pli kaj pli malgranda kaj malaperis.
Sufiĉe longe ili veturis je tiu infera rapideco, kiam la vojo kurbiĝis kaj la ŝoforo per ĉiuj siaj fortoj bremsis. La veturilo ĵetiĝis maldekstren, turniĝis, ĵetiĝis dekstren, leviĝis, preskaŭ perdis la ekvilibron kaj – haltis. La vojo antaŭ ili estis barata: bovinaro pasis malrapide trans la vojon. Tute trankvile venis la kornitaj bestoj de maldekstre, malsupreniris en la vojfosaĵon, suprengrimpis la ŝoseon, rigardis per rondaj grandaj okuloj la aŭton, kiu staris meze sur la vojo, pasis malrapide al la alia flanko, malaperis en la vojfosaĵo, resupreniris kaj eniris la kampon ĉe la alia flanko por tie paŝti kaj remaĉi tute trankvile. Neniam Karlo vidis tiom da bovinoj samtempe, neniam antaŭe ekzistis pli malrapidaj kaj stultaj kornbestoj!
16
!(images/000009.png)
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
17
!(images/000010.png)
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
Daŭris eterne longe ĝis kiam la brutaro estis for kaj la vojo libera. La vagonaro, kiu kunportis la sinjoron kun la tiom valoraj diamantŝuoj jam de longe pretertondris.
Tamen ili ankoraŭfoje komencis la veturkonkurson kaj
atingis la vagonaron, ĝuste kiam ĝi enveturis la stacidomon en Mittelstadt.
Unuminuta halto! En la sama momento, kiam la aŭto hal-
tis, sinjoro van Halsten kaj Karlo elsaltis kaj kuregis polvokov-ritaj tra la antaŭhalo, antaŭenpuŝis sin sen biletoj tra la pe-ronbarilo kaj ĵetis sin en la lastan pordon de la rapidvagonaro, kiu ĵus ekmoviĝis. Senspire ili staris en la koridoro, kiam la vagonaro klakis super la relkomutiloj. Sinjoro van Halsten estis tiel elĉerpita de la freneza veturado kaj la ekscitiĝo dum la lastaj horoj, ke li volis sidiĝi en kupeo, sed Karlo admonis:
”Antaŭen, ni devas trovi la viron kun la diamantŝuoj.”
Kaj ili iris tra la svingiĝanta vagonaro, laŭŝajne serĉante manĝovagonon. Sed en la vero ili rigardis akre en ĉiun kupeon. Tiel ili de la lasta vagono atingis la unuan kaj jam timis, ke ilia veturkonkurso kontraŭ la vagonaro estis vana, kiam Karlo subite kaptis la nederlandanon je la brako kaj atentigis 18
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
lin pri sinjoro, kiu komforte sidis sur la velurkuseno en sia unuaklasa kupeo. Estis nejuna, grizhara sinjoro kun glatrazita vizaĝo kaj simpatia ronda ventreto, kiu vere ne aspektis kiel danĝera diamantrabisto. Sed Karlo flustris: ”Ni havas lin –
estas la sinjoro, kiu havas viajn ŝuojn, mi rekonas lin tute bo-ne.”
La nederlandano ŝirmalfermis la pordon kaj rigardis la piedojn de la sidanto. Sed kiel ajn li rigardis, li ne povis vidi, ĉu la belaspekta maljuna sinjoro surhavas la diamantŝuojn: plejdo kuŝis super liaj kruroj. ¯i atingis ĝis planke kaj kovris la piedojn de la vojaĝanto. Tiu rigardis mirigite la polvokov-ritan sinjoron van Halsten, kiu lin tiel furioze fiksrigardis.
La nederlandano tamen ne konsideris la mirigitajn rigar-dojn, sed tiris Karlon en la kupeon, kie ili sidiĝis vidalvide al la suspekta vojaĝanto sur la velura kuseno. Duonan horon ili atendis, ke li faru movon, kiu montros liajn piedojn. Sed ĉar la maljuna sinjoro ne movis sin kaj firme tenis la plejdon ĉir-kaŭ siaj kruroj, sinjoro van Halsten per rigardo donis al Karlo signon. Subite ili eklevis sin, kaptis la plejdon kaj ŝirforprenis
ĝin.
La grizhara sinjoro tiel teruriĝis, ke li restis sidanta, muta kun malfermita buŝo. Sed ankaŭ Karlo kaj la nederlandano estis tute konsternitaj. La vojaĝanto tute ne surhavis ŝuojn.
Liaj mallongaj kruroj pendolaĉis planken en ŝtrumpoj.
”Kie estas viaj ŝuoj … miaj ŝuoj?” la nederlandano demandis plej ekscitite.
Daŭris iom da tempo, antaŭ ol la malgranda sinjoro komprenis, kion ili volas, antaŭ ol li komprenis, ke li ne estas ata-kita de vagonarrabistoj. Fine lia lango liberiĝis, terurite li bal-butis:
19
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
”Mi elĵetis la ŝuojn tra la fenestro!”
Karlo kaj sinjoro van Halsten nek povis nek volis kompreni.
”Jes, mi elĵetis ilin tra la fenestro. Hodiaŭ matene mi rimarkis, ke ili estas tro malgrandaj por mi, kvankam ili hieraŭ estis eĉ tre komfortaj. Kaj kiam ili min pli kaj pli terure premis kaj pinĉis, mi deprenis ilin kaj elĵetis tra la fenestro. Kial mi lasu ilin pli longe turmenti min? Mi havas ankoraŭ du parojn en mia valizo.”
Tio estis la klarigo de la afabla maljuna sinjoro, kaj tute ne efikis, ke sinjoro van Halsten kriis al li: ”Sed tute ne estis viaj ŝuoj, ili estis miaj kaj ili estis plenaj de diamantoj!” Nun la maljuna sinjoro en ŝtrumpoj estis tiel terurigita, ke li tor-dis siajn manojn. Li la pasintan tagon venis al ”La ora urso”
kaj volis la postan tagon daŭrigi al Kopenhago. ĉar li ofte havis malbonajn spertojn pri la servistoj, li neniam lasis sin veki frumatene, sed konfidis tion al sia malgranda vekhorloĝo, kiun li ĉiam kunprenis. Sed ĝuste hodiaŭ la malbenita objekto strikis, kaj kiam li vekiĝis, estis preskaŭ tro malfrue por atingi la matenan vagonaron. Kaj krom tio liaj ŝuoj ankoraŭ ne estis poluritaj. Ekscitita li kuris laŭlonge de la koridoro, ekvidis la ĉambreton de Antono, eniris por mem serĉi kaj prenis siajn ŝuojn el la granda korbo. Sed tiam okazis intermikso: li prenis la ŝuojn de sinjoro van Halsten, surmetis ilin kaj rapidis al la stacidomo, kie li ankoraŭ du horojn devis atendi la forveturon de sia vagonaro, ĉar ĝuste hodiaŭ la nova horaro ekvalidis. Malespere sinjoro van Halsten kaj Karlo insiste demandis, ĉu li ne povas memori, kiam kaj kie li elĵetis la ŝuojn tra la fenestro? La malgranda sinjoro streĉe pensis kaj diris:
”¯uste tiam ni preterpasis muelilon, kiu situas ĉe rivereto 20
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
apud la ŝoseo. Mi ankoraŭ vidis la ŝuojn kuŝi meze sur la vojo.” ” Mi memoras la muelilon”, Karlo kriis. ”Ni preterpasis
ĝin ĵus antaŭ ol la brutaro baris la vojon.”
Ili do devis reiri, ili devis trovi la muelilon! Eble la diamantŝuoj ankoraŭ kuŝas sur la ŝoseo. ĉe la posta stacio Karlo kaj sinjoro van Halsten forlasis la vagonaron. Sur la placo antaŭ la stacidomo ili luis aŭton kaj kelkajn momentojn poste ili ĉasis en la kontraŭan direkton.
21
!(images/000012.png)
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
La poeta tajlorsubmajstro
Jen la muelilo!” Karlo kriis, post kiam ili estis preterpasin taj Mittelstadt kaj per granda rapideco veturis laŭlonge de la ŝoseo, dum Karlo zorgeme rigardis dekstren kaj maldekstren. Nur tiu loko povus esti celita. Idilie situis malnova seg-muelilo ĉe la mallarĝa rapide fluanta rivereto, lignoponto kondukis al la ŝoseo kaj iomete pli supre paŝtis la brutaro, kiu du horojn pli frue baris la vojon. Sendube ili estis sur la ĝusta loko. Certe la ŝuoj flugis ĉi tien el la fenestro de la fervoja vagonaro, sed malgraŭ multa serĉado, ili ne trovis ilin. Tute malespera la nederlandano ekkriis: ”Mi estas ruinigita!” Karlo ne malesperis. Profunde klinita li iris tien kaj reen sur la ŝoseo, sur kiu oni nur povis vidi maldikan tavolon da polvo.
Subite li rektiĝis kaj diris: ”Jen!”
Sinjoro van Halsten ekskuiĝis: ”Kion vi vidas, ĉu la ŝuojn?”
”Ne, sed mi scias, kiu havas la diamantŝuojn. ĉu vi vidas la spurojn ĉi tie en la polvo? Tie viro iris nudpiede laŭlonge de 22
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
la vojo. Kaj ĉi tie, meze de la ŝoseo, finiĝas subite la spuroj.
Kien malaperis la nudpieda viro? Li ja tamen ne flugis en la aeron. Kontraŭe, li sidiĝis meze en la strato; tion oni tute klare vidas en la polvo, kaj kion li faris? Li surmetis la ŝuojn! ĉi tie, post ankoraŭ kelkaj paŝoj, komenciĝas denove la spuroj, sed nun li ne plu iras nudpieda. Oni tute klare vidas la prem-signojn de mallarĝaj, elegantaj ŝuoj. Migranto, almozpetan-to aŭ alia kompatinda viro trovis viajn ŝuojn, tuj surmetis ilin kaj daŭrigis en ili. Kiam ni trovos la viron, tiam ni ankaŭ havos viajn diamantŝuojn, sinjoro van Halsten.”
”Karlo, vi ja estas geniulo aŭ almenaŭ brila detektivo!”
kriis la nederlandano.
Kiel eble plej rapide ili sekvis la spurojn sur la ŝoseo, sed post kelkaj centoj da paŝoj la premsignoj de la ŝuoj fariĝis nevideblaj. La ŝoseo ĉi tie kondukis al granda vilaĝo kaj estis pavimita. Karlo tamen ne konfuziĝis. Li demandis kampara-ninon, kiu staris antaŭ la unua domo de la vilaĝo, ĉu ŝi vidis migranton preterpasi antaŭ proksimume du horoj. Jes, la sinjorino memoris ankoraŭ tute precize junan viron, kiu kun tornistro migris en la vilaĝon per trankvilaj paŝoj.
”Estos malfacile trovi tiun viron en la vilaĝo. Ni devos en ĉiu domo demandi pri li”, opiniis sinjoro van Halsten.
Sed Karlo estis pli praktika. Li daŭrigis senhalte tra la tuta vilaĝo kaj demandis en la lasta domo pri la migranto. Se li haltis ie, li ankoraŭ ne povas esti preterpasinta, kaj tiukaze ili devos lin serĉi en la vilaĝo; se li daŭrigis, tiam oni lin bone povis vidi ĉi tie de la lasta domo. Kaj vere, la kamparanino, kiun li demandis, estis vidinta la migrulon, kiu jam forlasis la vilaĝon prenante la maldekstran flankvojon.
Nun la serĉado komencis fariĝi malfacila. Karlo kaj sinj-23
!(images/000007.png)
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
24
!(images/000011.png)
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
oro van Halsten kuris dum multaj horoj tra la kampoj, serĉis malantaŭ arbustoj kaj fojnostakoj, traserĉis paŝon post paŝo arbareton kaj malesperus, se ili jen kaj jen ne ricevus la scii-gon de iu kamplaboristo, kamparano aŭ infano, ke la migrulo preterpasis, kaj ke li ne devus esti tre malproksima.
La suno ĵus komencis subiri, kiam ili staris ĉe la bordo de lageto kaj kun lacaj vizaĝoj superrigardis la akvon. ”Se ni nur estus kunportintaj polican hundon!” diris ĝemante sinjoro van Halsten, kiu pro la longa marŝado estis tute elĉerpita.
Ankaŭ Karlo estis tre laca. Sed li tamen refoje rekolektis sian energion kaj ĉirkaŭiris la lageton, dum la nederlandano ĵetis sin sur la herbejon. Subite Karlo kriis: ”Sinjoro van Halsten, venu rapide!”
La diamantkomercisto eksaltis. La voĉo de Karlo indikis, ke io grava okazis. Kaj vere! Kiam li staris apud la knabo, tiam ankaŭ li vidis migrulon ĉe la alia bordo. Junulo sidis tie kaj 25
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
apogis sin kontraŭ arbotrunko. Li rigardis la subirantan su-non. Forta bastono kaj malgranda tornistro kuŝis apud li. Liaj kruroj ne estis videblaj, la altaj herboj kaŝis ilin.
”Ni havas lin, ni havas la ŝuojn!” triumfis la nederlandano kaj ekkuris. Jam de longa distanco li kriis al la migranto:
”Ho, junulo!”
Terurigita la migranto leviĝis, sed kiam li vidis la fremdu-lon alproksimiĝi, li riverencis ĝentile kaj demandis: ”Per kio mi povas servi al vi?”
”Mi volus aĉeti viajn ŝuojn”, diris sinjoro van Halsten, kiu ankoraŭ estis je distanco de dek paŝoj.
La migranto aspektis, kvazaŭ li tute ne komprenas. ”ĉu miajn ŝuojn? – sed mi ja tute ne havas ŝuojn!”
Timigita la nederlandano restis staranta kaj fikse rigardis la piedojn de la migranto. Li vere ne surhavis ŝuojn, li estis nudpieda. ”Ho Dio, kie vi lasis viajn ŝuojn?” sinjoro van Halsten demandis en granda ekscito.
”Estas granda honoro por mi, ke vi tiom interesiĝas pri miaj ŝuoj”, respondis la junulo, ”sed mi tre multe bedaŭras, ke mi ne povas doni al vi precizan informon. Estas malbona tempo por ni tajlorsubmajstroj, mi fakte ne scias, kie ili estas.
Ili forlasis min, ne mi ilin. Mi kredas, ke estis printempa tago en majo, kiam ni adiaŭis. El cent truoj ili ridetis al mi tiel mal-
ĝoje, ke mi decidis disiĝi de ili per glora adiaŭo. Mi forprenis ilin, lokigis ilin singarde ĉe sterkamaso kaj daŭrigis mian vojon. Kiel dirite, estis en majo, ie en Bohemio, proksime de Plzen, kie troviĝas bona biero. Ni neniam revidis unu la alian.”
Karlo interrompis la vortotorenton de la submajstro: ”Sed 26
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
vi tamen ankoraŭ hodiaŭ tagmeze surhavis ŝuojn. Kie ili estas?”
La submajstro frapis sian frunton. ”Jes vere, hodiaŭ tagmeze mi havis ŝuojn sur miaj piedoj, sed kie ili nun estas? Jes, estas longa rakonto.”
”ĉu ne eblas mallongigi vian rakonton?” admonis sinjoro van Halsten. ”Tute neeble, por tio la rakonto estas tro intere-sa. Do, hodiaŭ antaŭtagmeze, migrante sur la ŝoseo, kion mi vidas sur ĝi? Paron da ŝuoj! Paron da mirindaj ŝuoj el bonega ledo kun helgrizaj enmetaĵoj kaj artekudritaj ŝupintoj.”
”Miaj ŝuoj!” ĝemegis sinjoro van Halsten, kiu preskaŭ
mortis pro malpacienco.
”Bona produkto de germana metiarto”, daŭrigis la sub-
majstro, ”mi komprenas tiajn aferojn. La ĉielo sendis ilin al mi. Mi faris, kion farus ĉiuj homoj en mia situacio. Mi surmetis ilin kaj sentis min kiel princo, kiam mi daŭrigis la vojon.”
”Kie vi lasis la ŝuojn?” La vizaĝo de sinjoro van Halsten estis tiel ruĝa de ekscito, ke oni devis timi la plej teruran por li. La tajlora submajstro tamen restis trankvila kaj rakontis:
”Tiel mi post nelonga tempo atingis afablan vilaĝeton. La su-no estis alta sur la ĉielo, kaj tiam mia stomako anoncis al mi, ke baldaŭ estos la horo, kiam honesta burĝo sidiĝas ĉe preta manĝotablo. Mia serĉanta okulo ekvidis ŝildon, sur kiu mi legis: ”Gastejo de Reinhold Hievelmann”. Kun la por mi ka-rakteriza decidpovo mi eniris tra la pordo kaj salutis afable.
La gastejestro tamen ŝajnis al mi nesimpatia. Li kriis: ”ĉi tie oni ne donas almozojn”. Mi informis al li: ”Mi ne emas ape-lacii al via bonfarado. Kontraŭe, mi intencas fari por ambaŭ partoj favoran interŝanĝnegocon. ĉu vi bonvolos doni al mi duoblan porcion da porkrostaĵo kun salato kaj apartenantaj 27
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
terpomoj kaj duonan litron da via certe bonega tablovino, se mi por tio donos al vi ĉi tiun ŝuparon, kiu ĝuste nun ornamas miajn piedojn?” ”Dirite – farite”, diris la gastejestro, kaj ni interkonsentis.”
”Daŭrigu, daŭrigu”, admonis sinjoro van Halsten.
”La porkrostaĵo donis honoron al la gastejestro kaj mi donis honoron al la porkrostaĵo…”
”Al la diablo kun via porkrostaĵo!” kriis la nederlandano,
”kie estas la ŝuoj?”
”Mi ankoraŭ ne okupis min pri tiu demando, sed pripen-
sante la aferon mi opinias, ke ili estas ĉe la gastejestro, se li ankoraŭ ne alimaniere disponis pri ili.”
”Ni devas tuj reiri al la gastejo!” kriis la nederlandano.
”Certe, sed unue ni devas danki ĉi tiun sinjoron pro liaj afablaj informoj”, opiniis Karlo.
”Vi pravas!” Sinjoro van Halsten prenis sian monujon kaj donis al la migranto grandan monbileton. ”Tio estas la plej bona danko.” La migranto riverencis ĝentile, sed sen humi-leco, kaj respondis: ”Estas la fruktoj de bona eduko.”
Nur post longa marŝado sur la ŝoseo Karlo kaj la nederlandano revenis al la vilaĝo. Sen malfacilaĵoj ili trovis la gaste-jon, pri kiu la migranto parolis, kaj eniris. La nederlandano, tro ekscitita por fari longajn ĉirkaŭfrazojn, demandis senpere la gastejestron pri la ŝuoj, kiujn vendis la tajlorsubmajstro hodiaŭ tagmeze.
La gastejestro tuj sciis, pri kio temas, sed – ho ve! – li ne plu havis la ŝuojn. Tuj post kiam la migranta submajstro estis for, aŭto haltis antaŭ la gastejo. Tri sinjoroj kaj tri sinjorinoj eliris kaj mendis modestan tagmanĝon. Kiam ili estis iron-taj, unu el la sinjoroj ekvidis la ŝuparon, kiun la gastejestro 28
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
estis metinta en angulon, kaj demandis, ĉu ili estas aĉeteblaj.
Post mallonga marĉando ili estis aĉetitaj. Tri markoj estis la prezo, kiun li pagis por ili.
Sinjoro van Halsten malleviĝis sur seĝon. Ankaŭ Karlo
preskaŭ senesperis. Senspira li demandis la gastejestron, ĉu li rekonis iun el ili. Ne, estis fremdaj personoj. Kiel ili aspektis? Elegantaj, kaj tamen ne elegantaj. La sinjoroj estis senbar-baj, la sinjorinoj havis blondajn harojn. ”Kaj kia estis la veturilo, per kiu ili venis?” ”Simpla malnova skatolo, kiu verŝaj-ne jam faris longan veturadon.”
”Mi estas perdita, mi estas ruinigita”, ĝemegis la nederlandano.
”Mi tamen havas esperon, malfortan esperon, sinjoro van Halsten. Venu, ni veturu al la proksima vilaĝo. Tie mi hodiaŭ posttagmeze vidis ion, kio eble povos klarigi la sekreton de la fremdaj personoj.”
”Kion vi vidis?” demandis sinjoro van Halsten.
”Mi vidis la vizitkartojn de la ses personoj, el kiuj unu aĉetis viajn ŝuojn”, respondis Karlo.
”Vi estas freneza knabo, tute freneza!” diris la diamantkomercisto. Tamen li fine estis persvadita eniri la aŭton, kiu estis atendanta ilin.
Post mallonga veturo laŭlonge de la malhela ŝoseo ili
atingis la proksiman vilaĝon. Posttagmeze ili tie faris etan interrompon por demandi pri la muelilo, apud kiu la ŝuoj devus kuŝi sur la ŝoseo. Nun ili ankoraŭfoje haltis sur la pre-
ĝeja placo, Karlo ĉirkaŭrigardis, iris al granda garbejo kaj kriis: ”Sinjoro van Halsten, vi devas eliri!”
”Kion mi faru ĉi tie?”
”Ni iru al teatro!”
29
!(images/000003.png)
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
La grafo de Luksemburgio
ricevas 100 markojn
En la vilaĝeto, kie kokinoj
blekis sur la preĝeja placo
kaj bovinoj kaj kaproj vagadis sur
la ĉefstrato, fakte troviĝis teatro. Karlo
jam posttagmeze vidis sur la garbeja pordo afiŝon, sur kiu estis skribite: ”Granda gastludo de la opereta societo Reseda
– la teatrodirektoro mem ludos la grafon de Luksemburgio”.
Kiam la gastejestro rakontis pri la strangaj homoj, kiuj tagmanĝis ĉe li kaj al kies gvidanto li vendis la diamantŝuojn, Karlo memoris la anoncon, kiun li estis leginta, kaj ekpensis: ili devas esti geaktoroj de la opereta societo. Nun li staris ku-ne kun sinjoro van Halsten antaŭ la pordo de la garbejo, kiu estis fermita. De la interno sonis muziko de fortepiano, kaj tute mallaŭte oni povis aŭdi virinan voĉon, kiu kantis senti-mentalan kanton. La prezentado jam komenciĝis.
La enirejo de la teatro troviĝis ĉeflanke. Estis malgranda pordo, kiu aliokaze certe estis uzata de la rikoltolaboristoj.
Sed nun malantaŭ ĝi troviĝis la biletejo, kaj sinjoro van Halsten proksimiĝis al la surprizita teatrodirektorino, kiu mem okupis sin kiel kasistino. Du biletoj ĉe la orkestro en la unua vico, po 90 pfenigoj.
Nun ili eniris la veran teatrosalonon, kiu montris kurio-zan aspekton. Sur bierbareloj kuŝis longaj tabuloj, kiuj nun estis sidlokoj, kaj en la fono sammaniere estis konstruita po-30
!(images/000004.png)
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
31
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
dio, kiu servis kiel scenejo. En la lumo de du grandaj lanter-noj staris blondulino kaj kantis, akompanata de pianludisto, sopireman kanton. Kiam ŝi finis, aktoro de flanke paŝis en la lumon. La sinjorino kriis: ”Ho, sinjoro grafo, mi malpacience atendis vin!” Kaj tiam la duo komencis kanti longan dueton pri amo kaj feliĉo.
Karlo kaj sinjoro van Halsten iris antaŭen inter la benko-vicoj ĝis la unua, kaj la kamparanaj rigardantoj ne povis kompreni, ke troviĝas homoj, kiuj venas al la teatro, kiam la prezentado estas finiĝonta. Fine la nederlandano staris tute apud la podio kaj per rigidaj okuloj rigardis la piedojn de la kant-anta grafo. La vizaĝo de sinjoro van Halsten ekbrilis. La amo kaj feliĉo, pri kiuj la aktoro kantis, eniris lian koron. Li rekonis siajn ŝuojn. Jes, estis ili, la nigraj ŝuoj kun cerva ledenme-taĵo kaj kun arte kudritaj ŝupintoj.
Li ne plu povis bridi sian ĝojon kaj malpaciencon. Subite li svingis sin de la salono al la scenejo, alpaŝis la grafon kaj kriis:
”Forprenu tuj viajn ŝuojn!”
La aktoro kaj la aktorino teruritaj interrompis sian dueton kaj fuĝis al la fono de la scenejo. Ili opiniis, ke unu el la aŭskultantoj freneziĝis pro raviĝo de ilia kanto. Sed la publiko, la kamparanoj kaj la paŝtistoj, kredis, ke ankaŭ sinjoro van Halsten estas aktoro kaj ke la tuto estas parto de la teatraĵo, kaj eksplodis en tondran ridegon. Sed la kompatinda aktoro fariĝis mortpala sub la ŝminko kaj volis alvoki helpon. Tiam sinjoro van Halsten flustris al li: ”Tuj forprenu viajn ŝuojn …
mi pagos al vi cent markojn por ili!” Li prenis el la poŝo novan monbileton de cent markoj kaj tenis ĝin antaŭ la nazo de la grafo. Estis rigardo, kiun la teatrodirektoro kaj aktoro Reseda jam de longa tempo ne ĝuis. Se la sinjoro, kiu subite ata-32
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
kis la scenejon, estas freneza, lia frenezeco tamen havas bo-nan flankon. Senkonsidere al la publiko li prenis la nederlandanon jemane kaj tiris lin malsupren de la scenejo, grimpis super kelkaj bierbareloj kaj staris kun sinjoro van Halsten malantaŭ la garbejo sub libera ĉielo. Tiam li etendis la manojn al la monbileto, metis ĝin en la poŝon de sia frako, klinis sin, mallaĉis siajn ŝuojn, forprenis ilin rapidege kaj ri-verencante donis ilin al la nederlandano. Lunlumo lumigis la grupeton, al kiu nun ankaŭ Karlo aliĝis. En ŝtrumpoj la aktoro staris sur la herbejo, sinjoro van Halsten feliĉega tenis la diamantŝuojn en la mano, rigardis kaj karesis ilin ĉiuflanke.
Ili ankoraŭ enhavis la treege valoran trezoron.
”Karlo”, li vokis, ”tion mi ŝuldas al vi.”
La aktoro dum momento rigardis ilin kun miro kaj rap-
ide reiris al la scenejo. La publiko jam fariĝis malpacienca pro la interrompo kaj komencis krii kaj piedbati. Sed direktoro Reseda havis duan paron da ŝuoj en la gastejo, kiu situis je distanco de dekminuta promeno. Kion li faru? Li aperis sen ŝuoj kaj en ŝtrumpoj li dancis kaj kantis sian rolon ĝisfine.
Estis kurioza aspekto, sed la publiko kredis, ke devas esti tiel, kaj superŝutis per aplaŭdoj la grafon de Luksemburgio, kiu estis sen ŝuoj.
Sinjoro van Halsten kaj Karlo ne plu rigardis tiun me-
morindan finon de la prezentado. Ili eniris la aŭton kaj rapide reveturis al la urbo. Penseme la diamantkomercisto rigardis la deksesjaran knabon, kiu donis al li tiom da helpo kaj tiel brile montris energion, spritecon kaj saĝecon. Fine li diris: ”Se vi emas, Karlo, mi kunprenos vin al Amsterdamo. Tie vi iros al bona lernejo kaj post tio vi laboros en mia firmao por fariĝi bona komercisto. ĉu vi emas akcepti tion?”
33
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
Iom longe Karlo pro feliĉo ne povis paroli, sed poste li donis sian manon al la nederlandano dirante: ”Do ankaŭ al mi la diamantŝuoj alportis feliĉon. Mi volas fari ĉion por ne perdi ĝin.”
34
H O V E , M I A J ŝ U O J !
eLIBRO
ISBN 91-7303-011-2
35
- Enhavo
- Sinjoro van Halsten enlitiĝas
- Ho ve, miaj s’uoj!
- La veturkonkurso kontrau’ la rapidvagonaro
- La poeta tajlorsubmajstro
- La grafo de Luksemburgio ricevas 100 markojn