% La Diplomato kiu Ridis % Ralph Harry
!(images/000000.png)
Ralph Harry
La
Diplomato
Kiu Ridis
La Diplomato kiu Ridis
Ralph Harry
La Diplomato
kiu Ridis
Ilustrita de
VANE LINDESAY
La Diplomato kiu Ridis
De Harry, Ralph (Ralph Lindsay), 1917-
Ilustrita de Lindesay, Vane, 1920-
Tradukita el Angla al Esperanto de la aŭtoro.
Unue eldonita en la Angla kiel The Diplomat who Laughed de Hutchison of Australia, 1983.
ISBN 0-09-148400-6.
Unue eldonita en Esperanto (iom reviziita teksto) de Bookleaf Publishing, 1997. ISBN 1-876042-07-9.
Ĉi tiu ret-eldono: aŭgusto 2000.
Vidu http://www.netword.com/booksreborn/
Kopirajta © 1997 Ralph Harry.
77 p. : ill. ; 21 cm.
327.2
Dediĉita al Dorotea, kiu ĝuis la amuzon dum ŝi partoprenis la ŝarĝojn de
la diplomatia vivo, kaj al niaj infanoj, kiuj nun devas aŭskulti la ŝercojn *kaj enigmojn de niaj genepoj. *
La aŭtoro dankas al Hutchinson of Australia pro ilia permeso eldoni Espe-
rantan version. Li ankaŭ dankas al la tre estimata forpasinta Ada Fighi-
era-Sikorska kaj al Nick Nicholas pro traduksugestoj, al Jay Grant pro la
enkomputiligo kaj al Donald Broadribb pro lia fina polurado. Tamen li
mem akceptas respondecon pri la nuna teksto.
!(images/000001.png)
RALPH LINDSAY HARRY, AC, CBE
Ralph Lindsay Harry, AC, CBE, post studoj en Hobarto kaj
Oksfordo (Stipendiulo Rhodes) servis kiel Aŭstralia diplo-
mato inter 1940 kaj 1978. Li estis Aŭstralia ambasadoro en
Bruselo, Sajgono, Bonno kaj ĉe UN en Nov-Jorko. Post sia
emeritiĝo li fariĝis vizitanta Fratulo en la Universitato de
Tasmanio, kiu faris lin Honora Doktoro pri Juro, kaj Admin-
istranto de Aŭstralia Instituto pri Internaciaj Aferoj.
D-ro Harry estas Eksprezidanto de Aŭstralia Esperanto-
Asocio kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.
Aliaj libroj liaj en Esperanto inkluzivas Aventuroj en Esper-
antujo.
listo de ĉapitroj
enkonduko 9
unuaj principoj 11
reĝa diplomatio 17
pioniroj de la diplomatio 27
diplomataj vizitoj 39
aŭstralianoj eksterlande 45
diplomatiaj vendistoj 53
la lingvo de la diplomatio 63
diplomatiaj komunikaĵoj 69
la diplomatia profesio 75
7
8
enkonduko
En Aĥeno, la antikva norda ĉefurbo de la imperio de Karolo la Granda, kie
la landlimoj de Germanio, Nederlando kaj Belgio kunvenas, okazas
ĉiujare fama karnavalo. Ĉiun jaron la Karnavala Societo de Aĥeno elektas
novan membron de la “Ordeno por Batali Kontraŭ Bestecan Seriozecon”
( Orden Wider den Tierischen Ernst).
La honoro estas donata pro servoj al la humanigo de la politiko per
humuro ( Vermenschlichung der Politik durch Humor). La instalaj ceremonioj, kie eminentaj Germanoj ŝercas kaj ĵetas oratorajn kustardajn tortojn
kontraŭ naciajn instituciojn, helpis gardi la socion de Germanio post la
Dua Mondmilito, kontraŭ la senhumura fanatikismo kiun la Nazioj
ekspluatis en la 30-aj jaroj.
Diplomatoj, same kiel politikistoj, kelkfoje konsideras sin kaj siajn
misiojn tro gravaj, kaj tio povas esti danĝera por la paco de la mondo. Bon-
fortune la plejparto de la ambasadoroj havas ampleksan sperton kaj
bonan humursenton kiu malstreĉas la atmosferon dum intertraktado kaj
helpas homajn kontaktojn.
En Parizo grupo da Usonanoj fondis Asocion por la Antaŭenigo de
Humuro en Internaciaj Aferoj, dediĉitan al la propozicio ke “La Humuro
nepre devas esti serioze konsiderata”, kaj, ke ĝi estas “baza homa bezono”.
En 1978, la A.A.H.I.A. aljuĝis sian Noblan Premion al la antaŭa Usona
ambasadoro en Hindio John Galbraith, pro lia “Plano de Norda Dakoto”,
laŭ kiu la landlimoj de ĉiuj landoj estu redesegnitaj laŭ la formo kaj gran-
deco de Norda Dakoto, tiel nuligante la Grandajn Potencojn kaj abolante
ĉiujn marbordojn. Akceptante la honoron, Galbraith komentis ke nenio
povus esti duone tiel amuza kiel la internaciaj aferoj de la pasinta jaro.
9
10
unuaj principoj
Ekzistas multaj difinoj de diplomato. Ekzemple: diplomato estas persono
kiu povas distranĉi torton tiel ke ĉiu ĉeestanto kredas ke ŝi ricevas la plej grandan pecon; kaj: diplomato ĉiam memoras la naskiĝtagon de virino,
sed neniam memoras ŝian aĝon. Ambasadoroj, precipe se ili ne havas
instrukciojn de siaj registaroj, devas certigi ke ili konservas la povon ele-
kti taŭgan respondon. El tio fontas la klarigo de la diferenco inter diplo-
mato kaj “ĝentlemanino” aŭ damo:
Se diplomato diras “Jes”, tio signifas “Eble”. Se li diras “Eble” la sig-
nifo estas “Ne”. Se li diras “Ne” li ne estas diplomato. Se damo diras “Ne”
tio signifas “Eble”. Se ŝi diras “Eble” la signifo estas “Jes”. Se ŝi diras “Jes”
ŝi ne estas damo.
Farante paroladon en kiu mi deziris flati generalon, mi aldonis trian
difinon: Se generalo diras “Jes” tio signifas “Jes”. Se li diras “Ne” tio signifas “Ne”. Se li diras “Eble” li ne estas generalo!
Kiam mi estis Aŭstralia Ambasadoro en Belgio, oni invitis min al la
ĉiujara festo en Namur apud la rivero Mozano. La festo havis la ĝojan
nomon Féerie, kiun oni povus traduki: “Fekapriolado”. La heroo estis mita elfo aŭ koboldo, nomata Jean Bietrumé Picar, kiu en la deksepa jarcento
turmentis la hispanajn armeojn kiam ili invadis la Malaltajn Landojn.
Specialaĵoj de la festo tiun jaron estis trupo de Francaj marŝantaj knab-
inoj, la membroj de muziksocieto, kiuj kantis sur kamiono, kaj fajr-brigadaj tubegoj, kiuj blovis konfetojn en la homamason. Vespere estis
sepplada bankedo kaj konkurso de blagrakontoj. Kiam alvenis mia vico,
mi senkulpige klarigis ke mi ne povas prezenti mensogan rakonton, ĉar la
diplomatoj ĉiam parolas nur la neornamitan veron. Oni tuj prezentis al mi
la unuan premion!
Kompreneble la diplomatio estas pli ol simpla ĝentileco. Oni ordonis
al juna servisto en hotelo ke, se li hazarde eniros ĉambron en kiu troviĝas
gastino senvesta tute nuda, li ne nur diru ĝentile: “Senkulpigu min, Sin-
11
jorino”, sed ke li devos uzi la diplomation kaj diri: “Senkulpigu min, Sin-
joro”! Unu tagon li malfermis pordon kaj ektrovis nudan paron.
Memorante sian edukadon li diris laŭtavoĉe: “Pardonu min sinjoroj”.
Unu el la aspektoj de la diplomatia vivo estas ke ĝi estas nomada.
Registaroj movas siajn ambasadorojn ĉiun duan aŭ trian jaron. La teorio
estas ke post unu-du jaroj diplomato alkutimiĝas al la lando kie li loĝas
kaj al ties problemoj kaj ĉesas pensi en la kadro de la naciaj interesoj de
sia propra lando. Efektive, li devas transloĝiĝi ĉar jam antaŭ tiam li uzis
ĉiujn siajn ŝercojn por postbankedaj paroladoj. La ununura ŝtato kiu
gardas sian reprezentanton en la sama ĉefurbo dum longaj periodoj estas
la Vatikano. La diferenco inter papaj kaj aliaj diplomatoj estas klarigita
de la Papa Nuncio en Belgio, Monsinjoro Oddi dum diplomatia bankedo
en la klubo “Galla Rondo” ( Cercle Gaullois). Li atentigis ke post du sezonoj la edzino de ambasadoro neeviteble diras al li: “Karulo, mi havas neniun
robon por porti. Aŭ havigu al mi novan vestaron aŭ ni devos transloĝiĝi al
nova ambasado”. Monsinjoro Oddi aldonis: “Tiu situacio ne okazas por
nuncio!”
Diplomatoj devas pritrakti malfacilajn situaciojn sen perdi sian
aplombon aŭ fari ofendon. La eminenta Franca diplomato Talleyrand foje
solvis tiklan problemon majstre. Je unu el liaj bankedoj servisto enportis,
por ĝin elmontri antaŭ ol servi, belan anason. Bedaŭrinde, li glitis kaj
falis, kaj la anaso flugplonĝis al la planko. Sen eĉ eta embaraso, Tall-
eyrand riproĉegis la malfeliĉan serviston: “Mallerta fuŝulo”, li diris, “For-
prenu tiun malpuraĵon kaj distranĉu la alian anason”. Kelkaj personoj
diris ke Talleyrand ruze aranĝis tiun trukon por montri kiom da riĉaĵoj li
havas. Aliaj kredas ke efektive li havis nur unu anason!
Kiam la Nederlanda Ministro pri Eksterlandaj Aferoj Joseph Luns
vizitis Aŭstralion en 1953, oni kondukis la diplomatian grupon por festa
nokto en la Teatro Tivoli en Melburno por vidi la Francan spektaklon
Folies Bergères. Unu el la eroj estis orangutango, kiu faris mirindajn
lertaĵojn. Subite la besto, ŝajne neregebla, foriris de la scenejo kaj grimpis al loĝio kie juna Aŭstralia diplomato estis sidanta kun la ĉarma sekretar-iino de la Ministro, S-ino Johanna van der Graaf. Ŝi kriegis kaj ĵetis sin
en la brakojn de sia akompananto por protekto. La diplomato gajnis plu-
rajn sekundojn kovrante ŝiajn orelojn, dum la orangutango flustris: “Ne
timu, sinjorino”.
12
!(images/000005.png)
Eksa diplomato, sen laboro dum la ekonomia krizo, vidis anoncon pri
posteno vaka en la zoologia ĝardeno, por diskreta viro. Kiam li kandi-
datiĝis, la administranto de la personaro postulis promeson pri sekreteco,
kaj tiam klarigis ke la gorilo de tiu zoo, la favorato de la infanoj, mortis.
Por ne trompi la esperojn de la infanoj, ĝis anstataŭanto povos esti akirita
oni retenis la pelton kaj la tasko en la posteno estos aperi kvazaŭ oni estus la gorilo. Ĉar li bezonis la monon, la diplomato akceptis la postenon kaj,
post iom da ekzercado, lokigis sin en la enfermejo de la gorilo. Ĉiuj infanoj ĝojegis vidante sian amikon, la gorilon, kaj la eksdiplomato baldaŭ svin-gadis sin kontente. Bedaŭrinde, post unu speciale forta svingiĝo, lia ten-
povo malfirmiĝis kaj li surteriĝis en la leonloĝejo najbara. La leono alsaltis kaj la “gorilo”, sen rigardo al la neceso de sekreteco, estis krionta por helpo kiam la “leono” flustris: “Silentu, stultulo, aŭ ni ambaŭ perdos
nian postenon”!
Ambasadoroj havas la reputacion esti superege ĝentilaj. Klasika ŝerco
bildigas du ambasadorojn, “Alphonse” kaj “Gaston”, kiuj alvenas
samtempe al pordo. Ili riverencas unu al la alia. “Post vi, mia kara kolego,” diras Alphonse. “Post vi, kara kolego” diras Gaston. Ambaŭ insistas, kaj la riverencado daŭras eterne. Iama Ministro pri Eksterlandaj
Aferoj de la Respubliko Vjetnamo, Tran Van Do, kiu estis Doktoro de
Medicino, kutimis rakonti ke foje li flegis la edzinon de ambasadoro. Ŝi
estis graveda. La kutimaj naŭ monatoj estis jam finitaj, sed la nasko ne
komenciĝis. Fine li decidis ke li devos fari cezaran operacion. Dum li oper-
aciis la kialo de la prokrasto riveliĝis. Estis ĝemeloj en la utero—kaj ĉiu el ili deziris ke la alia iru antaŭe en la mondon!
Aŭstralianoj ne ĉiam estis konataj pro sia ĝentileco. Cinikulo iam
diris: “Vi devas lerni akcepti la malglatan kune kun la kruda”. Sed fakte
Aŭstralianoj estas laŭnature ĝentilaj. Du Aŭstraliaj soldatoj kiuj estis for-
permese en Anglio, dum la Unua Mondmilito, por resaniĝo, estis invititaj
al kampara hejmo, kie oni bonvenigis ilin kiel heroojn. Kiam ili estis fori-
rontaj, la “fosistoj”1 dankis al sia gastiganto. Unu el ili diris fine: “Kaj mi devas diri, Sinjoro, ke via edzino estus mirinda amantino”. Dum la Anglo
retroiris, embarasite, la alia Soldato riproĉis sian amikon: “Tio estis iom
kruda. Vi certe blagas”. “Vi pravas” respondis la unua, “fakte ŝi estas ter-
1 Oni nomis Aŭstraliajn soldatojn “fosistoj” ĉar en Belgio ili devis konstante fosi por ripari tranĉeojn.
14
ura, sed kiam oni estas ambasadoro por sia lando, oni nepre devas esti
ĝentila”.
Kavaliro Mark Oliphant, kiu estis dum kelkaj monatoj en Nov-Jorko
en la fruaj tagoj de Unuiĝintaj Nacioj kiel spertula konsilanto de D-ro H.V.
Evatt ĉe la Komisiono pri Atoma Energio, eksciis plurajn diplomatiajn
sekretojn. Kiam li fariĝis Ŝtatestro de Sud-Aŭstralio, li diris ke kiel diplomato li devis lerni oscedi sen malfermi la buŝon.
Diplomatia aparteco, la arto partopreni en diskutado sen riveli la per-
sonajn sentojn, estas kelkfoje interpretata kiel manko de varmkoreco.
Dum bankedo gastigata de Charles de Gaulle oni trovis ke la ĉampano ne
estis taŭge malvarmigita. “Ne gravas” diris la generalo al sia ĉagrenita
stabo, “Metu ĝin apud Couve de Murville”—la Ministro pri Eksterlandaj
Aferoj—“Li tuj malvarmigos ĝin”.
Nenia Ĝenerala Teorio de Diplomatio estas ĝis nun pruvita, sed Pro-
fesoro C. Northcote Parkinson, la aŭtoro de La Leĝo de Parkinson 2, jam aplikis siajn bone konatajn teoriojn al kelkaj aspektoj. En parolado al la
Ekonomia Kolegio de Roterdamo, li sugestis ke la nombro de la diploma-
tiaj misioj kaj la grandeco de iliaj staboj tiom kreskis ke diplomatoj povas
plenigi sian tutan tempon per akceptoj kaj bankedoj inter si mem, kaj tial
neniu tempo restas al ili por kontaktoj kun la ŝtatanoj de la landoj al kiuj
ili estas akredititaj. Per la citado de imagaj kaz-historioj de rilatoj inter Usono, Sovetunio kaj “Bongolando” li “pruvis” ke diplomatio kunfandiĝis
kun turismo, kaj ke ambasadoj fariĝis prestiĝhoteloj.
Oni kelkfoje akuzas la diplomatojn ke ili tro atentas formalaĵojn, ink-
luzive la faradon de formalaj vizitoj al negravaj surlokaj aŭtoritatoj, kiam
ili unue alvenas al siaj misioj. Tamen, tiaj vizitoj ofte estas sekvataj de
renkontoj kiuj estas same utilaj kiel interesaj. En 1971, kiel novalveninta
Ambasadoro de Aŭstralio ĉe la Federacia Respubliko Germanio, mi vizitis
la Premieron de la ŝtato Rheinland-Pfalz, Helmut Kohl. Kohl estis venkita
en elekto por la ĉefeco de la Kristana Demokratia Unio kaj provizore estis
ekster la teamo, politike. Mi kuraĝigis lin pligrandigi siajn sciojn pri
eksterlandaj aferoj per vizito al Aŭstralio kaj Sud-orienta Azio. Li tag-
manĝis kun mi kaj aliaj ambasadoroj, al kiuj mi prezentis lin. Post dek
2 Ŝerca leĝo ke registaraj departmentoj kreskas inverse al la laboro farenda.
15
jaroj li fariĝis kanceliero. Post 20 jaroj li estis Kanceliero de reunuigita
Germanio.
Ankaŭ mi devis formale viziti la Premieron de Bavario. En 1971, dum
mi estis en Munkeno, mi vizitis la Urbestron kaj inspektis la lokojn kie
okazos la Olimpiko la sekvan jaron. La Urbestro, D-ro Vogel, kiu jam
vizitis Aŭstralion por ĉeesti vinfeston en la Valo Barossa, en Sud-
Aŭstralio, estis optimisma rilate la preparojn por la Ludoj. “La ĉefa stadio
tamen estos preta por la inaŭgura ceremonio,” li diris. “La jaro 1972 estos
superjaro, kaj la Ludoj komenciĝos nur posttagmeze”. En 1982, Vogel far-
iĝis la kandidato de la Sociala Demokratia Partio por fariĝi Kanceliero.
Poste, mi faris miajn formalajn vizitojn en Berlino, kie mi estis la civ-
ila ĉefo de la Aŭstralia Milita Misio. Ĉeestante ceremonion, mi renkontis
Usonan generalon kiun mi konis en Vjetnamo, kaj kiu havis kun si viz-
itanton el Usono—Jimmy Carter, Guberniestro de la ŝtato Georgio, poste
Prezidento.
16
reĝa diplomatio
Ambasadoroj reprezentas unu ŝtatestron—monarkon aŭ prezidenton—en
intertraktado kun alia ŝtatestro. Kiam li/ŝi alvenas al sia ambasado en la
fremda ĉefurbo, la Ambasadoro prezentas la “Leteron de Revoko” de sia
antaŭulo, kaj sian propran “Akreditan Leteron”. Tiuj leteroj estas verkitaj
per formala kaj eleganta, sed iom arkaika lingvo. Ili estas adresitaj al la
“estimata frato” de la skribinta monarko. La ambasadoro estas akceptita
de la ŝtatestro, kaj estas akompanata de membroj de sia stabo, kiuj de
tempo al tempo estas invitataj al la Palaco.
Je mia unua posteno, en Otavo, la ĉefurbo de Kanado, mi ricevis invi-
ton ludi tenison ĉe la Ĝenerala Guberniestro, la Grafo de Athlone. La sek-
retario de Lia Moŝto informis min ke mi estos kunludanto de Ŝia Moŝto
Princino Alice, la edzino de la Grafo. Mi respondis ke estos honoro. La sek-
retario daŭrigis ke la Princino (a) amas venki, kaj (b) preferas ke ŝia part-
nero ne “ŝtelu” ŝiajn batojn. Mi respondis ke, kvankam mi estas
Aŭstraliano, mi ne estas tre lerta tenisludanto kaj ke mi ne povus garantii
la venkon, precipe se miaj batoj estos limigitaj pro reĝa protokolo. “Ne
timu, amiko”, diris la sekretario, “Mi jam parolis ankaŭ al la kontraŭuloj!”
Princino Alice estis ĉarma, kaj ni facile venkis.
Princino Juliana de Nederlando, kiu ekloĝis en Kanado post la Ger-
mana invado de ŝia patrujo, kaj loĝis en Otavo, ludis tenison en klubo de
kiu mi estis membro. Feliĉige, ŝi ludis malpli formale.
Dum mia deĵoro en Otavo mi dufoje kuniris kun mia ĉefo, la Alta
Komisiito de Aŭstralio, Kavaliro William Glasgow, al Kebeko (Quebec),
kiam Winston Churchill kaj Franklin D. Roosevelt interkonsultiĝis pri la
direktado de la Milito. En la Citadelo mi atendis ĝis Kavaliro William
venis el la ĉambro kie li parolis kun Churchill.
La Alta Komisiito rakontis al mi ke li diskutis kun Churchill la signi-
fon de la eniro de Usono en la militon, je tempo kiam la Brita Komunreg-
naro kaj Sovetunio nur tre malfacile daŭrigis la batalon kontraŭ Hitler.
Tiam post medito Churchill subite diris: “Pearl Harbour (Perlhaveno)
Pearl Harbour, perloj senprezaj, Glasgow.”
17
Antaŭ nia foriro de Otavo, ni ricevis sekretegan telegramon de la Min-
istro pri Eksterlandaj Aferoj, D-ro Evatt. Post aliaj informoj la telegramo
finiĝis per la vortoj: “Informu Brendan Bracken [konsilanto de Churchill]
ke la platipuso komencis sian vojaĝon”. Kavaliro William demandis al mi
kio estas la signifo de la frazo pri la platipuso, la stranga Aŭstralia orni-
torinko, amfibia besto kiu demetas ovojn kaj poste mamnutras la idojn. Mi
sugestis ke eble estas aludo al tre sekreta amfibia ekspedicio. Ni estis
ambaŭ tre scivolemaj dum nia vojaĝo al Kebeko. Tuj post la eliro de mia
ĉefo mi demandis: “Kio estas la signifo de Platipuso?” “Harry,” li respondis, “Ĝi estas vivanta ornitorinko kiun D-ro Evatt sendas al la zoo-logiaj Ĝardenoj en Londono, de kiuj S-ro Bracken estas patrono”!
La Prezidento de Usono, Harry Truman, preferis neformalecon,
tamen devis inviti centojn da membroj de la Diplomataro al festoj en la
Blanka Domo. Du- aŭ tri-foje Bert (D-ro H.V.) Evatt, la Aŭstralia Ministro
pri Eksterlandaj Aferoj, vizitis la Prezidenton en la Oficejo. La unuan
fojon, en 1946, Evatt komentis al mi, kiam la vizito finiĝis, ke Truman ne
scias multon pri internaciaj aferoj. Post unu-du jaroj, je la fino de simila
vizito li diris: “Truman lernis multon post kiam li fariĝis Prezidento”.
En 1948 Truman, kiu heredis la prezidentecon de Franklin D. Roo-
sevelt, kandidatiĝis por dua deĵorperiodo. Ĉiuj ĵurnalistoj, opinienketistoj, kaj aliaj spertuloj antaŭanoncis venkon por la Respublik-Partia kandidato Thomas E. Dewey. Kiel sekretario en la Ambasado mi preparis rap-
orton al Kanbero, antaŭvidante Respublik-Partian registaron. Je nia
surprizo, la Aŭstralia Ambasadoro, Norman Makin, rifuzis subskribi la
memorandon. Li diris ke li kredas ke Truman estos elektita, sed donis
nenian kialon. Fakte, kvankam fruaj eldonoj de ĵurnaloj ja raportis
venkon de Dewey, Truman estis elektita. Ni ĉiam supozis ke la klarvido de
Makin fontis el ligoj kiujn li havas kun la Mez-Okcidento de Usono per la
Metodista Eklezio, sed multajn jarojn poste li rivelis al mi la sekreton.
Post konversacio kun la Prezidento pri alia afero, li demandis al Truman
ĉu li esperas ke li venkos en la balotado. Truman respondis memfide ke li
atendas sukceson—kaj Makin lin kredis.
Harry Truman ofte surprizis homojn kiuj ne konis liajn kvalitojn. Viz-
itanta Franca politikisto kiu vizitis Truman en lia hejmurbo, Independ-
ence, Missouri, miris kiam Truman memoris ke tiu Franco faris antaŭan
viziton al Independence, kiam li estis studento, ke li loĝis en specifa
18
hotelo, kaj manĝis en nomita restoracio. Kompreneble la Ŝtata Departe-
mento (pri Eksterlandaj Aferoj) estis zorge enketita pri la afero, kaj
provizis al Truman bone indeksitan dosieron. La vere interesa aspekto de
la afero kuŝis en tio ke nenio troviĝis en tiu dosiero pri la antaŭa vizito de la Franco!
La malkaŝemo de Truman foje preskaŭ kaŭzis al mi embarason diplo-
matian. La Prezidenton ege ĉagrenis ke kritikisto faris malestimajn rima-
rkojn pri koncerto de lia pianista filino Margaret. Ambasadoro Makin kaj
mi vojaĝis el Nov-Jorko al Vaŝingtono per la Fervojo Pennsylvania, kun
Generalo Carlos P. Rómulo de Filipinoj. La posttagmeza ĵurnalo havis kri-
egan ĉeflinion: “Prezidento nomas kritikiston S.O.B.” (Usona sakraĵo,
laŭvorte: filo de hundino). La ambasadoro, strikta Metodisto, demandis al
mi tute naive: “Kio estas S.O.B. Harry?” Feliĉige Rómulo tre kontente
klarigis.
En 1948 mi partoprenis en Nov-Jorko en Komitato de Unuiĝintaj
Nacioj, kies tasko estis prepari la tekston de Universala Deklaracio de
Homaj Rajtoj. La prezidanto de la komitato estis Sinjorino Roosevelt, la
vidvino de la antaŭa Prezidento Franklin D. Roosevelt. Kiel la plej juna
membro de la komitato mi rigardis admire kiel ŝi persvadis kaj kaĵolis la
maljunajn spertulojn P.C. Chang de Ĉinio, Alexei P. Pavlov de Sovetunio,
kaj René Cassin de Francio, virojn el diversaj filozofiaj fonoj, akcepti
artikolon post artikolon de la Deklaracio. Unu tagon, kiam ni jam verkis
preskaŭ duonon de la Deklaracio, Sinjorino Roosevelt invitis nin okazigi
sesion en ŝia “dometo”, la hejmo de la familio Roosevelt ĉe Hyde Park.
“Franklin kredis firme al la rajtoj de la homaro”, ŝi diris, “kaj estus plaĉe al li ke oni verkus unu artikolon de la Deklaracio en lia hejmo”. Kompreneble ni akceptis, kaj mi ricevis lecionon pri diplomatio de Franca
majstro:—
Ni laŭorde verkis la artikolon, poste ĉesis labori por manĝi “piknikon”
konsistantan el kokido, fritita laŭ la sudusona maniero, sur tabloj sur la
gazono, servate de kelneroj kun blankaj jakoj. Sinjorino Roosevelt pro-
ponis al Profesoro Cassin, kiu sidis kun mi, polvokovritan botelon da ruĝa
vino. “Ĉi tiu valora vino estis donaco de la familio Rothschild al Teodoro
Roosevelt”, ŝi diris.
Profesoro Cassin trinketis kaj gaje ridetis: “Tio ja estas bonega vino”
li diris. Sinjorino Roosevelt reciproke ridetis kaj sin turnis al alia grupo.
19
“C’est magnifique” palpebrumante flustris la profesoro al mi, “mais c’est
mort”—bonega, sed tute morta.
Post la lunĉo, promenante kun la Angla reprezentanto, ankaŭ juna
diplomato, mi ekvidis balancilon kaj ni decidis havi iom da korpa
ekzercado. Ĉi tiu ŝajne estis rigardata de la maljunuloj kiel defio al ilia
vireco, kaj unu post alia Cassin, Chang, Pavlov, Hernén Santa Cruz de
Ĉilio, kaj Charles Malik de Libano ĉiuj solene svingis sin unu-du fojojn ĝis
Eleanor vokis sian klason denove en la lernejon.
Inter 1953 kaj 1956, kiel reprezentanto ĉe la Eŭropa Oficejo de Unu-
iĝintaj Nacioj, kaj Ĝenerala Konsulo de Aŭstralio en Svislando, mi ne estis
akreditita ĉe la Svisa prezidento. Ĉiuokaze, la prezidenteco de Svislando
rondiras inter membroj de la Federala Konsilio, kaj tial eĉ la Svisoj ofte ne povas informi vin, je difinita momento, kiu estas ilia ŝtatestro. Sed hazarde, dank’ al skiferioj, mia familio poste kontaktiĝis kun Geprincoj Rain-
ier de Monako. Ni kutimis lupreni ĉaleton ĉe Schönried en la apudberna
montaro (Oberland). En 1965 ni revizitis Schönried kun niaj filo kaj filino.
Ni eksciis ke Princino Grace ricevas skilecionojn de Madeleine Frautschi,
la proprietanto de nia ĉaleto. Mi havis nur mallongan kontakton kun la
Princino, sur skitrenilo. Sed mia filino, kaj mia filo kiu estis en la unua
remteamo de la Anglikana Gimnazio en Melburno kaj kiu estis solide kon-
struita, pasigis posttagmezon glitkurante kun Princino Caroline kaj
Princo Albert. Kiam li revenis hejmen Johano ŝajne havis zorgojn: “Estis
ulo ĉirkaŭglitanta sur la glitejo, kaj mi renversis lin. La Princo kaj la Princino ridegis. Ili diris ke li estas ilia sekurec-gardisto. Mi esperas, paĉjo, ke mi ne ruinigis vian karieron”!
En Ĝenevo mi konatiĝis kun kelkaj eminentuloj de la Esperanto-
Movado, ekzemple Hans Jakob, la administranto de la fonduso Hodler kaj
de la biblioteko nun en Roterdamo. Unu vesperon mia edzino kaj mi tag-
manĝis kun Harold Macmillan, la Brita Ministro pri Eksterlandaj Aferoj,
kiu estis komenconta kunvenon kun la Ruso Molotov. Macmillan diris ke
Molotov konstante citas proverbojn, kaj ke li ŝatus povi citi Rusan prover-
bon por ridindigi la suspektemon de la Rusa ĉefo. Mi kontaktis Hans
Jakob, kiu provizis la proverbaron de Marko Zamenhof, la patro de Ludo-
viko. Tie mi trovis Rusan proverbon: “La lupo avidas la ŝafojn sed restas
en la arbaro”. Mi sendis ĝin al Macmillan, kiu ĝoje uzis ĝin je la unua
okazo.
20
Mi ankaŭ konatiĝis kun Ivo Lapenna kaj kun Edmond Privat. Mi
vizitis D-ron Privat en Neuchatel, kie li estis profesoro pri Angla liter-
aturo. Antaŭ ol foriri mi petis lin registri por mi ĉapitron de sia Vivo de Zamenhof, por ke la Esperantistoj de Aŭstralio aŭskultu lian belan dekla-madon. “Tute ne!” li respondis, “mi donos al vi mesaĝon”. Kaj sen kia ajn
preparo li stariĝis kaj oratoris bonegan paroladon al la Aŭstralianoj.
Alian fojon Privat vizitis Ĝenevon kaj ni kune prezentis filmon pri
Aŭstralio en la Palaco de la Nacioj. La sekvan tagon oni telefonis al mi ke
D-ro Privat paroladis en la Internacia Lernejo. “Mi komprenas” mi tuj
diris, “la infanoj entuziasmiĝis kaj deziras lerni Esperanton, kaj vi bezo-
nas instruiston”. Mi pravis. La maljunulo ankoraŭ havis arĝentan langon.
Mi akceptis la instruan taskon.
Post mia deĵorperiodo en Ĝenevo mi iris al Singapuro kiel reprezen-
tanto (“Komisiito”) de Aŭstralio. Singapuro en 1956 ankoraŭ ne estis
sendependa kaj oni traktadis diplomatie kun la Ĉefministro, David Mar-
shall, kiu priskribis la proponojn de la Britoj por sendependeco kiel “krist-
naskan pudingon kun saŭco el arseniko”. La nova konstitucio por
sendependa Malajzio estis verkata de grupo kiu inkluzivis faman Aŭstral-
ianon, la antaŭan Ĝeneralan Guberniestron, Kavaliron William [Vilĉjo]
McKell. Vilĉjo havis profundan konon de Aŭstraliaj aferoj—arto, muziko,
literaturo, kaj, kompreneble, politiko. Tamen lia nomumo kiel Ŝtatestro
estis kritikita, ĉar li antaŭe estis aktiva politikisto—Premiero de Nova
Sud-Kimrio. Estis skandaleto kiam la Prezidanto de la Parlamento—de la
Ĉambro de Deputitoj—Archie Cameron, rifuzis iri al la Rezidejo en Yarra-
lumla, en Kanbero, ĉar li malaprobis la enoficigon de McKell. En Sin-
gapuro Kavaliro kaj Kavaliredzino McKell loĝis kun mi kaj mia edzino en
la oficiala Aŭstralia rezidejo, Glencaird.
Mi ordonis al Ah Fong, la Ĉina ĉefservisto, ĉiam proponi al la Kavaliro
trinkaĵon kiam li revenis al la domo. Unu posttagmezon mi trovis lin
sidanta sur la teraso kun glaso da viskio en la mano kaj flava telegramo
kuŝanta sur la table. “Vi scias, S-ro Harry,” li diris, kiam mi kunsidiĝis,
“kiam oni emeritiĝas de la ofico de Ĝenerala Guberniestro, ĉio ĉesas. Oni
forprenas la nomon de la eksiĝinto el listoj, inkluzive de membreco de
kluboj, kaj nur la novulon oni invitas fari ĉiujn paroladojn. Sed estas unu
afero kiu daŭras—oni ankoraŭ ricevas invitojn al ŝtataj funebraj ceremo-
nioj”. Li paŭzis, kaj tiam daŭrigis: “Kaj mi ĵus ricevis inviton al tiu de
Archie Cameron”!
21
En 1965 mi fariĝis la unua Aŭstralia ambasadoro rezidanta en Belgio,
kie antaŭe reprezentis nin nia ambasadoro en Hago. Plejparte mia laboro
rilatis al la Eŭropaj Komunumoj, sed mi estis akreditita ankaŭ al la Belga
kortego kaj laŭorde prezentis mian leteron de akredito, adresita de Eliza-
beth II, Reĝino de Aŭstralio, al sia “frato” Baudouin.
Vestite per vespera frako kun blanka kravato kaj akompanate de mia
stabo kaj la ceremoniĉefo mi veturis en limuzino cele la palacon. Dum la
lastaj 100 metroj, proksimume, ni havis eskorton de rajdsoldatoj, preskaŭ
la lastan fojon kiam oni donis al ambasadoro tiun antikvan honoron. Post
la ceremonio la Reĝo faris kelkajn demandojn, kaj montris sin tre bone
informita, tro bone por mia trankvilo. Li kredis ke Aŭstralio estas send-
onta soldatojn al Vjetnamo. Mi diris ke ni havas milit-konsilantojn en
Vjetnamo, sed neniu decido estas farita sendi trupojn. “Sed”, diris Reĝo
Baudouin, “laŭ la Brita Brodkasta Korporacio, oni anoncis tion hodiaŭ
matene!”.
La jaro 1965 estis la 150-a datreveno de la Batalo de Vaterlo, do de la
decida venko, fare de Anglio kaj ties alianculoj, super la armeo de Napole-
ono. La festado en Bruselo inkluzivis reokazigon de la balo en la Brita
ambasadejo la vesperon antaŭ la batalo. La aktuala Duko de Wellington
estis tie, kune kun la Gedukoj de Kent el Anglio, sed estis neniu posteulo
de Bonaparto.
La vilaĝo Vaterlo apud Bruselo estis konata vidindaĵo por turistoj, kaj
Aŭstraliaj vizitantoj ĉiam deziris ĝin vidi. Ŝajne ne nur la diplomatoj en
la Aŭstralia ambasado konstante pilgrimis tien. Princino Lilian, edzino de
Reĝo Leopoldo, antaŭa reĝo de Belgio, kiu loĝis je la rando de Bruselo,
emis rakonti ke foje ŝi kondukis grupon da Usonaj vizitantoj al la bat-
alkampo. Ŝi montris al ili kie la Imperiestro Napoleono staris kun sia
stabo, kaj kie la Angla generalo la Duko de Wellington direktis la batalon.
La vizitantoj aŭskultis sed ne faris multajn demandojn. Dum la hejmen-
veturado, tamen, ŝi aŭdis ke ili debatas pri io. Unu diris al alia: “Kial, do, ni ne demandu al the Princino”? Do unu el ŝiaj gastoj demandis: “Diru,
Princino, ĉu la Batalo de Vaterlo estis en la Unua aŭ la Dua Mondmilito?”
La Reĝo Leopoldo havis tre aktivan menson kaj, inter aliaj projektoj,
li pripensis viziton al Aŭstralio. Preparante, li faris seriozan studon de la historio kaj kutimoj de la Aŭstraliaj aborigenoj. Ankaŭ li estis ankoraŭ
bonega golfisto, kun handikapo de nur 6 aŭ 8. Pro lia sinteno, kiun oni opi-
niis defetisma, en 1940 kiam la Nazioj invadis Belgion, oni organizis post
22
la milito referendumon por decidi ĉu li revenu al la trono. Plimulto de la
Belga popolo voĉdonis favore al reveno, sed Paul Henri Spaak kaj la social-
istoj kredis ke esti Reĝo de la Belgoj bezonas pli ol nudan plimulton. Li kaj liaj kolegoj stimulis manifestaciojn en la stratoj insistante ke Leopoldo
cedu la oficon al la juna Reĝo Baudouin. Tiel la sinsekvo de misfortunoj,
kiuj inkluzivis la morton de lia unua edzino, Reĝino Astrid, daŭris. Li
neniam akceptis ke estis kia ajn rilato kun la fakto ke li ĉeestis kiam la
tombo de la Egipta reĝo Tutanhkamen malfermiĝis. Kiam oni demandis
al li pri tiu afero, la eksreĝo respondis: “Estas mito ke estiĝis malbona fortuno. Kompreneble tio estas sensensaĵo. Rigardu min—mi ĉiam estis
feliĉa viro”.
En majo 1968, dum mi partoprenis en konferenco de U.N. en Vieno pri
la juro de traktatoj, mia Registaro petis ke mi transprenu la ambasadon
en Sajgono, kaj ke mi foriru el Belgio kiel eble plej baldaŭ. Ĵus okazis la
ofensivo de la Tetfesto, kiam geriloj de la Vietkongo penetris la Usonan
ambasadon en Sajgono, kaj esperoj por la firma starigo de la Respubliko
Vjetnamo en la sudo estis frakasitaj. Mi akompanis mian edzinon al
restoracio por bona tagmanĝo antaŭ ol informi ŝin pri la novaĵo!
En Vjetnamo ambasadoroj ofte multe vojaĝis kun Prezidento Nguyen
Van Thieu kiam li vizitis diversajn provincajn centrojn. Unu provincestro
por oficiala lunĉo inkluzivis hakitan kobron en la menuo. Mi opiniis ke
estas mia devo, ĉar la ŝtatestro ĉeestas, manĝi almenaŭ iomete de ĉiu
menuero. Mi faradis mian diplomatan plej bonon kiam la Prezidento
kliniĝis trans la tablon kaj flustris: “Mi opinias ke ve jam faris vian devon, ambasadora Moŝto!”
La Aŭstralia ambasado en Sajgono de tempo al tempo disponis pri avi-
adilo Dakota (DC3), administrata de la Aŭstralia flugarmeo (R.A.A.F.) por
servi Aŭstraliajn ambasadojn en Sudorienta Azio. Oni organizis tutsema-
jnajn vizitojn al ok provincoj, portante la tutan stabon kaj interpretistojn, kun surteriĝoj en la ĉefurbo de ĉiu provinco. La lastan tagon la aviadilo
kutimis viziti unu el la pretermarbordaj insuloj kun bona strando, kie ni
povis verki nian raporton. Dum unu el tiaj ambasadaj rondvojaĝoj ni
vizitis vilaĝon de montaranoj, kie oni invitis min “trinki el la vazo”. Tio
signifis trinkadon tra pajlero el granda argila vazo plena ĝis la rando per
neidentigita kaj ŝajne malbongusta fermentaĵo. Por malebligi nur ŝajnan
trinkadon, unu el la montaraj viroj staris apud la vazo por ĝin plenigi ĝis
la rando denove kaj tiel montri al la kunestaro precize kiom ĉiu eminenta
23
vizitanto trinkis. Sub tiu premo de publika opinio, mi sukcesis gluti miajn
du decilitrojn kaj postvivis.
Kiel reprezentantoj de siaj landoj, ambasadoroj estas ofte ofendiĝemaj
pri siaj rango kaj loko en la “laŭvica ordo” en diplomatiaj festoj. Feliĉige, post multaj jaroj da disputado, traktato estis subskribita kiu preskribis ke
prioritato estos bazata sur la dato kiam la ambasadoro prezentis siajn
akreditilojn al la ŝtatestro. Tamen ankoraŭ estas iom da nacia rivalado
inter ambasadoroj. En Bankoko la Brita Ambasadejo havis la plej altan
flagstangon. La Usona ambasadoro decidis meti sian landon je la pinto,
per la Steloj kaj Strioj. Li demandis al la Brita ambasadoro la altecon de
la stango ĉe la Brita rezidejo. Poste li instalis stangon kiu estis du metrojn pli alta. Sed la Brito estis pli ruza. Oni trovis ke la Brita flagstango estas ankoraŭ unu metron pli alta!
Unu el niaj plej bonaj amikoj en Sajgono estis la ĉefa konsilanto de la
Prezidento pri eksterlandaj aferoj kaj strategio, Nguyen Phu Duc, kiu
invitis nin al sia edziĝo. La posta festo havis ĉiujn specialajn erojn de
Aŭstralia edziĝbankedo, inkluzive trietaĝan kukegon kiun Duc kaj lia
juna edzino dispecigis per tranĉilo. Ili demandis ĉu ni ŝatas la aranĝojn
por la akcepto. Mi respondis ke ili estas bonegaj, sed aldonis ŝerce ke je
strikte aŭtentika geedziĝo necesus glavo por tranĉi la kukon. Post kelkaj
semajnoj ni partoprenis en bankedo en la Palaco honore al S-ro Holyoake,
la Ĉefministro de Nov-Zelando. Kiam alvenis la momento por la deserto,
eniris la kuiristo eskortante grandegan kukon. Sekvis oficiro kun nuda
glavo.
Ĉar Kamboĝo kaj la Respubliko (Sud-)Vjetnamo havis nesolvitan
landliman disputon, ili rompis diplomatiajn rilatojn. Princo Sihanouk, kiu
havis altan estimon por la Aŭstralia Ambasadoro Noel Deschamps, petis
Aŭstralion prizorgi la interesojn de Kamboĝo en Sajgono. En Decembro
1969, akompanate de miaj edzino kaj pli juna filino, mi vizitis Kamboĝon
por raporti al “mia Princo”. Sihanouk akceptis nin en Battambang, kie li
inaŭguras novan sukerfabrikon. Li donis al ni honorseĝojn en la ceremo-
nio. Dum lunĉo ni sidis kun la Princo kaj Princino Monique. Ambasadoroj
kiuj rezidis en Phnom Penh sidis, envie, ĉe aliaj tabloj. Sihanouk entuzi-
asmis pri sia venonta vizito al Francio, kie li intencis uzi la akvan dieton
en Grasse, la Franca banurbo. “Kion faros via Princa Moŝto post fino de la
dieto?” mi demandis. Sihanouk respondis: “Nu, mi iros al Parizo, kom-
preneble, kaj ĝuos bonan tagmanĝon ĉe la restoracio Tour d’Argent”!
24
!(images/000004.png)
Diplomatoj almenaŭ scias pri sia loko en la vicolisto. Je la funebraj
ceremonioj pri la morto de Elizabeta, Reĝino de la Belgoj, la ĉefoficisto pri diplomatiaj ceremonioj vicigis la misiĉefojn en taŭga ordo, sed sciiĝis ke ili rigardas malĝustadirekten. Mankis tempo ĉar la ceremonia promenado
estis tuj komenciĝonta, sed estis neniu konfuzo. La Dojeno de la Diplo-
mata Korpuso faris U-turniĝon kaj la aliaj ambasadoroj inversigis sin ful-
morapide, senerare konservante sian vicordon.
26
pioniroj de la diplomatio
En 1940, kiam mi ankoraŭ estis studento en Oksfordo kiel stipendiulo
Rhodes, oni akceptis min, post ekzameno en Londono, kiel trian sekretar-
ion en la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj en Kanbero. Dum mi
atendis en promilita vico ŝipon al Aŭstralio, mi laboris volontule en la
Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj en Londono, por gajni sperton. Mi verkis
artikoletojn, ĉeestis paroladojn en la Reĝa Instituto pri Internaciaj Aferoj
kaj vizitis oficistojn en la Brita Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj.
Unu oficisto plendis al mi ke pro la bombatakoj oni ne plu povis kon-
duki sian hundon al la oficejo. Li devis sendi sian al hundloĝejo en la
kamparo. Li jam renversis la bovleton kiu antaŭe tenis la hundan
nutraĵon. Tie ĝi restis ĝis la fino de la milito, kiam hundoj denove rajtis
veni al la oficejo. S-ro S.M. Bruce, ĉefo de la Aŭstralia Altkomisio, komen-
tis ke “ĉe la Angloj la hundoj estas pli gravaj ol pureco” (lia fraztordaĵo
“dogliness comes before cleanliness” estas malfacile tradukebla: oni povus
eble diri: ĉe la Angloj hunda dieto estas pli grava ol Dio”).
Per la vaporŝipo Orcades ni vojaĝis el Southampton ĝis Aŭstralio,
ĉirkaŭ la Kabo de Bona Espero en Sud-Afriko. Granda proporcio de la
pasaĝeroj estis malgrandaj infanoj kiuj forlasis, kun siaj patrinoj, la
militregionon, por iri al la relativa sekureco de Aŭstralio. La adoltoj
surŝipe, timante ke ses semajnoj sen okupo farus la konduton de eĉ la plej
bonaj infanoj netolerebla, decidis organizi lernejon. Estis klasoj pri diver-
saj lingvoj, kaj pri rolludado kaj aktorado. Mi proponis instrui Aŭstralian
historion, kaj kunmetis kelkajn “lecionojn” kiuj konsistis ĉefe el la aven-
turoj de fruaj Aŭstraliaj esploristoj. Unu knabeto raportis al sia patrino ke Aŭstralia historio ne estas aŭtentika historio, sed nur rakontoj. La memoraĵoj de la eminenta Aŭstralia historiisto Manning Clark rivelis ke li
vojaĝis en la sama ŝipo. Sed li estis unuaklasa pasaĝero kaj ne vizitis
niajn klasojn.
La Aŭstralia diplomatia servo estas tre juna laŭ internaciaj normoj.
En 1940 estis nur tri eksterlandaj misioj, krom Komercaj Komisionoj:
Legacio en Vaŝingtono, Altkomisio en Otavo kaj Interrilata Oficejo en Lon-
27
dono. La Departemento en Kanbero okupis nur ok malgrandajn ĉambrojn
en la Okcidenta Oficejbloko. Tamen ni havis kelkajn agemajn pionirojn.
Unu el niaj fruaj entreprenoj, kiam John McEwen estis Ministro pri
Eksterlandaj Aferoj en 1940, estis helpi la Liberajn Francojn de Generalo
De Gaulle preni povon en Nov-Kaledonio. La Francoj neniam forgesis tiun
eventon. Dum vizito al Strasburgo en 1966 por konversacioj kun la
Komisiitoj de la Eŭropa Komunumo, S-ro McEwen deziris viziti la
antaŭan Linion Maginot. Ĝi ne estis vizitebla por ordinaraj turistoj, sed
por McEwen de Aŭstralio Parizo faris escepton kaj mi havis la sperton
supreniri kun la Ministro (tiam pri Komerco) el la subteraj tuneloj por
rigardi la kamparon el afustotureto. McEwen tre fieris pri sia kromnomo
“Nigra Joĉjo”, kaj foje, kiam ni festis lian naskiĝdaton en Ĝenevo metante
grandegan nigran pupaĉon en lian liton, li sendis danktelegramon sub-
skribitan “Jean Lenoir” (Johano la Nigra).
McEwen-on sekvis, kiel Ministro, Kavaliro Frederick Stewart el Sid-
nejo. Li pli kapablis sur la kampoj transporto kaj sociaj servoj ol pri
eksterlandaj aferoj. Baldaŭ post kiam li fariĝis Ministro pri Eksterlandaj
Aferoj, Stewart diris al grupo da oficialaj vizitantoj el Tajlando, ĉiuj
Budhistoj, ke la mondo nepre devas reveni al la observado de bonaj, tradi-
ciaj, kristanaj principoj.
Stewart estis Metodista laika predikisto, preskaŭ tute puritana. Li
malamis la tabakon, kaj por eviti cigaredfumon, laŭ onidiro, li foje vojaĝis
en trajnkupeo nur por virinoj. Poste, kiam mi menciis al la politikisto R.G.
Menzies ke Stewart nek fumis tabakaĵojn nek drinkis, Menzies respondis:
“Ne, sed li ĉenmaĉadis bombonojn”.
Dum kelkaj monatoj mi deĵoris provizore kiel privata sekretario de
Stewart. Unu tagon, en la ofickonstruaĵo de la Aŭstralia Federacio en Sid-
nejo, la poŝtaĵoj inkluzivis leteron de la eldonistoj de la gazeto “Man”
[Viro], kiuj proponis fari ion por helpi venkon en la milito. Specimeno de
proponata numero estis kune. Ĝi inkluzivis kelkajn patriotajn artikolojn,
sed la ĉefa allogo restis la tradicia dupaĝa centra bildo de nudulo. Kiam
venis la horo por lunĉi, la Ministro invitis min kunmanĝi en la restoracio.
La ekzemplero de Man kaptis lian atenton kaj li demandis kio ĝi estas.
Antaŭ ol mi povis klarigi, li metis ĝin sub sian brakon kaj diris ke li trarigardos ĝin dum lunĉo. En la restoracio estis Kavalirino Mary, la edzino de
la veterana eksĉefministro Vilĉjo Hughes. S-ro Stewart invitis ŝin veni al
nia tablo. Ŝi miris kiam Stewart, doninte la mendojn al la kelnero diris:
28
“Nun, S-ro Harry, ni rigardu ĉi tiun gazeton” kaj montris la ekzempleron
de Man.
La konstanta Sekretario de la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj
en la tridekaj jaroj estis Kolonelo W.R. Hodgson, kiu estis, antaŭ preskaŭ
30 jaroj, membro de la unua klaso en la tiam nova Militista Kolegio en
Duntroon apud la nuna Kanbero. Vundite dum la unua batalo de la
Aŭstralia armeo kontraŭ la Turkoj sur la duoninsulo Gallipoli, li studis la
juron kaj faris karieron en la informa servo de la armeo kaj poste kiel ĉefo
de la nova Departemento pri Eksterlandaj Aferoj. La Nacia Registaro apo-
gis sin sur konsiloj fare de li kaj de la Departemento, kvankam la ĉefmin-
istro dependis ankaŭ de S-ro S.M. Bruce (poste Lordo Bruce), la Alta
Komisiito de Aŭstralio en Londono.
Post kelkaj jaroj Hodgson deĵoris kiel Alta Komisiito en Otavo, Rep-
rezentanto de Aŭstralio ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko kaj ambasa-
doro en Francio. En Nov-Jorko li tre ĝuis vortbataletojn kun la Sovetiaj
reprezentantoj. Unu tagon Andrei Gromyko konstante interrompis Hodg-
son per falsaj plendoj pri proceduraj punktoj. Fine, kiam la horo de lunĉo
alproksimiĝis, Hodgson koleriĝis kaj diris per sia tre Aŭstralia parolmani-
ero: “Prezidanta Moŝto, ŝajnas al mi ke S-ro Gromyko ne deziras konduti
laŭ la normalaj reguloj de U.N. Tio konvenas por mi. Post lunĉo mi volonte
laboros laŭ la reguloj de Rafferty”. En la Aŭstralia idiomo tio signifas “sen kiaj ajn reguloj”. Dum la paŭzo por lunĉo mistifikita Rusa diplomato venis
al mi kaj diris: “S-ro Gromyko deziras havi ekzempleron de la reguloj de
Rafferty”.
Fakte Andrei Gromyko tre bone konis la normalan kaj Usonan
specojn de la Angla lingvo. Ankaŭ pro sia sperto kiel Sovetia Ambasadoro
en Vaŝintono kaj kiel reprezentanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko li
komprenis Usonajn instituciojn. Li komprenis ke “Dem Bums” signifas la
basbalan teamon Dodgers de Brooklyn. Sed lia konversacia respondado ne
estis tre brila. Dum lunĉo kun mi en 1947, kiam ni diskutis la internacian
regadon de atomenergio, li reasertis ke la solvo estus detruo de ĉiuj atom-
bomboj fare de ĉiuj nacioj. Tiutempe Usono estis la nura nacio kiu eksplodigis nuklean armilon, aŭ kiu jam evoluigis la kapablon produkti
nuklean energion. Mi sugestis al Gromyko ke lia propono similas postulon
ke ĉiu lando ekstermu siajn kanguruojn. Li respondis, kun senemocia
vizaĝo, ke estus bedaŭrinde se oni detruus ĉiujn kanguruojn, ĉar li kutime
portadas ŝuojn el kanguruledo.
29
Kiam la Laborpartio akiris la povon en 1941, D-ro H.V. Evatt fariĝis
Ministro pri Eksterlandaj Aferoj. Oni sendis min al la Parlamentejo por
esti provizore lia privata sekretario. Evatt estis tre postulema persono. Li
nepre devis havi pli bonan ĉambron kaj pli bonajn komunikilojn kun la
ĉefministro ol rivala ministro “Ponardisto” Joĉjo Beasley el Nova Sud-
Kimrio. Ankaŭ li deziris instrui al la Departemento ĝian subecan rolon.
Por tio li instrukciis al mi akiri el la Departemento kopion de ĉiu tele-
gramo, “en” kaj “el”, el la pasinta jaro. Kiam mi transigis tiun ukazon al
Kolonelo Hodgson, li diris ke certe la Ministro intencis peti nur “ĉiujn
gravajn telegramojn”. Kvankam mi ripetis la instrukcion, li alportis, post
unu aŭ du horoj, malgrandan faskon da telegramoj en sia eluzita leda
aktujo. Li restis kun D-ro Evatt nur kelkajn sekundojn. Dum li lamiris
preter mian skribtablon—pro sia militvundo—li komentis: “Vi pravis,
Harry, li deziris la damnitan tutaĵon!”
Mia posteno kiel privata sekretario al Evatt estis, ek de la komenco,
provizora. Oni rapide anstataŭigis min per D-ro John Burton, diplomito
de la Londona Kolegio de Ekonomiko. Baldaŭ poste okazis la Japana
atako al Pearl Harbour, kaj kiam la Japanoj okupis Singapuron mi ricevis
permeson de la departemento eniri la Aŭstralian armeon. Ne antaŭ 1944
mi denove vidis Evatt. Tiam mi estis diplomato en Otavo, ĉefurbo de
Kanado, kie mi servis en la Altkomisiono sub unue Generalo Vilhelmo
Glasgow kaj poste lia anstataŭanto S-ro Alfred Stirling.
Foje Stirling ricevis telegramon kiu informis ke Evatt alvenos al Hal-
ifax, la orientkanada haveno, per la ŝipo ĵle de France. La telegramo postulis ke ni organizu transporton tiel ke li povu elekti vojaĝon el Halifax al Nov-Jorko ĉu aviadile ĉu trajne. Ĉar ne estis flugoj rektaj inter tiuj du
urboj, ni prunteprenis la oficialan aviadilon de la ĉefministro, tipo Liber-
ator, kiun la Alta Komisiito kaj mi uzis por flugi al Halifax. Mi persvadis
la Fervojan Kompanion “Kanada-Pacifika” disponigi specialan trajnon
atendantan en Halifax. Kiam la ŝipo alvenis ni timis ke estos malfacilaĵoj,
ĉar persistema oficisto de la Usona doganservo, kiu deĵoris en Halifax laŭ
iu interkonsento kun la Kanadanoj, insistis ke li nepre devas vidi D-ron
Evatt tuj kaj persone. Feliĉe, evidentiĝis ke lia nura misio estis bonvenigi
la Ministron al la Nord-Amerika kontinento kaj saluti lin en la nomo de la
Usona registaro. Kiam la Alta Komisiito informis D-ron Evatt pri la ele-
kteblecoj pri transporto, li turnis sin al sia asistanto, Sam Atyeo, kaj
demandis: “Kiun metodon ni uzu, Sam?” “Mi opinias, ke estus agrable
vojaĝi per trajno” respondis Sam. Tiel okazis ke S-ro Stirling kaj mi reiris
30
al Otavo por ekspliki, kiel eble plej konvinkige, kial D-ro Evatt ne volis uzi la Liberator.
Tiu Sam Atyeo estis laŭprofesie artisto, sed li estis laborinta en la
Aŭstralia oficejo por akiro de militprovizoj en Nord-Ameriko, kaj li estis
lerta pri diversaj aferoj. Ankaŭ li bone scipovis la Francan. Kiam Evatt
elektiĝis Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo en Parizo, Sam hazarde
respondis al la telefono. La parolanto demandis ĉu li parolas kun la Prezi-
danto de la Mondo (le Président du Monde). Sam, per sia Pariza Franca,
respondis: “Non, c’est le Président du demi-monde qui parle” (“Ne, parolas
la prezidento de la Duonmondo”).
Dum sia periodo kiel Prezidanto de la Asembleo en 1950, Nasrollah
Entezam de Irano donis similan spritan respondon. Unu el la ĵurnalistoj
faris speciale malfacilan, eĉ malican demandon, kiun Entezam sciis kiel
certe stimulitan de la Rusa delegitaro. “Ĉu vi estas raportisto por la gaze-
tagentejo Tass?” li enketis, post respondo al la demando. La ĵurnalisto
diris ke li reprezentas la Polan gazetorganizon. “Ho!” diris Entezam, “nur
demi-tasse” (duon-taso).
La Alta Komisiito en Otavo, Kavaliro William Glasgow, estis emi-
nenta Aŭstraliano kiu estis oficiro en la Milito inter la Brita Imperio kaj
la Buroj de Sud-Afriko je la komenco de la jarcento, kaj poste generalo
komandanta Aŭstralian divizion en Francio en la Unua Mondmilito. Li
poste fariĝis senatano kaj Ministro pri la Defendado. La Kanadanoj ŝate-
gis la senafektan Aŭstralianon. Malsimile al la diplomato tradicia, se
Glasgow diris “Jes” tio signifis “Jes”.
Unu el la taskoj de Glasgow estis prizorgi la milojn da Aŭstralianoj de
la Aŭstralia flugarmeo kiuj estis en Kanadaj lernejoj de la Aer-instruada
Projekto de la Brita Komunregnaro. Li vizitis ilin en iliaj kampadejoj,
starigis klubon en Halifax, la haveno el kie ili enŝipiĝis por iri al la fronto en Eŭropo, kaj havis intimajn kontaktojn kun la Misio de la Reĝa
Aŭstralia Aerarmeo en Otavo. Feliĉe estis tre malmulte da problemoj,
kvankam foje tuta Kanada urbo ekagadis por serĉi la (mitan!) talismanon
de nova grupo da lernantoj—bluan kanguruon!
La alia ĉefa tasko de Glasgow estis pritrakti la politikajn aspektojn de
la Reciproka Helpoprogramo, la Kanada ekvivalento de la Usona Prunto-
Luo. Dum la milito Kanado provizis multe da militmaterialo al la kon-
31
traŭfaŝistaj alianculoj. La Kanadanoj konstruis du ŝipojn por porti varojn
al Aŭstralio, kiel parton de la tielnomita “Ŝiplineo de la Parkoj”, ĉar la
ŝipoj nomiĝis laŭ Kanadaj parkoj ekzemple “Parko Algonquin”. Por la
novaj “Aŭstraliaj” ŝipoj oni deziris havi la nomojn de Aŭstraliaj parkoj.
Post konsulto ĉe la Aerarmea Misio mi rekomendis ke unu ŝipo portu la
nomon de parko en Melburno—Parko Fawkner, nomita honore al Viktoria
pioniro, kaj ke la alia estu “Taronga Parko” laŭ fama zoologia ĝardeno
apud Sidnejo.
Kiam la edzino de la Alta Komisiito lanĉis la ŝipon “Taronga Parko”,
en la haveno Sankta Johano, Nova Brunsviko, oni pentris grandegan kan-
guruon sur la flankon de la ŝipo, kun ŝipeto en la “poŝo”. La ĵurnaloj rap-
ortis, kaj en la urbo Toronto la bestoĝardeno memorigis, ke ĝi ŝuldas al
Taronga Parko ursidon kiun ĝi ne povis sendi pro la manko de ŝipoj dum
la milito. La aŭtoritatuloj de la ĝardeno demandis ĉu ili povos sendi ursi-
don al Sidnejo kiel talismanon por la unua vojaĝo. La estro de Taronga
Parko ĝojegis, kaj informis ke estas aliaj bestoj kiujn li ŝatus same ricevi.
Do oni preparis paron da ursidoj, kaj po du ruĝajn sciurojn, grizajn sciurojn, kaj striitajn sciurojn, kaj ankaŭ paron da mefitoj senigitaj je siaj odoraĉfaraj glandoj. Pro prokrasto unu ursido eniris sian vintrodormon,
kaj oni devis trovi alian. Sed fine la Taronga Parko ekvojaĝis kvazaŭ mod-
erna arkeo. La gazetaro notis ke la gardisto estas iu Sinjoro Papago. La
nura raporto kiu atingis la Aŭstralian oficejon en Otavo estis ke ĉiuj bestoj alvenis en bona ordo, kun escepto de unu griza sciuro kiu mortis dum la
vojaĝo, kaj la mefitoj, kiuj eskapis el sia kaĝo kaj estas ie en la holdo de la ŝipo. Oni komentis ke espereble oni informos la dokistojn ke la mefitoj
estas senodorigitaj!
Kavaliro William Glasgow estis bona amiko de la veterana Aŭstralia
politikisto William (Vilĉjo) Hughes. Kavaliro William memorigis ke dum
la Unua Mondmilito la “Eta Fosisto”—tiel oni nomis lin pro lia malgranda
staturo—dufoje veturis al Eŭropo por viziti la Aŭstraliajn soldatojn. Kiam
la duan fojon li vizitis la divizion de Glasgow unu el la soldatoj ŝovis sin
antaŭen kaj donis al Hughes foton faritan dum la antaŭa vizito. “Mi
bedaŭras ke ĝi ne juste bildigas vin”, diris la soldato. “Kion mia vizaĝo
bezonas,” respondis Hughes, “estas ne justeco sed kompato”.
Unu el la famaj oratoroj de Kanado estis Leonard Brockington. Mi
memoras aparte lian priskribon de flugo en aviadileto Piper Cub—
“kvazaŭ oni rajdus sensele sur papilio”. Kiam Brockington estis vizitonta
Aŭstralion, Glasgow skribis al Hughes dirante al li ke la vizitonto estas la
“plej bona faranto de publikaj paroladoj en Kanado.” Hughes respondis ke
32
!(images/000008.png)
Brockington ne estos sen kunuloj ĉar “plej bonaj paroladantoj” en
Aŭstralio estas multegaj.
En Vaŝingtono, kie mi deĵoris inter 1946 kaj 1949, la Ministro en la
Legacio estis spertulo pri internaciaj aferoj, el Viktorio, Kavaliro Frederic Eggleston. Poste la Aŭstralia Registaro, tiam de la Laborpartio, nomumis
S-ron N.J.O. Makin, antaŭa Ministro pri la Mararmeo, el Sud-Aŭstralio,
kiel Ambasadoron. Li vojaĝis al multaj partoj de Usono kaj, kvankam li
estis abstinenculo, li kaj lia edzino Ruby bone gastigis kaj akiris multajn
amikojn.
Post la plialtigo de la Legacio al la rango de Ambasado, la unua tia en
la Aŭstralia servo, oni invitis S-ron Makin partopreni en la radioprogramo
“Urbkunveno de la Radio” (Town meeting of the air), en grupo kiu inkluz-
ivis kelkajn altnivelajn Usonajn publikulojn, por debati la demandon pri
vetoo en Unuiĝintaj Nacioj. Sen konsulti iun ajn Makin konsentis parto-
preni, sed nin avertis membroj de la stabo de la Ministro pri Eksterlandaj
Aferoj, D-ro Evatt (kiu konsideris sin spertulo pri tiu vetoo), ke se la
Ambasadoro fuŝos la aferon la Ambasado estas oficiale kulpa. Mi aranĝis
ke mi sidos kun S-ro Makin sur la podio, kaj mi armis min per kartetoj sur
kiujn mi jam skribis la doktrinon laŭ Evatt pri ĉiu demando kiun oni eble
demandos. Post la preparitaj paroladoj alvenis la tempo de demandoj el la
ĉeestantaro. La unua demando celis la Aŭstralian ambasadoron: “Kio
estas la vidpunkto de Aŭstralio rilate la rajton de vetoo en la Sekureca
Konsilio pri regado de atombomboj?”
Mi rapide elektis la karteton kun la plej lasta deklaro de D-ro Evatt
pri tiu temo. Sed S-ro Makin jam estis ĉe la mikrofono. Li respondis same
kiel li respondus al delikata demando en la Ĉambro de Reprezentantoj en
la parlamento en Kanbero. Li diris nenion specifan, tamen ĝi imponis
majstre. La aŭskultantaro aplaŭdis. Mi metis miajn kartetojn en la poŝon.
Unufoje Makin estis kun grupo en la Vaŝingtona stacidomo, por
adiaŭi D-ron Evatt kiu pasigis kelkajn postulajn tagojn en Usono. Dum la
trajno ekveturis la Ambasadoro vokis: “Tri huraojn por D-ro Evatt”! Kaj
dum la trajno brue ruliĝis foren li aldonis: “Mi proponas kvaran huraon!”
Unu el niaj plej eminentaj vizitantoj en Vaŝingtono estis S-ro R.G.
Menzies, tiam ĉefo de la Opozicio en la parlamento. Li jam fariĝis bone
konata en Usono kiel la dummilita gvidanto de Aŭstralio. Kiam li paro-
ladis al la Advokata Asocio oni lin prezentis kiel “La Thomas E. Dewey de
34
Aŭstralio, la venonta ĉefministro”. S-ro Dewey, tiam la favorata kandidato
por la prezidenteco, fakte estis malsukcesonta post streĉa konkuro kon-
traŭ Truman, sed Menzies gvidis la Liberalan Partion al venko la sekvan
jaron.
Oni kritikis Menzies ĉar li tenace tenis arkaikajn ideojn pri la Krono,
la Brita Imperio kaj la strategio laŭ kiu la regado de la Kanalo de Suez
fare de Britio kaj Francio superregis. Tamen, pere de Percy (pli poste Kav-
aliro Percy) Spender komence, kaj poste per R.G. Casey kiel Ministro pri
Eksterlandaj Aferoj, la Registaro de Menzies, post streĉa intertraktado,
efektivigis la traktaton de ANZUS kun Nov-Zelando kaj Usono. Li ankaŭ
kondukis Aŭstralion en la Planon de Kolombo, por doni ekonomian helpon
por la evoluigo de suda kaj sudorienta Azio. Menzies sciis (laŭ la vortoj de
lia propro epigramo) ke “por Aŭstralio la fora oriento estas la proksima
nordo”.
Por Spender, la esenca intereso de Aŭstralio estas la alianco kun
Usono, kiu, li anoncis laŭ mia propono, devas esti same intima kiel la
rilato inter la landoj de la Brita Komunregnaro. Diskutante kun siaj ĉefaj
konsilantoj la esencajn aspektojn de ĉi tiu rilato, Spender akceptis mian
difinon ke “Vaŝingtono devas konsulti Kanberon eĉ se la problemo tute ne
estas afero kiu tuŝas nin”.
En 1951 Spender sin retiris el la politika vivo por akcepti postenon
kiel Aŭstralia Ambasadoro en Vaŝingtono. Kiam li estis forironta el Kan-
bero, mi diris al li ke ni bedaŭre sentos lian mankon kaj ke mi esperas ke
iam li revenos. Li respondis ke se politikisto provas fariĝi ĉefministro kaj
maltrafas, estas plej bone ke li tute eliru. Li mem ne provis revenon al la
politiko.
R.G. Casey, aliflanke, kiu komencis sian karieron kiel diplomato,
poste eniris la parlamenton, foriris de la politika scenejo por fariĝi Minis-
tro en la Legacio en Vaŝingtono, poste Brita Ŝtatministro en la Mezori-
ento, kaj fine revenis al Kanbero kaj fariĝis Ministro pri Eksterlandaj
Aferoj, kaj poste Ĝenerala Guberniestro kaj Lordo.
Kiam mi deĵoris kiel Ĝenerala Konsulo en Svislando, Casey venis al
Ĝenevo por Azia Konferenco malfrue en Aprilo 1954. Kiam li estis fori-
ronta al Aŭstralio mi kondukis lin al Zuriko por kapti la aviadilon. Prizor-
gis nin agento de la Brita Fluglinio, kiu organizis bonegan lunĉon, kaj
interesis Casey-n, diplomita inĝeniero, kiam li ŝanĝis la movdirekton de
rulŝtuparo por ke ni supreniru. Post lunĉo ankoraŭ restis horo uzebla
35
antaŭ ol la aviadilo por la Ministro forflugos. Casey petis ke oni konduku
lin al feraĵisto, por ke li enketu ĉu la Svisoj havas iujn novajn ilojn kiuj
povus utili ĉe Berwick, lia kultivbieno en Viktorio. Mi gajnis meriton,
ekvidante en katalogo ilon kiun mi ne antaŭe vidis—grandegan krampi-
lon, uzatan por meti draton sur barilojn. Eble ĝi estas ankoraŭ hodiaŭ
uzata en Berwick.
La venontan fojon kiam li vizitis Londonon, Casey petis al mi veni tien
por konsultado. Kiam mi renkontis lin en la Hotelo Savoy mi demandis
gaje ĉu li pafadis aglojn lastatempe, ĉar mi aŭdis per Radio Aŭstralia ke
li ĉasis el sia aviadilo aglojn kiuj mortigis ŝafidojn sur la kultivbieno de
amiko. Sed ni ankoraŭ ne aŭdis en Ĝenevo ke la ĉasado estis kritikita de
la Societo por Protektado de Bestoj, kaj ke la Opozicio en la Parlamento
ekspluatis la okazon por turmenteti la Ministron. Li ne respondis al mia
demando.
Kavaliro Garfield Barwick kunportis al la Departemento pri Ekster-
landaj Aferoj en 1961 la lerton de juristo por majstri siajn konsildokumen-
tojn, kaj grandan kapablon rilate la luktadon en la Kabineto por la celoj
kaj projektoj de la Departemento.
Baldaŭ post kiam li fariĝis Ministro, li decidis envoki la Ambasadoron
de Francio por protesti kontraŭ la daŭranta provado, fare de Francio, de
nukleaj armiloj en la Atolo Mururoa en Pacifiko. La Departemento pre-
paris kelkajn “parolpunktojn”, kiujn mi transdonis al Kavaliro Garfield
kiam li alvenis en la flughaveno, fluginte el Sidnejo. Li informis min ke li
devos unue partopreni en diservo por la inaŭguro de la jura trimestro, sed
ke li estos en la Departemento sufiĉe frue por akcepti la Francon. Mi estis
atendanta kun la Franca Ambasadoro kiam Kavaliro Garfield alvenis
rapidante. Tiam li diris, kun pliigoj, ĉiujn punktojn redaktitajn de la
Departemento kaj aldonis du-tri trafajn argumentojn pri kiuj ni ne pensis.
Kiam la ambasadoro foriris mi gratulis la Ministron pro la maniero per
kiu li evoluigis la argumentojn kiujn mi donis al li antaŭ nur horo. “Nu”,
li diris, “la preĝoj estis tre malekscitaj hodiaŭ matene”.
Frue en 1963 Barwick persvadis la Registaron peti por Aŭstralio
plenan “regionan” membrecon en la Ekonomia Komisiono por Azio kaj la
Ekstrema Oriento de U.N., komisiono en kiu Aŭstralio, kune kun Usono
kaj Granda Britio, ĝis tiam estis nur bonvola eksterregiona ano. Per plena
diplomatia preparado ni estis aranĝintaj ke la Komisiono formale akcep-
36
tos Aŭstralion dum kunveno en Filipinoj. Kun Allan Fleming, supera ofi-
cisto de la Komerca Departemento, mi estis sendita antaŭe al Manilo, kie
Kavaliro Garfield aliĝis al ni post saluto al Ŝia Reĝina Moŝto Elizabeth II,
tiam komencanta rondiron de Aŭstralio. Mi menciis al la Ministro, kiu
vigle priskribis sian renkonton kun la Reĝino, ke kvankam mi jam servis
la Kronon dum tridek jaroj, mi neniam havis la honoron renkonti la mon-
arkon. Mi opiniis ke multaj el niaj diplomatoj estas en la sama situacio—
reprezentante ŝin eksterlande dum ŝi ricevas politikistojn en Aŭstralio.
Mi proponis, duonŝerce, ke Ŝia Moŝto degnu sendi mesaĝon al siaj fidelaj
servistoj eksterlande, kaj en Antarkto. Kavaliro Garfield tuj kaptis la
ideon kaj proponis al la Ĉefministro ke oni plenumu la proponon. Ŝia
Reĝina Moŝto kompleze sendis al ni afablan dankmesaĝon antaŭ ol foriri
el Aŭstralio.
Kavaliro Garfield havis konferencon kun la ĵurnalistoj de Manila, unu
el kiuj estis espriminta dubojn ĉu Aŭstralio tute ĉesigis la antaŭan poli-
tikon de “Aŭstralio por la Blankuloj”. La Ministro deklaris ke la politiko
jam estas ŝanĝita—ekzemple, ĵurnalisto el Azia lando, kiu edziĝis kun
Aŭstralianino, aŭtomate akceptiĝis kiel konstanta enloĝanto kaj povus
fariĝi ŝtatano. Kavaliro Garfield sigelis sian amikecon kun la ĵurnalistoj
per glaso da viskio.
Li havis konversaciojn ankaŭ kun la Prezidento de Filipinoj kaj
superaj Ministroj pri temoj kiaj Nord-Borneo kaj la sendependeco de
Malajzio. Kaj li partoprenis en la Komisiono, kiu laŭplane akceptis
Aŭstralion kiel regionan membron. Sed restis libera vespero, kaj la Min-
istro demandis kia distraĵo estas havebla en Manila. Ni kondukis lin al
ludo de Jai-Alai, fulmorapida pilkoludo, pri kiu estis tre vigla vetado per
totalizatoraj maŝinoj. Kavaliro Garfield, kiu neniam antaŭe vidis ludon de
Jai-Alai, rigardis unu-du partiojn, sed rifuzis investi eĉ la minimumon,
kvin pesojn. Sed subite li diris, ke li ŝatus veti je specifa ludanto, kiu fakte venkis. Kavaliro Garfield poste klarigis ke li observadis dum jaroj la konduton de ĵurioj. Observante la grupon de la ludantoj, li ekrimarkis ke ĉi
tiu viro ŝajne estas la centro de priatento inter la ludantoj, kvazaŭ estus
speciala vespero por li. Kiam ni enketis, ni eltrovis ke estas ja speciala
okazo—estas la naskiĝtago de tiu ludanto!
Kavaliro Paul Hasluck, pionira diplomato kiu fariĝis Ministro pri
Eksterlandaj Aferoj, klopodis reorganizi la programadon de Aŭstralia
37
ekonomia helpo. Li insistis ke proponoj celantaj la provizon de financaj
rimedoj por helpo donu la historion de antaŭaj programoj por la koncerna
lando, kaj ankaŭ montru la ampleksan fonon de la projekto. Li instrukciis
ke Aŭstralio koncentru sin je vere signifaj programoj por la ekonomia
evoluo kaj ne frivole elspezetu monon per multaj, politike motivitaj, mal-
grandaj donacoj. En Novembro 1964 li partoprenis en kunveno de la Kon-
sulta Komitato de la Plano de Kolombo (Helpo por Sud- kaj Sudorient-
Azio) en la Domo Lancaster en Londono. Li apenaŭ eniris la konstruaĵon
kiam lian atenton kaptis Fraŭlino Tashi Dorji, la ĉarma reprezentanto de
Butano, kiu deziris danki lin pro la helpo kiun Aŭstralio jam donis al ŝia
lando. Kaj baldaŭ poste Aŭstralio konsentis provizi pli da kamionoj por
uzado sur la vojoj de Butano.
En 1976 la ministro pri Eksterlandaj Aferoj en la Laborpartia Regis-
taro, Don Willesee de Okcident-Aŭstralio, estris la Aŭstralian delegitaron
dum parto de la unua aferkunsido de la Dua Konferenco de Unuiĝintaj
Nacioj pri la Juro de la Maro en Karakaso, la ĉefurbo de Venezuelo. La
Ministro estis gastiganto en akceptofesto por delegitoj, la sekretariato, kaj politikaj ĉefoj de Venezuelo. La delegitaro ornamis la salonon per flagoj
Aŭstraliaj kaj mimoso (simila al akacio, nia nacia floro), sed kiam li vidis
la bufedon, nebulo ombris la vizaĝon de S-ro Willesee. Alte sur la tablo
estis grandega blanka cigno, modelita el margarino. Al ŝtatano de Okci-
dent-Aŭstralio tio estis nacia insulto, ĉar la emblemo de tiu federacia ŝtato estas nigra cigno. La ambasadoro ne povis ŝanĝi tiun brilan blankan bir-don, sed mi promesis ke en la venonta bankedo ĉiuj cignoj estos nigraj.
Diversaj projektoj por muldo de gipsaj cignoj fiaskis, sed unu tagon, viz-
itante Karakasan vitrofabrikon, mi ekvidis metiiston kiu faras cignon per
blovtubo. Mi persvadis lin fabriki dekduon da nigraj cignetoj, kiuj ornamis
la tablon en bankedo kaj estis poste donacitaj al la sinjorinoj.
Kavaliro Hubert Opperman, profesia ciklisto, komercisto kaj Minis-
tro, unue pri Ŝipnavigado kaj Transporto, poste pri Enmigrado, eniris
novan karieron en 1967, kiel Aŭstralia Alta Komisiito en Malto. Survoje
al Valleta, Opĉjo decidis viziti Belgion, kie mi estis Ambasadoro. Mi
aranĝis lunĉon kie li renkontis denove Hector Martin kaj aliajn antaŭajn
kontraŭulojn en la Tour de France (Rondciklado de Francio). Li povis kom-
pari spertojn kun siaj amikoj per miksaĵo de la Angla kaj la Franca, kaj
oni faris fotojn de Opperman kaj Martin interŝanĝantaj donacojn kaj sin
reciproke kisantaj laŭ ambaŭ vangoj. Opĉjo sendis ekzemplerojn de kelkaj
fotoj al la ambasado, subskribitajn “kun la permeso de la ambasadoro”.
38
diplomataj vizitoj
La plej severa provado je kiu ajn diplomato estas la organizo de vizito de
la Ŝtatestro, Ĉefministro, aŭ Ministro pri Eksterlandaj Aferoj.
Fruaj Aŭstraliaj diplomatoj fariĝis promocieblaj se ili povis transvivi
la provegon prizorgi la Ministron pri Eksterlandaj Aferoj, D-ron H.V.
Evatt, pri kiu oni faris detalajn batalplanojn, inkluzive “kostumprovlu-
dojn” kun ŝoforoj en uniformo. Vizito al Nov-Jorko sukcesis senprobleme
ĝis la lasta mateno, kiam ĵurnalisto de la ĵurnalo New York Times, Thomas Hamilton, venis al la hotelo. Li petis permeson alparoli la Ministron pri
artikolo kiun li deziris eldoni, bazitan sur intervujo kun Evatt. Mi informis Hamilton ke Evatt estis doninta striktajn instrukciojn ke oni
nepre ne lin ĝenu; ankaŭ li estis ukazinta ke Hamilton ne rajtu eldoni
artikolon sen antaŭe vidi lin por kontrolo. Do Hamilton foriris iomete
ofendite. Tamen, kiam la Ministro estis jam sur la ŝipo, preta foriri, li
decidis ke la artikolo de Hamilton povus esti bona reklamo. Rimarkante
la polican eskorton, kiu ankoraŭ restis sur la kajo, li sendis min konvoje,
kun ĉiuj sirenoj laŭtege avertantaj, al la Oficejo de la New York Times. Oni informis min ke Hamilton ne estas en la konstruaĵo, sed, precize dum mi
foriris timante la koleron de la Ministro, alvenis Tom. “Venu kun mi”, mi
diris, kuntirante lin, “mi klarigos survoje”. Tion mi faris, dum la policaj
motorciklistoj plugis por ni vojon al la ŝipo. Tiel Hamilton povis eldoni
sian artikolon, en kiu li aldonis laŭdojn de la Ministro al siaj helpantoj en Nov-Jorko, inter ili Ralph Harry, heroo de la Milito en Nov-Gvineo.
Kiam John Curtin, la Ĉefministro, vizitis Otavon ni havis plenan pro-
gramon. Oni invitis lin alparoli la Ĉambron de Deputitoj kaj li devis kapti
la trajnon tuj poste. La Aŭstraliaj ĵurnalistoj kiuj lin akompanis deziris la tekston de la parolado, sed Curtin havis nur resumon. Feliĉige mi povis
aranĝi ricevi kopion de la paĝoj tajpitaj laŭ la stenografiaj notoj, unu
paĝon post alia, kiam la raportistoj elvenis el la Ĉambro. Mi havis respon-
decon kontroli kaj aprobi la tekston kiel korektan. Historiistoj eble obser-
vos ke la frazoj de Curtin en Otavo estis malpli longaj ol normale.
Kiam Ĉefministro Ben Chifley iris al Vaŝingtono post la Dua Mond-
milito por intertrakti kun la Usonanoj pri finaranĝoj de la kontoj de
39
Prunto-Luo ( Lend-Lease), oni invitis lin loĝi en la Blanka Domo. Li instrukciis la Ambasadoron klarigi al Prezidento Truman ke en Londono
li ne loĝis en la Palaco Buckingham, kaj ke li preferus loĝi en la Domo
Blair, la oficiala rezidejo disponigebla de la Usona registaro, trans la Ave-
nuo Pensilvanio. La intertraktado bone sukcesis. La Aŭstralia registaro
pagis nur kelkajn milionojn da dolaroj por helpi pri la konstruado de la
ambasadejo de Usono en Kanbero kaj por starigi kelkajn stipendiojn Ful-
bright por Aŭstraliaj kaj Usonaj vizitinter-ŝanĝoj. Nia ambasado devis
transdoni la ĉekon al la Ŝtatdepartemento. Ĉar la ĉeko sola ŝajnis iom
nuda, mi metis ĝin en monujon faritan el kanguruledo.
La programo de Ŝtataj Vizitoj devas esti, super ĉio, antaŭvidebla kaj
horloĝe regula. Surprizoj devas esti malpermesitaj. Okaze de unu reĝina
rondiro en Aŭstralio, dum bankedo kie ĉeestis Ŝia Reĝina Moŝto, la lumoj
subite estingiĝis. Dum kelkaj momentoj la sekurecistoj maltrankvilegiĝis.
Poste la ĉefkuiristoj eniris la bankedejon kun flamanta pudingo…
Dum vizitoj de ŝtatestroj la gasto kutime havas unu liberan tagon por
vidi lokon kiu estas speciale interesa, kun minimumo da ceremonio. Kiam
la Registaro de la Federacia Respubliko Germanio planis viziton de Eliz-
abeth II de Britio, la Germana ambasado en Londono demandis al la
instancoj en la Palaco kion Ŝia Reĝina Moŝto dezirus vidi dum sia “ripoz-
tago”. La Reĝino respondis ke ŝi ŝatus viziti Marbach. La urbeto Marbach
pri kiu ŝi pensis estis en la ŝtato Baden Wurttemberg. Tie situas bonega
bredejo de Arabaj ĉevaloj, administrata de la ŝtato kaj bone konata de ĉiuj
ĉevalamantoj. Marbach festis en 1973 la 200-an datrevenon de la starigo
de la Landesgestüt. La ambasado en Londono, tamen, aŭ ne sciis pri la
bredejo aŭ ne menciis ĝin en sia raporto. La organizantoj en la Ministerio
de Eksterlandaj Aferoj en Bonno supozis ke la Reĝino deziras viziti alian
Marbach, urbon apud Stuttgart kie la poeto Schiller naskiĝis, kaj tio estis
bonorde inkluzivita en la programo. Kiam alvenis la grava tago, la aŭtori-
tatuloj de Marbach fiere montris al sia eminenta gasto la domon kie loĝis
Schiller, muzeon dediĉitan al liaj verkoj, kaj aliajn memorindaĵojn. Post
iom da tempo la Reĝino malkvietiĝis. “Ĉi tio estas tre interesa”, ŝi diris al ataŝeo, “sed kie estas la ĉevaloj?”
En 1965 Ŝia Reĝina Moŝto Elizabeth II faris viziton al Belgio. La viz-
ito rilatis la Unuigitan Regnon kaj la Brita Ambasado ĉefe respondecis,
sed la ambasadoroj de la Komunregnaro, kiuj estigos akceptofeston, kaj
kiuj estos en la reĝina “sekvantaro”, estis membroj de la organiza komi-
40
!(images/000002.png)
tato. La Brita ministro kiu prezidis en la komitato estis tre sperta pri
reĝaj vizitoj. Li antaŭvidis ĉiun paŝon kaj ĉiun momenton. Se Ŝia Reĝina
Moŝto venos de la dua ĝis la tera etaĝo, li anticipis eventualan malfunk-
cion de la lifto kaj ukazis ke ŝi malsupreniru laŭ la ŝtuparo. Kiam mi pro-
ponis provizi Aŭstralian ŝaŭmvinon por la festo, la vizitspertulo insistis
ke estu ankaŭ “vera” Franca ĉampano sur unu tablo, por la okazo se even-
tuale la gastoj ne ŝatos kolonian ŝaŭmaĵon. Fakte, ĉiu guto de la Aŭstralia
seka vino estis trinkita, dum plejparte la boteloj de la Anglo restis fermi-
taj.
Dum vizito al Irano en 1976, Henry Kissinger la Ŝtatsekretario de
Usono, kiu interesiĝis pri arto kaj arkeologio, trovis ke lia itinero inkluz-
ivas, pro persona propono de la Ŝaho, viziton al fabriko de kaviaro en
Bandar Pahlevi apud la Kaspio. (Proksime al Bandar Pahlevi Lordo Slim,
la Brita generalo, inspektis kontingenton de la Brita armeo kies soldatoj
plendis ke la marmelado havas fiŝguston!) Kissinger ne volis ofendi la
Ŝtatestron rifuzante viziti la fabrikon, sed li diris al sia ambasadoro, Rich-ard Helms, ke li ne deziras rigardi la senintestigon de sturgoj. Bedaŭrinde
la ambasadoro malsukcesis pri sia tasko kaj Kissinger devis rigardi la for-
prenon de pluraj frajoj antaŭ ol gustumi la kaviaron kun vodko.
Foje Andrew Peacock, Aŭstralia Ministro pri Eksterlandaj Aferoj,
invitis Kissinger viziti Aŭstralion. Kissinger diris ke li tre ŝatus tion fari.
Lia edzino, Nancy, tre ĝuis viziton en la Internacia Jaro de virinoj.
Bedaŭrinde, tamen, estis neniuj problemoj inter Aŭstralio kaj Usono kiuj
tiom bezonas diskutadon ke vizito de Kissinger necesus. Peacock sugestis
ke Kissinger venu neformale al Kanbero survoje al iu alia loko. “Sed”,
respondis Kissinger, “ankaŭ je la suda poluso mi ne havas negocon”.
Unu el la plej mallongaj ŝtatvizitoj priraportitaj estis halto farita de
Georges Pompidou de Francio en Darvino en norda Aŭstralio. La aviadilo
de Pompidou devis surteriĝi en la fruaj horoj de la mateno, por replenigi
siajn benzinujojn survoje al la Atolo Mururoa, kie okazos Franca nuklea
provo. La Franca ambasadoro en Kanbero demandis al la Departemento
Pri Eksterlandaj Aferoj ĉu eblos malinsisti pri la reguloj de kvaranteno,
tiel ke Pompidou povu resti sur la aviadilo. Se oni devigus lin vesti sin kaj eliri el la aeroplano dum ĝi estas ŝprucigata per insekticido la ambasadoro
devus ĉeesti, kaj tio certe ne altigus lian reputacion. Reprezentante la
Departementon mi klarigis al la Ambasadoro ke la regularo estas tre
42
strikta pro la minaco de afta febro kaj aliaj plagoj kontraŭ la Aŭstralia
paŝtindustrio, sed mi promesis serĉi elirvojon. Mi proponis al la kvaran-
tenaj instancoj ke Pompidou estu sigelita interne de sia aviadilkajuto. La
oficistoj de la kvaranteno tiam povos ŝprucigi ekstere laŭplezure. Studinte
diagramon de la aviadilo, oni konstatis ke mia plano estas farebla. Oni
observis la regulojn, Pompidou dormadis, neperturbate, kaj la kariero de
la ambasadoro, kiu ne bezonis vojaĝi al Darvino, estis savita.
La Diplomataro estis ĉiam invitata renkonti vizitantajn ŝtatestrojn.
Kiam Prezidento Jonas de Aŭstrio venis al Bonno ĉirkaŭ 1974, okazis la
kutima akcepta festo, kaj kiel Ambasadoro de Aŭstralio mi viciĝis kun
miaj kolegoj por premi la prezidentan manon kaj diri kelkajn vortojn.
Kiam alvenis mia vico miaj kolegoj surpriziĝis. Anstataŭ la atenditajn du-
tri frazojn, mi kaj Jonas komencis viglan konversacion. Estis konjektado
pri la temo—ĉu rifuĝantoj? Komerco? Poste mi rivelis la sekreton. Ni paro-
ladis en Esperanto, la internacia lingvo, de kiu la Prezidento estis forta
subtenanto, pri la frato de la Prezidento, kiun mi jam renkontis en Vieno.
La klasika rakonto pri vizito de Ŝtatestro rilatas al Jan Masaryk,
Prezidento de Ĉeĥoslovakio antaŭ la Dua Mondmilito. Vizitante Parizon
Masaryk rimarkis ke la ĉeĥa ambasadoro tie estas tre maldika kaj
aspektas malsana. Li demandis al la ambasadoro la kialon. Ĉi tiu klarigis
ke li devas ĉeesti, ĉiun vesperon, diplomatian bankedon kaj, ĉar la Francaj
virinoj estas tiel babilemaj, li neniam sukcesas ion manĝi.
“Ho”, diris Masaryk, “mi estis mem ambasadoro. Mi komprenas vian
problemon kaj kiel ĝin solvi. En la estonteco, kiam vi sidiĝas por la bankedo, demandu tuj al la sinjorino dekstre ĉu ŝi estas edzino. Se ŝi neas,
demandu al ŝi ĉu ŝi havas infanojn. Certe ŝi ne daŭrigos la konversacion
kaj vi povos vin turni al via maldekstra najbarino. Demandu al ŝi same ĉu
ŝi estas edzino. Se ŝi jesas, demandu ĉu ŝi havas infanojn. Se ŝi jesas den-
ove, vi devas demandi kiu estas la patro. Tio estos la fino de tiu konversa-
cio. Fine parolu al la virino trans la tablo. Se ŝi estas edzino kaj se ŝi ne havas infanojn, vi demandos kiel ŝi evitas gravediĝon. Tio finos tiun
interparoladon kaj vi povos senĝene ĝissate manĝi kaj trinki.
Post kelkaj monatoj Masaryk reiris al Parizo kaj trovis la ambasa-
doron same maldika kaj malsaneca. “Kara kolego”, diris la ministro, “Ĉu
vi ne sekvis la konsilon kiun mi donis al vi, dum mia antaŭa vizito, pri kiel konduti je la bankedoj?”
“Jes, Ministra Moŝto, mi faris precize tion kion vi konsilis. Sed
ankoraŭ mi ne sukcesas manĝi. La sekvan bankedon mi demandis tuj al
43
la sinjorino dekstre ĉu ŝi estas edzino. Kiam ŝi neis, mi demandis ĉu ŝi
havas infanojn. Tiam dum dudek minutoj ŝi rakontis al mi ĉiujn detalojn
pri la sano de sia filo kaj pri la esperoj kiujn ŝi havas rilate la filineton.
Fine mi sukcesis interrompi la konversacion kaj turnis min al mia mal-
dekstra najbarino. Ŝi estis edzino. Mi demandis ĉu ŝi havas infanojn. Ŝi
jesis. Mi persistis: “Kiu estas la patro?” “Ha, sinjoro, mi ne kredis ke vi
scias mian sekreton”, ŝi diris, kaj dum duonhoro ŝi rakontis kiel ŝi konatiĝis kun la patro de siaj infanoj, kaj la tutan historion de siaj ama-feroj. Fine malesperante mi rompis la konversacion, sed bela sinjorino
trans la tablo deziris paroli. Mi demandis ĉu ŝi estas edzino. Ŝi estis. “Ĉu
vi havas infanojn?” mi persistis. Ne, ŝi ne havas infanojn. “Kiel vi evitas
la gravediĝon?” mi demandis. “Ha, sinjoro”, ŝi respondis, “Mi rimarkas, ke
la bankedo finiĝas. Ni iru kune sur la terason, kaj mi informos vin pri mia
metodo”. Denove mi estis nenion manĝinta.
Tiam Masaryk manbatis sian frunton. “Kara kolego, senkulpigu min.
Kiam mi vin konsilis mi tute forgesis ke mi estis ambasadoro ne en Parizo
sed en Londono”.
44
aŭstralianoj eksterlande
Unu el la plej gravaj devoj de diplomato estas prizorgi la ŝtatanojn de sia
propra lando kiuj loĝas en tiu lando aŭ kiuj vizitas ĝin, por helpi ilin rilate iliajn laŭleĝajn entreprenojn kaj por doni helpan manon se ili havas malfacilaĵojn.
Dum la Dua Mondmilito, multaj pilotoj de la Aŭstralia Reĝa Flu-
garmeo, deĵorantaj en Kanado por la Komunregnara Trejnada Plano, edz-
iĝis kun surlokaj fraŭlinoj. Poste ili foriris al Eŭropo por militado kaj fine hejmen. Neeviteble ili petis al la Altkomisiitejo en Otavo aranĝi por iliaj
edzinoj transporton al Aŭstralio. Ne estis pasaĝerŝipoj dum la Milito, kaj
nur malofte kajutoj disponiĝis sur ŝarĝoŝipoj aŭ provizŝipoj en la marar-
meo. Antaŭinformo pri tiaj eblecoj kutime venis nur tre baldaŭ antaŭe,
kaj por esti preta mi tenis ĉiam ĝisdatan sliparon de la edzinoj, listantan
esencajn detalojn, ekzemple la aĝon de la bebo, aŭ la stadion de gravedeco.
Ĉi tiu informaĵo estis esencega, ĉar kelkaj ŝipkapitanoj estis superstiĉaj
pri la enŝipiĝo kiel pasaĝeroj de virinoj pli ol, ni diru, sep monatojn
gravedaj.
Kelkaj aviadistoj, super ĉio post longa disiĝo, uzis ĉiajn argumentojn
klopodante akiri prioritaton por siaj edzinoj. Unu piloto klarigis ke li
fianĉiĝis kun fraŭlino en Winnipeg. Oni alpostenigis lin antaŭ ol li povis
edziĝi, kaj bebo devos naskiĝi post kelkaj semajnoj. Neniu transportilo
estis havebla. Fine la malpaciencega aviadisto demandis ĉu, por ke la bebo
havu nomon, oni povus aranĝi prokuran geedziĝon. Al la altkomisiitejo
informiĝis ke tion oni ne povas fari laŭ Kanadaj leĝoj, sed nia ambasado
en Vaŝingtono informis nin ke prokura geedziĝo povus esti aranĝita en
Norda Dakoto. Tial oni rapidege sendis dokumentojn el Kanbero, kaj mi
skribis al la fraŭlino en Winnipeg, informante ŝin pri la aranĝoj jam fari-
taj, kaj petante ke ŝi konfirmu ke ŝi povos vojaĝi al Norda Dakoto antaŭ
la dato kiam ŝi anticipas la naskon. Estis neniu respondo, kaj mi
ekkomencis timi, ĉar la naŭa monato rapide alproksimiĝis, sed la fraŭlino
neatendite alvenis al nia oficejo en Otavo. Ŝi estis alloga kaj sveltega vir-
ino, kaj ŝi demandis, indigne: “El kie venis ĉi tiu onidiro ke mi estas
graveda?”
45
Fine de Aprilo 1945 ni havis bonfortunon. Aviadilportanta ŝipo, kiu
foriros el Nov-Jorko, povos transporti 39 edzinojn. Jen nia ŝanco. Mi
sendis telegramojn al Vankuvero, Edmonton, Calgary, Winnipeg, Toronto
kaj al orienta Kanado, vokante ĉiujn edzinojn kuniĝi en Montrealo, lun-
don la 7-an de majo. Tie Domo Stanley, hoteleto por la edzinoj de soldatoj,
bone ekipita per infanlitetoj, ludiloj, bebĉaretoj kaj vestlavejo, estis pre-
parita por batalo. La 6-an de majo mi iris al Montrealo kun du suboficiroj,
Ern Ryland kaj Vilĉjo Pamphilon, el la Aŭstralia Aerarmea Misio en
Otavo.
Mi estis renkontanta kontingenton da edzinoj en la stacidomo kiam
aŭtomobiloj komencis hupi per siaj kornoj, sonoriloj tintegis, homoj kri-
adis, kaj la sonorilego de la Preĝejo Notre Dame eksonoris. La informa-
gentejo Asociata Gazetaro ĵus anoncis la kapitulacon de Germanio en
Rheims. Mi apenaŭ havis sufiĉan tempon intertrakti kun la Usona Kon-
sulejo kaj Migra Servo de Kanado pograndan vizon por mia haremo, kiam
ĉio, ĉio fermiĝis por la festado. Per la helpo de la Ruĝa Kruco, ni kunpelis
ĉiujn niajn edzinojn al Domo Stanley, kun ĉirkaŭ 100 eroj da pakaĵaro. Mi
instrukciis ilin havi bonan tutnoktan dormon.
Ĉirkaŭ la unua horo la telefono sonoris. Ĉu mi respondecas pri grupo
da junaj virinoj ĉe Domo Stanley? Ĉu mi komprenas ke tri el tiuj virinoj
nun estas en policejo, ebriaj kaj tumultemaj? Ĉar mi respondecas pri ili,
ĉu mi bonvolos veni preni ilin? Mi klarigis ke ĉi tiuj estas edzinoj de
Aŭstraliaj militherooj, kaj mi nur eskortas ilin al Nov-Jorko. Mi promesis
veni kiel eble plej baldaŭ. Estis ridado je la alia ekstremaĵo de la telefon-
lineo. Miaj kolegoj de la Aerarmeo, kiuj komplotis por trompi min, ĝuadis
mian malkomforton.
La postan matenon ni malfacile atingis la stacidomon tra la festanta
homamaso, sed la vojaĝo al Nov-Jorko sukcesis glate. Tie, salutinte, oni
informis nin ke la Usonaj dokistoj strikas, ke ni ne povos enŝipiĝi kaj ke
ni devos loĝi en hotelo. Miaj edzinoj ne tre ĉagreniĝis. Multaj neniam
antaŭe vidis Nov-Jorkon kaj ili firme intencis ekspluati la okazon. Sed mi
havis problemon lui dek unu bebĉaretojn de nekredanta butikisto. Post tri
tagoj, kiam la edzinoj foriris al la enŝipejo, ili kunigis la manojn ĉirkaŭ mi por kanti “Li estas ja bonegulo” kaj prezentis al mi komune subskribitan
salutkarton. Ĝi bildigis ŝipon, kaj deziris por mi “Oceanon da Feliĉeco”.
Aŭstraliaj diplomatoj partoprenantaj en la laboro de Unuiĝintaj
Nacioj kelkfoje havis neatenditajn aventurojn. La oficejo de la Aŭstralia
Delegitaro situis en la 45-a etaĝo de la Konstruaĵo “Imperia Ŝtato”
46
( Empire State). Ni havis ravan vidon de la insulo Manhattan, kaj aro da rapidaj liftoj funkciis glate, kvankam de tempo al tempo okazis striko de
la liftoŝoforoj. Tiam oni devis fermi la oficejon, ĉar estis neeble grimpi
supren tra 45 etaĝoj. Ĝis la fino de la striko ni ĉiuj havis libertempon.
Unufoje du delegitoj el Kanbero, dum butikumado en la urbo, trovis
novan ludilon, kaj ambaŭ aĉetis po unu por siaj infanoj. La ludilo estis
“Kirlulo”, speco de metala spiralo kiu “marŝas” malsupren sur la ŝtuparo
se oni donas helpan ekpuŝon. La du patroj decidis provi la ludilon sur la
savŝtuparo de la konstruaĵo. La Kirlulo funkciis bonege, kaj ili ludis kon-
tente dum iom da tempo. Sed, kiam ili penis reeniri la oficejon de la dele-
gitaro, ili trovis ke la pordoj de la ŝtuparŝakto malfermeblas nur de
ekstere kaj ne havas klinkojn. Ankaŭ la ŝakto estis sonizolita. La delegitoj
havis nur unu vojon—marŝi malsupren tra 45 etaĝoj, portante siajn
“kirlulojn”.
Diplomataj misioj ankaŭ devas prizorgi estontajn Aŭstraliajn ŝta-
tanojn. En Ĝenevo en la 50aj jaroj la Konstanta Delegitaro ĉe la Eŭropa
sidejo de Unuiĝintaj Nacioj partoprenis en la laborado de Interregistara
Komitato por Eŭropa Migrado. Kiel Ĝeneral-Konsulo mi ankaŭ adminis-
tris programon de migrado al Aŭstralio. Iu Maltano petis helpon de la
Konsulejo migri al Aŭstralio. Li estis la Malta Ministro pri Elmigrado.
Tiutempe Aŭstralio havis preferon por lertaj metiistoj, tial la Ministro
sugestis ke ni registru lin kiel “cabinetmaker” (kabinetisto), kio en la
Angla lingvo signifas “meblisto”.
Inter la plej utilaj migrantoj kiujn ni sendis al Aŭstralio el Svislando
en tiuj jaroj estis grupo da kuiristoj, por deĵori en la kuirejoj de la Vilaĝo por la Olimpiaj Ludoj en Heidelberg (kvartalo de Melburno) en 1956.
Kutime la Svisa registaro kondutas same alergiece rilate la elmigron de
bonaj ĉefkuiristoj kiel bredistoj de merinaj ŝafoj en Aŭstralio rilate la
eksportadon de virmerinoj. Sed la Ĝeneral-Konsulejo sukcesis intertrakti
interkonsenton specialan por la Olimpiaj Ludoj. Aŭstralia hotelisto venis
al Ĝenevo por fari la elekton. La vilaĝaj kuirejoj funkciis bonege, kaj post
la Ludoj la plejmulto de la kuiristoj ekloĝis daŭre en Aŭstralio.
Mallonge antaŭ la Ludoj oni transsendis min al Singapuro por tie esti
Aŭstralia Komisiito. Unu el miaj fruaj taskoj estis rekruti skipon da
kuiristoj por prepari Malajan manĝaĵon en la Olimpia Vilaĝo. Mia kolego
Tom Critchley, la Komisiito en Kuala Lumpur (la ĉefurbo de Malajzio)
estis instrukciita helpi min pri la organizado. Mi petis ke la Olimpika
Komitato de Singapuro proponu kelkajn personojn. Tom petis al la
47
!(images/000006.png)
Ĉefministro de Malajzio, Tunku Abdul Rahman, kiu nomumis sian prefer-
atan kuiriston, virinon, por estri la skipon. Tio kreis problemon, ĉar miaj
kuiristoj rifuzis servi sub iu ajn virino. Post du konferencoj sensolvaj en
mia oficejo, ni sekvis la nuran eblan vojon kaj petis al la kuiristino de la
Tunku elekti siajn proprajn kunkuiristojn!
Facila transiro trans landlimojn estas simbolo de ĉiu libereco. Ernest
Bevin, Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Britio, kiam oni petis ke li
resumu sian eksterlandan politikon, respondis ke ĝi estas: povi iri al la
Stacidomo Viktoria, kaj aĉeti bileton por vojaĝi kien ajn li deziras, sen
pasporto. George Bidault de Francio priskribis landlimojn kiel “les cica-
trices de l’Europe” (la cikatroj de Eŭropo).
Ambasadoroj devas gastigi kaj kuraĝigi multajn eminentajn sportis-
tojn el siaj landoj. Kiel Aŭstralia Ambasadoro al la Federacia Respubliko
Germanio mi havis plezuron bonvenigi la Aŭstralian teamon al la Olim-
piaj Ludoj en Munkeno en 1972. Mi memorigis la atletojn pri la respondo
donita de la Romia historiisto Plutarch kiam oni lin demandis ĉu li estus
prefere Aĥilo la militisto aŭ Homero la poeto. Plutarch reciprokis per la
demando: “Ĉu vi preferus esti venkinto en la Olimpiaj Ludoj aŭ la anon-
canto de la rezultoj?”
Ambasadoj kaj aliaj eksterlandaj misioj prizorgas larĝan gamon da
Aŭstraliaj vizitantaj oficistoj. En Ĝenevo la delegitaroj al la Internacia
Labor-Oficejo inkluzivis ne nur oficistojn de la registaro sed ankaŭ rep-
rezentantojn de sindikatoj kaj de organizoj de labordonantoj. Ofte tio estis
ilia ununura alilanda misio kaj ili penis pleje ĝui sian sperton, kelkfoje
venigante kun si siajn edzinojn. La membroj de unu grupo, je vespero,
kiam ne okazis kunveno, petis ke oni konduku ilin al kazino, tiam novaĵo
por la plimulto de Aŭstralianoj. Estis tro malfrue por transiri en Francion,
kie estis iuj bone konataj kazinoj en proksimaj urbetoj. Mi klarigis ke la
kazino de Ĝenevo estas iom malekscita, ĉar laŭ la Svisa konstitucio vetoj
limiĝas al 2 frankoj. Tiu regulo havis la celon malstimuli la ŝtatanojn de
Svislando, por ke ili ne forvetu sian malfacile gajnitan monon. Tamen la
delegitoj unuanime deziregis rigardi kazinon, kaj decidis ke ili provos tiun
de Ĝenevo. Do, ni eniris kaj aĉetis kelkajn ĵetonojn, kaj mi montris al ili,
antaŭ la tagmanĝo, tablon de “boule”, simpla formo de ruleto. “Kiel oni
ludas?” oni demandis. “Nur metu ĵetonon sur vian preferatan numeron,
aŭ sur grupon, aŭ sur la ruĝon aŭ la nigron”, mi klarigis. Mi metis ĵetonon
49
sur unuopan numeron, ĝuste kiam vetado finiĝis per la krio: “Rien ne va
plus” (nenio plu iras). La pilketo haltis apud mia numero. “Tiel oni ludas,”
mi diris. Eĉ pro dufranka veto mia profito sufiĉis por pagi la koston de la
tagmanĝo kaj mi povis ripozi sur miaj laŭroj!
La starigo de Unuiĝintaj Nacioj post kongreso en San-Francisko en
1945 inaŭguris novan specon de diplomatio… la diplomation de oratorado,
enkonduko de rezolucioj, kaj intertraktado malantaŭ la kulisoj en la kori-
doroj. Okazis ankaŭ florado de internacia humuro.
Multaj el la poemoj ne estas tradukeblaj sed kelkaj blagoj estas uni-
versale kompreneblaj. Ekzemple la *Manlibro por Delegitoj al U.N. *, kiu publikiĝis en Nov-Jorko. Ĝi citis serion de kliŝoj kun traduko:
Interkonsento estas anticipebla
(Okazis grava kverelo malantaŭ la kulisoj)
Mi parolos mallonge, Sinjoro Prezidanto
(Li estas ekkomencanta 40-minutan paroladon)
Mia kolego montris sian kutiman prudenton
(Li same opinias kiel la antaŭa parolinto)
Mi estas preta konfidi respondecon al li
(Ĉiuj liaj paroladoj estas verkitaj por li)
Persono kun vasta sperto
(Ŝi partoprenis en du sesioj de la Ĝenerala Asembleo)
Mi ne deziras obstrukci la laboron de la komitato
(Precize tion li intencas fari)
Mi ne fidas al proceduraj manovroj
(Li estas surscenigonta aĉegan manovron)
Mi bedaŭras ke mi devas malkonsenti kun mia eminenta kolego
(Tiu damnita stultulo!)
Ĉi tio estas adekvata solvo de la problemo
(Do, tio estas balaita sub la tapiŝon ĝis venonta jaro)
Mi devas konsulti mian registaron
(Li ekkomprenis ke li estas erare en tiu komitato)
Ni estu sinceraj, malkaŝemaj
(Li estas iun perfidonta)
Ni starigu senpartian subkomitaton
(en kiu miaj amikoj povos sidi)
50
Saĝa, kompetenta kaj senpartia prezidanto
(Li ĉiam subtenis nian partion)
Dum bankedo organizita je la fino de la Kvara Konsulta Kunveno por
la Antarkta Traktato en Santiago en 1966, kiu verkis interkonsentitajn
rimedojn por la protektado de Antarktaj fokoj, mi aŭtoris kelkajn trafajn
versojn Angle. Interpretistoj kiuj partoprenis la bankedon fulmorapide
tradukis miajn versojn en la Hispanan, la Francan kaj la Rusan, kaj oni
eldonis oficialan dokumenton. Oni defiis min Esperantigi ilin. Tion mi
faris kaj la traduko aperis en Brazila Esperanto-gazeto. En 1972 la Angla
teksto estis denove eldonita kiel dokumento en Londono en la Konferenco
pri la Konservado de Antarktaj Fokoj post solena deklamo je noktomezo
post la parafo de la teksto de la Konvencio. La poemo kaj ties historio
ankaŭ publikiĝis en la Bulteno de SCAR, la Scienca Komitato pri Antarkta Enketado. Jen mia poemo:
ALVOKO POR LA FOKO
Antarktikaj Faŭno kaj Flaŭro
En la frosta suda maro
La balen’ per buŝostaro
Kribras la planktonan stokon
Sed kiu ŝatus manĝi fokon?
Langusteto tre bongusta
Estas por la fiŝ’ ŝton’ rusta.
Li suferus eble mokon
Sed kiu ĉasus belan fokon?
En sistem’ ekologia
Al fiŝo venas sorto ĝia
Aĉa skuo raŭkas vokon -
Neniu ne amas la fokon!
Pingven’ bezonas protektadon
Ĝi ne ŝatas inspektadon
Sed necesas bona roko
Por la fel- (aŭ Rossi) foko!
51
En kunvenoj pri logistiko
Venas maso da statistiko
Hundoj, sledoj havas lokon
Sed ne forgesu la fokon.
Sendadu fulme radiaĵojn
Ĉiuhore tra staciojn
Informaĵon samepokan
Tamen ne ĝenu etan fokon!
En turist-ekspedicioj
Ne estu tro da ambicioj
Ni manĝu bovon, porkon, kokon
Sed ne la povran etan fokon.
Estu foko ĉiuspeca
Sekur’, trankvila kaj soleca
Atentu mian finalvokon:
**Ne estu malamiko de la foko! **
En 1976 la Ambasadoro de la Federacia Respubliko Germanio ĉe Unu-
iĝintaj Nacioj, Barono Rüdiger Von Wechmar, membro de la Ordeno por
Kontraŭbatali Aĉan Seriozecon, dissendis burleskan projekton de rezolu-
cio proponanta komitaton por verki “Interkontrakton pri la limigo kaj
parta forigo de sociaj eventoj, lunĉoj, akceptofestoj kaj bankedoj kiuj
povus havi malbonajn konsekvencojn por la ĝuado de sano, kaj povus
damaĝi la laboron de partoprenantoj”. La Ĵurnalo New York Post notis ke oni enkondukis la rezolucion je lunĉo (en la Restoracio de la Delegitoj) kiu
daŭris pli ol du horojn kun kvin pladoj, inkluzive de omaroj kaj anasidoj!
52
diplomatiaj vendistoj
Diplomatoj ne pasigas sian tutan tempon en stria pantalono partopre-
nante en koktelfestoj aŭ eĉ intertraktante kun Departementoj pri Ekster-
landaj Aferoj rilate politikajn problemojn. Multe da ilia energio estas
dediĉata al la praktika tasko antaŭenigi la vendadon de la produktaĵoj de
sia lando kaj akiri favoran reklamadon.
En Kanado meze de la 40-aj jaroj, la Ambasado prezentis ĉiusemajnan
bultenon de Aŭstraliaj kaj Novzelandaj novaĵoj dissendatan per la reto de
la Kanada Disaŭdiga Korporacio. Tiu Anzaka Novaĵletero komenciĝis en
majo 1941 kiel servo al Aŭstraliaj kaj Novzelandaj aviadistoj, sed ĝi
daŭris ĝis junio 1945, post la finiĝo de la Aerarmea Trejnada Projekto. La
programo komenciĝis per registrita gakado de kukaburo (la Aŭstralia
ridanta birdo, tiam la indiksignalo de Radio Aŭstralio), sekvata de dek
kvin minutoj da novaĵoj. Ĉirkaŭ duono de la programo konsistis el ĝener-
alaj novaĵoj kopiitaj el Radio-Aŭstralio. La cetero estis pri sporto, bazita
sur telegramo kun raportoj de la rezultoj de eventoj je sabato. Estis du
“kaptiloj por junaj ludantoj”—la Maoriaj nomoj kaj la nomoj de la Novze-
landaj kurĉevaloj. Mi povis ĉiam kontroli la Maoriajn vortojn per amikoj
en la Novzelanda Aerarmea Misio, aŭ Altkomisiitejo, sed por la korekta
prononco de la nomoj de kurĉevaloj, kiu ne ĉiam konformas al klasika
Greka aŭ Pariza Franca lingvo, mi devis fidi al ununura spertulo kiu
havis profundan konon de la reĝa sporto, en la Misio de la Aŭstralia Aer-
armeo. Kiam li estis for aŭ havis libertempon, mi kelkfoje faris terurajn
erarojn.
Feliĉige la Kanadanoj ne sciis pri tiuj eraregoj, kaj multe interesiĝis
pri la “Anzakaj Novaĵoj”. Ni ricevis kelkajn amuzajn leterojn de admiran-
toj. Unu aŭskultanto, priparolante la enkondukon al la programo, komen-
tis kiel mirige S-ro Harry imitas la voĉon de la kanguruo!
La Aŭstralia Ambasado en Vaŝingtono trovis Usonanojn tre malpreci-
zaj pri geografio. Unu suda belulino, al kiu oni ne jam prezentis min,
aŭskultinte min ne povis lokigi mian parolmanieron, kiu tiutempe estis
preskaŭ Usona sed konservis nuancojn de Tasmanio kaj Oksfordo. Ŝi
demandis: “Ĉu vi estas el la sudo?” “Jes”, mi respondis, “Mi ja estas el la
53
sudo”. “Ĉu vi estas el Teksaso?” ŝi persistis. “Ne”, mi daŭrigis, por amuzo,
“Mi estas el loko multe pli suda ol Teksaso”. “Sed estas nenio sude de Tek-
saso!” ŝi findiris, ankoraŭ nekomprenante.
En Singapuro Aŭstralia komerco estis sufiĉe grava por necesigi apar-
tan reprezentanton de la Departemento pri Komerco, sed la politikaj ofi-
cistoj de la Komisiitejo respondecis pri programoj de ekonomia helpo. La
Komisiito pri Komerco reciproke petis politikan helpon por specialaj vend-
kampanjoj. Unu tia kampanjo konsistis el eksponludo de bilardoj fare de
Walter Lindrum, Aŭstralia mondĉampiono, en la grandega Halo por Vol-
anludoj, sub la aŭspicoj de la Aŭstralia Departemento pri Komerco. Mia
edzino kaj mi havis seĝojn en la plej antaŭa vico, proksime al la bilardta-
blo kiu estis brile lumigata. La eta magiisto de la bilardbastono prezentis
bonegan spektaklon, kiun ni multe ĝuis ĝis Lindrum faris neatenditan
paroladon: “Sinjorinoj kaj sinjoroj, mia venonta trukbato estos honore al
la Aŭstralia Komisiito kaj Sinjorino Harry, kiuj estas kun ni en la halo
ĉivespere”. Li tiris kartonskatolon el sub la tablo kaj komencis eltiri serion de objektoj, kvazaŭ kuniklojn el cilindra ĉapelo. “Ĉi tiu koalo situos sur la komenca linio. Ĉi tiun ladskatolon da bonegaj Aŭstraliaj persikoj mi
metos sur la nigran punkton. Ĉi tiun belegan botelon da tomatosaŭco IXL
estu ĉi tie, kaj la konfitaĵo el fragoj ĉiflanke. La ruĝa globeto estos ĉi tie en la mezo de la tablo, kaj mi frapos la blankan al la maldekstra remburaĵo,
preter la tomatosaŭcon, ĉirkaŭ la persikojn, malantaŭ la konfitaĵon, pre-
ter la koalon kaj tiel fine enpoŝigos la ruĝan globon. Gesinjoroj Harry, ĉi
tiu estas honore al vi!”
Kiel parto de sia programo de publikaj rilatoj, ambasadoroj kelkfoje
fariĝas patronoj—solaj aŭ kun kolegoj—de sporteventoj, per donaco de
premio. En 1974 la Aŭstralia Ambasado en Bonno donacis pokalon por la
junula ĉampiono de la Golfklubo de Bonno-Bad Godesberg. La Ambasa-
doro, kiam li prezentis la pokalon, emfazis ke estas neniu “reĝa vojo” al
sukceso en golfludo. Temas pri ellernado kaj fidela ekzercado. Li memori-
gis la anekdoton pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo, kiuj ludis golfon sur
la ĉiela golfejo. Je la unua truo Petro atingis la truon per unu bato, kaj
same Paŭlo. Je la dua truo Petro faris alian “ason”. Post tio, Paŭlo diris:
“Nu, Peĉjo, ni forlasu miraklojn kaj ludu golfon!”
En 1977, kiel Ambasadoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj, mi akceptis, en la
nomo de Graham Marsh, golfisto Aŭstralia, la premion por “novico de la
54
!(images/000010.png)
jaro”. Mi rakontis ke en Aŭstralio estas ofte kanguruoj sur la golfejoj. Mi
asertis ke en la Reĝa Klubo de Kanbero estas regulo ke, se la golfpilketo
eniras la “poŝon” de kanguruino, la pilko estas “perdita”. Ankaŭ mi rakon-
tis ke en vintro, sur la grandegaj gazonoj, estas tiom da frosto ke post
longa rulfrapo la pilketo kolektas froston, kaj fariĝas tro granda por eniri
la truon! Mi aldonis ke estas preskaŭ neeble ke mi enirigu la pilketon eĉ
kiam ne estas frosto!
Dum la sama parolado mi rakontis kiel mi lernis lecionon pri
ludruzeco sur la golfejo de Najrobio en Kenjo, unu el la centroj de la
grandaj sovaĝbestoj de Afriko. Invitis min ludi la Aŭstralia Komisiito pri
Komerco, D-ro Mac Keddie. Li deziris venki, kaj li timis mian grandan
handikapon. Precize kiam mi estis batonta je la unua ekbatejo, Keddie sin
turnis al sia edzino kaj diris laŭte kaj klare: “Amy, ĉu tiuj leonoj ankoraŭ
loĝas apud la kvara gazono?” Mi ne ludis mian plej bonan golfon tiun rond-
iron.
En Belgio en la sesdekaj jaroj la ĉefa zorgo de Aŭstralio estis certigi
ke, kiam Granda Britio membriĝos en la Eŭropa Ekonomia Komunumo,
Aŭstralio havos aliron al la Brita kaj aliaj Eŭropaj merkatoj. La ambasado
en Bruselo pasigis multajn tedajn horojn kontraŭbatalante regulojn
inventitajn de Eŭropaj farmistoj por malhelpi importojn el Aŭstralio. La
ambasado ankaŭ penis teni Aŭstraliajn varojn antaŭ la okuloj de la Belga
publiko. Oni ne produktas vinojn en Belgio, kun escepto de malgranda
kvanto farita el troaĵo da pormanĝaj vinberoj kreskigitaj en oranĝerioj aŭ
forcejoj de Wavre. Flandraparolantaj Belgoj apud la marbordo tradicie
importis vinojn el Bordeaŭ, kaj Francparolantaj Valonoj aĉetadis el Bur-
gonjo. Unu vesperon, por stimuli vendadon de Aŭstraliaj vinoj, mi parto-
prenis en bankedo al kiu membroj de la diplomatia korpuso estis invititaj.
Maldekstre de mi sidis la Konsilisto de la Franca Ambasado. Li demandis
ĝentile ĉu Aŭstralio efektive produktas trinkeblajn vinojn. Mi certigis al li ke ni ne nur produktas tablovinojn de la unua klaso, sed ankaŭ eksportas
grandajn kvantojn al Britio, Nord-Ameriko kaj Sud-Orienta Azio. Postne-
longe kelnero plen-igis niajn glasojn per klara ruĝa vino. Mi gustumis
mian kaj sugestis ke ĝi estas komparebla kun, oni diru, vino de la marko
St Emilion. La Franco koncedis, ĝentile, ke la vino estas trinkebla, sed
diris ke ĝi apenaŭ atingas la klason de St. Emilion. En tiu momento la kel-
nero revenis. Li parolfluege petis pardonon. Li ne komprenis ke mi estas
la Aŭstralia ambasadoro. La provizo de Aŭstraliaj vinoj elĉerpiĝis, kaj li
propradecide servis nin per vino St. Emilion…
56
En Otavo estis majstra petolisto en la oficejo de la Brita Altkomisi-
itejo. Tiu estis Joe Garner, poste Kavaliro Savile Garner. Lia plej emi-
nenta viktimo estis lia propra Alta Komisiito, Malcolm Macdonald.
Macdonald tre ŝatis vojaĝi al foraj anguloj de Kanado kaj estis verkinta
libron “Malsupren Norde”, pri la riveroj de la Nord-Okcidenta Teritorio.
Jozeĉjo aranĝis kun la sekretario de Macdonald, Marjorie Gordon (kiu
poste edziniĝis kun la Aŭstralia Ĝeneral-konsulo en Nov-Jorko kaj pat-
ronis kolegion en la Universitato de Melburno) ŝajnige transsendi tele-
fonkomunikaĵon el eksterlande. Marjorie faris la kutimajn sonojn kiuj
akompanis internacian telefonkomunikaĵon en tiuj tempoj. “Ĉi tie Mac-
donald”, respondis la Alta Komisiito. “Whitehall (la sidejo de la Brita
registaro) havas multajn zorgojn” diris Joseĉjo per sia plej longdistanca
voĉo. “Ŝajne vi faras tro da vojaĝado ĉirkaŭ la lando. Okazas kelkaj tre
gravaj eventoj en Otavo—sur la kampo de politika evoluo, Macdonald;
ekonomia evoluo; reciproka helpo; civila aviado…” Macdonald jam komen-
cis viglan defendadon de siaj vojaĝprogramoj kiam Joseĉjo metis sian
kapon ĉirkaŭ la pordo. “Whitehall havas multajn zorgojn” li diris, longdis-
tance.
Kvankam Kanado estas glacie malvarma en vintro, la somero en
Otavo povas esti sufiĉe varmega. Unu vesperon, grupo da diplomatoj kaj
vizitantaj Aŭstraliaj oficistoj decidis naĝi en malgranda loka lago. Ili
neglektis porti bankostumojn kaj estis ĝuantaj la aferon, kiam grupo da
gesinjoroj, post bankedo en la rezidejo de S-ro Garner, elvenis por prome-
nado ĉirkaŭ la lagon. La Brita grupo vidis la vestojn apud la lago, korekte
interpretis la situacion kaj plilongigis sian promenadon tra longan tem-
pon, dum la nudaj koloniuloj devis resti en profunda akvo.
En Nov-Jorko, en la fruaj tagoj de Unuiĝintaj Nacioj, la ĵurnalistoj
kelkfoje enuis pro manko de novaĵoj, kaj la internaciaj oficistoj de la sek-
retariato ankaŭ havis longajn senlaborajn atendojn. Unu tagon en la
printempo de 1948, oni dissendis la jenan gazetkomunikon:
Azia Respubliko Piralo kandidatas por membreco
*de Unuiĝintaj Nacioj. *
La aŭtonoma Respubliko Piralo en Nordokcidenta Azio
kandidatas por membreco en Unuiĝintaj Nacioj. La kan-
didatiĝa letero, subskribita de Ali Goonda Jaep, Ĝenerala
Ministro, estis ricevita hodiaŭ de Ĝenerala Sekretario
57
Trygve Lie. Sinjoro Lie transsendis la kandidatiĝon al la
Prezidanto de la Konsilo de Sekureco por konsidero.
S-ro Jaep diris en sia letero ke nun la unuan fojon lia
lando kandidatiĝas por membreco de iu ajn internacia
organizo. La Ministro, kiu sendis sian leteron el Nov-Del-
hio, diris ke lia lando estas preta akcepti ĉiujn devojn de
la Ĉarto.
Mapoj de Azio indikas ke Piralo estas malgranda ŝtato
en la Mongola regiono de Azio.
Pluraj delegitaroj traserĉis siajn maparojn kaj La Jarlibron por
Ŝtatistoj sensukcese, antaŭ ol rimarki la daton—la 1-an de aprilo! Ŝajnas ke “April-fiŝoj” estas universalaj.
En la lastaj kvardekaj jaraj Usono suferis plagon de “piramidaj
kluboj”, speco de ĉenletero. La fina rezulto, laŭpretende, estis gajegaj fes-
toj kiuj kunvenigis multajn homojn tute ne reciproke konatajn. La pirami-
doj, onidire, frakasis ĉiujn sociajn barilojn kaj inhibiciojn. Ŝercemulo
produktis la jenan alternativan version kiu rondiris en la Aŭstralia Amba-
sado en Vaŝingtono:
Ĉi tiu ĉeno estas komencita kun la espero alporti feliĉon
al lacaj komercistoj. Malsimile al la plejmulto da ĉenoj, ĉi
tiu ne bezonas monon. Nur sendu kopion de ĉi tiu letero
al kvin viramikoj, poste enpakigu vian edzinon kaj sendu
ŝin al la ulo kies nomo estas ĉe la kapo de ĉi tiu listo.
Kiam via nomo atingos la supron, vi ricevos 15,188 viri-
nojn, kaj kelkaj devas esti bonegulinoj!
Fidu. Ne rompu la ĉenon; unu viro tion faris kaj rerice-
vis sian propran edzinon.
En Decembro 1977, la Aŭstralia Ambasadoro en Nov-Jorko ricevis en
sia matena fasko da telegramoj la jenan urĝan mesaĝon, en la oficialaj
stilo kaj formo, kiu pretendis veni el Kanbero:
NEKLASIGITA
UNGA 32: SEPA KOMITATO
VI RAJTAS SUBTENI AKCEPTON DE REZOLUCIO A/
32/L-19 DATUMITAN 11 NOVEMBRO, KAJ ĈEESTI
KIEL REPREZENTANTO.
58
Kiam li enketis pri la “sepa komitato” (estas nur ses regulaj komitatoj
de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj) oni donis al li ekzempleron
de projekto de rezolucio ankaŭ neriproĉeble verkita laŭ la norma formo de
U.N. Ĝi estis rezolucio por diskutado en la Sepa (Speciala Feliĉeca) Kom-
itato, urĝanta la junkorulojn de la diplomatiaj personaroj de la Konstantaj
Misioj ĉe U.N. partopreni en bankedo-balo en la Filipina Oficejo.
La Aŭstralia delegitaro en la Konferenco de U.N. pri la Juro de la
Maro organizis tagmanĝon por festi la finon de la dua sesio en Karakaso
en 1974. La Ambasadoro, farinte sian “raporton” al la delegitaro (en la
formo de kalipso3 kantata de Jamajkano) anoncis ke li bezonas formeti
kelkajn vestojn. Li formetis unue sian jakon kaj poste sian ĉemizon. Lia
edzino kredis ke li freneziĝis. Li ne kutimis senvestigi sin publike! Sed
fine la Ambasadoro rivelis blankan T-ĉemizon sur kiu estis presita la temo
de la Marjuro—du kisantaj fiŝoj!
Post kelkaj jaroj, lia sekvinto kiel delegitarĉefo, ambasadoro Keith G.
Brennan, ripetis la incitnudiĝon (striptizon), tiun fojon ĝis ruĝa T-ĉemizo
ornamita per la nigraj literoj KGB!
La Diplomataro en Kanbero en la fruaj tagoj de tiu artefarita ĉefurbo,
devis krei multe da sia propra amuzo, ĉar mankis regulaj dramoj kaj kon-
certoj. En 1950 oni organizis “ornitologian balon” en la foirhalo de Quean-
beyan, urbeto en Nova Sud-Kimrio, proksime al Kanbero, por adiaŭi
Britan birdobservantan diplomaton Godfrey Bass. La ornitologiaj kapor-
namaĵoj estis strangaj kaj mirindaj. La postan jaron balo estis organizita
de la “Festivalo de Britio (Kanbera Filio), Divizio de Furioza Senrespond-
eco”. Oni invitis la gastojn “festi ian ajn ideon aŭ objekton kiu stimulas la fantazion (escepte de la naciaj festotagoj por kiuj ekzistas jam pli taŭgaj
okazoj)”. La “Vagantaj Aktoroj” de la stabo de la altkomisiito de Kanado
prezentis “La Fraŭlino de la Muelilo (Melodramon Sentimentoplenan)”.
La Konferenco de U.N. pri la Juro de la Maro, dum ĝi helike daŭris
jaron post jaro, estigis egan rikolton de versaĉoj kaj parodioj. Dum la tria
Konferenco, en 1971, la spertuloj pri fiŝkaptado starigis la Fiŝhokan
Klubon, kiu akceptis kiel sian klubkanzonon novan version de la tradicia
Irlanda kanto “Cockles and Mussels” (Kardioj kaj Mituloj). La unua strofo
tekstis proksimume:
3 Calypso, improviza Kanzono (Wells, Benson).
59
!(images/000009.png)
En Ĝenevo, belurbo
Sen ia perturbo
Ni unue diskutis fiŝad-
k.t.p.4
Ĉiu delegitaro
Pri Juro de Maro
Krias “Kardioj, Mituloj, Vivu la vivo!’.
En la kvardekaj jaroj, la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj, eĉ
dum la Milito, kaj spite al la sorĉallogo de eksterlanda vojaĝado, estis
kompreneble registara departemento kies stabo konsistis el “ŝtataj funk-
ciuloj”, tio estas burokratoj. La ŝercemuloj en la Departemento emis
bildigi la tipan ŝtatan funkciulon kiel personon kiu trinkas tason da teo
ĉiumomente, kaj kies ĉefa celo en la vivo estas eviti ĉian respondecon.
Rondiris onidiro ke oni sendis kontroliston el Sidnejo por kontroli pri kiom
da ŝtataj funkciuloj dormas ĉe siaj skribotabloj. Li raportis ke estas neeble distingi tiujn kiuj dormas disde tiuj kiuj ne dormas.
Alia anonima aŭtoro rondsendis la jenan “Ĉiutagan Diservon” por
publikaj servantoj:
Ni Preĝu
Sinjoro, permesu ke hodiaŭ ni faru neniun ajn decidon
Nek renkontu ian respondecon
Sed ke ĉiuj niaj faroj estu tiel ordigitaj
Ke establiĝu novaj kaj tute nebezonataj departementoj
Por ĉiam…
Amen.
4 Prononcu “Kotopo”.
61
62
la lingvo de la diplomatio
Unu el la problemoj de la diplomatio estas manko de komuna lingvo. Oni
kelkfoje pretendas ke la Angla estas la internacia lingvo. Dum la Dua
Mondmilito, “Basic English” (simpla Angla kun limigita vortaro, kompil-
ita de Charles K. Ogden) havis kelkajn subtenantojn kaj donis al ĝi impul-
son Winston Churchill. Sed Baza Angla devis esti lernita, eĉ de parolantoj
de la norma Angla lingvo, preskaŭ kiel aparta lingvo, kaj ĝi estis ofte
maleleganta. Esperantistoj asertis ke la frazo de Churchill: “Sango, Ŝvito
kaj Larmoj” fariĝus en Baza Angla “ruĝa korpakvo, blanka korpakvo kaj
okullavaĵo”!
Fakte oni ofte bezonas interpretistojn de la diversaj variaĵoj de la
Angla. La Angla lingvo parolata en Londono, Vaŝingtono, Otavo kaj Kan-
bero, sen mencii aliajn ĉefurbojn de la antaŭe Angleparolanta Imperio,
varias rilate la vortaron, la prononcon kaj la parolmanieron—kio povas
konduki al amuzo se ne al miskompreno.
La Aŭstraliaj pilotoj kiuj deĵoris en Kanado dum la Dua Mondmilito
ofte spertis lingvajn malfacilaĵojn. Unu vesperon mi ricevis telefonan
vokon de la Kanada Departemento pri Eksterlandaj Aferoj. Oni demandis
ĉu speciala nutraĵo estus necesa por la grupo da Ĉinoj venantaj el Aŭstralio. Mi sciis ke estas kelkaj en Aŭstralio naskitaj Ĉinoj en la arm-fortoj, sed mi ne aŭdis pri grupo venonta al Kanado kun la Aerarmeo.
Kiam mi enketis ĉe la Aerarmea Misio oni diris ke ili scias nenion pri
Ĉinoj. La grupo kiu venas konsistas el normalaj “trainees” (trejnatoj). Laŭ
la Aŭstralia parolmaniero tio estis “trajniz” kiu tre similas al “ĉajniz”
(Ĉinoj)!
Alian fojon, raporto aperis en la Ottawa Journal, tre precizema ĵurnalo, pri Aŭstralianoj en Kanado. La raporto enhavis faktojn ne antaŭe
eldonitajn. La Kanada ĵurnalisto kiu verkis la artikolon diris ke li ricevis
la informaĵon de la Aŭstralia Aerarmea Misio. La Aŭsa oficiro kiu respon-
decis pri disdonado de informaĵoj diris ke li tute ne parolis al ĵurnalisto.
La nura persono al kiu li donis tiun informaĵon estas la “Auditor General”
63
(Ĉef-Kontrolisto de Kontoj). En la Kanada elparolmaniero “Ottawa Jour-
nal” tre similas al “Auditor General” en la Aŭstralia!
Angloj kaj Nordamerikanoj kelkfoje rigardas la Aŭstralian kiel for-
mon de la Londona “cockney”, ĉefe pro la fakto ke en la Aŭstralia oni pro-
noncas la sonon “ej” kiel “aj”. Fakte estas multaj diferencoj, sed tio estas
ĉefa trajto de “Strine” (la Aŭstraliana dialekto).
Kolonelo W.R. Hodgson, kiam li estis Aŭstralia reprezentanto en Nov-
Jorko, penis kontakti Kanadajn amikojn nomatajn “Beamish”. La telefon-
fraŭlino ne povis kompreni lian Aŭstralian prononcon. Li ripetis la
nomon—Beamish, kaj literumis BI I AJ EM AJ ES EĈ. La fraŭlino ripetis
BI I AJ EM AJ ES EĈ. Ne, diris la kolonelo, mi ripetos: Bi kiel Baltimore,
AJ, la unua litero de la alfabeto… La fraŭlino interrompis: “Sed, Sinjoro,
AJ [en la norma Angla, la nomo de la litero I] ne estas la unua litero de la
alfabeto, tiu estas EJ [la norma nomo Anglalingva de la litero A]”.
Infanoj de diplomatoj rapide lernas fremdajn lingvojn. Ili ankaŭ bone
aŭdas la sonojn de lingvaj nuancoj. La Aŭstralia konsilisto en la ambasado
en Bonno reiris al Aŭstralio post trijara deĵoro en Germanio. La provizora
ĉefurbo situis apud la Rejno, rivero grandega sed kies akvo estis tiam tiel
poluita ke ĵurnalo foje eldonis foton kiu, ĝi asertis, estis rivelita per
trempo en la Rejnakvon.
Baldaŭ post la reveno de la familio al Aŭstralio, la eta knabo, Mikelo,
kiu studis en la Angla lernejo en Bonno, estis prenita viziti la avon,
farmiston. Estis varmega tago kaj Mikelo petis trinkaĵon. Lia avo montris
al li akvocisternon, klarigante ke ĝi enhavas puran “rainwater” (plu-
vakvon). Je lia surprizo Mikelo rifuzis trinki eĉ guton, malgraŭ sia evi-
denta soifego. Feliĉe estis limonado en la fridujo. Kiam li reiris hejmen,
Mikelo, priskribante la ekskurson, diris: “Kaj, Paĉjo, Avĉjo havas grandan
cisternon de akvo el la Rhine (Rejno)—sed mi ne trinkis eĉ guton!
En Ĝenevo, aldone al la Franca, mi lernis iom da Itala kaj sufiĉe da
Svisgermana por partopreni en lotludo, en kiu mi gajnis la unuan
premion, grandegan Svisgermanan kolbasegon. Mi ankaŭ faris kelkajn
interesajn kontaktojn pere de la internacia lingvo Esperanto. Tamen, eĉ
uzante tiun majstroverkon de logiko kaj simpleco, oni ja povas erari. Espe-
rantisto en Aŭstrio skribis invitante min fariĝi baptopatro al lia filino. Mi respondis dirante ke estus granda honoro, sed mi ne estas certa ke mi
povus adekvate plenumi la devojn de bopatro (!). Post tio mi ricevis leteron de la mistifikita Aŭstro, kiu diris ke estus granda honoro por lia filino
64
edziniĝi kun mia filo, sed ke en moderna Aŭstrio la geedziĝoj ne estas
aranĝataj de la gepatroj.
Post la liberigo de Francio, Winston Churchill estis parolonta al
homamaso da Francaj civitanoj. Li komencis: “Estu avertitaj. Mi nun
parolos la Francan, entrepreno sen precedento, kiu estos severa provo de
la amikeco inter Anglio kaj Francio.”
Aŭstralio havas kelkajn bonegajn lingvistojn en sia diplomatia servo.
En 1965 la stabo de la Aŭstralia ambasado en Bruselo inkluzivis spertu-
lon pri komerco, kiu parolis la Nederlandan sen fremda prononcmaniero
(ĉar li estis de Nederlanda deveno!). Unu tagon mi vizitis la Komisionon
de la Eŭropa Ekonomia Komunumo. Mi paroladis kun oficisto de la Komi-
siono kiam la Nederlandparolanta diplomato alproksimiĝis en la koridoro.
Mi prezentis mian kolegon, kiu poste plendegis: “Vi detruis miajn inform-
fontojn, sinjoro. Ili ja ĉiuj kredadis ke mi estas de la Nederlanda misio!”
M. Briand de Francio iam diris ke en la fruaj tagoj de la Ligo de Nacioj
li aŭdis la Francan parolatan en Ĝenevo en kvardek du diversaj lingvoj.
Internaciaj organizoj, kompreneble, uzas sistemojn de interpretado.
En la fruaj jaroj de la Ligo de Nacioj, multe de la interpretado estis farata
“sinsekve”. La interpretistoj faris notojn pri tio kion diris la parolanto kaj, de tempo al tempo, post partoj de longaj paroladoj, aŭ je la fino de malpli
longaj, donis la interpreton. La paŭzoj por interpretado donis al la oratoroj tempon por pensi pri sia venonta vortosalvo, kaj al aliaj delegitoj por prepari siajn komentojn. Kelkfoje la interpretaĵoj estis pli elegantaj stile ol la originalo, kvankam vere sperta interpretisto kapablis redoni la vortojn
kaj stilon de la parolinto, kune kun la neperfektaĵoj.
Tamen, interpretistoj ja devas atenti, tradukante proverbojn. Dum
debato en la Internacia Labor-Organizo negra Usona delegito parolis.
Poste Ruso faris deklaron, kiun oni interpretis: “Nun ni scias ke estas
negro en la lignostako”. Tuj la negro leviĝis indignegante pri tiu rasaludo,
kaj estis akra streĉeco ĝis la interpretisto klarigis ke fakte la vortoj en la Rusa lingvo estis: “nun ni scias ke estas pinta ponardo en la ingo”.
En la lastaj jaroj “sinsekva” interpretado estas anstataŭigita en kun-
venoj per “samtempa” interpretado, kiam la interpretistoj, en vitraj
ĉambretoj, parolas en mikrofonojn, kaj la delegitoj aŭskultas la elektitan
oficialan lingvon per kapaŭskultiloj. Tamen oni devas uzi interpretistojn
65
de la antaŭa stilo por privataj konversacioj, kaj interpretistoj estas erare-
maj. Iam mi renkontis delegiton el la Mongola Popola Respubliko kaj ni
interŝanĝis informojn, pere de lia interpretisto, pri niaj landoj. Mi diris ke mi kredas ke Mongolio estas granda kaj seka lando. Mi komentis ke
Aŭstralio estas la plej seka el ĉiuj kontinentoj, kaj ne havas grandajn riv-
erojn similajn al Misisipo, Amazono aŭ Gango. La ambasadoro konfirmis
ke Mongolio estas tre seka, kvankam kompreneble ne entute dezerto. Mi
diris ke mia lando havas kelkajn dezertojn, sed ke ni havas ĉirkaŭ 120 000
000 da ŝafoj (en la Angla “sheep” [prononcata: ŝip]). La interpretisto ludis
sian rolon kaj estis iom da diskutado inter li kaj la ambasadoro. Fine la
interpretisto sin turnis denove al mi: “La ambasadoro ne povas kom-
preni,” li diris, “kiel, se ne estas riveroj en Aŭstralio, vi povas havi 120 milionojn da ŝipoj”!
Jean Rey, “Ministro pri Eksterlandaj Aferoj” de la Eŭropa Ekonomia
Komunumo, informis grupon dum lunĉo en la Sveda ambasado en Bonno
en 1966, ke Euratom, la organizo de la Komunumo pri atoma energio, jam
eksperimentis pri komputiloj por tradukado. Kiam la maŝino estis petita
traduki en la Francan la Anglan esprimon, “The spirit is willing but the
flesh is weak” (“La spirito estas volema, sed la korpo estas malforta”) la
rezulto estis: “La viskio estas bona sed la viando estas malbona”.
La argumentadoj en Unuiĝintaj Nacioj ofte havas maldolĉan tonon.
La oratoroj diras vundajn verojn, aŭ pikajn duonverojn. Tamen la debatoj
estas kutime en ĝentila formo. Oni komencas ĉiam: “Sinjoro (aŭ Sinjorino)
Prezidanto”, kaj kiam oni parolas pri alia delegito oni diras ne “la delegito de Aŭstralio” sed “la eminenta delegito de Aŭstralio”. Poste oni povas
akuzi lin aŭ lian landon pri internacia krimo, sed oni neniam neglektas la
kutiman formulon de ĝentileco. La formulo estas, fakte, universala kaj
senescepta. Ekzemple, mi memoras ke dum la unua Konferenco pri
Komerco kaj Evoluado, la delegito de Afganistano, la raportisto de la
kvina komitato, petante de la prezidanto la parolrajton, komencis jene:
“Sinjoro Prezidanto, mi parolas ne kiel ‘via raportista moŝto’ sed kiel ‘la
eminenta delegito de Afganistano!’”.
Terence Smith, asistanto de la Eksterlanda Redaktoro de New York
Times, en prelego al la Asocio pri Fremda Politiko en 1976 diris ke la Ĉefministro de Israelo, Golda Meir, iam diskutadis kun Prezidento Nixon
la kvalitojn de iliaj respektivaj konsilantoj pri eksterlandaj aferoj. Nixon
66
asertis ke Kissinger havas grandajn intelekton, scion, sperton kaj talen-
ton. Sinjorino Meir diris ke Aubrey Eban havas same bonan cerbon, estas
enciklopedio de faktoj, kaj havas multan sperton. “Kaj ankaŭ”, ŝi aldonis,
“li parolas pli bone la Anglan”.
La plej embarasa eraro kiun ambasadoro povas fari estas intermiksi
la nomojn aŭ rangojn de siaj gastoj. Norman Makin, kiam li estis la Amba-
sadoro de Aŭstralio en Vaŝingtono, inventis metodon por tion eviti. Kiam
liaj gastoj alvenis, li kutimis bonvenigi ilin varme: “Mi ĝojas vin vidi, Ekscelenco”. Kaj lia formulo por prezentoj estis: “Ekscelenco, vi konas Lian
Ekscelencan Moŝton, ĉu ne?”
La nomoj de internaciaj organizoj estas kelkfoje malfacile elparole-
blaj, veraj langrompiloj. Kiam mi estis membro de la Komitato de U.N. pri
la “peaceful uses” (pacaj uzoj) de kosma spaco, mia edzino foje informis
amikon ke ŝia edzo estas spertulo pri “useful pieces” de kosma spaco (uti-
laj pecoj!). [Anglalingve, “peace” kaj “piece” sonas idente.]
Unu el la problemoj kiujn alfrontas la diplomatoj estas resti infor-
mataj pri la vortomodoj. Ve, se ambasadoro aludas Kamboĝon post kiam
ĝi fariĝis “Kampuĉeo”, aŭ al “Kampuĉeo” post kiam ĝi fariĝis “Demokrata
Kampuĉeo”. En Unuiĝintaj Nacioj oni ne rajtis aludi “la neevoluintajn
landojn”. Ili estis dum iom da tempo “la malplievoluintaj landoj”. Poste oni
donis al ili la proĝentilecan titolon: “evoluantaj landoj”. Simile programoj
de ekonomia kaj teknika helpo fariĝis “evoluiga kunlaborado”. En
Aŭstralio terminoj kiaj “Balts” (ŝtatanoj de la Baltaj respublikoj) kaj
“Wops” (Sudeŭropanoj) estis malaprobataj kaj malinstigataj. Oni aprobis
la priskribon de ĉiuj enmigrintoj kiel “Novajn Aŭstralianojn”. Dum
bankedo honore al reprezentantoj de la Japana sukerindustrio en 1962,
Kavaliro Arturo Fadden, Ministro pri Financoj kaj dum nelonga periodo
Ĉefministro de Aŭstralio, rakontis ke li ricevis plendon de unu el siaj ele-
ktodistriktanoj, viro de itala origino, kiu demandis: “Sinjor’ Da Fado, kial
ĉi uloj envenas kaj tujtuj ili ĉiuj fariĝas ‘Novaj Aŭstralianoj’—sed mi
ankoraŭ restas damnita olda Italaĉo?”
67
68
diplomatiaj komunikaĵoj
La raportoj de ambasadoroj al siaj naciaj ĉefurboj povas havi diversajn for-
mojn. Urĝaj raportoj kaj petoj pri instrukcioj estas telegrafataj aŭ faksataj per la registara radio-teleksa reto, ofte en sekreta kodo aŭ ĉifro. Oni uzas
de tempo al tempo la telefonon, sed diplomatoj, kiel bonaj burokratoj,
ordinare preferas presitajn tekstojn. Formalaj depeŝoj kaj rutinaj mesaĝoj
(memorandoj) kaj leteroj estas portataj en “diplomatiaj sakoj”. Ĉi tiuj, laŭ
internacia juro kaj konvencio, estas sanktaj kaj netuŝeblaj, sed la plej-
multo de la registaroj sendas siajn diplomatiajn sakojn sub la zorgado de
kapitanoj de ŝipoj aŭ de aviadiloj de siaj naciaj kompanioj, aŭ en la manoj
de diplomatiaj kurieroj, la tielnomitaj “Mesaĝistoj de la Reĝo [aŭ Reĝino]”.
Junaj Aŭstraliaj diplomatoj en la kvardekaj jaroj kelkfoje havis la
taskon ĉifri kaj elĉifrigi telegramojn, kiuj ofte estis fuŝĉifritaj. Ili baldaŭ
fariĝis spertaj pri provado de diversaj permutaĵoj de ciferoj, por diveni la
signifon. En 1941, kiam oni intertraktadis pri armistico en Sirio, tele-
gramo alvenis kiu raportis ke oni atingis interkonsenton pri armistico. Ĝi
finiĝis per fuŝa cifergrupoj “xxxxx jam informita”. La diplomatiaj oficistoj
kiuj faris la elĉifradon konsideris la eblecojn, kaj decidis ke la mankanta
vorto estas “gazetaro”. Kiam la ministro, Kavaliro Frederick Stewart,
ricevis la telegramon, kaj legis ke oni jam informis la gazetaron, li menciis la novaĵon al raportisto de la Gazetagentejo Reuter, kiu, por esti certa ke
lia agentejo ricevos la eron, pertelegrafe sendis la informon. Li sola rapor-
tis, tiel gajnante “akaparon” (scoop) de la novaĵo. La korektaj vortoj en la
telegramo estis “De Gaulle”! Post tio la raportisto de Reuter ofte vizitis la oficejon de la Ministro, esperante ricevi alian novaĵakaparon.
La Aŭstralia delegitaro al la Tria Konferenco de U.N. pri la Juro de la
Maro (kiun Irlanda kolego iam priskribis kiel “la maran ekvivalenton de
la juro de la ĝangalo”) penis spici siajn telegramojn per iom da marakvo.
Post kunveno de la prepara komitato, kiu devis prepari liston de la temoj
inkluzivendaj en la Konvencio, la delegitaro raportis al Kanbero: “Ĉar
konferenco evoluigis deciditan liston (“decided list” kiu en la Angla povis
ankaŭ signifi “signifa kliniĝo”) ĉiuj maristoj forlasis la ŝipon”! Post la
69
unua formala sesio en Nov-Jorko, kiu elektis la prezidanton kaj aliajn
ofichavantojn, kaj akceptis provizorajn procedurajn regulojn, ni raportis:
“Konferenco, kun kompleta oficistaro sed nur provizoraj pasadreguloj,
finis sian inaŭguran vojaĝon nokte la 15-an de decembro kaj restos endoke
ĝis la vojaĝo al Karakaso”.
Oni substrekis al ni, kiam ni estis junaj diplomatiaj oficistoj, ke la
diplomatia sako nepre estu uzata nur por oficialaj komunikaĵoj. Oni mem-
origis pri la fifama okazo kiam pela mantelo estis sendita el Vaŝingtono aŭ
Nov-Jorko al Londono en Brita diplomatia sako por, oni asertis, Lordino
Astor. Povus esti specialaj cirkonstancoj, kompreneble. Personajn leterojn
oni rajtis sendi per la sako, se ne estis sekura poŝt-servo, aŭ je krizokazoj.
Tamen estis striktaj instrukcioj ne uzi la sakon por privataj celoj, super
ĉio ne por eviti doganajn aŭ kvarantenajn regulojn.
Unufoje mi intence malobeis la regulojn. Mallonge antaŭ la fino de la
Dua Mondmilito, Donald Shand, Aŭstralia terkultivisto el Armidale, en
Nova Sud-Kimrio, vizitis la Aŭstralian Altkomisiitejon en Otavo. Li portis
malgrandan, bluan saketon el tolo. Li diris ke ĝi entenas grajnojn de hibr-
ida maizo kiun li senpage akiris de la Kanada Eksperimenta Bieno, post
malsukceso de akirpenoj en Usono. Li klarigis al mi la gravecon de hibrida
maizo, multe pli fekunda ol ordinara maizo, kaj petis ke mi sendu la
grajnojn al Aŭstralio en la diplomatia sako por certigi ke ili sekure alvenos. Mi sciis pri tiu plantevoluo kiun patronis Henry Wallace, kaj
komprenis ĝian gravon por Aŭstralia agrikulturo. Tial, kvankam estis
malpermesite sendi kian ajn plantmaterialon en la sako, mi akceptis
plenan respondecon (mi estis 27-jaraĝa) kaj enmetis la grajnojn,
samtempe sendante telegramon al la Departemento pri Eksterlandaj
Aferoj por ke ili informu la kvarantenajn aŭtoritatojn.
Unu tagon en 1957, kiam mi estis la Aŭstralia Komisiito en Sin-
gapuro, mia sekretario informis min ke estas sinjoro el Armidale kiu
deziras paroli kun mi. Estis Don Shand. Li demandis ĉu mi memoras iun
bluan saketon. Mi diris ke mi ofte min demandis ĉu la grajnoj de maizo
kreskis. “Nu”, diris Shand, “mi vizitetas vin por informi ke mi ĵus subskri-
bis kontrakton nome de Aŭstraliaj kreskigantoj de maizo pri vendo de 100
000 tunoj da maizo al la Japanoj… kaj ĉio elvenis el tiu eta sako”.
Alian fojon mi senintence enmiksiĝis en malobeon al la sakreguloj.
Dum vizito al Kanado, mi menciis al la Aŭstralia Komerckomisiito ke mia
edzino, kiu antaŭe estis Kanadanino, nur malfacile akiras tiun Kanadan
70
dolĉaĵon acersiropo. La Komisiito promesis akiri unu-du litrojn, kaj mi
konsentis pagi la koston, inkluzive la transportkostojn. Dum kelkaj
monatoj mi ricevis nenian informon pri la siropo kaj preskaŭ perdis espe-
ron, sed unu matenon kolego telefonis el la ĉambro kie oni malfermas la
diplomatiajn sakojn. “Estas pakaĵo da dokumentoj ĉi tie por vi el la diplo-
matia sako alveninta el Otavo—kaj ili estas treege gluecaj!”
Mia edzino havis talenton por la solvo de komunikilaj problemoj laŭ
diplomatiaj metodoj. Kiam ni estis en Singapuro, ŝi deziris viziti Honkon-
gon, kiu havis bonan reputacion inter la virinoj kiel bonaĉetejo. Mi mal-
fidis la teorion ke ju pli oni elspezas en Honkongo des pli oni ŝparas.
Tamen mi diris ke mi konsentus iri al Honkongo se ni povus aranĝi senko-
stan transporton. La postan vesperon dum bankedo ŝi informiĝis de sia
najbaro, generalo, ke estas de tempo al tempo senpaga kajuto sur mil-
itŝipo, kiun oni povus disponigi al ni. Akceptante la neevitablan vojaĝon,
sed dezirante eviti kamforlignajn kestegojn kaj grandajn Persajn
tapiŝojn, mi aranĝis ke ni revenos el Honkongo per aviadilo de la flu-
garmeo, kiu strikte limigas la pakaĵaron transportatan por pasaĝeroj.
Kiam nia trupŝipo alvenis al Honkongo, juna Aŭstralia militŝipa oficiro
enŝipiĝis, serĉante Sinjorinon Harry. Mi diris ke mi estas Sinjoro Harry,
Komisiito de Aŭstralio en Singapuro, kaj demandis ĉu li deziras paroli al
mi. Li respondis, ke liaj instrukcioj estas sin prezenti al Sinjorino Harry.
Li transdonis al ŝi la salutojn de la Kapitano de ŝipo de la Reĝa Aŭstralia
Mararmeo, tiam en la haveno, kaj diris ke se ŝi havas kelkajn objektojn
tro pezajn por la Flugarmeo, la Mararmeo tre volonte portos ilin al Sin-
gapuro por ŝi!
Kutime oficialaj ŝtataj vizitantoj portas kun si donacojn por
interŝanĝi kun donacoj kiujn ili ricevas en la gastiga lando. La elekto de
taŭgaj donacoj estas unu el la diplomatiaj artoj.
La Aŭstralia Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, D-ro H.V. Evatt, dum
vizito al Otavo estis gasto en Rideau Hall, la rezidejo de la Ĝeneral-
guberniestro. Li menciis ke Aŭstralio produktas oranĝojn, kiuj estis tre
maloftaj en Kanado dum la milito. Li promesis sendi kesteton da Aŭstral-
iaj oranĝoj por iliaj guberniestraj moŝtoj. Sed kiam la oranĝoj alvenis al
Vankuvero, post la vojaĝo trans Pacifiko, ili plejparte jam putris. Dua
ekspedo suferis la saman sorton. Sed D-ro Evatt ne estis venkita. Li
sendis kesteton da oranĝmarmelado!
71
!(images/000003.png)
Donacoj kelkfoje kunhavas liverproblemojn. Kiam la Usona ambasa-
doro en Aŭstralio, William Crook, vizitis Vjetnamon en 1968, li faris
viziton al la aviadilportanta ŝipo Coral Sea (Korala Maro). La kuiristo
estis bakinta grandegan kukon en la formo de la Aŭstralia flago, portotan
al Aŭstralio kiel dankogeston de Usonaj maristoj gastigitaj dum sia liber-
tempo en Aŭstralio. Oni aranĝis ke la kuko estos transdonita ceremonie
al la Ĉefministro de Aŭstralio, Johano Gorton, sed oni devis nuligi la cer-
emonion, ĉar riveliĝis ke mankas granda porcio de la kuko. Anstataŭante
ĝin estis letereto ŝmirita per sukeraĵo kiu tekstis: “La fantomo denove
frapis!”
73
74
la diplomatia profesio
Arkitekto, kuracisto kaj diplomato argumentis pri kies profesio estas la
plej antikva.
“Nu, Dio faris la unuan virinon el unu ripo de Adamo. Tio estis la
laboro de kirurgo”, diris la kuracisto.
“Vere”, diris la arkitekto, “sed Dio estis arkitekto antaŭ ol li estis kiru-
rgo. Li faris la mondon el ĥaoso”.
“Ha”, diris la diplomato, “sed el kie venis la ĥaoso?”.
Shirley Temple Black (la nomo signifas “Nigra”), mondfama kiel fil-
mostelo en sia infanaĝo, kandidatis por la Respublika Partio en San-
Mateo, distrikto proksima al San-Francisko. Ŝin venkis veterana
Demokrato, kio estigis la ĵurnaltitolon: “Bona ŝipo sukeraĵo alfundigita de
Usona Marsoldataro”. Shirley, post deĵoro kiel ambasadoro, fariĝis ĉefo de
la Ceremoniarsekcio de la Departemento pri Eksterlandaj Aferoj (Ŝtat-
Departemento). La diplomatoj bone kondutadis pro timo de “nigra” alri-
gardo.
La iama ĉefministro de Kanado Mike Pearson estis unu el la pioniraj
diplomatoj de sia lando. Kiel juna diplomatia oficisto li deĵoris en Londono
je la tempo de la surtroniĝo de Reĝo Georgo VI, kaj oni petis lin roli kiel
sidiganto. Li portis por la okazo plenformalan diplomatian uniformon
(kun multe da orgalonaĵo) kaj glavon. Tuj antaŭ la komenco de la ceremo-
nio li estis staranta kun reĝina helpantino proksime al la enirejo de
necesejo, kiam eliris dukino klare bezonanta helpon. La helpantino
demandis ĉu ŝi povas helpi. “Ne”, diris la dukino, “Mi bezonas tiun junulon
kun la glavo. Mia kroneto falis en la necesejan pelvon, kaj mi deziras ke li
elprenu ĝin”.
Eleanor Roosevelt, la vidvino de Prezidento Franklin D. Roosevelt,
estis en la Usona delegitaro ĉe Unuiĝintaj Nacioj, la tagon kiam la Ĝener-
ala Asembleo la unuan fojon komencis sian programon per momento da
silenta preĝado aŭ meditado. Dum lunĉo kun kelkaj amikoj, inter kiuj mi
troviĝis, Eleanor rimarkis: “Dum la silento, nevole mi demandis al mi pri
75
kio S-ro Molotov pensadas.” Unu el la grupo komentis: “Do, ni almenaŭ
scias pri kio vi pensadis, Sinjorino Roosevelt”.
Kiam grupo da diplomatoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj vizitis la hejmon de la
familio Rockefeller ĉe la Montetoj Pocantico, mi admiris la belecon de la
bieno. “Jes”, respondis unu el la gastigantoj, “ĝi estas tia, kian Dio estus
farinta pri la regiono se li havus sufiĉe da mono”.
Ĉarma maljunulinjo gratulis diplomaton pri parolado dum socia
okazo ĉe Unuiĝintaj Nacioj. “Ĝi estis belega,” ŝi sentimentale elverŝis, “Mi
tre ŝatus havi skribitan kopion”. “Mi bedaŭras”, li respondis, “sed mi faris
ĝin ekstemporale, senprepare, kaj mi preferus ke oni ĝin eldonu post-
morte”. “Do”, diris lia admiranto, “Mi ja esperas ke estos baldaŭ”.
La Brita ĵurnalo The Times iam raportis momenton da malstreĉiĝo
meze de internacia konferenco. “Vetkuro okazis inter la Brita kaj Rusa
Ambasadoroj. La Brita Ambasadoro venkis”. La Rusa gazetaro raportis ke
okazis vetkuro inter ambasadoroj: “Je la fino la Rusa Ambasadoro estis
dua, kaj la Brita Ambasadoro nur antaŭlasta”.
Je akceptofesto dum Konferenco de Ĉefministroj de la Komunregnaro,
Winston Churchill demandis al la ĉefministro de Pakistano ĉu li ŝatus
trinki glason da viskio. La pakistanano klarigis ke li neniam trinkas alko-
holon. “Kio? Neniam?” komentis Churchill, “Bona Dio… mi intencas diri
Bona Alaho!”
Dum alia Konferenco de la Komunregnaro la diskutado turniĝis al
Egiptio. “Mi estis en Egiptio kiel junulo”, memoris Churchill, “mi memo-
ras la felahojn laborantajn sub la varmega suno, ĝenatajn de la muŝoj. Kaj
mi aŭdacas diri, ke se mi reirus al Egiptio hodiaŭ, mi trovus la samajn
felahojn kaj la samajn muŝojn… aŭ iliajn posteulojn”.
La Krono de Sankta Stefano de Hungario estis portita al Usono dum
la Dua Mondmilito. Antaŭ kelkaj jaroj oni decidis resendi la kronon al
Budapeŝto. Sed laŭ kredebla rakonto spertuloj rimarkis ke la ŝtonoj estas
sintezaj. Tio kreis problemon por la Ŝtat-Departemento. Se ĝi sendus la
kronon tia kia ĝi estas, oni eble asertus ke Usono anstataŭigis la veran per
falsaĵo. Do, preciza kopio estis farita per veraj gemoj. La Hungaraj sper-
tuloj sciis ke la originala krono kiun la Usonaj soldatoj prenis havis sinte-
76
zajn ŝtonojn, sed ili ne povis protesti kontraŭ la anstataŭigo, ĉar oni eble
dirus ke la Hungara popolo estis mokata en la pasinteco. Do la Hungara
registaro akceptis la duplikatan kronon. Tiel, laŭ la rakonto, la originalo
restis en Usono, sed oni povis nenion fari pri la afero.
Papo Paŭlo VI iam deĵoris kiel Papa Nuncio en Germanio. Amiko
memorigis lin ke en la fruaj tridekaj jaroj li estis raportinta ke oni ne serioze konsideru Hitler. “Ha”, diris Lia Papa Moŝto, “tio estis antaŭ ol mi far-
iĝis neeraripova”.
Clare Booth Luce, edzino de Henry Luce, la riĉega magazineldonisto,
mem fama verkisto, fariĝis Usona ambasadoro en Romo. Ricevate de la
Papo, Clare parolis serioze kaj longe pri la stato de l’ mondo kaj la rolo de la Eklezio. Kiam lia Papa Moŝto sukcesis intermeti vorton, li diris mallaŭte: “Mi samopinias, Sinjorino Luce. Ankaŭ mi estas katolika”.
Kelkaj diplomatoj komprenas la Anglan pli bone ol ili agnoskas.
Huang Hua, la Ĉina ambasadoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj, estis revokita al
Pekino por fariĝi Ministro pri Eksterlandaj Aferoj. Antaŭ ol foriri el Nov-
Jorko, li telefonis al Ambasadoro Scranton, la Usona reprezentanto, por
diri “Ĝis revido”. Li petis pardonon pro la interrompo dum la Dankotaga
Festo, sed klarigis ke li devas iri tuj. “Bonvolu doni miajn salutojn al la
meleagro,” fine li diris.
Ambasadoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj iam esprimis dubojn pri la valoro de
kelkaj oratoraĵoj. Li diris: “Mi opinias ke multaj el ni ĉe U.N. vere kredas
ke ni povas solvi la problemojn de la mondo per laŭta kaj persista orato-
rado. Tio ne estas pli sukcesa ol penado malimpliki trafikan konfuzon per
hupado de la korno.”
Ambasadoro estis stariĝonta por fari oratoraĵon kiam lia edzino flus-
tris: “Memoru, karulino, ke parolado por esti senmorta ne devas esti
eterna”.
FINO
77
- enkonduko
- unuaj principoj
- regha diplomatio
- pioniroj de la diplomatio
- diplomataj vizitoj
- australianoj eksterlande
- diplomatiaj vendistoj
- la lingvo de la diplomatio
- diplomatiaj komunikajhoj
- la diplomatia profesio