% La blankc'evala rajdanto % Theodor Storm
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
eLIBRO
Theodor Storm
La
blankĉevala
rajdanto
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Theodor Storm
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
Tradukis en la germana Heino Heitmüller
Lingve reviziita en 2001
eLIBRO
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-103-8
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
JULIO 2001
2
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Tion, kion mi intencas rakonti, mi eksciis antaŭ pli ol du-
ona jarcento en la domo de mia praavino, la maljuna se-
natan-edzino Feddersen, dum mi, sidante apud sia fotelo,
okupis min per legado de revuo, blukartone bindita. Mi ne
plu memoras, ĉu estis Leipziger aŭ Pappes Hamburger Lese-
früchte. Ankoraŭ nun mi sentas kvazaŭ tremon, memorante,
kiel kelkfoje la kvietiga mano de la pli ol okdekjarulino karesis la kapon de ŝia pranepo. ŝi mem kaj la tiama tempo jam delonge estas enterigitaj. Vane mi de tiam ankaŭ serĉis en tiuj
revuoj. Pro tio mi ne povas garantii la veron de la okazintaĵoj kaj ankaŭ ne povus defendi ĝin kontraŭ ia pridubo. Nur tiom
mi povas certigi, ke mi, kvankam nenia ekstera kaŭzo revivi-
gis la rakonton en mi, neniam perdis ĝin el mia memoro.
3
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Estis dum oktobra posttagmezo en la tria jardeko de nia
jarcento — komencis la tiama rakontanto — kiam mi
dum malbonega vetero rajdis sur nordfrislanda digo. Mald-
ekstre mi vidis jam dum pli ol unu horo la dezertan, de ĉiuj
bestoj jam forlasitan marskon, dekstre, eĉ en plej malagrabla
proksimeco, la Watten-parton de la Norda Maro. Laŭdire oni
povas vidi de la digo sendigajn insuletojn kaj aliajn insulojn; sed mi nenion vidis krom la flav-grizaj ondoj, kiuj senĉese
kun furioza muĝado suprensaltis al la digo kaj kelkfoje sur-
ŝprucigis min kaj la ĉevalon per malpura ŝaŭmo. Fone regis
dezerta krepusko. Oni ne povis diferencigi ĉielon kaj teron;
ĉar ankaŭ la duonan lunon, nun kulminantan, preskau daŭre
kovris preterflugantaj nigraj nuboj. Estis malvarmege. Miaj
rigidaj manoj apenaŭ povis teni la kondukilon kaj mi kom-
prenis la kornikojn kaj mevojn, kiuj senĉese grakante kaj kri-
ante lasis landenpeli sin de la ŝtormo. Jam noktiĝis; kaj mi ne plu povis klare vidi la hufojn de mia ĉevalo. Neniu homo renkontis min. Krom la kriado de la birdoj, preskaŭ tuŝetantaj
min kaj mian fidelan ĉevalinon per siaj longaj flugiloj, kaj la furiozado de ŝtormo kaj akvo, mi nenion aŭdis. Mi ne mal-konfesas, ke mi kelkfoje deziris esti en sekura loĝejo.
La malbonega vetero daŭris jam la trian tagon, kaj mi la-
sis gastigi min jam tro longe de parenco tre kara al mi en lia bieno, kiun li posedis en unu el la pli nordaj landdistriktoj.
4
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Sed hodiau mi ne povis resti pli longe. Mi devis plenumi afe-
rojn en la urbo, kiu ankoraŭ nun estis malproksima de mi
kelkajn horojn en suda direkto. Malgraŭ ĉiuj provoj de la ku-
zo kaj de lia kara edzino konsentigi min al restado; malgraŭ
la allogaj memkulturitaj Perinette- kaj Grand Richard-pomoj,
ankoraŭ gustumotaj, mi estis forrajdinta posttagmeze. Li el la dompordo ankoraŭ postvokis min: ”Rajdu! Atinginte la maron, vi certe revenos; via ĉambro restos rezervita por vi!”
Kaj efektive dum momento, kiam nigra nubaro kaŭzis mal-
lumegon ĉirkau mi, kaj samtempe la kriegantaj blovegoj mi-
nacis malsuprenpremi min kun mia ĉevalino for de la digo,
mi pensis: ”Ne estu malsaĝulo! Returnrajdu kaj sidigu vin ĉe
viaj amikoj en la varman neston!” Sed poste mi pripensis, ke
la revojo certe estas pli longa ol tiu al la celo de mia vojaĝo; kaj pro tio mi plutrotis, kovrante miajn orelojn per la mantela kolumo.
Subite sur la digo io alproksimiĝis. Mi nenion aŭdis; sed
kiam la duona luno terensendis sian palan lumon, ŝajnis al mi
ĉiam pli klare, ke mi vidas malhelan figuron; kaj kiam ĝi ve-
nis pli proksimen, mi vidis, ke ĝi sidas sur ĉevalo, sur altkrura maldika blanka ĉevalo. Malhela mantelo ĉirkauflirtis ĝiajn
ŝultrojn; kaj kiam ĝi preterflugis, rigardis min el pala vizaĝo du ardaj okuloj!
Kiu estis tio? Kion intencis tiu? Kaj nun mi pensis, ke mi
aŭdis nek hufobaton, nek spiradon de la ĉevalo, kvankam ĉe-
valo kaj rajdanto tre proksime preterpasis min.
Pripensante tion, mi plurajdis, sed por pensi mi ne havis
multe da tempon. De malantaŭe jam denove ”ĝi” preterflugis
min. Mi sentis, kvazaŭ la flirtanta mantelo tuŝetas min, kaj la aperaĵo estis, kiel la unuan fojon, mute preterrapidinta. Pos-5
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
te mi vidis ĝin antaŭ mi pli kaj pli malproksime. Subite ŝajnis al mi, kvazaŭ mi vidus malsupreniri ĝian ombron ĉe la landflanko de la digo.
Iom hezite mi postrajdis. Atinginte tiun lokon, mi vidis brili proksimege apud la digo en la poldero la akvon de granda
Wehle, — tiel oni nomas tie la elkavaĵojn, kiujn fosis la ŝtormaj flusoj, postlasante ilin kiel malgrandajn sed profundajn
lagetojn.
La akvo estis tute senmova. La rajdinto certe ne tuŝis ĝin.
Mi ne plu vidis lin; sed ion alian, pri kio mi ĝojis. Antaŭ mi el la poldero lumis multe da disaj lumbriletoj. Verŝajne ili venis el la longaj frislandaj domoj, lokitaj izolite sur pli-malpli altaj teraltaĵoj. Sed proksime antaŭ mi, mezalte de la enland-
diga deklivo, kuŝis granda domo samspeca. Lumo brilis el ĉiuj
fenestroj, troviĝantaj ĉe la suda flanko, dekstre de la dompor-do. Malantaŭe de ili mi vidis homojn, kaj malgraŭ la ŝtormo
mi opiniis aŭdi ilin parolantaj. Mia ĉevalo jam propravole
estis ekirinta tiun vojon ĉe la digo, kiu kondukis min antaŭ la pordon de la domo. Mi vidis, ke ĝi estas gastejo; ĉar antaŭ la fenestroj mi vidis la tiel nomatajn ricks, t. e. sur du apogiloj kuŝantaj traboj kun grandaj feroringoj por alligi bruton kaj
ĉevalojn.
Liginte mian ĉevalon al unu el ili, mi lasis ĝin al la servis-
to, renkontinta min ĉe la eniro en la vestiblon. — ĉu ĉi tie oni kunvenas? — mi demandis lin; ĉar el la ĉambropordo sonis
homvoĉoj kaj glastintado.
—ŝajnas, — respondis la servisto platgermane kaj poste mi
eksciis, ke ĉi tiu dialekto krom la frisa estas parolata ĉi tie jam de pli ol cent jaroj, — la digografo kaj rajtigitoj kaj kelkaj el la aliaj interesitoj. Estas pro la alte staranta akvo.
6
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Enirante mi vidis proksimume dekon da viroj, sidantaj ĉe
tablo staranta sub la fenestroj. Punĉujo staris sur ĝi, kaj rimarkinde belstatura viro ŝajnis prezidis ilin.
Mi salutis kaj petis permeson sidi ĉe ili, kion oni permesis
komplezeme. — Vi gardostaras ĉi tie, — mi diris, alparolan-
te tiun viron, — estas malbonega vetero, la digoj estas en dan-
ĝero!
—Certe, — li respondis, — sed ni — ĉi tie ĉe la okcidenta
flanko — nun opinias esti ekster danĝero; sed transe, ĉe la alia flanko, ne estas sendanĝere. Tie la digoj pliparte ankoraŭ estas laŭ malmoderna modelo. Nia ĉefdigo estas nove konstru-
ita jam en la pasinta jarcento. Ni frostotremis ekstere, kaj vi,
— li aldonis, — certe sentis la samon; sed ni devas resti ĉi tie ankoraŭ dum kelkaj horoj. Ekstere ni postenigis fidindajn virojn, kiuj raportos al ni. — Kaj antaŭ ol mi povis fari mendon ĉe la mastro, vaporanta glaso jam estis alŝovita al mi.
Mi baldaŭ eksciis, ke mia afabla najbaro estas la digogra-
fo. Ni interparolis kaj mi komencis rakonti al li mian stran-
gan travivaĵon sur la digo. Li fariĝis atentema kaj mi subite
rimarkis, ke ĉiu ĉirkaŭa interparolo silentiĝis. — La blank-
ĉevala rajdanto! — kriis iu el la ĉeestantaro kaj la ceteraj mo-viĝis pro timo.
La digografo ekstaris. — Ne timu! — li diris trans la tablon.
— Tio ne koncernas nur nin. En la jaro 17 tio ankaŭ koncer-
nis ilin transe, ili estu pretaj je ĉio!
Terurego poste estis kaptonta min. — Pardonu, —mi diris,
— kion signifas ’la blankĉevala rajdanto’?
Flanke, malantaŭ la forno, sidis iom kliniĝinta, malgranda,
maldika viro, vestita en eluzita nigra jako. Unu ŝultro ŝajnis esti iom ĝiba.
7
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Li eĉ ne per unu vorto estis partopreninta la interparolon
de la aliaj; sed liaj okuloj, ankoraŭ borderitaj de malhelaj
okulharoj, kontrastantaj kun la maldensa, griza kaphararo,
klare montris, ke li ne sidas ĉi tie por dormi.
Al ĉi tiu la digografo etendis sian manon. — Nia instruis-
to — li diris akcentante, — plej bone el ni povas rakonti al vi pri tio, kvankam nur siamaniere kaj ne tiel vigle, kiel tion povus fari mia maljuna mastrumantino Antje Vollmers!
—Vi ŝercas, digografo, — sonis la iom malforta voĉo de la
instruisto de malantaŭ la forno, — komparante min kun via
malsaĝa babilemulino!
—Certe, certe, instruisto, — diris la alia, — sed ĉe babile-
mulinoj tiaj rakontaĵoj laŭdire estas plej bone konservataj.
—Ja, — diris la malgranda sinjoro, — pri tio ni ne havas la
saman opinion, — kaj iom fiera rideto vidiĝis sur lia vizaĝo.
—Vi do rimarkas, — flustris la digografo en mian orelon, —
li ĉiam estas ankoraŭ iom trofiera. En sia junaĝo li studis teo-logion kaj nur pro senespera amindumaĵo li restis ĉi tie en sia hejmlando kiel instruisto.
La instruisto dume elvenis el sia forna angulo kaj eksidis
apud mi ĉe la longa tablo. — Rakontu, rakontu do, instruis-
to! — kriis kelkaj el la pli junaj ĉeestantoj.
—Nu do, — diris la maljunulo, sin turnante al mi, — mi
volonte plenumas vian deziron, sed la rakontoj pri la blank-
ĉevala rajdanto grandparte baziĝas sur superstiĉo; kaj estas
malfacile ellasi tion.
—Mi petas, ne ellasu! — mi diris. — Kredu, ke mi mem
’apartigos la grenventaĵon for de la tritiko’.
La maljunulo, rigardante min kun komprenplena rideto,
rakontis: — Nu do, en la mezo de la pasinta jarcento aŭ, pli
8
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
precize, antaŭ kaj post ĝi, ĉi tie estis digografo, kiu pri digaj kaj kampdefluilaj aferoj estis pli sperta, ol kamparanoj kaj
bienuloj kutime estas. Tamen eĉ tio apenaŭ sufiĉis; ĉar tion,
kion studintaj fakuloj skribis pri tio, li nur malmulte legis. Li estis aŭtodidakto. Vi certe jam aŭdis, sinjoro, ke la frisoj bone scipovas kalkuli, kaj certe ankaŭ jam aŭdis pri nia Hans Mommsen de Fahretoft kiu, kamparano, tamen estis kapabla,
fari kompasojn, kronometrojn, teleskopojn kaj orgenojn. Al
li iom similis la patro de la posta digografo. Li posedis kelkajn kampojn, sur kiuj li kulturis kolzon, fazeolojn kaj ankaŭ paŝtis bovinon. Kelkfoje dum aŭtuno kaj printempo li ankaŭ okupis
sin per termezurado; sed vintre, kiam la nordokcidenta vento
blovegis kaj skuis liajn fenestro-kovrilojn, tiam li sidis en sia ĉambro, kalkulante kaj modelante. La knabo preskaŭ ĉiam
sidis apude kaj rigardis trans sian alfabetlibron aŭ biblion al la patro, mezuranta kaj kalkulanta, kaj glitigis siajn fingrojn tra sia blonda hararo. Kaj iuvespere li demandis la patron, kial tio, kion li ĵus skribis, devas esti ĝuste tia, kaj ne povas esti alia; kaj poste li esprimis sian propran opinion. Sed la patro, ne sciante respondon, kapneis, dirante: ”Tion mi ne povas
diri al vi; sufiĉu, ke ĝi estas tia, kaj vi eraras. Se vi volas ekscii pli multe, serĉu morgaŭ libron en la kesto staranta en la
subtegmentejo. Iu, kiu nomiĝis Eŭklido, skribis ĝin; ĝi diros
al vi pli multe.”
La proksiman tagon la knabo supreniris al la subtegmen-
tejo kaj baldaŭ trovis la libron, ĉar ne multe da libroj troviĝis en la domo. La patro ridis, kiam la knabo metis ĝin sur la tablon. Estis holanda Eŭklido, kaj holandan lingvon ambaŭ ne
scipovis, kvankam ĝi estas duone germana. ”Ja, ja,” li diris, ”la 9
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
libron jam posedis mia patro. Li komprenis ĝin; ĉu tie ne es-
tas germana eldono?”
La malparolema knabo trankvile rigardis la patron kaj nur
diris: ”ĉu mi povas konservi ĝin por mi? Germana eldono ne
estas trovebla.”
Kaj kiam la patro kapjesis, la knabo montris alian libreton,
duone disŝiritan. ”ĉu ankaŭ ĉi tiun?” li ree demandis.
”Prenu ambaŭ!” diris Tede Haien, ”ili nur malmulte utilos
al vi!”
Sed la dua libro estis malgranda holandlingva gramatiko;
kaj, ĉar la vintro daŭris ankoraŭ longe, ĝi — kiam fine ekflo-
ris la grosarbetaĵoj — estis akcelinta la knabon tiom, ke li preskaŭ tute komprenis la Eŭklidon, kiu tiutempe estis multe le-
gata.
—Ne estas nekonata al mi, sinjoro, — interrompis sin la
rakontanto, — ke ĉi tiu fakto ankaŭ estas rakontata pri Hans
Mommsen; sed antaŭ ties naskiĝo ĉi tie oni jam rakontis la
aferon pri Hauke Haien — tiel nomiĝis la knabo. Vi certe an-
kaŭ scias ke, se iam venas eminentulo, oni atribuas al li ĉion gravan, kion liaj antaŭuloj eble faris serioze aŭ ŝerce. — — —
—La patro, konvinkita, ke la knabo interesas sin nek pri
bovinoj, nek pri ŝafoj, kaj apenaŭ rimarkas la florantajn fa-
bojn, kiuj signifas ĝojon por ĉiu marskano, kaj plie pripensan-te, ke la bieneto certe prosperos per kamparano kaj juna hel-
panto, sed ne per duonscienculo kaj servisto, kaj krome, ke
li mem ankaŭ ne sufiĉe sukcesis, li sendis sian grandan kna-
bon al la digo, por ke li transportu teron per puŝĉaro, kune
kun aliaj laboristoj de pasko ĝis Martentago. Tio ĉesigos la
studadon en la Eŭklido, li diris al si mem.
Kaj la knabo transportis teron per puŝĉaro; sed la Eŭklidon
10
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
li ĉiam portis en sia poŝo. Kiam la laboristoj maten- aŭ ves-
permanĝis, tiam li sidis sur renversita puŝĉaro kun la libro en la mano. Kaj kiam aŭtune la flusoj pli kaj pli kreskis kaj ofte interrompis la laboron, tiam li ne hejmeniris kun la aliaj, sed restis sidanta ĉe la marflanko de la digo, ĉirkaŭprenante la
genuojn per la manoj. Dum horoj li rigardis, kiel la malklaraj nordmaraj ondoj ĉiam pli alten ondegis al la herbkovraĵo de
la digo. Nur kiam la akvo superlavis liajn piedojn kaj ŝpruci-
gis ŝaumon en lian vizaĝon, li iom suprenŝovis sin kaj ree
restis sidanta. Li aŭdis nek la plaŭdegadon de la akvo, nek la kriadon de la mevoj kaj bordbirdoj ĉirkaŭ- aŭ superflugantaj
kaj preskaŭ tuŝetantaj lin per siaj flugiloj. Li ankaŭ ne rimarkis la nokton, disvastiĝantan super la vasta, sovaĝa akvode-
zerto. Li vidis nur la muĝantan randon de la akvo, konstan-
te frapantan, ĉe halto de la fluso, la saman lokon kaj videble forlavantan la herbkovrajon de la kruta digo.
Post longa fiksa rigardado li kelkfoje malrapide kapjesis, aŭ
skizis, sen levi la rigardon, per mano linion en la aero, kvazaŭ li volus doni al la digo malpli krutan deklivon. Kiam tiom
mallumiĝis, ke li ne plu povis vidi la terobjektojn kaj nur aŭ-
dis la tondradon de la akvego, tiam li ekstaris kaj hejmen iris duone malsekigita.
Kiam li iun vesperon tia eniris la ĉambron al sia patro, kiu
estis puriganta siajn mezurilojn, ĉi tiu diris kolere: ”Kial vi restis ekstere tiel longe? Vi ja estus povinta droni; la akvoj hodiaŭ enmordas la digon!”
Hauke obstine rigardis lin.
”ĉu vi ne aŭdas? Vi estus povinta droni!”
”Jes,” diris Hauke, ”sed mi tamen ne dronis!”
11
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”Ne,” post paŭzo respondis la patro, rigardante lin kvazaŭ
senpense, ”ĉifoje ne!”
”Sed,” ree diris Hauke, ”niaj digoj ne taŭgas!”
”Kion vi diras, knabo?”
”La digoj, mi diris.”
”Kion vi diras pri la digoj?”
”Ili neniel taŭgas, patro!”
La patro ekridis.
”Kio, knabo? — Vi certe estas la mirakla infano el Lübeck!”
Sed la knabo ne cedis. ”La ĉeakva flanko estas tro kruta,”
li diris; ”se iam okazos, kiel okazis jam kelkfoje, ni eĉ tie ĉi, malantaŭ la digo, povos droni!”
La patro elpoŝigis sian maĉtabakon, deprenis pecon kaj
ŝovis ĝin malantaŭ la dentojn. ”Kaj kiom da tero vi hodiaŭ
transportis?” li demandis kolerete, rimarkinte ke ankaŭ la
laboro sur la digo ne forpelis ĉe la knabo la spiritan laboron.
”Mi ne scias, patro,” respondis ĉi tiu; ”tiom, kiom la aliaj;
eble iom pli; sed — la digoj estas aliformigotaj.”
”Nu,” diris la patro ridante, ”vi eble gradaltiĝos je digogra-
fo, tiam vi aliigu ilin!”
”Jes, patro!” respondis la knabo.
La patro rigardis lin kaj kelkfoje glutis; poste li eliris, ne sciante kion respondi.
12
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Ankaŭ, kiam je la fino de oktobro la diga laboro estis fini-
ta, la vojo al la digo ĉiam restis la plej interesa tempopa-
sigilo por Hauke Haien. La tagon de ĉiuj sanktuloj, ĉirkaŭ kiu kutime bruegas la ekvinoksaj ŝtormoj kaj pri kiu oni diras ke
Frislando rajtas priplendi ĝin, tiun li sopiratendis, kiel la infanoj Kristnaskon. Kiam saltfluso* minacis, tiam oni povis esti certa, ke li kuŝas tute sola malproksime sur la digo, malgraŭ
ventego kaj malbonega vetero. Kaj kiam la mevoj kriis kaj la
maro kontraŭfuriozis la digon, kaj resaltante forŝiris pecegojn for de la herbkovraĵo, tiam oni povis aŭdi la koleran mokri-dadon de Hauke. ”Vi ne estas kapablaj fari ion perfektan!” li
kriegis en la bruegon, ”same kiel ankaŭ la homoj ne estas ka-
pablaj fari ion taŭgan!”
Kaj fine, ofte en mallumego, li hejmeniris el la vasta dezer-
to, ĝis lia alta staturo alvenis ĉe la malalta pordo sub la pajlo-tegmento de la patro kaj tra ĝi eniris la ĉambreton.
Kelkfoje li kunportis plenmanon da argilo. Kaj li eksidis
apud sia patro, kiu nun ne plu ĝenis lin, kaj knedis ĉe la lumo de maldika seba kandelo diversspecajn digomodelojn; metis
ilin en platan vazon plenan je akvo kaj provis imiti la elkavi-gadon de la ondoj. Aŭ li prenis sian skribtabuleton kaj skizis sur ĝi la profilon de digo, kia laŭ lia opinio ĝi devus esti ĉe la almara flanko.
* la unua fluso post plen- aŭ novluno
13
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
lnterrilati kun siaj samklasanoj li ne emis; ŝajnis, ke ankaŭ
ili ne ŝatis la revemulon.
Kiam denove venis vintro kaj frosto regis, li migris sur la
digo ankoraŭ pli malproksimen — kie li antaŭe neniam estis,
ĝis antaŭ li kuŝis la netransvidebla glaci-kovrita ebenaĵo de
Watten*.
En februaro, post longdaŭra frosto, oni trovis kadavrojn al-
bordiĝintajn. Malproksime sur la ĉemara rando de la glaci-
iĝintaj Watten ili troviĝis. Juna virino, kiu ĉeestis, kiam oni alportis ilin en la vilaĝon, staris parolema antaŭ la maljuna
Haien. ”Ne opiniu, ke ili aspektis kiel homoj — ne, kiel mar-
diabloj! Tiel grandaj kapoj!” ŝi diris, manmontrante konfor-
man distancon. ”Nigregaj kaj brilaj kiel freŝbakita pano! Kaj
kraboj jam mordis ilin, kaj la infanoj, vidante ilin, laŭte kriis!”
lo tia ja ne estis eksterordinara al la maljuna Haien. ”Ili
certe drivis en la maro jam depost novembro!” li diris sen-
emocie.
Hauke silente staris apude; sed tuj, kiam estis eble, li ne-
vidate suriris la digon. ĉu li volis serĉi pliajn kadavrojn aŭ ĉu lin logis nur la terurego, kiu certe ankoraŭ regis ĉe la lokoj, nun ree solecaj? Li kuris kaj kuris, ĝis li solece staris en la dezerto, kie nur la vento transblovis la digon kaj nenio estis krom la plendokrioj de la grandaj birdoj, rapidege preterflugantaj.
Maldekstre estis la soleca, vasta marsklando**; aliflanke la
* Watt aŭ Watten (pr.: vat, vaten) = malprofundaj, dum tempo de malfluso preskaŭ tute senakvaj apudbordaj ŝlim- aŭ sabloko-vritaj partoj de la Norda Maro.
** marsko = en rivervaloj kaj marbordaj ebenaĵoj surfundiĝinta fruktoriĉa grundo, digŝirmita kontraŭ inundoj kaj drenata per
kluzoj.
14
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
netransvidebla bordo kun sia ebenaĵo de Watten, brilanta pro
la glacio. Estis, kvazaŭ la tuta mondo ripozis senviva en blan-ka mortkitelo.
Hauke haltis supre sur la digo, kaj liaj akrevidaj okuloj va-
gis ĉirkaŭen; sed li ne plu vidis postsignojn de la mortintoj.
Nur kie la nevideblaj Watt-riveretoj premis sin elsub la gla-
cio, tie ĝi levis kaj mallevis sin en fluosimilaj linioj. Krom tio li nenion vidis.
Li hejmeniris, sed je unu el la sekvintaj vesperoj li denove
estis ekstere. Tiuloke la glacio nun estis fendita. lo, kvazaŭ fumkolonoj, leviĝis el la fendoj; kaj super la tuta Watt etendiĝis reto el vaporo kaj nebulo, strange kuniĝanta kun la ves-
pera krepusko. Hauke fikse rigardis tion; ĉar en la nebulo
strangaj nigraj aperaĵoj, grandaj kiel homoj, paŝis tien kaj re-en. Majeste, sed kun strangaj, teruraj gestoj, kun longaj na-
zoj kaj koloj li vidis ilin irantaj malproksime ĉe la fumantaj fendoj. Subite ili komencis kurioze salti kiel arlekenoj; la
grandaj trans la malgrandajn kaj la malgrandaj trans la gran-
dajn. Poste ili vastiĝis kaj senformiĝis.
Kion ili intencas? ĉu ili estas la animoj de la dronintoj?
pensis Hauke. ”Hoiho!” li laŭte kriegis en la nokton; ili tamen ne atentis lian vokon sed daŭrigis sian strangan konduton.
Subite li memoris pri la teruraj norvegaj marfantomoj, pri
kiuj maljuna ŝipestro iam rakontis al li; kiuj portas sur la nuko tufon de zostero anstataŭ vizaĝo. Tamen li ne forkuris, sed
forte enigis la kalkanumojn de siaj botoj en la argilon de la
digo, fikse rigardante ilian burleskan konduton, kiu daŭris
antaŭ liaj okuloj dum komenciĝis la nokto. ”ĉu vi estas ankaŭ
ĉe ni?” li kriis akravoĉe; ”vi ne fortimigos min!” —
Nur kiam la mallumego ĉion kovris, li malrapide hejmen-
15
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
iris. Sed lin sekvis kvazaŭ flugilbruo kaj akra kriado. Li ne
rerigardis, sed ankaŭ ne iris pli rapide. Nur malfrue li venis hejmen. Laŭdire li neniam rakontis pri tio al sia patro aŭ al iu alla. Nur multe da jaroj pli poste li kunprenis sian idiotan filinon, per kiu Dio lin ŝarĝis, je la samaj taghoro kaj jarsezono sur la digon, kaj la samaj aperaĵoj laŭdire montris sin sur
Watten. Sed li diris al ŝi: ”Ne timu, estas nur ardeoj kaj kornikoj, aspektantaj en la nebulo tiel grandaj kaj timigaj; ili nur kaptas fiŝojn el la fendoj.”
—Estas vere, sinjoro, — interrompis sin la instruisto, — ek-
zistas surtere multspecaj strangaĵoj, konfuzantaj la homojn;
sed Hauke estis nek naivegulo nek malsaĝulo. —
ĉar mi ne respondis, li volis daŭrigi; sed la ceteraj gastoj,
ĝis nun atente aŭskultintaj, kaj nur per tabakfumo plenigin-
taj la malaltan ĉambron, subite moviĝis. Unue kelkaj, sed bal-
daŭ preskaŭ ĉiuj turnis sin al la fenestroj. Ekstere — oni po-
vis tion vidi tra la nekovritaj fenestroj — la ŝtormo pelis la nubojn, kaj lumo kaj mallumo alterniĝisąose. Sed ankaŭ al
mi ŝajnis, kvazaŭ mi estus vidinta la maldikegan rajdanton
preterrapidegi sur sia blanka ĉevalo.
—Atendu iom, instruisto! — mallaŭte diris la digografo.
—Ne timu, digografo! — respondis la malgranda rakontin-
to, rigardante lin per siaj malgrandaj, saĝaj okuloj, —mi ne insultis lin, kaj ankaŭ ne havas kaŭzon.
—Ja, ja, — respondis la alia, — igu nur denove plenigi vian
glason!
Tio okazis. Post kiam la aŭskultantoj, preskaŭ senescepte
iom konsternitaj, ree estis turnintaj sin al li, li daŭrigis sian rakonton.
—Hauke plej volonte estis tute sola kaj interrilatis nur kun
16
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
vento, akvo kaj soleco. Tiel li fariĝis longa, maldika bubo.
Kiam li estis konfirmita jam de pli ol unu jaro, li aliiĝis. Tion kaŭzis la maljuna granda angora kato de la maljuna Trin Jans.
ŝia filo, kiu pli poste dronis, kunportis ĝin de hispana marveturo. Trin loĝis malproksime sur la digo, en kabaneto. Kiam
la maljunulino laboris en sia dometo, tiu monstro de kato
kutime sidis antaŭ la dompordo kaj palpebrumis en la somer-
tagon aŭ al la preterflugantaj vaneloj. Kiam Hauke preteriris, la kato miaŭis kaj Hauke kapjesis. Ili komprenis unu la alian.
Estis printempo. Hauke kiel kutime kuŝis sur la digodekli-
vo apud la akvo inter armerioj kaj odoranta mara artemizio
kaj sunumis sin en la printempa sunbrilo. En la pasinta tago
li supre sur la seklando* estis pleniginta siajn poŝojn per sili-koj; kaj kiam dum malfluso la Watten estis sen akvo, kaj la
malgrandaj grizaj vadbirdoj** kriante transflugis ilin, tiam li subite elpoŝigis ŝtoneton kaj ĵetis ĝin al la birdoj. Li tion ekzercis jam kiel bubeto kaj tial preskaŭ ĉiufoje unu birdo res-
tis morttrafita sur la ŝlimejo. Sed preskaŭ same ofte ne estis eble al li preni ĝin de tie. Hauke jam intencis kunpreni la katon kaj dresi ĝin kiel ĉashundon. Sed jen kaj jen troviĝis an-
kaŭ firmaj lokoj kaj sablejoj. Tiuokaze li iris por preni mem
sian akiraĵon. Se la kato dum lia reveno ankoraŭ sidis antaŭ
la dompordo, ĝi miaŭegis pro neretenebla rabemo tiom lon-
ge, ĝis Hauke ĵetis al ĝi la kaptitan birdon.
Kiam li hodiaŭ hejmeniris, portante sian jakon sur la ŝul-
* pli alte kuŝanta diluvi-devena grundo, ĉefe konsistanta el
sablo, argilo kaj rokfragmentoj; malpli fruktodona ol marsko.
** birdoj el la subfamilio tringinoj aŭąradriidoj el la familioą-
radriidoj.
17
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
tro, li kunportis nur unu birdon, al li ankoraŭ nekonata, sed
kovrita kvazaŭ per multkoloraj silko kaj metalo.
La kato, vidante lin, miaŭegis kiel kutime. Sed hodiaŭ Hau-
ke ne emis fordoni sian ĉasaĵon, kiu eble estis alciono; kaj li ne atentis la avidon de la besto. ”Alterne!” li kriis. ”Hodiaŭ por mi, morgaŭ por vi; ĉi tio ne estas manĝaĵo por kato!” Sed
la besto singarde alŝteliris kaj Hauke, haltante, rigardis ĝin. La birdo pendis ĉe lia mano. La kato haltis, levante la kruron.
Sed ŝajnis la bubo ankoraŭ ne sufiĉe konis sian katan amikon;
ĉar, turnante al ĝi la dorson por foriri, li subite rimarkis, ke lia ĉas-akiraĵo estas tirata kaj samtempe akra ungego penetris en
lian karnon. Furiozego, kiel rabobesta, kaptis la junulon.
Fulmrapide li kaptis la rabinton ĉe la nuko. Per la pugno ti-
rante supren la grandan beston, li strangolis ĝin, tiel ke ĝiaj okuloj elkaviĝis, ne atentante, ke la fortaj malantaŭaj kruroj disŝiris lian brakon. ”Ho! ho!” li kriegis, premante pli forte.
”Ni vidu, kiu el ni estas la pli persistema!”
Subite la malantaŭaj kruroj de la granda kato senfortiĝis.
Hauke iom reiris kaj ĵetis ĝin kontraŭ la dometon de la malju-
nulino. ĉar la besto ne moviĝis, li pluiris hejmen.
Sed la angora kato estis la trezoro de sia estrino. ¯i estis ŝia kunulo kaj la sola postlasaĵo de ŝia filo, maristo. Dum ŝtormo, helpante al sia patrino kapti salikokojn, li ĉe la bordo subite mortis pro akcidento.
Hauke apenaŭ estis foririnta cent paŝojn, forviŝante per
tuko la sangon el siaj vundoj, kiam li aŭdis akre sonantajn
kriegadon kaj insultadon de la kabano. Li turnis sin kaj vidis la maljunan virinon kuŝanta sur la tero. ŝia griza hararo en la vento ĉirkaŭflirtis la ruĝan kaptukon. ”Morta!” ŝi kriegis,
”morta!” minace levante sian maldikan brakon. ”Estu malbe-
18
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
nata! Vi mortbatis ĝin, vi, sentaŭga bordvaganto! Vi ne estas
inda, brosi ĝian voston!” ŝi ĵetis sin super la beston, karese forviŝante per antaŭtuko la sangon, ankoraŭ fluetantan el
nazo kaj buŝo. Poste ŝi denove insultis.
”ĉu vi baldaŭ ĉesos?” kriis Hauke. ”Aŭskultu, mi havigos al
vi katon, kiu kontentiĝos je musa kaj rata sango!”
Tiam li foriris, ŝajne nenion plu atentante. Sed la mortin-
ta kato tamen malkvietigis iin; ĉar li, atinginte la domojn, preteriris eĉ tiun de sia patro kaj iris sur la digo suden al la urbo.
Dume ankaŭ Trin Jans iris la saman vojon, portante en
malnova blu-kvadratita kusentegaĵo ŝarĝon, kiun ŝi zorgeme
tenis, kvazaŭ ĝi estus infano. ŝia griza kaphararo flirtis en la printempa venteto. ”Kion vi portas, Trin?” demandis vila-
ĝano, renkontanta ŝin. ”Pli multe, ol valoras viaj domo kaj
bieno!” respondis la majunulino, vigle pluirante.
Alproksimiĝinte al la malsupre lokita domo de la maljuna
Haien, ŝi malsupreniris la akt, kiel oni nomas ĉi tie la vojetojn, kiuj ĉe la digoj oblikve supren- aŭ malsuprenkondukas.
La maljuna Tede Haien staris antaŭ la pordo, rigardante la
veteron. ”Nu, Trin?” li diris, kiam ŝi spiregante staris antaŭ li, apogante sin sur sia bastono. ”Kion vi portas en via sako?”
”Unue ni eniru la ĉambron, Tede Haien, poste vi vidos!”
kaj ŝiaj okuloj rigardis lin strange briletante.
”Venu!” diris la maljunulo; lin ne zorgigis la okuloj de la
malsaĝulino.
Kiam ambaŭ estis enirintaj, ŝi daŭrigis: ”Formetu la taba-
kujon kaj la skribilaron de la tablo — kion vi ĉiam skribas? —
Do, nun purigu ĝin!”
Kaj la maljunulo, iom scivola, agis laŭ ŝia ordono. Nun ŝi
19
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
kaptis la bluan kusentegaĵon ĉe la anguletoj kaj elŝutis sur la tablon la grandan katan kadavron.
”Jen!” ŝi kriis. ”Via Hauke mortbatis ĝin!” ŝi kortuŝe ekplo-
ris, karesante la molan felon de la mortinta besto. ŝi kunmetis
ĝiajn krurojn, klinis sian longan nazon super ĝian kapon kaj
flustris nekompreneblajn karesaĵojn.
Tede Haien tion rigardis. ”Do,” li diris, ”Hauke mortbatis
ĝin?” Li ne sciis, kion fari kun la ploreganta virino.
La maljunulino furioze kapjesis. ”Certe, certe, ĉe Dio, li
tion faris!” Forviŝante el la okuloj la larmojn per sia mano,
kurba pro artrito, ŝi veplendis: ”Neniun infanon, nenion vi-
vantan plu! Vi certe ankaŭ scias, ke al ni gemaljunuloj post la festo de ĉiuj sanktuloj vespere en la lito la kruroj estas mal-varmaj, kaj anstataŭ dormi ni aŭdas, kiel la nordokcidenta
vento brukrakigas niajn fenestrokovrilojn. Tiun venton mi ne
volonte aŭdas, Tede Haien, ĉar ĝi venas de tie, kie la ŝlimo
englutis mian filon!”
Tede Haien kapjesis, kaj la maljunulino karesis la felon de
sia morta kato.
”Kiam vintre mi sidis antaŭ la radŝpinilo, ĝi sidis apud mi,
zumante kaj rigardante min per siaj verdaj okuloj. Kiam fari-
ĝis malvarme al mi kaj mi enlitigis min, ankaŭ ĝi saltis en la liton kaj kuŝigis sin sur miajn frostotremantajn krurojn. Ni
kune dormis tiel varme, kvazaŭ mi ankoraŭ havus ĉe mi mian
junan amaton.” La maljunulino, kvazaŭ atendante konsenton
ĉe tiu ĉi rememoro, fajre rigardis la maljunulon staranta apud ŝi ĉe la tablo.
Sed Tede Haien respondis trankvile: ”Trin Jans, mi havas
konsilon por vi!” Li iris al sia komodo. Elpreninte arĝentan
moneron, li diris: ”Vi asertas, ke Hauke mortbatis la beston,
20
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
kaj mi scias, ke vi ne mensogas, sed jen estas krontalero de
Kristiano IV-a. Aĉetu tanitan felon de ŝafido por viaj malvar-
maj kruroj, kaj kiam nia katino naskos idojn, vi elektu la plej grandan; ambaŭ objektoj kune certe do kompensos la kadukan angoran katon. Kaj nun prenu la bestaĉon kaj pro mi por-
tu ĝin al la senfeligisto en la urbo! Silentu, ke ĝi kuŝis sur mia honesta tablo!”
Dum ĉi tiu parolo la virino jam estis preninta la taleron kaj
enpoŝiginta ĝin sub siaj jupoj. Nun ŝi metis la katon en la
kusentegaĵon, forviŝis per la antaŭtuko la sangomakulojn de
la tablo kaj foriris, apogante sin sur la bastono. ”Ne forgesu la junan katon!” ŝi ankoraŭ rekriis.
Iom poste, kiam la maljuna Haien en la malvasta ĉambro
paŝis tien kaj reen, eniris Hauke, ĵetante la multkoloran bir-
don sur la tablon. Ekvidante sur la frotegita plataĵo la sango-makulon, ankoraŭ koneblan, li demandis kvazaŭ pretere:
”Kio estas tio?”
La patro haltis. ”Estas sango verŝita de vi!”
La knabo ruĝiĝis. ”ĉu do Trin Jans kun sia kato estis ĉi tie?”
La patro kapjesis. ”Kial vi mortbatis ĝin?”
Hauke nudigis sian sangan brakon. ”Pro tio!” li respondis;
”ĝi rabis de mi la birdon!”
La patro nenion diris. Denove li ekpaŝis. Poste li haltis an-
taŭ la knabo, rigardante lin kvazaŭ pensfore. ”La aferon pri
la kato mi ordigis,” li diris, ”sed komprenu, ke la kabano ĉi tie estas tro malgranda. Du estroj ne povas regi en ĝi. Estas necese, ke vi havigu al vi okupon!”
”Jes, patro,” respondis Hauke, ”ankaŭ mi jam pensis la sa-
mon.”
”Kial?” demandis la patro.
21
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”Oni koleriĝas, ne povante apliki sian forton ĉe streĉiga la-
boro!”
”ĉu vere?” demandis la patro, ”kaj ĉu vi pro tio mortbatis
la angoran katon? Tia sento povus ankoraŭ plifortiĝi!”
”Eble vi pravas, patro; sed la digografo forpelis sian subser-
viston; ties oficon mi jam povus plenumi!”
La patro ree ekpaŝis, elkraĉante nigran tabakan salivon.
”La digografo estas malsaĝulo, malsaĝa kiel sovaĝa ansero. Li
nur estas digografo, ĉar liaj patro kaj avo estis tio, kaj pro siaj dudek naŭ kampoj. Kiam la Martentago alvenas kaj poste la
fakturoj pri digoj kaj kampdefluiloj devas esti skribataj, li re-galas la instruiston per ansera rostaĵo, mielakvo kaj tritikaj kringoj. Kaj li sidas apude kaj kapjesas, kiam tiu sumigas la
longajn nombrovicojn kaj diras: ’Ja, ja, instruisto, Dio rekom-pencu vin!’ ĉu la digografo povas kalkuli?” li daŭrigis. ”Foje, se al la instruisto ne estas eble aŭ se li ne emas, li mem devas labori; kaj li sidas, skribas kaj forstrekas, kaj la granda, malsaĝa kapo ruĝiĝas kaj varmiĝas kaj la okuloj elstaras kiel vi-
trogloboj, kvazaŭ tra ili volus eliri lia prudenteto!”
La knabo rektigis sin antaŭ la patro, mirante pri ties parolo, kian li ĝis nun ne aŭdis de li. ”Certe, ĉe Dio!” li diris. ”Li ja estas malprudenta; sed lia filino Elke, ŝi povas kalkuli!”
La patro akre rigardis lin. ”Ahoj!” li kriis. ”Kion vi scias pri Elke Volkerts?”
”Nenion, patro, la instruisto nur rakontis pri ŝi.”
La patro ne respondis; li nur ŝovis sian maĉtabakon malan-
taŭ la alian dentvicon.
”Kaj ĉu vi opinias,” li poste diris, ”ke ankaŭ vi tie povos
kalkuli?”
22
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”O jes, patro, kial ne?” respondis la filo, kaj seriozan tre-
mon montris lia buŝo.
La patro kapneis. — ”Sed pro mi serĉu vian feliĉon!”
”Dankon, patro!” diris Haŭlke kaj supreniris al sia subteg-
menta dormĉambro. Tie li sidis sur la litrando kaj meditis,
kial la patro pro Elke Volkerts tiel surprizite alkriis lin. Li ja konas ŝin, la gracian, dekokjaran knabinon kun la bruneta,
mallarĝa vizaĝo kaj la malhelaj brovoj, kunkreskintaj super la obstinaj okuloj, kaj la mallarĝa nazo; sed apenaŭ unu vorton
li parolis kun ŝi. Nu, li pensis, kiam mi iros al la maljuna Tede Volkerts, mi pli precize rigardos ŝin. Kaj tuj mi ekiros, por ke neniu forprenu al mi la okupon; ja apenaŭ estas vespero. Sur-metinte sian dimanĉan jakon kaj siajn novajn botojn, li for-
iris bonespera.
La longa domo de la digografo estis rimarkebla jam de
malproksime pro la alta teraltaĵo* kaj precipe pro la plej alta arbo en la vilaĝo, grandega frakseno. La avo de la nuna, la
unua digografo en la familio, plantis tian en sia junaĝo orien-te de la dompordo. Sed du arboj velkis kaj pro tio li en sia
edziĝa mateno plantis trian arbon. Tiu ankoraŭ nun, kun sia
ĉiam pliampleksiĝanta krono, en la vento konstante murmu-
retis kvazaŭ rakontante pri tempoj pasintaj.
Kiam post mallonga tempo la altkreska Hauke supreniris
la teraltaĵon, kulturita ĉe la flankoj per rapoj kaj brasiko, li vidis supre la filinon de la familiestro, staranta apud la malalta dompordo. Unu ŝia brako pendis malstreĉite; la alian ŝi
ŝajnis etendis al unu de la du feraj ringoj, troviĝantaj mal an-taŭ ŝi ambaŭflanke de la pordo. Kiam venas rajdanto, li po-
* teraltaĵo, amasigita por ŝirmo kontraŭ inundoj, sur kiu oni
konstruas domojn aŭ tutajn vilaĝojn.
23
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
vas ĉe ili alligi sian ĉevalon. La okuloj de la knabino vagis maren, kie dum tiu silenta vespero ĵus malleviĝis la suno per sia lasta brilo orumante la brunetvizaĝan knabinon.
Hauke iom malpli rapide supreniris la teraltaĵon, pensan-
te: tia ŝi ne faras malbonan impreson! Nun li estis supre: ”Bonan vesperon!” li diris alirante. ”Kion vi rigardas per viaj
grandaj okuloj, fraŭlino Elke?”
”Mi rigardas tion, kio okazas ĉi tie ĉiuvespere, sed kio ne
ĉiam estas videbla.” ŝi lasis la ringon el sia mano, tiel ke ĝi sonante batis la muron. ”Kion vi deziras, Hauke Haien?” ŝi
demandis.
”Ion al vi espereble ne malagrablan,” li respondis. ”Via pa-
tro maldungis sian subserviston; pro tio mi deziras ricevi ties oficon.”
ŝi rigardis lin. ”Vi estas ankoraŭ iom malforta, Hauke; sed
ni pli urge bezonas du akrevidajn okulojn ol du fortajn bra-
kojn!” Dum tio ŝi serioze rigardis lin; sed Hauke eltenis la rigardon. ”Do Hauke, venu!” ŝi daŭrigis. ”La mastro estas en la
ĉambro, ni eniru!”
24
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
La postan tagon Tede Haien kun sia filo eniris la vastan
ĉambron de la digografo. La muroj estis kovritaj per gla-
zuritaj kaheloj, sur kiuj jen ŝipo kun plenblovitaj veloj aŭ fiŝ-
hokanto ĉe riverbordo, jen bovo, maĉante kuŝanta antaŭ far-
modomo, plezurigis la rigardanton. ĉi tiun solidan tapeton
interrompis grandega alkovo kun pordoj, nun fermitaj, kaj
murŝranko, en kiu tra du vitropordoj estis videblaj porcelan-
kaj arĝentaĵoj. Apud la pordo, komunikanta kun la apuda vi-
zitĉambro, estis malantaŭ vitro metita en la muro holanda
murhorloĝo.
La dika, iom apopleksia domestro sidis sur sia multkolora
lankuseno en fotelo staranta ĉe la fino de la frotpurigita tablo.
Li tenis la manojn sur la ventro kaj liaj rondaj okuloj fikse
rigardis kontente la ostojn de dika anaso. Forko kaj tranĉilo
kuŝis antaŭ li sur la telero.
”Bonan tagon, digografo!” diris Haien kaj la alparolito mal-
rapide turnis la vizaĝon al li.
”ĉu vi, Tede?” li respondis; kaj laŭ la voĉo oni povis rimar-
ki, ke li konsumis dikan anason, — ”eksidu, estas longa vojo
de vi al mi!”
Tede Haien sidis kontraŭe sur benko staranta ĉe la muro.
”Mi venas, digografo. ĉar vi havis ĉagrenon pro via subservis-
to, kaj ĉar vi interkonsentis kun mia filo doni al li ties oficon.”
La digografo kapjesis. ”Jes, jes, Tede; sed kion vi volas diri 25
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
per la vorto ĉagreno? Ni marsklandanoj, dank’al Dio, havas
kontraŭ ĝi rimedon.” Kun tiuj vortoj li prenis la tranĉilon,
kuŝanta antaŭ si kaj batis, kvazaŭ karese, la ostojn de la ana-so. ”¯i estis mia preferata birdo,” li aldonis, kontente ridante,
”ĝi manĝis el mia mano.”
”Mi opiniis,” diris la maljuna Haien, ne atentinte la lastajn
vortojn, ”ke la fibubo faris al vi malutilon en la stalo.”
”Jes, Tede, certe sufiĉe da ĝi! La dikulo ne trinkigis la bo-
vidojn sed kuŝis ebria en la fojnejo. La brutaro pro soifo blekis la tutan nokton, tiel ke mi pro tio devis dormi ĝis tagme-
zo. Tiel la mastrumado ne povas funkcii!”
”Ne, digografo, pri tio ne timu je mia filo!”
Hauke staris, la minojn en la poŝoj, ĉe la pordfosto. Levan-
te la kapon, li rigardis la fenestrokadrojn.
La digografo rigardis lin kaj kapbalancis. ”Ne, ne, Tede,”
kaj, turnante sin al la patro, ”via Hauke ne ĝenos mian nok-
tan ripozon. La instruisto jam antaŭe diris al mi, ke li pli volonte sidas antaŭ sia kalkultabuleto ol antaŭ glaso da bran-
do.”
Hauke ne atentis la laŭdon, ĉar Elke eniris la ĉambron kaj
lertmane forprenis de la tablo la restintajn manĝaĵojn, dum
momento rigardante lin per siaj malhelaj okuloj. Nun ankaŭ
li rigardis ŝin. ”Je Dio kaj Jesuo,” li diris por si mem, ”ankaŭ tia ŝi ne impresas malagrable.”
La knabino eliris. ”Vi scias, Tede,” ree komencis la digogra-
fo, ”ke nia Disinjoro rifuzis al mi filon.”
”Jes, digografo, sed ne estu malĝoja pri tio!” respondis la
alia, ”ĉar laŭdire la familia prudento degeneras en la tria generacio. Via avo — ni ĉiuj tion scias — ŝirmis la landon.”
La digografo, vere surprizita, diris post mallonga pripen-
26
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
so, rektigante sin en sia alpogsego: ”Kiel mi tion komprenu,
Tede Haien, mi ja apartenas al la tria generacio?”
”Ja, ne estu ofendita, digografo, nur estas popoldiro!” kaj
la maldika Tede Haien iom malice rigardis la maljunan emi-
nentulon. Sed tiu diris senĉagrene: ”Tede Haien, ne lasu kre-
digi al vi tiajn sensencaĵojn de maljunaj virinoj! Vi ne estas informita pri mia filino; en kalkulado ŝi treege superas min.
Mi nur volas diri, ke via Hauke multon profitos, kiel sur la
kampo, tiel ankaŭ en mia ĉambro kun plumo aŭ grifelo.”
”Jes, jes, digografo, vi estas tute prava,” diris la maljuna
Haien, kaj komencis rezervi al si en la dungokontrakto kel-
kajn favorojn, kiujn ne pripensis lia filo hieraŭ vespere. Laŭ-
kontrakte tiu ricevu en aŭtuno, krom la tolĉemizoj, ankaŭ ok
parojn da lanŝtrumpoj kiel altigon de sia salajro. En printem-
po la patro ricevu sian filon dum ok tagoj por sia propra la-
boro. Krom tiuj li petis kelkajn alianj favorojn. La digografo kompleze konsentis je ĉio. Li opiniis, ke Hauke Haien estos
kapabla subservisto.
”Nu, Dio favoru vin, knabo,” diris la patro, kiam ili ĵus es-
tis forlasintaj la domon, ”se tiu klarigos al vi la mondon! ” Sed Hauke respondis trankvile: ”Lasu nur, patro, ne zorgu pri
tio!”
27
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Kaj Hauke ne estis malprava. Ju pli longe li restis en tiu
domo, des pli multe klariĝis al li la mondo aŭ tio, kio
signifis por li la mondo. Eble tiom pli, ĉar supera prudento ne helpis lin, kaj li estis devigata fidi al sia propra kapablo, kiu ankaŭ ĝis nun sole helpis lin. Sed estis unu en la domo, kiu
ne ŝatis lin; tio estis la ĉefservisto Ole Peters, diligenta laboristo kaj babilema homo. Al li estis pli agrabla la mallabore-
ma, malsaĝa, sed forta subservisto, kiun li povis ŝarĝi per
plensako da aveno kaj ordoni laŭplaĉe. Tiamaniere li ne po-
vis estri la ankoraŭ pli malparoleman sed spirite lin supe-
rantan Hauke. Tiu kutimis strange rigardi lin. Malgraŭ tio Ole Peters kuraĝis elekti por li tiajn laborojn, kiuj endanĝerigis lian ankoraŭ ne sufiĉe fortikan korpon. Sed kiam la ĉefservisto diris: ”Se vi estus vidinta la dikan Nis — tiu povis labori!”, Hauke komencis sian laboron per ĉiuj fortoj kaj plenumis ĝin,
kvankam penplene. Estis bonŝanco, ke Elke mem aŭ ŝia pa-
tro subtenis lin. Oni rajtas demandi, kio kelkfoje kunligas homojn, al ŝi tute fremdajn. Eble ĉar ili ambaŭ estis naturdoti-
taj kalkulantoj. Krom tio la knabino ne povis permesi, ke ŝia
kamarado per la kruda laboro kampuliĝu.
La malakordo inter ĉef- kaj subvervisto ankoraŭ pli akriĝis,
kiam en la vintro post la Martentago alvenis por revizio la
diversspecaj digofakturoj.
28
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Estis maja vespero, sed novembra vetero. En la domo oni
povis aŭdi la tondrosimilan ondofrapadon. ”He, Hauke,”
diris la dommastro, ”eniru kaj pruvu nun, ke vi povas kalku-
li!”
”Mastro, ”respondis tiu, ”mi devas antaŭe manĝigi la bovi-
daron.”
”Elke!” vokis la digografo. ”Kie vi estas, Elke? Iru al Ole kaj diru al li, ke li manĝigu la bovidaron! Hauke kalkulu!”
Elke rapidis en la stalon kaj diris tion al la ĉefservisto, ĵus okupata pendigi al ĝia loko la hodiaŭ uzitan jungilaron.
Ole Peters batis bridon kontraŭ foston, kvazaŭ li volus di-
specigi la bridon. ”La diablo prenu la malbenitan skribservis-
ton!” ŝi ankoraŭ aŭdis la vortojn, antaŭ ol ŝi fermis la stal-
pordon. ”Nu?” demandis la patro, kiam ŝi eniris la ĉambron.
”Ole jam volis tion fari!” diris la filino, mordetante siajn lipojn. ŝi eksidis kontraŭe de Hauke sur krude skulptita ligno-
seĝo. Tiajn seĝojn oni tiutempe mem fabrikis dum longaj vin-
trovesperoj. ŝi prenis el tirkesto blankan ŝtrumpon kun ruĝa
birdodesegnaĵo, je kiu ŝi nun daŭrigis triki. La longkruraj figuroj ŝajnis esti ardeoj aŭ cikonioj. Hauke sidis kontraŭe, prime-ditante sian kalkuladon. La digografo ripozis en sia fotelo,
dormeme palpebrumante al Hauke. Sur la tablo lumis, kiel
kutime en la digografa domo, du sebokandeloj. La du fene-
stroj, plumbokadritaj, estis ŝirmitaj per fenestrokovriloj. La 29
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
ŝtormo nun venu kaj skuu ilin laŭplaĉe. Hauke kelkfoje levis
la kapon, rigardante dum momento la arttrikaĵon aŭ la mal-
larĝan kvietan vizaĝon de la knabino.
Subite aŭdiĝis el la fotelo laŭta ronko, kaj la du junaj ho-
moj interŝanĝis rigardon kaj rideton. Poste, iom post iom,
sekvis pli regula spirado. Nun ili povis iom babili; sed Hau-
ke ne sciis, kion.
Sed kiam ŝi levis la trikilaron, ke la tutaj birdoj montriĝis, li flustris trans la tablon: ”Elke, kie vi tion lernis?”
”Kion?” demandis la knabino.
”La birdtrikadon,” diris Hauke. — ”ĉi tion? ”De Trin Jans
ĉe la digo; ŝi estas tre lerta. Antaŭ longe ŝi servis ĉi tie ĉe mia avo.”
”Sed tiutempe vi certe ne ankoraŭ estis naskita?” diris
Hauke.
”Ne; sed ankaŭ pli poste ŝi ofte venis en nian domon.”
”ĉu ŝi do ŝatas birdojn?” demandis Hauke. ”Mi opiniis, ke
ŝi ŝatas nur katojn.”
Elke kapneis. ”ŝi ja bredas anasojn kaj vendas ilin. Sed en
la pasinta printempo, post kiam vi mortbatis la angorulon,
ratoj venis en la stalon malantaŭ la domo. Pro tio ŝi nun in-
tencas konstrui novan antaŭ la domo.”
”Ho,” diris Hauke, mallaŭte fajfante tra la dentoj, ”tial ŝi
alportis argilon kaj ŝtonojn. Sed tiuokaze ŝi surkonstruas la
internan vojon. ĉu ŝi havas permeson?”
”Mi ne scias,” respondis Elke. Sed li estis eldirinta la lastan vorton tiel laŭte, ke la digografo vekiĝis el sia dormeto. ”Permeson?” li demandis, preskaŭ furioze rigardante ilin, ”kion vi diras pri permeso?” Sed post kiam Hauke sciigis al li la aferon, li ridante frapis lian ŝultron, dirante: ”Estas egale, la in-30
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
terna vojo estas sufiĉe larĝa. Dio helpu la digografon, se li
devus zorgi ankaŭ pri poranasaj staloj!”
Hauke pentis, ke li lasis la maljunulinon kun ŝiaj anasidoj
al la ratoj, kaj tial ne kontraŭdiris.
”Sed, mastro,” li ree komencis, ”estus necese, ke tiu aŭ alia
ricevu mallaŭdeton. Se vi persone ne volas tion fari, mallaŭ-
du la rajtigiton, kiu estas respondeca pri la diga ordo!”
”Kion diras la knabo?” demandis la digografo, tute rektig-
ante sin. Elke mallevis sian arte trikitan ŝtrumpon kaj aŭskultis atente.
”Jes, mastro,” daŭrigis Hauke, ”vi jam finis la printempan
revizion; tamen Peter Jansen, eĉ ĝis hodiaŭ, ne forigis la her-baĉon sur sia digoparto. Tie en la venonta somero la karde-
loj gaje ludos ĉirkaŭ la ruĝaj kardofloroj. Kaj apude — mi ne
scias, kies estas tiu parto — troviĝas en la ĉemara flanko de
la digo granda elkavaĵo. Tie ĉe bona vetero ludas multe da in-
fanoj; sed Dio ŝirmu nin kontraŭ inundo!”
La okuloj de la digografo pli kaj pli vastiĝis. ”Kaj plie …”
rekomencis Hauke. ”Kion plie, knabo?” demandis la digogra-
fo kvazaŭ tedite.
”Mastro,” dalirigis Hauke, ”vi ja konas la dikan Vollina, la
filinon de la digorajtigito Harders. Hejmenkondukante el la
paŝtejo la ĉevalojn de sia patro, kaj sidante kun siaj dikaj kruroj sur la maljuna flava ĉevalino, ŝi ĉiam oblikve surrajdas la digoeskarpon!”
Hauke nur nun rimarkis, ke Elke, balancante la kapon,
prudente rigardis lin.
Li ne pluparolis, ĉar pugnobato de la maljunulo sur la ta-
blon sonegis en liajn orelojn. ”Fulmotondro!” li kriegis, kaj
Hauke preskaŭ ektimis pro la subita, kvazaŭ ursa bleko. ”La
31
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
dika junulino estu punata; notu, Hauke! Pasintsomere la kna-
bino forkaptis de mi tri anasojn! Jes, jes, notu!” li ripetis, kiam Hauke hezitis. ”Se mi ne eraras, eĉ kvar!”
”Sed, patro,” diris Elke, ”ĉu ne lutro rabis la anasojn?”
”Granda lutro!” spiregante kriis la patro. ”Mi ja povas di-
ferencigi inter dika Vollina kaj lutro! Ne, ne, estis kvar anasoj, Hauke! Sed tion, pri kio vi antaŭe parolis, mi ne rimarkis.
En printempo la sinjoro supera digografo kaj mi kune priri-
gardis la digon, post kiam ni ĉi tie en mia domo matenman-
ĝis. Sed ni ne rimarkis ion malordan. Vi ambaŭ” — kaj li kelk-
foje kapbalancis signifoplene al Hauke kaj al sia filino —
”danku al Dio, ke vi ne estas digografo. Oni havas nur du
okulojn, sed devas vidi per cent. — Prenu la pridigajn fak-
turojn, Hauke, kaj kontrolu ilin; tiuj sinjoroj ofte kalkulas tro malprecize.”
Poste, reapogante la pezan korpon, li baldaŭ senzorge dor-
metis.
32
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Tiaj scenoj okazis kelkvespere. Hauke havis akrevidajn
okulojn; kaj dum ili kunsidis, li ne preterlasis atentigi la
maljunulon pri malutila farado aŭ preterlasoj en digaferoj.
Kaj ĉar tiu ne ĉiam povis rifuzi, la administrado pliordiĝis.
Kiuj antaŭe daŭrigis la malordon kaj subite sentis la novan
spiriton, tiuj serĉis mirigite kaj indignite la kaŭzon.
Kaj Ole, la ĉefservisto, ne preterlasis kiel eble plej disvastigi tiun kaŭzon kaj per tio krei malsimpation al Hauke kaj ties
certe kunkulpa patro. Sed la aliaj, kiuj plenumis siajn pridi-
gajn aferojn laŭorde aŭ kiuj mem sentis sin respondecaj, ri-
dis kaj ĝojis, ke la junulo aktivigis la maljunulon. Ili diris:
”Nur estas bedaŭrinde, ke la bubo ne havas sub la piedoj su-
fiĉan terposedaĵon; aliokaze li povus fariĝi tia digografo, kiaj ili estis en la pasintaj tempoj; sed la malmultaj kampoj de lia patro tion ne ebligas.”
Kiam en la posta aŭtuno la prefekto kaj la supera digografo
venis por revizio, la lasta akre rigardis la maljunan Tede Volkerts, dum tiu invitis lin al matenmanĝo. ”Vere, digografo,”
li diris, ”mi tion jam pensis; vi efektive plijuniĝis je dek jaroj!
Vi ĉifoje faris multe da proponoj; se ni hodiaŭ nur povos ĝisfi-ne priparoli ĉiujn!”
”Certe, certe, supera digografa moŝto,” respondis kontente
ridetante la maljunulo, ”la ansera rostaĵo certe fortigos nin!
Jes, dank’al Dio mi ankoraŭ ĉiam sentas min freŝa kaj juna!”
33
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Li ĉirlkaŭrigardis, ĉu ne eble Hauke estas proksima; poste li
aldonis ceremonie: ”Pro tio mi esperas sukcesplene plenumi
mian oficon ankoraŭ dum kelkaj jaroj.”
”Kaj je tio, kara digografo,” respondis lia ĉefo ekstarante,
”ni malplenigu niajn glasojn!”
Elke estis surtabliginta la matenmanĝon. Kiam sonis la gla-
soj, ŝi forlasis la ĉambron, mallaŭte ridante. Poste ŝi iris en la kuirejon, prenis pladon da restaĵoj kaj iris tra la stalo por
manĝigi la kortbirdaron antaŭ la ekstera pordo.
En la stalo staris Hauke Haien, per forkego metanta fojnon
en la rakojn por la bovinoj, kiuj pro la malbona vetero jam estis enstaligitaj. Vidante veni la knabinon, li puŝegis la forkegon sur la fundon kaj diris: ”Nu, Elke?”
Ekhaltante ŝi kapjesis. ”Ja, Hauke; domaĝe, ke vi ĵus ne es-
tis en la ĉambro!”
”ĉu vi tion opinias? Kial, Elke?”
”La sinjoro supera digografo laŭdis la mastron!”
”La mastron? Kiom tio koncernas min?”
”Ne; mi opinias, ke li laŭdis la digografon!”
La vizaĝo de la junulo fariĝis purpura.
”Mi bone scias,” li diris, ”kion vi celas per viaj vortoj!”
”Ne ruĝiĝu, Hauke; fakte vi estis tiu, kiun laŭdis la supera
digografo!”
Hauke ridetante rigardis ŝin. ”Ja ankaŭ vin, Elke!” li diris.
Sed ŝi kapneis. ”Ne, Hauke; kiam mi estis la sola helpan-
to, oni ne laŭdis nin. Mi nur povas kalkuli; sed vi ekstere rimarkas ĉion, kion devus vidi la digografo mem, vi superis
min!”
”Tio ne estis mia celo,” diris Hauke iom honteme. Li flan-
34
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
kenigis la kapon de bovino. ”Ruĝmakulino, ne formanĝu la
forkegon, vi ja ricevos sufiĉe!”
”Ne opiniu, Hauke, ke mi envias vin!” diris la knabino post
mallonga pripenso. ”Tio ja estas virafero!” Haŭlke etendis al
ŝi la manon: ”Elke, tion certigu al mi per manpremo!”
Purpura ruĝo vidiĝis sur la vizaĝo de la knabino. ”Kial?” ŝi
demandis. ”Mi ne estas mensogema.”
Hauke volis respondi, sed ŝi jam estis forlasinta la stalon.
Starante, la forkegon en la mano, li nur aŭdis, kiel ekstere la anasoj kaj kokoj kriis kaj klukis.
35
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Estis en januaro. Hauke servis por la tria jaro. Vintra festo
estis festota, kiun oni ĉi tie nomas Eisboseln. La malbor-
daj ventoj ne blovis, kaj tial konstanta frosto kovris ĉiujn fo-sojn interkampajn per firma, ebena, kristalklara glacitavolo.
La blokformaj kampoj do formis vastan areon por ĵetludado
per malgrandaj lignogloboj, plenigitaj je plumbo, kiuj devas
trafi la celon. ĉiutage blovis malakra nordorienta vento. ĉio
estis en ordo. La seklandviroj en la preĝeja vilaĝo estis invititaj al konkurso kaj akceptis. ĉiu partio elektis naŭ ĵetontojn.
Ankaŭ la gvidontoj kaj arbitraciontoj estis elektitaj. Kiel la lastajn, kies tasko estis, inter si pridiskuti dubajn ĵetojn, oni ĉiam elektis virojn, kiuj estis kapablaj plej sukcese pledi por siaj partioj. Plej volonte oni elektis virojn, kiuj krom sana prudento ankaŭ havis gajigan parolmanieron. Tia estis antaŭ ĉiuj
Ole Peters, la ĉefservisto de la digografo. ”ĵetu nur kiel diabloj,” li diris, ”la babiladon mi faros senkoste!”
Estis fruvespere antaŭ la festotago. En la apuda ĉambro de
la paroą gastejo supre sur seklando kunvenis kelkaj ĵeton-
toj por decidi pri kelkaj, kiuj ankoraŭ lastmomente estis anoncintaj sin. Inter ili ankaŭ estis Hauke Haien. Li unue ne
intencis anonci sin, kvankam li povis fidi al sia ĵetlerta mano.
Li timis, ke Ole Peters, okupanta en la konkurso honoran ofi-
con, povus malakcepti lin. Tian humiligon li volis eviti; sed
Elke ankoraŭ lastmomente voligis lin. ”Li ne kuraĝos,” ŝi di-
36
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
ris; ”li estas filo de taglaboristo; sed via patro posedas bovinon kaj ĉevalon kaj krom tio li estas la plej prudenta viro en la vilaĝo!”
”Sed, se li tamen kuraĝos?”
Ridetante ŝi rigardis lin per siaj malhelaj okuloj. ”Tiuoka-
ze”, ŝi diris, ”mi rifuzos, kiam li vespere deziros danci kun la filino de sia estro!” — Post ĉi tiuj vortoj Hauke kuraĝe kapjesis al ŝi.
Nun tiuj junuloj, kiuj ankoraŭ deziris partopreni la kon-
kurson, staris frosttremante kaj piedbatante antaŭ la paroą
gastejo. Ili rigardis la pinton de la preĝeja turo, konstruita el ŝtonblokoj, apud kiu troviĝis la gastejo. La kolomboj de la
pastro, nutrintaj sin dum la somero sur la vilaĝaj kampoj, ĵus revenis el la kortoj kaj garbejoj de la kamparanoj, kie ili ser-
ĉis grenerojn. Ili malaperis sub la ŝindoj de la turo, malantaŭ kiuj troviĝis iliaj nestoj. Okcidente, super la maro, ardis vespera ĉielruĝo.
”Morgaŭ estos bona vetero,” diris unu el la junuloj kaj ko-
mencis vigle paŝi tien kaj reen, ”sed malvarme, malvarme!”
Dua junulo, ne plu vidante flugantan kolombon, eniris la do-
mon kaj haltis apud la ĉambropordo, por kasaŭskulti la dis-
putadon. Ankaŭ la subservisto de la digografo aliris. ”Aŭskul-
tu, Hauke,” li diris, ”nun ili disputas pri vi!” Klare estis aŭdebla la knarvoĉo de Ole Peters: ”Subservistoj kaj knaboj ne
estas indaj partopreni!”
”Venu,” li flustris, provante tiri Hauken ĉe la maniko al la
ĉambropordo, ”ĉi tie vi povos ekscii, kiom alte ili taksas vin!”
Sed Hauke liberigis sin kaj reiris antaŭ la domon. ”Ili ne
ŝlosis la dompordon, por ke ni aŭdu la decidon!” li kriis re-
turne.
37
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Antaŭ la domo staris la tria el la anoncintoj. ”Mi timas, ke
ili min ne akceptos,” li diris al Hauke; ”mi estas apenaŭ dek-
okjara. Se ili nur ne postulos baptateston. Vi, Hauke, certe
estos akceptata helpe de via ĉefservisto!”
”Certe ne!” murmuris Hauke, piedĵetegante ŝtonon trans la
vojon.
La bruo en la ĉambro plilaŭtiĝis; sed iom post iom estiĝis
silento. Ili ekstere reaŭdis ta mallaŭtan nordorientan venton, kiu ĉirkaŭludis la preĝejan turon. La kaŝaŭskultinto reiris al ili. ”Pri kiu ili disputis?” demandis la dekokjarulo. ”Pri tiu!” li respondis, montrante al Hauke. ”Ole Peters taksis lin knabo;
sed ĉiuj kontraŭdiris. Lia patro posedas bruton kaj kamparon,
diris Jes Hansen. Jes, kamparon, kriis Ole Peters, tiom, ke oni povas fortransporti ĝin sur dektri ĉaroj. Fine Ole Hensen
kriis: Silentu, mi volas klarigi la aferon. Kiu estas la plej eminenta viro en la vilaĝo? Ili silentis kaj ŝajnis pripensis. Poste iu diris: Tiu certe estas la digografo! La ceteraj kriis: Nu do, pro ni la digografo! Kaj kiu estas la digografo? denove demandis Ole Hensen; sed akre pripensu ĉifoje! — Subite iu mallaŭ-
te ridetis; nun alia, ĝis fine estis aŭdebla laŭta ridado. — Nu do, voku lin, diris Ole Hensen, ĉar vi ja ne volas malakcepti
la digografon! Mi opinias, ke ili ridas ankoraŭ nun; sed la vo-
ĉo de Ole Peters ne plu estis aŭdebla.” Per tio la junulo fin-
raportis.
Preskaŭ sammomente en la domo oni brumalfermis la
ĉambropordon kaj: ”Hauke! Hauke Haien!” oni vokis laŭte
kaj gaje en la malvarman nokton.
Hauke eniris la domon. Li ne aŭdis, kiu estas la digografo,
sed neniu konis liajn pensojn.
Kiam, post mallonga tempo, li proksimiĝis al la domo de
38
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
sia estro, li vidis Elken, starantan ĉe la barilo antaŭ la supren-irejo. La lunlumo briletis sur la netransvidebla, per blanka
prujno kovrita paŝtejo. ”Vi staras ĉi tie?” li demandis.
ŝi nur kapjesis. ”Kion vi atingis? ĉu li kuraĝis?”
”Kial ne?”
”Nu, kaj?”
”Ja, Elke, mi tamen morgaŭ rajtos provi mian bonŝancon!”
”Bonan nokton, Hauke!” Kaj facilpaŝe ŝi suprenkuris kaj
malaperis en la domo.
Malrapide li sekvis.
39
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Sur la vasta paŝtejo, etendiĝanta oriente laŭlonge de la
landflanko de la digo, oni vidis en la sekvinta posttagme-
zo nigran homamason. Jen ĝi staris senmove, jen, post kiam
ligna globo dufoje estis ĵetita trans la teron, senprujnigitan de la suno, ĝi moviĝis kaj iris antaŭen. La partioj de Eisbosler estis en la mezo. Ilin ĉirkaŭis virinoj, viroj kaj infanoj. ĉiu, kiu iel povis veni, ĉeestis. La malpli junaj viroj, vestitaj en longaj redingotoj, ĝue fumis el mallongaj pipoj. La virinoj en tukoj
kaj jakoj; kelkaj eĉ kondukis infanojn, aŭ portis lin sur la brakoj. El la glacikovritaj fosoj, kiujn nun transiris la homama-
so, briletis inter kanpintoj la pala lumo de la posttagmeza
suno. Frostegis, sed la ludo seninterrompe daŭris. ĉies rigar-
do ĉiam denove sekvis la flugantan globon, ĉar de ĝi dependis
por la tuta vilaĝo la honoro de la tago. La arbitracianto de la marskviroj portis blankan; tiu de la seklandviroj nigran sig-nobastonon kun fera pinto. Kie la globo finis sian kuron, tie
oni enbatis la bastonon en la frostmalmoligitan teron. Laŭ tio, ĉu la ĵeto estis bona aŭ ne, oni silente admiris aŭ la kontraŭ-
partio rikanis. Kies globo kiel unua atingos la celon, tiu estos venkinto por sia partio.
La ĉeestantoj nur malmulte parolis; nur se okazis ĵeto eks-
terordinara, oni aŭdis vokon de la junaj viroj aŭ virinoj. Aŭ iu el la maljunuloj elbuŝigis sian pipon, frapis per ĝi kun kelkaj afablaj vortoj la ŝultron de la ĵetinto, dirante: ”Jen, kia ĵeto, 40
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
diris Zaąrio, ĵetinte sian edzinon tra la plankopordo; aŭ: Tiel ĵetis ankaŭ via patro, Dio eterne favoru lin!” aŭ ili parolis ion alian.
ĉe lia unua ĵeto la feliĉo ne favoris Hauken. ¯uste kiam li
svingis sian brakon por ĵeti la globon, la suno, ĝis nun nubo-
kovrita, senvualiĝis kaj blindiga brilo trafis liajn okulojn.
La ĵeto estis tro mallonga. La globo falis sur foson kaj enŝo-
vis sin en la kavglacion.
”Ne validas! Ne validas! Hauke ĵetu refoje!” kriis liaj sam-
partianoj.
Sed la arbitracianto de la seklandviroj kontraŭdiris :
”Devas valori, ĵetite estas ĵetite!”
”Ole, Ole Peters!” kriis la marskjunularo.
”Kie estas Ole? ĉe diablo, kie li estas?”
Sed li jam ĉeestis. ”Ne kriu tiel laŭte! ĉu estas pro Hauke?
Tion mi jam supozis!”
”Estas tute egale! Hauke ĵetu refoje; nun montru, ke vi es-
tas kapabla pledi por via partio!”
”Tion mi povas!” kriis Ole kaj, irante al la arbitracianto de
la seklandviroj, li superŝutis lin per amaso da sensencaĵo. Sed liaj vortoj ĉifoje ne estis tiel akraj kaj efikaj. Apud li staris la knabino kun la strangaj brovoj kaj rigardis lin akre kaj kolere. Sed virino ne rajtis paroli.
”Vi parolas sensencaĵon!” kriis la al la arbitracianto, ”ĉar vi estas malprava. Suno, luno kaj steloj ĝenas nin ĉiujn same. La ĵeto estis mallerta, kaj ĉiuj mallertaj ĵetoj validas!”
Tiel ili ankoraŭ pludisputis; sed la decido estis, ke laŭ sciigo de la gvidanto Hauke ne rajtis ripeti sian ĵeton.
”Daŭrigu!” kriis la seklandviroj, kaj ilia arbitracianto elti-
ris el la tero la nigran bastonon. La ĵetonto, kies vico estis, 41
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
venis kaj ĵetis la globon. Kiam la ĉefservisto de la digografo volis rigardi la ĵeton, li devis preteriri Elke Volkerts. ”Kial tiel senprudenta?” ŝi flustris al li.
Preskaŭ furioze li rigardis ŝin, kaj ĉiu malseriozeco mal-
aperis el lia larĝa vizaĝo. ”Pro vi!” li respondis, ”ĉar ankaŭ vi estas tia!”
”Foriru, mi divenas viajn pensojn, Ole Peters!” respondis
la knabino, rektigante sin. Sed li, kvazaŭ nenion aŭdinte, sin deturnis.
La ludo kaj la nigra kaj blanka bastonoj iris antaŭen. Kiam
ree estis la vico de Hauke, lia globo flugis jam tiom malprok-
simen, ke la celo, granda kalkumita barelo, klare videbliĝis.
Nun li estis energia, forta junulo, kaj matematikon kaj ĵetler-tecon li ekzercis ĉiutage dum sia infanaĝo. ”Ho, Hauke!” vo-
kis iu el la amaso, ”tio ja estis, kvazaŭ la ĉefanĝelo Mifiaelo mem ĵetis!” Maljuna virino kun kuko kaj brando premis sin
tra la amaso al Hauke. Pleniginte glason, ŝi prezentis ĝin al li.
”Jen,” ŝi diris, ”ni repaciĝu; hodiaŭ estas pli gaja tago ol tiu, en kiu vi mortbatis mian katon!” Rigardante ŝin, li rekonis, ke estas Trin Jans. ”Mi dankas al vi, maljunulino,” li diris, ”sed tion mi ne trinkos.” Elpoŝiginte nove stampitan taleron, li
enmanigis ĝin al ŝi, dirante: ”Prenu kaj trinku mem, Trin, per tio ni estos repaciĝintaj!”
”Prave, Hauke,” trinkante respondis la maljunulino, ”tio
estas ankoraŭ pli bona por maljuna virino kiel mi!”
”Kiel statas viaj anasoj?” li ankoraŭ postkriis al ŝi. Sed ŝi, sen turni sin, kapneis kaj mansignis. ”Malbone, malbone,
Hauke; estas tro multe da ratoj en la fosoj. Dio favoru min,
oni devos nutri sin per alia okupo!” Per ĉi tiuj vortoj ŝi denove 42
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
premis sin en la homamason kaj ree laŭdis siajn brandon kaj
mielkukon.
Fine la suno malleviĝis malantaŭ la digon, postlasante ar-
dan, ruĝviolan brilon. Kelkfoje nigraj kornikoj, dum momen-
to aspektantaj kvazaŭ orumitaj, preterflugis. Vesperkrepuskis.
Sur la kampoj la nigra homamaso pli kaj pli alproksimiĝis al
la barelo. Eksterordinara ĵeto jam povis atingi ĝin. Estis la
vico de la marskviroj. Hauke devis ĵeti.
La blanka barelo akre kontrastis kontraŭ la larĝa vespera
digoombro. ”Hodiaŭ vi denove devos lasi al ni la venkon!”
kriis unu el la seklandviroj; ĉar ili havis avantaĝon de mini-
mume dek futoj. Oni akre konkuris.
La maldika staturo de la antaŭa nomito ĵus eliris el la ama-
so. La grizaj okuloj en la longa frisa vizaĝo rigardis al la barelo. En la malstreĉita mano kuŝis la globo.
”La celo certe estas tro granda al vi!” li aŭdis en tiu mo-
mento la knarvoĉon de Ole Peters proksime antaŭ siaj oreloj,
”ĉu ni anstataŭigu ĝin per griza poto?”
Hauke turnis sin kaj rigardis lin fikse. ”Mi ĵetas pro la ho-
noro de la marsko,” li diris, ”sed pro kio vi?”
”Mi opinias, pro la samo; sed vi certe ĵetas pro Elke Vol-
kerts!”
”Flanken!” kriis Hauke, pretigante sin por ĵeti. Sed Ole an-
koraŭ pli proksimiĝis. Subite, antaŭ ol Hauke komprenis la
situacion, ies mano kaptis la altrudinton kaj tiris lin malan-
taŭen, tiel ke la junulo ŝanceliĝis kontraŭ siaj ridantaj kama-radoj. Ne estis granda mano, kiu tion faris; ĉar kiam Hauke
por momento turnis la kapon, li vidis apud si Elke Volkerts,
kiu estis ordiganta sian manikon, kaj ŝiaj malhelaj brovoj kva-zaŭ kolertremetis en la ekscitita vizaĝo.
43
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
La brakoj de Hauke fariĝis kvazaŭ ŝtalaj. Li iom klinis sin,
kelkfoje movante la globon en la mano. Nun li ĵetis, kaj am-
baŭpartie regis morta silento. ĉies okuloj rigardis la flugan-
tan globon. Oni povis aŭdi la zumadon, kun kiu ĝi rapidis tra
la aero. Subite, jam malproksime de la ĵetloko, ĝin kovris la
flugiloj de arĝentmevo, kriante preterfluganta. Sed sammo-
mente oni povis aŭdi, kiel la globo tondris kontraŭ la barelon.
”Hura por Hauke!” kriis la marskanoj, kaj la sciigo: ”Hauke,
Hauke Haien venkis en la konkurso!” brue trakuris la tutan
popolamason.
Sed tiu, ĉirkaŭita de ĉiuj, nur estis preninta la manon ĉe sia flanko. Ankaŭ tiam, kiam ili denove kriis: ”Kial vi staras tiel senmova, Hauke? La globo ja kuŝas en la barelo!” li nur kapjesis, sed ne moviĝis. Sed sentante, ke la malgranda mano
firme premis lian, li diris: ”Vi pravas, ankaŭ mi opinias, ke mi venkis!”
Poste la tuta homamaso reiris. Elke kaj Hauke estis disigi-
taj de la amaso kaj forpremitaj sur la vojon al la trinkejo. Sed kie la vojo disiĝas al la teraltaĵo de la digografo, tie ili ambaŭ eligis sin el la interpremo. Dum Elke eniris sian ĉambron,
Hauke staris antaŭ la stalpordo kaj vidis, kiel la nigra hom-
amaso malrapide suprenŝovis sin al la paroą trinkejo, kie
dancejo estis preta. La krepusko iom post iom malleviĝis sur
la vastan regionon. Fariĝis ĉirkaŭ li pli kaj pli silente; nur la brutaro en la stalo bruetis. Li opiniis, ke li aŭdas el la trinkejo jam muzikon de klarnetoj. Subite li aŭdis susuradon de
robo, kaj mallongaj, energiaj paŝoj malsupreniris la vojeton,
kondukanta tra la kampoj supren al la seklando.
Nun li ankaŭ vidis en la krepusko la staturon, kaj rekonis
ke estas Elke. Ankaŭ ŝi iris al la danco en la trinkejo. Sango 44
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
alfluis lian kapon. ĉu li sekvu kaj akompanu ŝin? Sed rilate al virinoj Hauke ne estis heroo. Pensante tion, li restis staranta,
ĝis ŝi malaperis en la mallumo.
Poste, kiam li ne plu bezonis timi atingi ŝin survoje, li iris la saman vojon, ĝis li estis antaŭ la trinkejo apud la preĝejo.
Tie lin jam ĉirkaŭbruis la babilado kaj kriado de tiuj, kiuj premis sin en la koridoro aŭ antaŭ la domo; kaj la akra sono de
violonoj kaj klarnetoj. Neatentite li enpremis sin en la gildo-
ĉambron. ¯i estis malgranda kaj tiel plena, ke oni apenaŭ po-
vis atingi unu paŝon antaŭ si. Silente li staris ĉe la pordfosto, rigardante la vigle moviĝantan svarmon. La homoj ŝajnis al li
malsaĝuloj. Li ankaŭ estis certa pri tio, ke neniu plu memo-
ras pri la posttagmeza konkurso kaj pri la venkinto. ĉiu nur
rigardis sian knabinon kaj rondmovis sin kun ŝi. Liaj okuloj
serĉis nur ŝin! Kaj fine — jen! ŝi dancis kun sia kuzo, juna digorajtigito. Sed jam li ne plu vidis ŝin; li nur vidis knabinojn, kiuj ne interesis lin. Subite violonoj kaj klarnetoj silentis. La danco finiĝis, sed tuj komenciĝis alia. Hauke pensis, ĉu Elke
plenumos sian promeson; ĉu ŝi ne dancos preter li kun Ole
Peters. Li preskaŭ kriis ĉe la nura penso. Tiuokaze — ja, kion fari? Sed ŝajnis, ke ŝi ne dancas; kaj fine ankaŭ ĉi tiu danco finiĝis. Alia, dupaŝo ĵus modiĝinta ĉi tie, sekvis. Kvazaŭ furioze la muziko ekludis. La junuloj rapidegis al siaj knabinoj,
tiel ke la kandellumoj ĉe la muroj flagris. Hauke preskaŭ el-
artikigis sian kolon por vidi la parojn. Kaj jen — en la tria paro estis Ole Peters; sed kiu estas lia dancantino? Larĝŝultra marskjunulo, staranta antaŭ ŝi, kovris ŝian vizaĝon. La danco daŭris kaj Ole kun sia dancantino eliĝis el la svarmo. ”Vollina! Vollina Harders!” kriis Hauke preskaŭ laŭte, por tuj pos-te trankviliĝe ĝemi. Sed kie estas Elke? ĉu ŝi ne havas dancan-45
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
ton aŭ rifuzas ĉiujn, ne volante danci kun Ole? La muziko
reeksonis kaj nova danco komenciĝis; sed denove li ne vidis
Elken. Sed jen venis Ole ankoraŭ ĉiam ĉe la brako kondukan-
te la dikan Vollina. ”Nu, nu;” diris Hauke por si mem, ŝajne
Jes Harders kun siaj dudek-kvin dematoj* ankaŭ baldaŭ fari-
ĝos maljun-alimentulo**! Sed kie estas Elke?”
Forlasinte la pordfoston, li enpremis sin pli internen. Jen!
— subite li staris antaŭ ŝi, kiu kun malpli juna amikino sidis en angulo.
”Hauke,” ŝi diris, levante sian mallarĝan vizaĝon, ”ĉu vi ĉi
tie? Mi ja ne vidis vin danci!”
”Mi ne dancis,” li respondis.
”Kial ne, Hauke?” — kaj duone starante ŝi aldonis: ”ĉu vi
deziras danci kun mi? Mi rifuzis danci kun Ole Peters; li ne
denove petos!”
Sed Hauke ne moviĝis. ”Mi dankas, Elke,” li diris, ”mi ne
sufiĉe scipovas la dancadon; eble oni priridus vin; kaj plie …”
Li subite silentis, nur bonkore rigardante ŝin per siaj grizaj okuloj, kvazaŭ ili devus kompletigi la frazon.
”Kion vi volas diri, Hauke?” ŝi mallaŭte demandis.
”… Elke, mi opinias, ke ĉi tiu tago ne pli povas favori min,
ol ĝi jam faris!”
”Jes,” ŝi diris, ”vi venkis en la konkurso.”
”Elke!” li riproĉetis apenaŭ aŭdeble.
ŝi ege ruĝiĝis.
”Nu, kio do?” ŝi demandis, mallevante la rigardon.
* termezuro.
** iu, kiu transdonis sian havaĵon al sia(j) infano(j) sed rezervis por si parton de ĝi.
46
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Sed kiam junulo forkondukis ŝian amikinon al danco, Hau-
ke diris pli laŭte: ”Mi atendis pli valoran premion!” —
Ankoraŭ kelkaj momentoj ŝiaj okuloj rigardis teren. Poste
ŝi malrapide levis ilin kaj, trankvile sed korprofunde rigardan-te lin, kiu sentis la rigardon kvazaŭ someran aeron, ŝi diris:
”Hauke, agu laŭ via koro; ni ja komprenas nin!” —
Elke dum ĉi tiu vespero ne plu dancis. Hejmenirante ili
tenis sin mano ĉe mano. Sur la ĉielo la steloj trembrilis super la silenta marsko. Blovis malforta orienta vento, kunportan-ta akran froston. Sed ambaŭ iris sen multe da tukoj kaj ĉir-
kaŭpendaĵoj, kvazaŭ subite printempo estus veninta.
47
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Hauke cerbumis pri objekto, kies uzo ja estis en necerta
estonteco, sed per kiu li intencis aranĝi al si sekretan
solenon. Pro tio li iris la sekvintan dimanĉon en la urbon al
la maljuna oraĵisto Andersen, kaj postulis pezan oran ringon.
”Montru la fingron, por ke mi mezuru!” diris la maljunu-
lo, prenante lin ĉe la ringfingro. ”Nu,” li diris, ĝi ne estas tiel dika, kiel ili kutime estas ĉe viaspecaj homoj.”
”Bonvolu mezuri la malgrandan fingron!” diris Hauke,
etendante ĉi tiun.
La oraĵisto iom frapite rigardis lin; sed lin ja ne koncernis
la pensoj de la vilaĝjunuloj. ”Tian oni certe trovos inter la
porvirinaj ringoj!” al diris, kaj Hauke ruĝiĝis. La ringeto estis konforma. Rapide preninte ĝin, li pagis per brila arĝenta mo-no. Kun fortaj korbatoj kaj kvazaŭ plenumante solenan agon,
li metis ĝin en la veŝtpoŝon. Tie li portis ĝin, maltrankvile, sed tamen fiere; kvazaŭ la poŝo nur estus destinita porti ringon.
Li portis ĝin dum jaroj; ja, la ringo eĉ devis migri en nov-
an veŝtpoŝon, ĉar okazo por ĝia liberiĝo ne volis veni. Li ja
pensis iri rekte al la estro, ĉar lia patro ankaŭ estas bienulo samgenta. Sed, pli trankvila, li opiniis, ke la maljuna digografo priridus sian subserviston, kaj pro tio li kaj la filino de la digografo plue vivis unu apud la alia, ankaŭ ŝi en knabina sin-reteno; kaj tamen ambaŭ, kvazaŭ ili ĉiam irus mano en ma-
no.
48
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Unu jaron post tiu vintrofesto, Ole Peters eksiĝis el sia ser-
vo kaj edzinigis Vollinan Harders. Hauke pravis. La patro fari-
ĝis maljun-alimentulo, kaj anstataŭ la dika filino nun la vig-
la bofilo rajdis la flavan ĉevalinon sur la paŝtejon kaj, kiel oni diris, returne ĉiam tuŝante la digeskarpon. Hauke fariĝis ĉefservisto, kaj iu pli juna ekokupis lian oficon. Unue la digogra-fo ne emis avancigi fin. ”Subservisto estas pli utila,” li murmuris, ”mi bezonas lin pro miaj libroj.” Sed Elke riproĉis: ”Patro, tiuokaze ankaŭ Hauke foriros.” Nun la maljunulo timis,
kaj Hauke farigis ĉefservisto. Malgraŭ tio li, kiel antaŭe, helpis en la pridiga administrado.
Post plia jaro Hauke diris al Elke, ke lia patro kadukiĝas kaj ke la malmultaj tagoj, dum kiuj la estro forpermesas lin helpi la patron, nun ne plu sufiĉas. ”La patro penegadas, kaj mi
ne plu povas tion permesi!”
Estis somera vespero. Ambaŭ staris en la vespera brilo sub
la majesta frakseno antaŭ la dompordo. La knabino silente
rigardis en la foliaron de la arbo. Poste ŝi respondis: ”Mi tion ne volis tuŝi, Hauke; mi opiniis, ke vi mem agos, kiel estas necese!”
”Mi devos forlasi vian domon, kaj ne povos reveni!” —
Dum kelkaj momentoj ili silentis, rigardante la vesperan
ĉielruĝon, malleviĝanta malantaŭ la digo en la maron. —
”Vi sciu,” ŝi diris, ”ke mi hodiaŭ matene estis ĉe via patro
kaj trovis lin dormanta en sia fotelo, kun la liniilo en la mano.
La desegnotabulo kun duonfinita desegnaĵo kuŝis antaŭ li sur
la tablo. Li vekiĝis kaj pene babilis kun mi kvaronhoron, sed
kiam mi volis foriri, li timplene retenis min ĉe la mano, kva-
zaŭ timante, ke estas lastfoje, sed …”
”Kio ’sed’, Elke?” demandis Hauke, ĉar ŝi hezitis daŭrigi.
49
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Larmoj fluis sur la vangojn de la knabino. ”Mi nur pensis
pri mia patro,” ŝi diris; ”kredu, li forte sentos vian foreston!”
Kaj kvazaŭ igante sin kuraĝa por tion eldiri, ŝi aldonis: ”Mi timas, ke ankaŭ li baldaŭ mortos!”
Hauke ne respondis. Estis subite al li, kvazaŭ moviĝus la
ringo en lia poŝo; sed antaŭ ol li regis sian ĉagrenon pro la
subita sento, Elke daŭrigis: ”Ne koleru, Hauke; mi fidas, ke
ankaŭ tiam vi ne lasos nin solaj!” —
Emocie li kaptis ŝian manon, kaj ŝi ne fortiris ĝin. Ankoraŭ
dum iom da tempo la junaj homoj staris kune en la noktiĝo;
ĝis kiam iliaj manoj liberiĝis kaj ĉiu hejmeniris sian vojon. —
Ventekblovo muĝis tra la fraksena foliaro, brukrakigante la
fenestro-kovrilojn ĉe la antaŭa flanko de la domo. Sed iom
post iom la nokto venis, kaj silento regis la vastegan ebena-
ĵon.
50
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Kun la helpo de Elke Hauke eksiĝis el la servo de la mal-
juna digografo, kvankam li ne ĝustatempe estis maldun-
ginta sin; kaj du novaj servistoj nun estis en la domo.
Post kelkaj monatoj Tede Haien mortis; sed antaŭe li vokis
la filon al sia lito. ”Eksidu ĉe mi, mia infano!” diris la maljunulo per malforta voĉo. ”Ne timu, nur la anĝelo de la morto
estas ĉe mi por forvoki min!”
Kaj la emociita filo eksidis proksime apud la malluma mur-
lito: ”Parolu, patro, kion vi ankoraŭ intencas diri al mi!”
”Ja, mia filo, ankoraŭ ion!” diris la patro, etendanie siajn
manojn sur la litkovrilo. ”Kiam vi, preskaŭ ankoraŭ infano,
ekservis ĉe la digografo, vi revis iam mem esti digografo. Tio influis min; kaj iom post iom ankaŭ mi opiniis, ke vi estos la taŭga viro. Sed via heredaĵo estis tro malgranda por tia ofico.
Dum via servtempo mi vivis tre modeste, intencante pligran-
digi ĝin.”
Hauke kortuŝite kaptis la manojn de sia patro, kiu penis
rektigi sin, por ke li vidu la filon. ”Ja, ja, mia filo,” li diris, ”jen, en la supra tirkesto de la ŝranko, kuŝas dokumento. Vi scias,
ke la maljuna Antje Wohlers posedas kampon, ampleksanta
kvin kaj duonan dematojn, sed ŝi en sia kadukeco ne plu po-
vis vivi nur per la farmmono. Pro tio mi regule donis al la
kompatinda virino je Martentago certan sumon, kaj pli mul-
te, se mi povis; kaj por tio ŝi transdonis al mi la kampon; ĉio 51
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
estas valida. Nun ankaŭ ŝi baldaŭ mortos. La malsano de nia
marsko, la kancero, kaptis ŝin. Vi ne plu estos devigata pagi.”
Dum momento li fermis la okulojn; poste li ankoraŭ diris:
”Ne estas multe; sed vi posedos pli multe, ol vi havis ĉe mi,
ĝi servu por via surtera vivo!”
Dum la dankparoloj de la filo la patro ekdormis. Li ne plu
havis ion por diri; kaj jam post kelkaj tagoj la Dia anĝelo por eterne fermis liajn okulojn; kaj Hauke ekposedis sian patran
heredaĵon.
La tagon post la enterigo Elke eniris lian domon. ”Dankon,
ke vi rigardas ĉe mi!” salutante alvokis ŝin Hauke. Sed ŝi re-
spondis: ”Mi ne venis por rigardi, mi iom volas ordigi, por ke vi loĝu komforte en via domo. Via patro pro siaj kalkulado kaj desegnado ne multe atentis ordon kaj krom tio la morto kaŭ-
zas malordon.”
El siaj grizaj okuloj konfidoplene rigardante ŝin, li diris: ”Ja, do ordigu, ankaŭ mi tion ŝatas!”
Kaj poste ŝi ordigis. Senpolviginte la desegnotabulon, ŝi
portis ĝin al la subtegmento. Liniotirilojn, krajonon kaj kre-
ton ŝi zorgeme enŝlosis en ŝranko. Nun ŝi vokis la junan ser-
vistinon kaj kun ŝia helpo ŝi transportis la tutan meblaron de la ĉambro en alian kaj starigis ĝin pli konvene, tiel ke ŝajnis, kvazaŭ ĉi tiu ĉambro nun estas pli luma kaj granda. Ridetante
Elke diris: ”Tion fari, nur ni virinoj estas kapablaj”, kaj Hau-ke, malgraŭ sia funebro pro la patro, feliĉe estis rigardinta kaj ankaŭ helpinta laŭbezone.
Kaj kiam vesperkrepuskis — estis en la komenco de sep-
tembro — ĉio estis en tia stato, kian ŝi intencis. Kaptante lian manon kaj kapjesante al li kun siaj malhelaj okuloj, ŝi diris:
”Venu kaj vespermanĝu ĉe ni; al mia patro mi devis promesi
52
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
kunirigi vin; hejmenvenonte vi trankvile povos eniri vian
domon!”
Kiam ili eniris la vastan loĝoĉambron de la digografo, kie
ĉe fermitaj fenestrokovriloj jam lumis sur la tablo du kan-
deloj, tiu volis ekstari el sia fotelo, sed refalante li nur vokis sian eksserviston: ”Bone, bone, Hauke, ke vi vizitas viajn mal-novajn amikojn. Venu pli proksimen, ankoraŭ pli!” Kaj kiam
Hauke venis al lia seĝo, li kaptis per siaj dikaj manoj la ma-
non de la junulo, dirante: ”Trankviliĝu nun, ĉiu devas morti,
kaj via patro vere ne estis malbonulo. Sed, Elke, surtabligu la rostaĵon, ni devas plifortigi nin! Estas por ni multe da laboro, Hauke! La aŭtuna revizio baldaŭ komenciĝos. La fakturoj
pri digoj kaj kampdefluiloj tre amasiĝis pro la digodifekto en la okcidenta distrikto antaŭ nelonge. Mi ne scias, kion fari pro troa okupiteco. Sed vi, dank’al Dio, estas multe pli juna. Hauke, vi estas brava junulo!”
Post ĉi tiu elkora parolo li lasis refali sin kaj palpebrumis
sopire al la pordo, tra kiu Elke ĵus eniris kun rostaĵplado.
Hauke ridetante staris apud li.
”Eksidu!” diris la digografo, ”por ke mi ne perdu tempon,
malvarma — tio ne bongustas!”
Kaj Hauke eksidis. ŝajnis al li memkompreneble helpi la
patron de Elke; kaj kiam la aŭtuna revizio venis kaj post ĝi
kelkaj monatoj pasis, li estis plenuminta la plej grandan par-
ton de ĝi. —
53
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
La rakontanto eksilentis kaj ĉirkaŭrigardis. Meva krio es-
tis soninta kaj de la koridoro aŭdiĝis piedbatado, kvazaŭ
iu purigus siajn pezajn botojn. La digografo kaj rajtigitoj turnis la kapojn al la pordo. — Kio estas? kriis la unua.
Forta viro, kun ŝtormoĉapelon sur la kapo, eniris. — Estro,
— li diris, — ni ambaŭ, Hans Nickels kaj mi, vidis, ke la blank-
ĉevala rajdanto ĵetis sin en Wehle.
—Kie vi tion vidis? — demandis la digografo.
—Ja ekzistas nur unu Wehle, tiu en la kampo de Jansen, tie
kie etendiĝas la poldero de Hauke Haien!
—ĉu vi tion vidis nur unu fojon?
—Nur unu fojon; ankaŭ tio estis videbla nur kiel ombro,
kaj tial ne estas certe, ke ĝi estis la unua fojo!
La digografo ekstaris. — Bonvolu pardoni! — li diris, tur-
nante sin al mi. —Ni ekstere devas atenti, kie la malfeliĉo okazos. — Poste li kun la sendito iris el la ĉambro kaj ankaŭ la
ceteraj ĉeestantoj ekstaris kaj sekvis.
Mi kaj la instruisto restis en la granda, malhejmeca ĉam-
bro. Tra la senkurtenaj fenestroj, nun ne plu kovritaj per la
dorsoj de la sidantaj gastoj, oni havis liberan rigardon kaj
vidis, kiel la ŝtormo peladas la malhelajn nubojn.
La maljunulo ankoraŭ sidis sur sia loko kun supera, pre-
skaŭ kompatema rideto. — Tro malpleniĝis ĉi tie, — li diris.
— ĉu estas permesate inviti vin en mian ĉambron? Mi loĝas
54
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
ĉi tie, kaj kredu, ke mi konas la tajdojn ĉi tie ĉe la digo; ni ne bezonas timi!
Mi danke akceptis; ĉar ankaŭ mi eksentis malvarmon. Kun
lumanta kandelo ni supreniris la ŝtupareton al subtegmenta
ĉambro, ankaŭ lokita okcidente, sed kies fenestroj nun estis
kovritaj per malhelaj lantapiŝoj. Sur librobretaro mi vidis
malgrandan bibliotekon, kaj apud ĝi portretojn de du mal-
junaj profesoroj. Antaŭ tablo staris granda orel-fotelo.
—Estu senĝena! diris mia afabla gastiganto, ĵetante en la
ankoraŭ varman forneton kelkajn torfbrikojn. Sur forneto
staris teboligilo. — Nur momenton, baldaŭ ĝi bolos, tiam mi
brogos grogon, kiu vigligos vin!
—Ne estas necese, — mi diris, — mi ne dormemos, akom-
panante Hauken sur lia vivovojo.
—ĉu vere? — kaj li kun siaj saĝaj okuloj kapjesis al mi, post
kiam mi oportune eksidis en lia fotelo.
—Nu, kie mi interrompis mian rakonton? Ja, ja, mi jam
scias! Do …
—Hauke estis ekposedinta sian patran heredaĵon. La mal-
juna Antje Wohlers mortis. ŝia kampo estis pliampleksigin-
ta ĝin. Sed post la morto, aŭ pli ĝuste post la lastaj vortoj de la patro, io kreskis en li, kies ĝermon li portis en si jam de sia junaĝo. Li senĉese revis pri tio, ke li estu la taŭga viro, kiam oni bezonos novan digografon. Lia patro, la la plej prudenta
viro en la vilaĝo, aldonis al la heredaĵo tiun vorton kiel lastan donacon. La kampo de Wohlers, por kiu li ankaŭ dankis al li,
estu la unua ŝtupo al tiu rango; ĉar eĉ kun la nova kampo lia
terposedaĵo ne sufiĉos, por ke li fariĝu digografo. Sed lia patro vivis tre modeste, kaj per tio, kion li ŝparis, li fariĝis estro de sia nova posedaĵo. Tion li ankaŭ certe povos. Li povos eĉ
55
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
pli multe; ĉar la fortoj de lia patro jam estis konsumitaj; sed li estos kapabla laboregi ankoraŭ longe. Nur per ĉi tiu vojo li povos realigi sian revon; ĉar pro la nova spirito, kiun li portis en la administradon de sia estinta estro, li ne havis ami-
kojn en la vilaĝo, kaj Ole Peters, lia malnova kontraŭulo, an-
taŭ nelonge estis ricevinta heredaĵon kaj fariĝis bonhava.
Multe da vizaĝoj pasis antaŭ lia interna vido kaj ĉiuj rigardis lin malamike. Kolerego kontraŭ tiuj homoj kaptis lin. Kvazaŭ
defendante sin, li etendis la manojn, ĉar ili intencis forpremi lin de la ofico, por kiu nur li estas destinita. Kaj tiaj pensoj ne forlasis lin. Ili ĉiam revenis, kaj pro tio en lia juna koro apud honesteco kaj amo ankaŭ ĝermis ambiciego kaj malamo; sed
la du lastajn li profunde kaŝis en sia interno; eĉ Elke nenion rimarkis pri ili.
Kiam la nova jaro venis, okazis geedziĝa festo. La fianĉino
estis parencino de la familio Haien. Hauke kaj Elke estis in-
vititaj; ja, ĉe la geedziĝa festeno ili ricevis lokon unu apud la alia; ĉar iu parencino forrestis. Nur rideto montris ilian ĝojon pri tio. Sed Elke hodiaŭ indiferente sidis en la bruo de babilado kaj glastintado.
”ĉu vi ne fartas bone?” demandis Hauke.
”Ho jes, nur ĉeestas tro multe da homoj!”
”Sed vi havas tiel malĝojan mienon!”
ŝi kapneis; kaj poste ili denove silentis.
Pro ŝia silentado preskaŭ ĵaluzo ekestis en li, kaj sekrete,
sub la superpendanta tablotuko, li kaptis ŝian manon. ŝi ne
ektremis, sed premis ĝin konfidoplene. ĉu sento de soleco
regis ŝin, ĉar ŝiaj okuloj ĉiutage vidis la kadukan patron? —
Hauke ne pensis demandi ŝin pri tio; sed lia spiro haltis, kiam li nun elpoŝigis sian oran ringon. ŝovante ĝin sur la ringofin-56
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
gron de la mallarĝa mano, li tremante demandis: ”ĉu vi kon-
sentas?”
Kontraŭe ĉe la tablo sidis la edzino de la pastro. ŝi subite
formetis sian forkon kaj, turnante sin al sia najbaro, ŝi kriis:
”Je Dio, la knabino ja morte paliĝas!”
Sed la sango jam fluis en la vizaĝon de Elke. Mallaŭte ŝi de-
mandis: ”ĉu vi povas atendi, Hauke?”
La saĝa friso pripensis dum momento. ”Kion?” li poste di-
ris.
”Vi ja scias; ne estas necese tion diri!”
”Vi pravas,” li respondis; ”jes, Elke, mi povas atendi, sed ne tro longe!”
”Je Dio; mi timas, ne longe. Ne parolu tiel, Hauke; vi paro-
las pri la morto de mia patro!”
Metante la alian manon sur la bruston, ŝi diris: ”¯is tiam
mi portos la oran ringon ĉi tie; ne timu rericevi ĝin dum mia
vivo!”
Ambaŭ ridetis, kaj iliaj manoj kunpremiĝis tiel forte, ke la
knabino en alia okazo certe laŭte krius.
Dume la edzino de la pastro senĉese estis rigardinta la
okulojn de Elke, fajre ardantajn sub la punta bordero de la or-
ŝtofa kufeto. Sed pro la plilaŭtiĝanta bruo ĉe la tablo ŝi ne-
nion estis kompreninta. Ankaŭ al sia najbaro ŝi ne plu turnis
sin, ĉar ĝermantajn geedzecojn — ankaŭ ĉi tie ŝajne unu ĝer-
mis — ŝi ne ĝenis pro la honorario ricevota de la edzo por la
geedziĝa soleno.
57
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
La antaŭsento de Elke plenumiĝis. Iun matenon post pa-
sko oni trovis la digografon Tede Volkerts senviva en la
lito. Lia vizaĝo montris, ke li mortis trankvile. Dum la lastaj monatoj li ofte esprimis vivtedon. Lia plej ŝatata manĝaĵo,
fornrostaĵo, eĉ de anaso, ne plu bongustis al li.
Kaj nun estis en la vilaĝo granda funebra ceremonio. Su-
pre sur la seklando ĉirkaŭ la preĝejo estis la tombejo. ĉe la
okcidenta parto troviĝis familia tombo, ĉirkaŭita de forĝita
krado. Larĝa, blukolora tomba kovrilŝtono nun staris apogi-
ta al branĉpenda frakseno. Sur ĝi estis ĉizita kiel simbolo de morto kranio kun granddentaj makzeloj.
Sub ĝi oni povis legi en grandaj literoj:
De arto kaj scienc’ la mort’
Forprenas homon — jen la sort’!
La saĝan viron, kara Di’,
Favore revivigu Vi!
Estis la familia tombo de la antaŭa digografo Volkerts Tedsen.
Nun estis fosita nova tombo por ties filo, la nun mortinta di-
gografo Tede Volkerts. De malsupre de la marsko jam alprok-
simiĝis la enteriga procesio; multe da veturiloj el ĉiuj vilaĝoj de la paro˛o. Sur la antaŭa staris la peza ĉerko. Ambaŭ bril-nigraj ĉevaloj el la digografa stalo jam suprentiris ĝin sur la sabla deklivo al la seklando. Vostoj kaj kolharoj flirtis en la 58
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
akra printempa vento. La tombejo ĉirkaŭ la preĝejo ĝis la
remparoj estis plena de homoj, eĉ sur la masonita pordego
kaŭris buboj, tenantaj infanetojn sur la brakoj. Ili ĉiuj volis rigardi la enterigon.
En la domo, malsupre en la marsko, Elke estis aranĝinta
la funebran manĝon en vizit- kaj loĝoĉambroj. Malnova vino
staris ĉe la manĝilaro; por la supera digografo — ankaŭ li ho-
diaŭ ne forrestis — kaj la pastro po unu botelo da ĉampano.
Kiam ĉio estis en ordo, ŝi iris tra la stalo antaŭ la kortopordon.
Survoje ŝi neniun renkontis. La servistoj kun du jungoparoj
estis en la enteriga procesio. ŝia funebra vesto flirtis en la printempa vento. Haltante ŝi vidis, ke ĉe la vilaĝo nun la lastaj veturiloj suprenveturas al la preĝejo. Post iom da tempo tie
ekestis bruo, sekvata de morta silento. Elke kunmetis la ma-
nojn. Nun ili certe estas entombigantaj la ĉerkon. — Kaj ree
vi farigu tero! Senvole, mallaŭte, kvazaŭ ŝi estus aŭdinta la
vortojn de tie, ŝi ripetis ilin. ŝiaj okuloj pleniĝis je larmoj kaj la manoj, kunmetitaj sur la brusto, malleviĝis. ”Patro nia, kiu estas en la ĉielo!” ŝi preĝis arde. Poste ŝi ankoraŭ staris senmove, ŝi, la nuna estrino de granda marskbieno; kaj pensoj
pri morto kaj vivo interbatalis en ŝia koro.
Malproksima rulbruo vekis ŝin. Malferminte la okulojn, ŝi
vidis, ke unu veturilo post la alia jam revenas al la bieno. ŝi rektigis sin. Ankoraŭfoje atente tien rigardinte, ŝi reiris la saman vojon tra la stalo en la solene ornamitajn ĉambrojn. An-
kaŭ ĉi tie estis neniu; nur el la kuirejo ŝi aŭdis la bruetadon de la servistinoj. ĉe la festotablo regis silento kaj soleco. La spegulo inter la fenestroj estis kovrita per blanka tuko kaj
sammaniere la latunaj ornamaĵoj ĉe la granda forno. Nenio
brilis en la ĉambro. Elke rimarkis, ke la pordoj de la murlito, 59
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
en kiu ŝia patro dormis sian lastan dormon, estas malfermi-
taj. ŝi aliris kaj fermis ilin. Senvole ŝi legis la sentencon, orli-tere skribitan sur ili inter rozoj kaj diantoj:
Post diligenta taglabor’
Tuj ekdormigas nokta hor’.
¯in surskribigis la avo. ŝi rigardis la murŝrankon, preskaŭ
malplenan; sed tra la vitropordoj ŝi ankoraŭ vidis la facetitan pokalon. ŝia patro, kiel li volonte rakontis, iam en sia junaĝo gajnis ĝin kiel premion ĉe rajdkonkurso. ŝi elprenis kaj metis ĝin al la manĝilaro de la supera digografo. Nun ŝi iris al la fenestro, ĉar ŝi jam aŭdis, ke suprenruliĝas la veturiloj al la teraltaĵo. Unu post la alia ili haltis antaŭ la domo, kaj pli gajaj ol kiam ili estis venintaj, nun la gastoj elsaltis. Manfrotante kaj babilante ili enpremis sin en la loĝoĉambron. Post nelonge oni sidis ĉe la solena tablo, sur kiu vaporis la manĝaĵoj, bonguste preparitaj. En la vizitĉambro sidis la supera digografo kaj la pastro. Bruo kaj laŭta babilado regis ĉe la tablo, kvazaŭ la morto ne estus disvastiginta ĉi tie sian tomban silenton. Silenta, priatentante la gastojn, Elke kun la servistinoj iris ĉe la tabloj tien kaj reen, por ke nenio manku. Ankaŭ
Hauke Haien sidis en la logoĉambro, apud Ole Peters kaj aliaj
malpli bonhavaj bienuloj.
Post la manĝo oni prenis la blankajn argilpipojn el la an-
gulo kaj bruligis ilin. Elke donis kafon al la gastoj; ĉar ankaŭ je tio oni hodiaŭ ne ŝparis. En la loĝoĉambro, ĉe la pupitro de la ĵus enterigito, staris la supera digografo, interparolante kun la pastro kaj la blankhara digorajtigito Jeve Manners. ”Sinjoroj,” diris la unua, ”la estintan digografon ni enterigis kun ho-60
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
noroj, sed kiu estu la nova? Mi opinias, ke vi, Manners, estas inda!”
La maljuna Manners ridetante levis la nigran velurĉapeton
de siaj blankaj haroj. ”Supera digografa moŝto,” li diris, ”mi tro mallonge povus okupi mian oficon; ĉar kiam la mortinta
digografo Tede Volkerts fariĝis digografo, tiam mi fariĝis rajtigito, kaj ĉi tiun oficon mi plenumas jam de kvardek jaroj!”
”Tio estas avantaĝo, Manners, ĉar pro tio vi povos plenu-
mi la administradon des pli bone!”
Sed la maljunulo kapneis. ”Ne, ne, via moŝto, lasu al mi
tiun oficon, kiun mi okupas; ĝin mi plenumos ankoraŭ dum
kelkaj jaroj!”
La pastro subtenis lin. ”Kial”, li diris, ”ni ne donu la oficon al tiu, kiu fakte gvidis ĝin dum la lastaj jaroj?”
La supera digografo rigardis lin. ”Mi ne komprenas, pastra
moŝto.”
Sed la pastro fingre montris al la vizitĉambro, kie Hauke
ŝajnis estis ion serioze klariganta al du malpli junaj viroj. ”Jen li staras,” li diris, la longa frisa staturo kun saĝaj, grizaj okuloj, akra nazo kaj forta, alta frunto. Li estis servisto de la mortinta digografo kaj nun mastrumas sian propran bieneton;
nur iom tro juna li estas.”
”Li aspektas kiel tridekjarulo,” diris la supera digografo,
rigardante la junulon montritan al li.
”Li apenaŭ estas dudekkvar-jara,” diris la rajtigito Man-
ners, ”sed la pastro pravas; ĉar kion utilan la digografa oficejo dum la lastaj jaroj proponis pri digoj, kampdefluiloj kaj tiaj aferoj, tio devenis de li; ĉar la forto de la maljunulo lastatem-pe tre malpliiĝis. ”
”ĉu vere?” demandis la supera digografo, ”kaj ĉu vi opini-
61
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
as, ke li estus la taŭga viro, gradaltiĝi al la ofico de sia estinta estro?”
”Tre kapabla li estas, sendube; sed mankas al li sufiĉe gran-
da terposedaĵo. Lia patro posedis proksimume dekkvin, li nun
ĉirkaŭ dudek dematojn, sed per tio ĉi tie ĝis nun neniu fari-
ĝis digografo!”
La pastro jam malfermis la buŝon, kvazaŭ li volus kontraŭ-
diri, kiam Elke Volkerts, kiu estis en la ĉambro jam dum kelka tempo, subite aliris. ”ĉu via moŝto permesas al mi ion diri?”
ŝi alparolis la superan oficiston, ”nur por ke ne okazu maljus-taĵo!”
”Parolu, fraŭlino Elke,” respondis tiu, ”aŭdi saĝecon, elpa-
rolitan de beletaj knabinaj lipoj, ĉiam estas agrable!”
”Ne estos saĝeco, via moŝto, mi nur diros la veron.”
”Ni do aŭskultu, fraŭlino Elke!”
La malhelaj okuloj de la knabino ankoraŭfoje vagis ĉirkaŭ-
en, kvazaŭ ŝi volus konvinki sin, ke scivolaj kaŝaŭskultantoj
ne ĉeestas. ”Via moŝto,” ŝi tiam komencis, kaj ŝia brusto levi-
ĝis kaj malleviĝis pli forte, ”mia baptopatro leve Manners
diris al vi, ke Hauke Haien posedas nur proksimume dudek
dematojn. Tio estas ĝusta; sed nur en ĉi tiu momento; ĉar tuj
kiam estos necese, Hauke posedos tiom pli, kiom ampleksas
la bieno de mia patro, nun mia, kaj ĉio kune ja sufiĉos por
digografo!”
La maljuna Manners turnis al ŝi sian blankharan kapon,
kvazaŭ por vidi, kiu parolis. ”Kion?” li diris, ”Junulino, kion vi diris?”
Elke eltiris el sia kamizolo per nigra rubandeto brilan oran
ringon. ”Mi fianĉiniĝis, baptopatro Manners,” ŝi diris, ”jen la ringo; kaj Hauke Haien estas mia fianĉo!”
62
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”Kaj kiam, Elke Volkerts, — certe do estas permesate de-
mandi vin kiel baptopatro — tio okazis?”
”Jam antaŭ kelka tempo; sed mi estis jam plenaĝa, bapto-
patro Manners,” ŝi respondis, ”mia patro jam estis kaduka
kaj, konante lin, mi ne volis igi lin maltrankvila. Nun, estan-te ĉe Dio, li certe komprenas, ke lia infano bonstatos ĉe tiu ĉi viro. Mi ankaŭ estus silentinta pri tio dum la funebra jaro; sed nun, pro Hauke kaj pro la poldero, mi estis devigata paroli!”
Turnante sin al la supera digografo, ŝi aldonis: ”Bonvolu par-
doni, via moŝto!”
La tri viroj rigardis unu la alian. La pastro ridis, la malju-
na rajtigito nur diris: ”Hm, hm!”, dum la supera digografo,
kvazaŭ antaŭ grava decido, frotis sian frunton. ”Ja, kara fraŭ-
lino,” li fine diris, ”sed kiaj estas ĉi tie en la poldero la edze-caj havaĵo-rajtoj? Mi devas konfesi, ke mi momente ne pre-
cize estas informita en tiu konfuzaĵo!”
”Ankaŭ ne estas necese por via moŝto,” daŭrigis la filino de
la digografo, ”mi transdonos mian posedaĵon antaŭ la geed-
ziĝo al mia fianĉo. Mi ankaŭ estas iom fiera pri tio,” ŝi aldonis ridetante, ”mi volas edziniĝi al la plej riĉa viro en la vila-
ĝo!”
”Nu, Manners,” diris la pastro, ”mi opinias, ke ankaŭ vi kiel
baptopatro ne kontraŭstaros, se mi edzigos la junan digogra-
fon al la filino de la estinta!”
La maljunulo malforte kapneis, pie dirante: ”Dio donu sian
benon!”
Sed la supera digografo etendis la manon al la junulino.
”Vere kaj prudente vi parolis, Elke Volkerts, mi dankas vin
pro viaj klarigoj kaj esperas ankaŭ estonte kaj ĉe pli gajaj oka-63
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
zoj ol hodiaŭ esti gasto en via domo; sed — ke tiel juna fraŭ-
lino faris digografon, tio estas la mirinda en la afero!”
”Via moŝto,” respondis Elke, ankoraŭfoje rigardante la
bonkoran superan oficiston per siaj seriozaj okuloj, ”al vera
viro ankaŭ virino rajtas helpi!” Poste ŝi eniris la apudan vizit-
ĉambron kaj silente metis sian manon en tiun de Hauke Haien.
64
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Estis kelkajn jaroj poste. En la malgranda domo de Tede
Haien nun loĝis fortika laboristo kun edzino kaj infano.
La juna digografo Hauke Haien mastrumis kun sia edzino
Elke Volkerts ŝian patran bienon. Somervespere, dum la ma-
jesta frakseno ĉe la domo susuris kiel ĉiam antaŭe, oni povis
vidi sur la benko, nun staranta sub ĝi, la junan edzinon man-
laboranta. Sed preskaŭ ĉiam ŝi sidis sola; ĉar ankoraŭ infano
mankis al ili, kaj la edzo ne povis ripoze pasigi la vesperon
antaŭ la domo. Malgraŭ lia antaŭa helpo restis el la adminis-
trado de la maljunulo multe da aferoj, kiujn ankaŭ li tiutempe ne volis plenumi; sed nun li iom post iom devis fini ĉiujn laborojn. Li ’balais per akra balailo’. Krome li devis mastrumi
la pligrandigitan bienon; tamen li provis ŝpari subserviston.
Pro tio la geedzoj, krom dimanĉe, kiam oni iris al la preĝejo, vidis sin nur dum la rapide manĝata tagmanĝo de Hauke kaj
je tagiĝo kaj noktiĝo. Estis vivo de senĉesa laboro; sed tamen kontentiga.
Sed iutage ekestis maltrankviliga diro. Kiam kelkaj junaj
bienuloj el la marskaj kaj seklandaj komunumoj iudimanĉe
post la diservo restis supre en la trinkejo, ili post la kvara kaj kvina glaso ja ne parolis pri reĝo kaj regado — pri tiaj temoj oni tiutempe ankoraŭ ne disputis — sed pri komunumaj kaj
superaj oficistoj; precipe pri komunumaj impostoj kaj — de-
voj; kaj ju pli longe ili debatis, des pli malmulte oni aprobis 65
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
ilin; precipe la novajn digo-impostojn. ”ĉiuj kampdefluiloj kaj kluzoj, kiuj ĝis nun ĉiam estis en ordo, nun subite bezonas
riparon. En la digo ĉiam denove estas partoj postulantaj cen-
tojn da plenĉaroj da tero. La diablo prenu la tutan aferon!”
”Tion kaŭzas via saĝa digografo,” mokis iu el la viroj, ”kiu
ĉiam cerbumas kaj sin enmiksas en ĉiujn aferojn!”
”Jes, Marten,” diris Ole Peters, kiu sidis kontraŭe de la pa-
rolinto, ”vi pravas, li estas ambiciulo kaj volas havigi al si bonan reputacion ĉe la supera digografo; sed kion fari, li nun ja estas nia digografo!”
”Kial vi permesis, ke oni elektis lin?” diris la alia. ”Nun elmanĝu la supon!”
Ole Peters ridis. ”Jes, Marten Fedders, ja estas ĉiam la sama
afero. La mortinto fariĝis digografo pro sia patro; kaj la nova pro sia edzino!” La ridado ĉirkaŭ la tablo konfirmis la aplaŭ-
don, kiun la diro ricevis.
La moko, elparolita publike, disvastiĝis de loko al loko. An-
kaŭ Hauke eksciis pri ĝi. Kaj denove preterpasis lian internan vidon la malbonvolaj vizaĝoj; kaj eĉ pli moka, ol ĝi estis, li image aŭdis la ridadon ĉe la trinkeja tablo. ”Hundoj!” li kriis, kaj liaj okuloj kolerege flankenrigardis, kvazaŭ li volus vipi ilin!
Elke metis la manon sur lian brakon. ”Lasu ilin, ili ĉiuj vo-
lonte estus, kio vi estas!”
”Certe!” li respondis kolere.
”Kaj”, ŝi daŭrigis, ”ĉu Ole Peters ne mem akiris bienon per
edziĝo?”
”Certe, Elke, sed kiom li akiris, ne sufiĉas por digografo!”
”Pli vere diru, li mem ne sufiĉas,” kaj Elke turnis sian ed-
zon tiel, ke li devis rigardi en spegulon. ”Jen la digografo!” ŝi 66
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
diris, ”nun rigardu lin; nur tiu, kiu estas kapabla, okupu oficon!”
”Vi ne estas malprava,” li diris mediteme, ”tamen — nu,
Elke, mi devas iri al la orienta kluzo, la pordoj ree ne tute
fermiĝas.”
ŝi premis lian manon. ”Jen, antaŭe rigardu min! Kion vi
pensas? Viaj okuloj rigardas tiel malproksimen!”
”Estas nenio, Elke, vi ja pravas!”
Li foriris; sed li estis irinta nur mallonge, kiam la kluzo-
riparo jam estis forgesita. Alia plano, nur duone finpripensita, kiun li estis kunportinta kun si jam dum jaroj sed kiu pro ur-
ĝaj administraj devoj ne povis esti realigata, denove kaptis lin, eĉ pli forte ol iam antaŭe, kvazaŭ ĝi subite estus ricevinta
flugilojn.
Enpense irinte li subite troviĝis sur la mardigo. Li jam pre-
teriris la vilaĝon je ĝia dekstra flanko kaj proksimiĝis al la urbo. Ankoraŭ li plupaŝis, senĉese rigardante la eksterdigan
grundon. Lia spirito intense laboris. Fine li haltis. La eksterdiga grundo ĉi tie estis nur mallarĝa strio. ”Certe estos eble!”
li diris al si mem. ”Sep jarojn en la ofico; ili ne plu diru, ke mi estas digografo nur pro mia edzino!”
Ankoraŭ li staris. Esplore kaj mediteme li rigardis la verdan
eksterdigan grundon. Poste li reiris ĝis tie, kie la eksterdiga grundo same formiĝas je mallarga strio. ¯in trairis, proksime
de la digo, torenta marfluo, disigante ĝin preskaŭ tute for de la firma tero kaj farante ĝin insulo. Kruda lignoponto trans-kondukis.
Estis malfluso. La ora septembra suno briletis sur la prok-
simume cent paŝojn larga ŝlimejo kaj sur la profunda Priehl
en ĝia mezo, kiun eĉ nun trairis la marakvo.
67
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”Estos eble ĉirkaŭdigi ĝin!” diris Hauke al si mem. Levin-
te la rigardon, li image ĉirkaŭis la disigitan grundon per nova digo kun nova, de li elpensita profilo.
”Oni ricevus milon da dematoj,” ridetante li diris al si mem, ”ja ne tre multe, sed — ”
Alian projekton li ekpensis. La eksterdiga grundo ĉi tie
apartenis al la komunumo. Al ĉiu ano apartenis kvanto da
partoj, laŭ la amplekso de lia terposedaĵo en la kornunuma
distrikto. Li sumigis, kiom da partoj li ricevis de la patro; kiom de la patro de Elke, kaj kiom li jam aĉetis dum la edzeco —
parte, antaŭsentante estontan profiton, parte pro la pliigo de sia ŝafbredado. Jam estis granda kvanto; ĉar ankaŭ ĉiujn partojn de Ole Peters li aĉetis. ĉi tiu ĉagreniĝis pro sia plej valora virŝafo, droninta okaze de parta inundo. Estis malofta akcidento; ĉar Hauke povis memori, ke eĉ fortaj flusoj tie kovris
nur la randon. — Kiom da bonegaj, altvaloraj paŝtejoj kaj
grenkampoj oni gajnus! Kvazaŭ ebrio kaptis lin; sed premante
la ungojn en la manplatojn, li devigis siajn okulojn rigardi
klare kaj seniluzie tion, kio kuŝas antaŭ li. — Estis vasta, sendiga areo, ĉe kies ekstremo nun paŝtis sin aro da malpuraj
ŝafoj. Kiu sciis, kiaj ŝtormoj kaj tajdoj jam venontjare atakos
ĝin. Krom tio, por li venus multege da laboro, batalado kaj
ĉagreno. Tamen —. Hejmenirante estis al li, kvazaŭ li portus
grandan trezoron.
En la koridoro Elke renkontis lin. ”Kiel statis la kluzo?” ŝi
demandis.
Mistere ridetante li rigardis ŝin. ”Ni baldaŭ bezonos alian
kluzon,” li respondis, ”kaj kampdefluilojn kaj novan digon!”
”Mi ne komprenas vin,” respondis Elke enirante kun li la
ĉambron. ”Kion vi volas diri per tio, Hauke?”
68
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”Mi volas,” li diris malrapide kaj poste silentis momenton,
”mi volas, ke la granda eksterdiga areo, etendiĝanta de nia
bieno okcidenten, estu firme digoŝirmata. La tajdo preskaŭ
dum generacio indulgis nin; sed se iam revenos terura fluso,
detruanta la herbokovraĵon, ĝi povos pereigi la tutan frukton
de nia pena laboro. Nur la malbenita malordo estas kulpa, ke
tiurilate oni nenion entreprenis!”
Mirigite ŝi rigardis lin. ”Vi ja riproĉas vin mem!” ŝi diris.
”Tion mi faras, Elke; sed ĝis nun mi devis plenumi tro mul-
te da alia laboro.”
”Ja, Hauke, certe, vi faris vian devon!”
Li estis eksidinta en la fotelo de la mortinta digografo, kaj
liaj manoj firme ĉirkaŭprenis la apogilojn. ”ĉu vi kuraĝas tion fari?” lin demandis la edzino.
”Certe, Elke!” li rapide respondis.
”Ne agu tro rapide, Hauke; estas farotaĵo je morto kaj vivo,
kaj preskaŭ ĉiuj kontraŭstaros vin kaj oni ne dankos al vi vi-
ajn penojn kaj zorgojn!”
Kapjesante li respondis: ”Mi scias!”
”Kaj se via plano ne sukcesos?” ŝi ree demandis. ”Depost
mia infanaĝo mi aŭdis diri, ke Priehl ne estas flushaltigebla; kaj pro tio oni lasu ĝin.”
”Tio nur estas elturniĝo por mallaboremuloj!” diris Hau-
ke. ”Kial Priehl ne estus haltigebla?”
”Pri tio mi nenion aŭdis; eble, ĉar ĝi rekte trairas; la fluo
estas tro rapida.” ŝi memoris — kaj preskaŭ ruzetan rideton
montris ŝiaj seriozaj okuloj: ”Kiam mi estis infano, mi foje
aŭdis, ke la servistoj parolis pri tio. Por ke la digo tie kontraŭstaru, ili opinias necese enĵeti kaj endigigi vivaĵon. ĉe
digokonstruo ĉe la alia flanko, eble antaŭ cent jaroj, laŭdire 69
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
oni aĉetis ciganan infanon de ĝia patrino kaj endigigis ĝin;
sed nuntempe certe neniu patrino vendus sian infanon!”
Hauke kapbalancis. ”Do estas bone, ke ni ne posedas infa-
non, alie oni certe postulus ĝin!”
”Ili ne ricevus!” diris Elke, farante timplenan manmovon.
Kaj Hauke ridetis. Sed denove ŝi demandis: ”Kaj ĉu vi pri-
pensis la altegajn kostojn?”
”Mi faris, Elke, sed la gajno multoble superos ilin; ankaŭ
oni ŝparos grandparte la riparkostojn por la malnova digo. Ni
ja mem laboras kaj havas en la komunumo pli ol okdek jun-
goparojn kaj, krom tio, laborpovaj manoj ne mankas al ni. oni
diras, ke vi, Elke, faris min digografo; do mi volas pruvi, ke mi estas inda!”
Ekkaŭrinte antaŭ li, ŝi zorgoplene rigardis lin. ¯emante ŝi
nun ekstaris. Malrapide mankaresante lian vangon, ŝi diris:
”Mi devas daŭrigi mian taglaboron; faru la vian, Hauke!”
”Amen, Elke!” li diris, serioze ridetante. ”Laboron ni ambaŭ
havas!”
Kaj vere, estis sufiĉe da laboro por ambaŭ; sed la plej gran-
da ŝarĝo kuŝis sur la ŝultroj de la edzo. Dimanĉe posttagme-
ze, ofte ankaŭ post laborfino, Hauke sidis kune kun kapabla
termezuristo enprofundiĝinte en kalkulado, skizoj kaj deseg-
naĵoj. Estante sola, li faris la samon, kaj ofte li laboris ĝis post noktmezo. Poste li steliris en la kornunan dormoĉambron, ĉar
la mucidaj alkovoj en la loĝoĉambro ne estis plu uzataj. Lia
edzino, por ke li fine ripozu, ŝajnigis dormi, kvankam ŝi atendis lin kun tremanta koro. Tiam li kisis ŝian frunton, flustran-te karesan vorton. Poste li mem kuŝigis sin, sed ofte ekdormis nur je la unua kokokrio.
En vintra ventego li suriris la digon, kun krajono kaj pape-
70
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
ro en la mano. Kaj li desegnis kaj notis, dum ventpuŝego for-
pelis lian ĉapon kaj la longa, hela hararo ĉirkaŭflirtis lian var-megan vizaĝon. Se la glacio ne baris la vojon, li kun servisto boatveturis en la Watten-maron, tie per sondoplumbo kaj
stango sondante la martorentojn.
Elke ofte timtremis pro li; sed kiam li denove estis hejme,
nur ŝia firma manpremo kaj la brilo en ŝiaj alie tiel trankvi-
laj okuloj montris ŝian antaŭan zorgon. ”Trankviliĝu, Elke!”
li diris, kiam foje li sentist ke ŝi ne povas lasi lin. ”Antaŭ ol mi faros mian proponon, mi mem ĝisfunde pripensos mian projekton!” Tiam ŝi kapjesis kaj lasis lin. Ofte li rajdis en la urbon al la supera digografo. Post tiaj klopodoj kaj post la endomaj kaj surkampaj penadoj ĉiam sekvis la ĝis postnoktmeza laboro. La interrilatoj kun aliaj homoj, escepte de tiuj en laboro kaj administrado, preskaŭ tute ĉesis; eĉ tiuj kun lia edzino.
”Estas zorgoplena tempo, daŭronta ankoraŭ longe,” diris
Elke por si mem, plenumante sian laboron.
Fine, kiam suno kaj printempaj ventoj jam estis rompintaj
la glacion, ankaŭ la lasta antaŭlaboro estis finita. La ellabo-raĵo al la supera digografo, por ke li rekomendu ĝin al la plej supera instanco, estis zorge skribita. ¯i enhavis la proponon
pri la ĉirkaŭdigo de la nomita antaŭgrundo kun detala pru-
vo de utileco kaj profito. Aldonitaj estis multaj detalaj skizoj kaj desegnaĵoj. ĉion li metis en firman koverton kaj sigelis ĝin per la digografa sigelo.
”Jen, Elke!” diris la juna digografo, ”benu ĝin!”
Elke metis sian manon en lian, dirante: ”Harmonio estu
inter ni!”
”Estu!”
71
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
La skribaĵon oni sendis per rajdanta sendito en la urbon.
—Bonvolu atenti, kara sinjoro, — la instruisto inter-
rompis sian rakonton, fikse rigardante min afable, — ke mi
kolektis la materialon ĝis nun rakontitan al vi dum mia pre-
skaŭ kvardekjara agado en ĉi tiu poldero el la rakontoj de
prudentaj homoj aŭ iliaj genepoj aŭ pragenepoj. Kion mi de
nun rakontos al vi, tio estis siatempe kaj estas ankoraŭ nun,
kiam ĉirkaŭ la tago de ĉiuj sanktuloj la radŝpiniloj ekzumas,
la babilaĵo de la tuta marska vilaĝo.
En la Watten-maro tiutempe kuŝis insuleto, nomata Jever-
sand aŭ Jevershallig. Starante sur la digo, en la proksimeco de la digografa bieno, oni povis vidi ĝin. Iam, kiam ankoraŭ herbo kreskis sur ĝi, la avoj uzis la insulon kiel ŝafpastejon. Sed tio ĉesis, ĉar la malalta insulo kelkfoje, eĉ somermeze, estis superlavita de la marakvo; kaj pro tio la herbo pereis kaj la
insulo ne plu estis uzebla kiel ŝafpaŝtejo. Krom mevoj kaj aliaj bordbirdoj — tre malofte fiŝaglo — nenia vivaĵo vizitis ĝin.
Dum lunlumaj noktoj de sur la digo oni vidis nur pli-malpli
densajn nebulvualojn transiri ĝin. oni asertis ke, se la lumo
lumigas la insuleton de oriente, ankaŭ estas videblaj kelkaj
blankaj skeletoj de dronintaj ŝafoj kaj ostaro de ĉevalo, pri kiu neniu sciis, kiamaniere ĝi tien venis.
Estis fine de marto, kiam dum postlabora tempo taglabori-
sto el la domo de Tede Haien kaj Iven Johns, la ĉefservisto de 72
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
la juna digografo, staris kune sur la nomita loko de la digo.
Senmove ili fiksrigardis la insuleton apenaŭ rekoneblan en la
malforta lunlumo. ŝajnis, ke ili vidas ion eksterordinaran. La taglaboristo enpoŝigis la manojn kaj skuis sin, dirante: ”Venu, Iven, jen strangaĵo; ni iru hejmen!”
La alia ridis; tamen oni povis rimarki, ke ankaŭ li timas.
”Ne estas strangaĵo; sed viva kreaĵo, eĉ granda. Sed ĉe la di-
ablo, kiu pelis ĝin al la ŝlimejo? Jen, nun ĝi etendas al ni la kolon; ne, ĝi mallevas la kapon, ĝi manĝas! Laŭ mia opinio tie ne estas io manĝebla. Kio ĝi do estas?”
”Ne koncernas nin!” respondis la alia. ”Bonan nokton,
Iven, se vi ne volas kuniri; mi iros hejmen!”
”Ja, ja, vi havas edzinon, kaj varma lito atendas vin! ĉe mi
eĉ en la dormoĉambro nur estas freŝa martmonata aero!”
”Bonan nokton do!” returne kriis la taglaboristo, hejmeni-
rante sur la digo. La ĉefservisto kelkfoje turnis sin al la foririn-to; sed la scivolemo vidi strangaĵojn ankoraŭ retenis lin.
Subite dikmallonga, nigra staturo alproksimiĝis sur la digo.
Estis la subservisto de la digografo. ”Kion vi volas, Carsten?”
lin alvokis la ĉefservisto.
”Mi? — nenion,” li respondis, ”sed nia estro voias paroli
kun vi, Iven Johns!”
La ĉefservisto jam denove rigardis al la insuleto. ”Tuj mi
venos, tuj!” li diris.
”Kion vi rigardas tiel fikse?” demandis la junulo.
La ĉefservisto manmontris, nenion dirante, al la insuleto.
”Hu!” flustris la knabo. ”Tie ja iras ĉevalo — blanka ĉeva-
lo — ĝin certe rajdas la diablo — kiel ĉevalo povas veni al Jevershallig?”
”Mi ne scias, Carsten, sed ĉu fakte estas ĉevalo?”
73
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”Certe, certe, Iven, vidu nur, ĝi manĝas kiel ĉevalo! Sed kiu
kondukis ĝin tien? Ni en la vilaĝo ja ne havas sufiĉe grandan
boaton; eble estas nur ŝafo. Peter Ohm diras, ke en lunlumo
dek torfamasoj fariĝas tuta vilaĝo. Ne, vidu! Nun ĝi saltas —
ĝi do estas ĉevalo!”
Dum kelkaj momentoj ambaŭ staris silentaj fikse rigardan-
te, kio malklare estis videbla.
La luno staris alte sur la ĉielo, heligante la vastan Watten-
maron, kiu ĉe komenciĝanta fluso ĵus kovris la brilantan ŝli-
mejon. Nur la mallaŭta plaŭdado de la akvo, sed nenia besto-
krio estis aŭdebla en la vasta regiono. Ankaŭ en la marsko
malantaŭ la digo estis silento; bovinoj kaj bovidoj ankoraŭ
troviĝis en la staloj. Nenio moviĝis escepte de tio, kio ŝajnis esti ĉevalo — blanka ĉevalo — sur Jevershallig. ”Heliĝas!” interrompis la ĉefservisto la silenton. ”Mi klare vidas brileti la blankajn ŝaf-skeletojn!”
”Ankaŭ mi,” diris la bubo etendante la kolon. Sed tuj pos-
te, kvazaŭ timante, li tiris la ĉefserviston ĉe la maniko.
”Iven,” li flustris, ”kie restis la ĉevalskeleto? Mi ne plu povas vidi ĝin!”
”Ankaŭ mi ne; strange!” diris la ĉefservisto.
”Ne tiel strange, Iven! De tempo al tempo, mi ne scias en
kiuj noktoj, laŭdire la ostoj leviĝas kaj fariĝas vivaj!”
”ĉu vere?” demandis la ĉefservisto. ”Tio estas superstiĉo
de maljunulinoj!”
”Povas esti, Iven,” respondis la bubo.
”Sed vi volas venigi min; ni do hejmeniru. La ĉitiea stran-
gaĵo ja restas ĉiam la sama.”
Sed la bubo ne estis foririgebla, ĝis la ĉefservisto verforte
turnis kaj survojigis lin. ”Aŭskultu, Carsten,” li diris, kiam ili 74
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
troviĝis jam malproksime de la fantoma insulo, ”vi laŭdire ja
estas plenkuraĝa bubo; mi opinias, ke vi plej volonte mem
esplorus la strangaĵon.”
”Jes,” respondis Carsten, ektremante nur nun, ”jes, tion mi
deziras, Iven!”
Kiam la bubo per manpremo tion certigis, la ĉefservisto
diris: ”ĉu vere? Do ni morgaŭ vespere malligos nian boaton.
Vi veturos al Jevershallig, kaj mi restos sur la digo!”
”Ho jes!” respondis la junulo. ”Mi kunprenos mian vipon!”
”Faru tion.”
Ne plu parolante, ili malrapide atingis la domon de sia
estro.
75
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
La postan vesperon, kiam je la sama horo la ĉefservisto si-
dis sur granda ŝtono antaŭ la stalpordo, la junulo vipo-
klakante aliris.
”Tio ja sonas strange!” diris tiu.
”Jes, atentu!” respondis la bubo. ”Mi enplektis najlojn en
la ŝnureton!”
”Venu do!” diris la alia. La luno staris kiel hieraŭ sur la orienta ĉielo, klare lumante el sia alto. Baldaŭ ambaŭ ree estis
ekstere sur la digo kaj rigardis transen al Jevershallig staranta en la akvo kvazaŭ nebulaĵo.
”Jen denove ĝi iras!” diris la ĉefservisto. ”Posttagmeze,
kiam mi estis ĉi tie, ĝi ne estis videbla; sed klare mi vidis kuŝi la blankan ĉevalskeleton.”
La junulo, rektigante la kolon, flustris: ”Iven, la skeleto nun ne estas videbla!”
”Nu, Carsten,” diris la ĉefservisto, ”ĉu tio ankoraŭ logas vin transveturi?”
Carsten dum momento pripensis; tiam li vipoklakis. ”Mal-
ligu la boaton, Iven!”
ŝajnis, kvazaŭ tio, kio iris transe, nun etendis sian kapon
al la digo. Ili tion ne rimarkis; ĉar ili jam malsupreniris ĝis tie, kie kuŝis la boato. ”Eniru!” diris la ĉefservisto, malliginte ĝin.
”Mi restos, ĝis vi revenos! Albordiĝu ĉe la orienta rando; tie oni ĉiam povas albordiĝi!”
76
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
La knabo senparole kapjesis kaj kun sia vipo forveturis en
la lunluman nokton.
— — — La ĉefservisto iris malsupre, laŭlonge de la digo, kaj
suriris ĝin tie, kie ili antaŭe staris. Baldaŭ li vidis, ke transe ĉe kruta, malhela loko, al kiu fluas larĝa Priehl, la boato albordiĝas kaj mallongdika staturo elsaltas. ĉu ne estis, kvazaŭ la knabo klakas per sia vipo? Sed eble estis la bruado de la komenciĝanta fluso. Kelkcent paŝojn norden li rimarkis ion, kio
aspektis kiel blanka ĉevalo, kaj nun — ja, la knabo rekte ali-
ris ĝin. Nun ĝi levis la kapon, kvazaŭ ĝi estus surprizita; kaj la knabo — klare tio estis aŭdebla — klakis per la vipo. Sed —
kion li pensis? — Li turnis sin kaj iris la saman vojon, kiun li venis. La blanka ĉevalo ŝajnis daŭrigi paŝti sin. Neniu ĉeval-bleko estis aŭdebla de transe. Kelkfoje kvazaŭ blankaj ak-
vostrioj transiris la aperaĵon. Kiel ensorĉigite la ĉefservisto fikse rigardis transen. Jen li aŭdis la albordiĝon de la boato ĉe la ĉiflanka bordo, kaj baldaŭ poste li en la mallumeto ekvidis la knabon, supreniranta la digon.
”Nu, Carsten,” li demandis, ”kio estis?”
Kapbalancante la knabo respondis: ”Starante en la boato,
mi ankoraŭ vidis ĝin; sed poste, kiam mi estis sur la insulo —
la diablo sciu, kien ĝi kaŝis sin! La luno certe lumis sufiĉe hele; sed atinginte tiun lokon, mi vidis nur la paliĝitajn ostojn de kelkaj ŝafoj; kaj apude ankaŭ troviĝis la ĉevalskeleto kun sia blanka, longa kranio, kaj la luno enbrilis ĝiajn maplenajn
okulkavojn; sed nenio krome!”
”Hm,” diris la ĉefservisto, ”ĉu vi akre rigardis?”
”Certe, Iven! Mi staris apude, kiam vanelo, sidiĝinta mal-
antaŭ la skeleton por nokta ripozo, kriante ekflugis, tiel ke mi ektimis kaj kelkfoje vipoklakis!”
77
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”ĉu vi plion ne rimarkis?”
”Ne, Iven.”
”Ankaŭ sufiĉas,” diris la ĉefservisto, ĉe la maniko altiran-
te al si la knabon kaj montrante al la insuleto. ”Jen, Carsten, ĉu vi ion rimarkas?”
”Efektive, tie ĝi ree iras!”
”Ree?” diris la ĉefservisto. ”Mi daŭre transrigardis, sed ĝi
neniam estis for; vi ja iris rekte al la monstro!”
La bubo fikse rigardis lin. Terurego ekestis sur lia vizaĝo,
alie tiel kuraĝa. Ankaŭ la ĉefservisto tion rimarkis. ”Venu!” li diris. ”Ni hejmeniru; de ĉi tie ĝi aspektas kiel vivaĵo, kaj transe kuŝas nur la ostoj; tio estas pli ol vi kaj mi povas kompreni.
Sed silentu; ĉar pri tiaj aferoj oni ne rajtas paroli!”
Ili turnis sin, kaj la knabo iris apud li. Ili nenion diris, kaj la marsko ripozis en muta trankvileco.
Sed kiam la luno estis malkreskinta kaj la noktoj mallumaj,
okazis io alia.
Hauke Haien estis rajdinta en la urbon. ĉevalfoiro tie oka-
zis; sed li ne intencis aĉeti aŭ vendi. Tamen, hejmenrajdante
je vesperiĝo, li kunkondukis duan ĉevalon; sed ĝi estis hirta
kaj tiel maldika, ke oni povis nombri la ripojn; kaj la okuloj kuŝis malklaraj kaj profunde en la kavoj.
Elke venis antaŭ la dompordon por saluti la edzon. ”ĉie-
lo!” ŝi vokis. ”Kiom utilos al ni tia maljuna blanka ĉevalo?”
ĉar, kiam Hauke kun ĝi rajdis antaŭ la domon kaj haltis sub
la frakseno, ŝi vidis, ke la mizera kreitaĵo eĉ lamas.
Sed la juna digografo ridante deĉevaliĝis. ”Lasu nur, Elke,
ĝi ja ne estas multekosta!”
La prudenta edzino respondis: ”Vi ja scias, ke la plej mal-
multekosta plej ofte estas la plej multekosta.”
78
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”Sed ne ĉiufoje, Elke. ĉi tiu ĉevalo estas maksimume kvar-
jara; rigardu ĝin pli precize! ¯i malsatis, kaj oni malbone trak-tis ĝin. Nia aveno plibonigos ĝian staton. Mi mem prizorgos
la ĉevalon, por ke oni ne tromanĝigu ĝin!”
Dume la besto staris kun la kapo klinita; la longaj kolharoj
preskaŭ terenpendis. Dum la edzo vokis la servistojn, Elke,
ĉirkaŭirante la ĉevalon, rigardis ĝin. Sed ŝi kapbalancis: ”Tia
ĝis nun ne estis en nia stalo!”
Kiam la subservisto venis, li subite haltis kun okuloj timi-
gitaj. ”Nu, Carsten,” vokis la digografo, ”kio timigas vin? ĉu mia blanka ĉevalo ne plaĉas al vi?”
”Jes — o — jes, estro, kial ne!”
”Do enstaligu la ĉevalojn; sed ne donu al ili furaĝon; mi tuj
venos!”
La bubo singarde prenis la kolbridon de la blanka ĉevalo
kaj poste, kvazaŭ pro ŝirmo, rapide la kondukilon de la rajd-
ĉevalo. Hauke eniris kun sia edzino la loĝoĉambron. ŝi estis
preparinta por li varman bieron, kaj ankaŭ pano kaj butero
estis sur la tablo.
Baldaŭ poste, satiĝinte, li ekstaris kaj iris kun sia edzino
tien kaj reen.
La vespera brilo flirtis sur la ĉemuraj kaheloj. ”Permesu, ke
mi rakontu al vi, Elke,” li diris, ”kiel mi aĉetis la ĉevalon. Pli ol unu horon mi restis ĉe la supera digografo. Li havis bonajn sciigojn por mi. Miaj propono kaj profilo estas akceptitaj; nur kelkajn detalojn oni ŝanĝos. La ordono por la nova digokonstruo povas alveni jam en la proksimaj tagoj.”
Elke senvole ekĝemis. ”Do vere?” ŝi demandis zorgoplene.
”Jes, edzino,” respondis Hauke, ”estos akra batalo; sed por
tio, mi opinias, nia Disinjoro kunligis nin! Nia mastrumado
79
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
estas en bona ordo; grandan parton de la laboro vi sola jam
povas preni sur viajn ŝultrojn. Dek jarojn pli poste ni mastrumos pli ampleksan posedaĵon.” — Je la unuaj vortoj ŝi
konsente premis la manon de la edzo en la siajn; sed liaj lastaj vortoj ne povis ĝojigi ŝin. ”Por kiu estos nia posedaĵo?” ŝi demandis. ”Vi devus edzinigi alian virinon; mi ne naskos al vi
infanojn.”
Larmoj estis en ŝiaj okuloj; sed firme li ĉirkaŭprenis ŝin.
”Laŭ Dia volo!” li diris. ”Tamen nun ni estas kaj ankaŭ tiam
ni estos sufiĉe junaj por mem ĝui la fruktojn de nia laboro!”
ĉirkaŭprenita de li, ŝi longe rigardis lin per siaj malhelaj
okuloj. ”Pardonu, Hauke,” ŝi diris, ”mi kelkfoje estas senkura-
ĝa virino!”
Li klinis sin al ŝia vizaĝo kaj, kisante ŝin, li diris: ”Elke, vi estas kaj restas mia edzino kaj mi via edzo!”
Nun ŝi firme ĉirkaŭprenis lian nukon. ”Vi pravas, Hauke,
kaj kio ajn venos, tio venos por ni ambaŭ!” Ruĝiĝante ŝi libe-
rigis sin de li. ”Vi volis rakonti al mi pri la blanka ĉevalo,” ŝi diris mallaŭte.
’Jes, Elke. Mi jam diris al vi, ke mi estis plenĝoja pro la bonaj sciigoj, ricevitaj de la supera digografo. Tia mi forlasis la urbon. Kaj jen, sur la digo, malantaŭ la haveno, viraĉo renkontis min. Mi ne scias, ĉu estis vagabondo, kaldronflikisto aŭ kiu ajn. La viro tiris post si blankan ĉevalon ĉe kolbridilo. Sed la besto levis la kapon kaj rigardis min per malĝojaj okuloj.
Estis al mi, kvazaŭ ĝi volus peti min pri io; kaj tiumomente mi ja estis sufiĉe riĉa. ’He, samlandano,’ mi vokis, ’kien vi intencas iri kun via ĉevalaĉo?’
La viro haltis kaj ankaŭ la blanka ĉevalo. ’Vendi!’ li diris,
ruze alkapjesante min.
80
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
’Nur ne al mi!’ mi kriis gaje.
’Mi opinias, ke jes,’ li diris, ’estas brava ĉevalo kaj ne aĉe-tebla por malpli ol cent taleroj.’
Mi ridis.
’Nu,’ li diris, ’ne ridu, vi ja ne pagos tiun sumon; sed mi ne bezonas la ĉevalon. ĉe mi ĝi mizeriĝos; sed ĉe vi ĝi baldaŭ
havos alian aspekton!’
Mi deĉevaliĝis, rigardis en la buŝon de la blanka ĉevalo kaj
vidis, ke ĝi estas ankoraŭ juna besto. ’Kiom ĝi kostas?’ mi demandis; ĉar ree la ĉevalo kvazaŭ petante rigardis min.
’Sinjoro,’ diris la viro, ’prenu ĝin por tridek taleroj, kaj la kolbridilon senkoste!’ Kaj tiam, edzino, mi enbatis en la prezentitan brunan manon de la viraĉo, — manon, kiu aspektis
kiel piedego. Tiamaniere mi ricevis la blankan ĉevalon kaj,
miaopinie, sufiĉe malmultekoste. Sed strange, forrajdante mi
baldaŭ aŭdis post mi ridadon kaj, turninte la kapon, mi vidis
la slovakon. Li ankoraŭ staris larĝkrure, la manojn sur la dor-so kaj postridis min kiel diablo!”
”Fi!” kriis Elke. ”Se la blanka ĉevalo nur ne kunportos al vi
ion de sia estinta estro! ¯i prosperu ĉe vi, Hauke!”
”Mi faros ĉion eblan,” kaj la digografo iris en la stalon, kiel li antaŭe diris al la subservisto.
Sed ne nur ĉi tiun vesperon li manĝigis la blankan ĉevalon;
de nun li ĉiam mem tion faris; kaj li tre atente prizorgis la beston. Li volis pruvi, ke li profite aĉetis; ĉiuokaze li nenion volis preterlasi. — Kaj jam post kelkaj semajnoj la aspekto de la besto plibeliĝis. La malglataj haroj iom post iom malaperis,
brila blue-makulita felo videbliĝis, kaj iutage, kiam li ĉirkaŭ-
kondukis ĝin en la biena korto, ĝi paŝis gracie kaj firmkrure.
Hauke memoris pri la aventura vendinto. ”Li estis malsaĝulo
81
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
aŭ fripono, kiu ŝtelis la ĉevalon,” li murmuris por si mem. —
Kelkan tempon poste, kiam la ĉevalo en la stalo aŭdis liajn
paŝojn, ĝi turnis la kapon kaj henis. Nun li ankaŭ rimarkis, ke
ĝi posedas tion, kion la araboj ŝatas: nome senkarnan vizaĝon
kun brunaj, fajre brilaj okuloj. Kondukinte la blankan ĉeva-
lon el la stalo, li surmetis malpezan selon. Sed apenaŭ li sidis sur ĝi, la besto kriis kvazaŭ pro ĝojo, kaj poste ĝi malsupren-rapidegis kun li la teraltaĵon kaj supren sur la digon. Sed la rajdanto sidis firme; kaj, alveninte supre sur la digo, ĝi iris malpli rapide; gracie, kvazaŭ dancante, turnante la kapon al
la maro.
Li frapis kaj karesis ĝian brilan kolon; sed tiaj karesoj ne
plu estis necesaj.
ĉevalo kaj rajdanto jam tute agordiĝis. Rajdinte vojparton
norden sur la digo, li turnis la ĉevalon kaj rajdis hejmen al sia bieno.
La servistoj, atendante la revenon de la estro, staris malsu-
pre antaŭ la surirejo. ”Nu, John,” vokis la estro, saltante de la ĉevalo, ”nun rajdu ĝin al la aliaj sur la paŝtejon; ĝi portos vin kvazaŭ lulilo.”
La blanka ĉevalo skuis la kapon kaj laŭte kriis en la sun-
plenan marskan pejzaĝon. La ĉefservisto debukis la selon,
kiun la subservisto forportis en la jungilarejon. La blanka ĉevalo metis la kapon sur la ŝultron de sia estro, lasante karesi sin de li. Sed kiam la ĉefservisto volis surĉevaligi sin, ĝi subite saltis flanken kaj ree staris senmove, per la belaj okuloj rigardante sian estron. ”O, Iven,” vokis ĉi tiu, ”ĉu vi estas difektita?” kaj li helpis la serviston, levi sin de sur la tero. Frotante sian kokson, li respondis: ”Ne, estro, estas negrave; sed la diablo rajdu la blankan ĉevalon!”
82
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”Kaj mi!” aldonis Hauke ridante. ”Do forkonduku ĝin ĉe la
kondukilo!”
Kaj kiam la servisto iom hontigite obeis, la blanka ĉevalo
lasis konduki sin tute senobstine.
Kelkajn vesperojn poste la ĉef- kaj subservisto kune staris
antaŭ la stalpordo. Malantaŭ la digo estingiĝis la vespera ĉiel-ruĝo. Nigra mallumo kovris la polderon. Nur malofte estis el
la malproksimo aŭdebla bleko de bovo aŭ krio de alaŭdo, kies
vivon finis atako de mustelo aŭ akvorato. La servisto, apog-
ante sin al la pordfosto, fumis el mallonga pipo; sed la fumon li jam ne povis vidi. Li kaj la subservisto nenion ĝis nun diris.
Io premis la animon de la subservisto; sed li ne sciis, kiel tion komuniki al la neparolema ĉefservisto. ”Iven,” li diris fine, ”vi ja konas la ĉevalskeleton sur Jeversand!”
”Kion vi scias pri ĝi?”
”Ja, Iven, kion mi scias pri ĝi? ¯i ne plu troviĝas tie; nek
tage, nek ĉe lunlumo; minimume dudekfoje mi suriris la di-
gon!”
”La putriĝantaj ostoj certe disfalis,” respondis Iven, tran-
kvile plu fumante.
”Sed ankaŭ ĉe lunlumo mi estis sur la digo; neniam ĝi iras
plu sur Jeversand.”
”Memkompreneble,” diris la ĉefservisto; ”se la ostoj disfa-
lis, ili ne plu povas stari!”
”Ne ŝercu, Iven! Mi nun scias kaj povas diri al vi, kie la
skeleto estas!”
La ĉefservisto subite turnis sin al li. ”Nu, kie do?”
”Kie?” ripetis la knabo emfaze. ”¯i estas en nia stalo. Tie ĝi staras, de kiam ĝi ne plu troviĝas sur la insuleto. Ankaŭ ja
83
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
estas strange, ke la mastro ĉiam mem manĝigas ĝin, mi ko-
nas la kaŭzon, Iven!”
La ĉefservisto dum kelkaj momentoj rapide fumis.
”Vi ne estas prudenta, Carsten!” li poste diris. ”Nia blan-
ka ĉevalo? Se iam ĉevalo estis vivanta, tio estas ĉi tiu! ĉu estas eble, ke tia kuraĝa junulo kia vi, estas same superstiĉa kiel maljunaj virinoj?”
—— Sed la junulo ne estis konvinkebla. Se la diablo estis en
la blanka ĉevalo, kial do ĝi ne povis esti vivanta? Male, des pli vivanta! — Se li vespere eniris la stalon, en kiu ankaŭ somere la blanka ĉevalo kelkfoje troviĝis, kaj se ĝi tiam subite turnis al li sian fajran kapon, li ĉiufoje skuiĝis pro timo. ”La diablo prenu vin!” li tiam murmuris. ”Ni ne plu longe restos
kune!”
Sekrete li serĉis novan estron, maldungiĝis kaj fariĝis ĉir-
kaŭ la tago de ĉiuj sanktuloj setvisto ĉe Ole Peters. ĉi tie li trovis atentajn aŭskultantojn por sia rakonto pri la diabla ĉevalo de la digografo. La dikstatura sinjorino Vollina kaj ŝia
spirite kaduka patro, la estinta digorajtigito Jess Harders, aŭ-
skultis kun agrabla tremetado. Poste ili rakontis pri tio al ĉiuj, kiuj koleris al la digografo aŭ ŝatis tiajn rakontojn.
84
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Fine de marto la supera digografa oficejo sendis ordonon
pri la nova interdigo. Hauke unue kunvenigis la digoraj-
tigitojn. Ili kunvenis supre en la gastejo apud la preĝejo kaj aŭskultis, kiel li sciigis la ĉefpunktojn de sia propono kaj pri la korespondado kun la supera digografo. Li ankaŭ sciigis la
finan decidon, kiu akceptis lian proponon pri la nova digo-
profilo. Laŭ ĝi la ĉemara flanko de la nova digo estos multe
malpli kruta ol ĉe la malnova. Sed iliaj vizaĝoj ne montris gaj-on, eĉ ne kontenton.
”Ja, ja,” diris maljuna digorajtigito, ”nun ni vidas la sekvojn; sed protestoj estos vanaj; ĉar la supera digografo kaj nia digografo subtenas unu la alian!”
”Vi pravas, Detlev Wiens,” aldonis dua, ”la printempa la-
boro baldaŭ komenciĝos, kaj krome ni devas konstrui longan
digon; tiuokaze ni certe eĉ ne povos plenumi nian propran
laboron!”
”ĉi jare vi ankoraŭ povos plenumi vian laboron sen rapi-
digo,” diris Hauke, ”ĉar tiel baldaŭ la digokonstruo ne ko-
menciĝos!”
Nur malmultaj konsentis.
”Sed via profilo!” diris tria. ”La ĉemara flanko estos tro lar-
ĝa; de kie ni prenos la materialon? Kiam la digo estos finkon-
struita?”
85
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”Se ne ĉi tiun jaron, do la venontan; tio dependas de ni
mem!” respondis Hauke. La ĉeestantaro kolere ridis.
”Sed kial fari senutilan laboron? — La digo ja ne estos pli
alta ol la malnova, jam kontraŭstaranta pli ol tridek jarojn!”
kriis alia voĉo.
”Vi pravas,” respondis Hauke, ”la malnova digo rompiĝis
antaŭ tridek, tridek-kvin kaj kvardek-kvin jaroj. Depost la las-ta rompiĝo eĉ la plej altaj flusoj indulgis nin, malgraŭ la kru-ta, neprudente konstruita digo. Sed la nova digo kontraŭsta-
ros ankoraŭ post cent kaj ree cent jaroj. ¯i ne rompiĝos; ĉar
la malkruta deklivo de la ĉemara flanko ne prezentos al la
ondoj atak-eblecon. Per ĝi vi akiros por vi kaj viaj infanoj ŝir-mitan landon, kaj pro tio ankaŭ la estraro kaj la supera digo-
grafo subtenas min; kaj tion ankaŭ vi komprenu je via propra
utilo!”
ĉar la ĉeestantaro ne tuj estis respondopreta, maljuna
blankharulo penplene ekstaris. Estis la baptopatro de sinjo-
rino Elke, Jewe Manners, kiu pro la petoj de Hauke ankoraŭ
okupis sian oficon kiel digorajtigito. ”Digografo Hauke Hai-
en,” li diris,”vi kaŭzas al ni multe da zorgoj kaj kostoj, kaj mi estus ĝojinta, se vi estus prokrastinta la aferon ĝis post mia morto; sed — prava vi estas, nur malprudento povas tion pridubi! Ni ĉiutage danku al Dio, ke li malgraŭ nia malagemo
ŝirmis la multvaloran eksterdigan grundon kontraŭ ŝtormo
kaj fluso. Nun sendube estas plej urĝa tempo, ke ni mem agu
laŭscie kaj laŭpove kaj ne plu konfidu al la indulgo de Dio.
Mi, amikoj, estas maljunulo. Mi vidis digojn konstruatajn kaj
rompiĝantajn; sed neniu el vi vidos, ke rompiĝos la digo, kiun Hauke Haien projektis laŭ sia prudento ricevita de Dio! Se vi
86
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
mem ne estos dankemaj al li, viaj genepoj iam ne povos rifuzi
al li la honorkronon!”
Jewe Manners reeksidis. Elpoŝiginte bluan naztukon, li for-
viŝis kelkajn gutojn de la frunto. La maljunulo estis estimata kiel viro laborema kaj tuthonesta. Sed ĉar tamen la kunvenintoj ne volis konsenti, ili plusilentis.
Hauke Haien prenis la parolon. ĉiuj rimarkis, ke li paliĝis.
”Mi dankas al vi, Jewe Manners, ke vi ankoraŭ vivas kaj ple-
das por mia projekto. Sed vi, aliaj digorajtigitoj, konsideru la novan digokonstruon afero ne plu ŝanĝebla, kaj pro tio ni
decidu, kio estu farata!”
”Parolu!” diris iu el la rajtigitoj, kaj Hauke disfaldis sur la tablo karton pri la nova digo. ”Antaŭe iu demandis,” li diris,
”de kie ni prenos la multan teron. Vi vidas, ke ekstere de la
digolinio restas landstrio. De tie kaj de la antaŭgrundo, tro-
viĝanta norde kaj sude de la interdigota grundo, ni prenos la
teron. Nur por la ĉemara flanko ni bezonos dikan tavolon da
argilo; por la interno sufiĉos sablo. — Sed unue ni bezonas
termezuriston, kiu signu per stangoj la novan digolinion. Tiu, kiu helpis al mi ellabori la projekton, certe estas la plej kompetenta. Plie ni devas mendi ĉe kelkaj veturilfaristoj unuĉe-
valajn renverseblajn ĉarojn kun forkotimonoj, por alporti
argilon kaj alian materialon. Por kovri la supron kaj la land-
flankon de la nova digo kaj por flushaltigi Priehl-on, ni bezonos multe da pajlo. Mi momente ne povas diri, kiom da cen-
toj da plenĉaroj estos necesaj; eble pli multe ol ni ĉi tie en la marsko povos liveri! — Ni nun decidu, kiamaniere ni havigu
ĉi ĉion kaj kiel ni ĉion aranĝu. Ankaŭ la novan kluzon ni pli
poste mendu ĉe lerta ĉarpentisto.”
La kunvenintoj starigis sin ĉirkaŭ la tablo. Ili per duona
87
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
okulo rigardis la planon kaj iom post iom komencis paroli;
sed verŝajne nur por ne silenti. Kiam oni parolis pri la termezuristo, iu el la pli junaj diris: ”Digografo, vi elpensis la projekton; vi mem plej bone scias, kiu estas kompetenta!”
Sed Hauke respondis: ”ĉar vi estas rajtigitoj, vi decidu laŭ
propra kaj ne laŭ mia opinio; kaj se vi faros pli taŭgan proponon, tiuokaze mi retiros mian.”
”Nu do, certe estos ĝuste,” diris Jakob Meyen.
Sed unu el la malpli junaj tamen ne konsentis. Li havis ne-
von, kaj tiel talenta termezuristo laŭdire ĝis nun ne estis en la marsko. Li, kiel oni diris, superas eĉ la patron de la digografo, la mortintan Tede Haien.
Pro tio oni diskutis pri ambaŭ termezuristoj kaj fine de-
cidis, ke ambaŭ kune plenumu la laboron. Simile oni decidis
pri la ĉaroj, la pajloliverado kaj pri ĉio alia. Nur malfrue kaj laca Hauke alvenis hejmen sur sia bruna ĉevalo, kiun li tiutempe ankoraŭ rajdis. Kiam li ĵus estis eksidinta sur la mal-
nova fotelo, heredaĵo de lia malpli laborema, sed pli gaje vivinta antaŭulo, lia edzino jam estis ĉe li. ”Vi estas laca, Hau-ke,” ŝi diris, per sia mallarĝa mano forigante la harojn de lia frunto.
”Nur iom,” li respondis.
”Kaj ĉu la afero sukcesos?”
”Jes,” li respondis, maldolĉe ridetante, ”sed mi mem devos
labori plej multe kaj devos ĝoji, se ili ne malhelpos min!”
”Sed ne ĉiuj vin malhelpos?”
”Ne, Elke, via baptopatro Jewe Manners estas bonkora vi-
ro; mi ĝojus, se li estus tridek jarojn pli juna!”
88
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Kiam post kelkaj semajnoj la digolinio estis signita kaj la
plej granda parto de la ĉaroj liverita, ĉiuj posedantoj de
la interdigota poldero kaj de la grundo, kuŝanta malantaŭ la
malnova digo, estis kunvenigitaj de la digografo en la paroą
gastejo. Li volis prezenti al ili planon pri la disdonado de la laboroj kaj kostoj kaj aŭdi iliajn eventualajn kontraŭdirojn. Se eble la nova digo kaj la novaj kampdefluiloj malgrandigos la
riparkostojn por la malnovaj instalaĵoj, tiuokaze ankaŭ la last-nomitaj posedantoj devos plenumi la devojn laŭparte. ĉi tiu
plano estis por Hauke peniga laboro, kaj se la supera digogra-
fo ne estus disponiginta, krom digosendito, ankaŭ digoskri-
biston por lia helpo, li ne tiel rapide estus fininta ĝin, kvankam nuntempe li ree laboris en la nokton. Kiam li poste, la-
cega, enlitiĝis, lia edzino ne atendis lin kiel antaŭe en ŝajnigita dormo. Ankaŭ ŝi plenumis multe da laboro, tiom ke nok-
te ŝi ripozis en profunda dormo.
Hauke estis laŭtleginta sian planon, kaj nun li ree disfaldis
sur la tablo la skizojn kaj skribaĵojn, elmetitajn ĉi tie por en-rigardo jam dum tri tagoj. la ĉeestis seriozaj viroj admirantaj kun estimo la eksterordinaran diligentecon. Post trankvila
pripensado ili aprobis la prudentajn instrukciojn de la digo-
grafo. Sed aliaj, kies partoj je la interdigota grundo estis ven-ditaj de ili mem aŭ de iliaj patroj aŭ aliaj antaŭuloj, plendis pri tio, ke ankaŭ ili devos kunpagi la kostojn por la nova pol-89
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
dero. lii ne pripensis, ke la nova digo malgrandigos la kostojn por la malnova. Kelkaj, kiuj posedis en la nova poldero multe da partoj, deziris vendi ilin je malalta prezo; ĉar, kiel ili diris, ili ne povos porti la troajn kostojn. Sed Ole Peters, kun kolerega vizaĝo apogante sin kontraŭ pordfosto, kriis: ”Pripensu, antaŭ ol vi fidas al nia digografo; li estas ruzulo. Li jam posedis la plej multajn partojn, kiam li ankoraŭ aĉetis miajn.
Poste li decidis, interdigi la novan polderon!”
Dum momento regis inter la ĉeestantaro tomba silento. La
digografo staris apud la tablo, sur kiu li antaŭe disfaldis siajn skribaĵojn. Levante la kapon, li rigardis al Ole Peters kaj diris: ”Vi certe scias, Ole Peters, ke vi kalumnias min; tamen vi agas tiel, ĉar vi scias, ke parto de la malpuraĵo, per kiu vi sur-jetas min, restos pendanta je mi! La vero estas, ke vi deziris vendi viajn partojn, kiujn mi tiutempe bezonis por mia ŝafbredado; kaj plie — la malnobla vorto, elparolita de vi en la
trinkejo, ke mi estas digografo nur pro mia edzino, tiu vorto
aktivigis min. Mi pruvos, ke mi ankaŭ pro mi mem estas ka-
pabla esti digografo. Pro tio mi faros, kion mia antaŭulo jam
estus devinta fari. Sed se vi koleras al mi pro la partoj, siatempe aĉetitaj de mi, nu do, vi ja aŭdas, ke estas sufiĉe da tiuj, kiuj deziras vendi la siajn por malmulte da mono, nur ĉar la
laboro ŝajnas al ili tro granda!”
Malgranda parto de la ĉeestantaro murmuris aplaŭdon. La
maljuna Jewe Manners, staranta inter ili, laŭte kriis: ”Brave, Hauke Haien! Nia Disinjoro favoru vian projekton!”
Sed oni ne finordigis la aferon, kvankam Ole Peters ne plu
parolis kaj la viroj disiris nur je vespermanĝa tempo. Nur en
dua kunveno oni ĉion finordigis.
90
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Sed oni konsentis nur sub la kondiĉo, ke Hauke dum la
sekvonta monato laboru per kvar anstataŭ tri jungoparoj.
Fine, kiam la pentekostaj sonorilegoj sonoris, la laboro ko-
menciĝis. Senĉese la ĉaroj veturis de la eksterdiga grundo al
la digolinio, por tie faligi la argilon. La sama nombro da ĉa-
roj samtempe veturis returne, por esti reŝarĝataj. ĉe la digo-
linio staris viroj kun ŝoveliloj kaj fosiloj por ŝoveli la al-veturigitan teron al la ĝusta loko kaj ebenigi ĝin. Grandegajn plenĉarojn da pajlo oni alveturigis kaj deĉarigis. Ne nur por
kovri la malpezan materialon, kiel sablon kaj sablan teron,
uzatan por la landflanko, oni bezonis pajlon; sed ankaŭ, kiam
iom post iom kelkaj digopartoj estis finitaj kaj kovritaj per
pecoj da herbkovraĵo, oni kelkloke kovris la lastajn per firma pajla volo pro ŝirmo kontraŭ la mordetantaj ondoj. Dungitaj
kontrolistoj iris tien kaj reen. Kiam ŝtormis, ili staris kun bu-
ŝoj malfermitaj kaj kriis siajn ordonojn tra ŝtormo kaj ondo-
muĝado. Inter ili rajdis la digografo sur sia blanka ĉevalo,
kiun li nun ĉiam uzis. La besto kun sia rajdanto kvazaŭ flugis tien kaj alien, kiam li rapide kaj koncize donis siajn instrukciojn aŭ laŭdis laboriston aŭ, kiel ankaŭ okazis, senkompate
maldungis mallaboremulon aŭ mallertulon. ”Estas neevite-
ble,” li diris tiuokaze, ”via mallaboremo ne malutilu nian di-
gon!” Jam de malproksime, kiam li suprertrajdis el la polde-
ro, ili aŭdis la spiregadon de lia ĉevalo, kaj aŭdante la vokon:
”Atentu, la blankĉevala rajdanto venas!” ĉiu rapidigis sian laboron.
Kiam la laboristoj are sidis sur la fundo, matenmanĝante,
tiam Hauke rajdis laŭlonge de la nun forlasitaj laborejoj. Per siaj akrevidaj okuloj li tuj rimarkis, kie oni malzorge uzis la fosilon. Sed kiam li rajdis al la viroj kaj klarigis al ili, kiel la 91
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
laboro estu farata, ili nur rigardis lin, senĝene plu maĉante.
Konsenton aŭ ilian opinion li ne aŭdis. Iam, je la sama tem-
po — jam estis malfrue — li vidis ĉe iu digoloko eksterordi-
nare zorgan laboron. Rajdinte al la plej proksima aro da ma-
tenmanĝantoj kaj saltinte de sia ĉevalo, li gaje demandis: ”Kiu laboris tiel laŭdinde?” Sed timeme kaj malamike ili rigardis
lin kaj nur malrapide kaj kvazaŭ kontraŭvole diris kelkajn no-
mojn. La viro, al kiu li transdonis sian ĉevalon, trankvile staranta kiel ŝafido, tenis ĝin per ambaŭ manoj. Timolene li ri-
gardis la belajn okulojn de la besto, per kiuj ĝi, kiel kutime, rigardis sian estron.
”Nu, Marten!” vokis Hauke. ”Kial vi staras kvazaŭ ŝtoni-
ĝinta?”
”Estro, via ĉevalo estas tiel trankvila, kvazaŭ ĝi intencus
malbonon!”
Ridante Hauke mem prenis la ĉevalon ĉe la kondukilo. Tuj
ĝi karese frotis la kapon ĉe lia ŝultro. Kelkaj el la laboristoj time rigardis ĉevalon kaj rajdanton. Aliaj, kvazaŭ tio ne kon-cernus ilin, neparolante plu manĝis. De tempo al tempo ili
suprenĵetis panpecetojn al la mevoj, jam konantaj la man-
ĝolokon, kaj per siaj elegante mallarĝaj flugiloj preskaŭ tuŝetantaj iliajn kapojn. La digografo dum momentoj kvazaŭ sen-
pense rigardis la almozpetantajn birdojn, kiel ili kaptis la alĵetitajn panpecetojn. Poste li surĉevaliĝis kaj forrajdis, ne returnante sin al la laboristoj. Kelkaj vortoj, nur nun laŭtigitaj de ili, ŝajnis esti al li moko. ”Kio tio estas?” li diris al si mem,
”ĉu Elke pravas dirante, ke ĉiuj estas kontraŭ mi? ĉu ankaŭ
tiuj dungitoj kaj malriĉuloi, el kiuj multaj per la nova digo
fariĝos bonhavaj?” — Li spronis sian ĉevalon, ke ĝi kvazaŭ
furioze rapidis malsupren en la polderon. Pri la mistera bri-
92
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
lo, per kiu lia eksa subservisto ĉirkaŭis la blankĉevalan raj-
danton, li mem ja nenion sciis; sed se la homoj nur estus vi-
dintaj lin! La okuloj ardis en la maldika vizaĝo; la mantelo flirtis, kaj la blanka ĉevalo kvazaŭ fajreris! —
Somero kaj aŭtuno pasis. ¯is fino de novembro oni labo-
ris; tiam frosto kaj neĝo ĉesigis la laboron, ankoraŭ ne finitan.
La digo estis alta dek futojn; nur por la novkonstruota kluzo
restis malplenaĵo. Ankaŭ Priehl ne ankoraŭ estis flushaltigita.
Tial la akvo povis, same kiel dum la lastaj tri jardekoj, senbare eniri la polderon, ne povante tie kaŭzi gravan malutilon ĉe la nova digo. Nun oni lasis la homan faraĵon al la ĉiopova Dio,
petante lin pro ŝirmo, ĝis la printempa suno ebligos ĝian fin-
konstruon.
Dume en la digografa domo ĝojiga okazontaĵo estis pre-
parinta sin; kaj en la naŭa jaro post la geedziĝo infano naski-
ĝis. Ruĝhaŭta ĝi estis kaj pezis sep funtojn, kiel ĝenerale nov-naskitoj apartenantaj al la ina sekso. Nur ĝia kriado sonis
strange kaj ne plaĉis al la akuŝistino. Plej danĝere estis, ke Elke la trian tagon malsaniĝis je forta akuŝa febro. ŝi deliris kaj konis nek sian edzon nek sian maljunan helpantinon. La
senmezura ĝojo, kaptinta Hauken ĉe la vido de sia infano,
fariĝis aflikto. Kuracisto, venigita el la urbo, sidis ĉe la lito.
Kontrolinte ŝian pulson, li receptis kaj ĉirkaŭrigardis senkon-sile. Hauke kapneis. ”ĉi tiu ne helpos, nur Dio povos helpi!”
Li havis sian individuan kristanecon; sed estis io, kio retenis lian preĝon. Kiam la maljuna kuracisto estis forveturinta, li
staris ĉe la fenestro, fikse rigardante en la vintran tagon, kaj kiam la malsanulino kriis delire, li interplektis siajn manojn, mem ne sciante, ĉu pro pieco aŭ por ne malesperigi pro senmezura timego.
93
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”Akvon! Akvon!” ĝemis la malsanulino. ”Gardu min,” ŝi
kriis, ”gardu min, Hauke!” La voĉo obtuzigis kaj fariĝis plo-
ra.
”Al la maro. ĉu al la maro? Ho, kara Dio, neniam mi revi-
dos lin!”
Li turnis sin. Forŝovante la flegistinon de la lito, li genufalis kaj ĉirkaŭprenis sian edzinon. Altirante ŝin, li vokis: ”Elke, Elke, rekonu min, mi ja estas ĉe vi!”
Sed ŝi nur malfermis la febroardajn okulojn kaj ĉirkaŭri-
gardis malespere.
Rekuŝiginte ŝin sur la kusenon, li konvulsie premis siajn
manojn. ”Dio, mia Dio,” li kriis, ”ne forprenu ŝin! Vi ja scias, ke mi ne povas vivi sen ŝi!” Poste estis, kvazaŭ li pripensus kaj malpli laŭte li aldonis: ”Mi ja scias, ke Vi ne ĉiam povas agi laŭ Via volo, eĉ ne Vi! Vi estas ĉioscia! Vi devas agi laŭ Via saĝeco! ho Disinjoro! Donu al mi signon, ke Vi aŭdas min!”
Estis, kvazaŭ subite ekregis silento. Li aŭdis nur mallaŭtan
spiradon; kaj kiam li sin turnis al la lito, lia edzino ripozis en trankvila dormo. Nur la vartistino rigardis lin terurite. Li aŭ-
dis, ke iu fermas la pordon. ”Kiu estis?” li demandis.
”Estro, la servistino Ann Grete eliris, alportinte la infankorbon.”
”Sed, sinjorino Levke, kial vi rigardas min tiel konfuzite?”
”Mi? Mi nur ektimis pro via preĝo, per kiu vi ne savos iun
de morto!”
Hauke per siaj akraj okuloj rigardis ŝin. ”ĉu vi do ankaŭ,
kiel nia Ann Grete, partoprenas la sekretajn diservojn ĉe la
holanda fliktajloro Jantje?”
”Jes, estro, ni ambaŭ havas la ortodoksan kredon!”
Hauke ne respondis. — La tiutempe kutimaj eksterpreĝejaj
94
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
diservoj tre disvastiĝintaj ankaŭ inter la frisoj. Malsukcesintaj metiistoj aŭ instruistoj eksigitaj pro ebriemo ludis ĉe ili la ĉefan rolon, kaj junulinoj, junaj kaj maljunaj virinoj, mallaboremuloj kaj solecaj homoj fervore partoprenis ilin, en kiuj
ĉiu povis esti pastro. El la digografa domo Ann Grete kaj la
subservisto enamiĝinta je ŝi pasigis tie siajn liberajn vesperhorojn. Elke ja esprimis skrupulojn pri tio; sed Hauke respon-
dis: ”Rilate al kredoaferoj ĉiu iru sian propran vojon; tio neniam malutilas, kaj pli bone tie ol en la brandotrinkejo!”
Tia restis la afero, kaj pro tio li ankaŭ nun ne respondis.
Sed pri li oni ne silentis. Liaj preĝaj vortoj disvastiĝis de domo al domo. Li pridubis la Dian ĉiopovecon; sed kio estas Dio sen
ĝi? Li blasfemis Dion! La afero pri la diabla ĉevalo certe an-
kaŭ estas vera!
Hauke nenion sciis pri tio. Li vivis dum tiuj tagoj nur por
sia edzino; eĉ la infanon li ne atentis.
La maljuna kuracisto ree venis, venis ĉiutage; ofte eĉ dufo-
je. Tiam li restis la tutan nokton, ree skribis recepton kaj la servisto Iven Johns rapidege rajdis al la apoteko. Poste li fari-
ĝis pli afabla. Li intime kapjesis al la digografo: ”Ni sukcesos, sukcesos, per Dia helpo!”
Kaj iutage — ĉu lia arto venkis la malsanon, aŭ Dio helpis
pro la preĝo de Hauke — kiam la kuracisto estis sola kun la
malsanulino, li kun ridantaj okuloj diris al ŝi: ”Sinjorino, nun mi certe povas diri al vi, ke la kuracisto hodiaŭ havas sian
festotagon. Via farto estis danĝera; sed nun vi ree apartenas
al ni, al ni vivantoj!”
Jen ŝiaj malhelaj okulis lumradiis! ”Hauke! Hauke! Kie vi
estas?” ŝi vokis; kaj kiam li je ŝia ĝojoplena voko rapidegis en 95
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
la ĉambron kaj al ŝia lito, ŝi ĉirkaŭprenis lian kolon. ”Hauke, mia edzo, savita! Mi restos ĉe vi!”
La maljuna kuracisto elpoŝigis silkan tukon, viŝis la frun-
ton kaj la vangojn kaj kapjesante forlasis la ĉambron.
La trian vesperon post ĉi tiu tago pia parolanto, ŝuisto for-
pelita de la digografo, parolis en sekreta diservo ĉe la holan-da fliktajloro. Li klarigis al la aŭskultantoj la ecojn de Dio.
”Sed kiu pridubas la Dian ĉiopovecon, kiu diras ’Vi ne povas
agi laŭ Via volo’ — ni ĉiuj ja konas la malfeliĉulon — tiu ŝar-
ĝas nian komunumon kiel ŝtono; tiu serĉas la malamikon de
Dio, la amikon de la peko, kiel sian konsolanton; ĉar ies hel-
pon ĉiu homo bezonas. Sed vi, gardu vin je tiu, kiu preĝas tiel; ĉar lia preĝo estas blasfemo!”
Ankaŭ ĉi tiu parolado disvastiĝis de domo al domo; ĉar kio
ne fariĝas publika en malgranda komunumo? Ankaŭ Hauke
sciis pri ĝi, sed ne parolis pri ĝi al sia edzino. Li nur firme ĉir-kaŭprenis ŝin kelkfoje, dirante: ”Elke, restu fidela al mi, restu fidela al mi!” Tiam ŝiaj okuloj mirigite rigardis lin. ”Fidela al vi? Al kiu mi povus esti fidela, se ne al vi?” — Sed post mallonga daŭro ŝi komprenis liajn vortojn. ”Ja, Hauke, ni restos
fidelaj al ni; kaj ne nur pro tio, ĉar ni bezonas unu la alian!”
Kaj poste ĉiu iris al sia laboro.
Sed malgraŭ la vigla laboro li sentis sin sola. Obstineco kaj
malsocietemo kontraŭ la proksimuloj ĝermis en lia koro. Nur
al sia edzino li ĉiam restis la sama. Matene kaj vespere li genuis antaŭ la lulilo de sia infano, kvazaŭ tie estus lia eterna sanktejo. Al la geservistoj kaj laboristoj li fariĝis pli severa. La mallertuloj kaj malzorgemuloj, kiujn li antaŭe riproĉis per
trankvila mallaŭdo, nun timis pro liaj severegaj vortoj; kaj
Elke ofte estis devigata trankviligi lin.
96
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Kiam venis printempo, la digolaboro denove komenciĝis.
Antaŭ la malfermaĵo por la kluzo oni konstruis provizo-
ran digon.
La ĉefdigo plialtiĝis.
La digorajtigito Jewe Manners mortis dum la vintro. Lia
ofic-sekvinto estis Ole Peters. Pro tio la laboro de la digografo tute ne plifaciliĝis. Hauke ne provis malhelpi lian elekton, sed anstataŭ la kuraĝigaj vortoj de la maljuna baptopatro de lia
edzino, la sekvinto nun sekrete kaj ĉiel agis kontraŭ li. Li faris nenecesajn kontraŭdirojn, kiujn Hauke devis refuti per
same nenecesaj argumentoj; ĉar Ole Peters estis fanfaronulo
sed ne kompetenta rilate al pridigaj aferoj. Krome li ankoraŭ
malamis la iaman ’skribserviston’!
La plej serena ĉielo ree volbiĝis super la maro kaj la mar-
sko. La poldero ree multkoloriĝis per la fortaj bovoj, kies blekado interrompis la vastan solecon. Alaŭdoj senĉese trilis en
la aero. Nenia malbona vetero ĝenis la laboron. La nova kluzo
jam estis finkonstruita. La Disinjoro ŝajnis favori la novan fa-raĵon. Ankaŭ Elke priridis sian edzon, kiam li hejmenvenis
sur sia blanka ĉevalo. ”Vi tamen fariĝis brava besto,” ŝi tiam diris, karesfrapante la brilan kolon de la ĉevalo. Se ŝi portis la infanon, Hauke tuj deĉevaliĝis kaj lasis la etulinon danci sur liaj brakoj. Se tiam la blanka ĉevalo per siaj brunaj okuloj rigardis la infaneton, li diris, ekzemple: ”Venu, ankaŭ vi havu
97
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
la honoron!” Kaj sidiginte la malgrandan Wienke — tiun no-
mon ĝi ricevis — en la selon, li ĉirkaŭkondukis la blankan ĉe-
valon. Ankaŭ la maljuna frakseno kelkfoje havis la honoron,
balanci sur elasta branĉo la etan infanon. La patrino kun ri-
dantaj okuloj staris en la dompordo, sed la infano ne ridis.
¯iaj okuloj, inter kiuj estis nazeto, rigardis iom malsprite; kaj la manetoj ne povis kapti la branĉeton prezentitan al ĝi de la patro. Hauke tion ne atentis; ĉar li ja ne estis sperta pri infanetoj. Nur Elke, vidante la helokulan knabinon sur la brako
de sia helpistino, naskinta samtempe kun ŝi, kelkfoje aflikti-
te diris: ”Stina, la mia ankoraŭ ne estas kiel la via!” Kaj la virino, skuante pro amo sian dikan knabon, tenatan ĉe la mano,
tiam respondis: ”Ja, sinjorino, la infanoj estas diversaj; jen, ĉi tiu jam ŝtelis de mi pomojn, antaŭ ol li estis dujara!” Elke
tiam karesis la buklojn de la dika bubeto kaj poste sekrete
premis al sia koro sian silenteman infanon.
Komence de oktobro la nova kluzo jam staris en la ĉefdi-
go, kiu havis malkrutan ĉemaran deklivon kaj toleris la nor-
malan fluson je dekkvin futoj. De ĝia nordokcidenta angulo
oni povis libere rigardi preter Jevershallig al la Watten-maro; sed la tieaj ventoj blovis pli akre; la haroj flirtis, kaj kiu volis rigardi malproksimen, devis firme teni sian ĉapon.
Fine de novembro, kiam ŝtormo kaj pluvo komenciĝis, nur
estis ankoraŭ fermota la malplenaĵo, sur kies fundo Priehl
eniris la novan polderon. Ambaŭflanke staris la digomuroj. La
fendego inter ili nun devis esti plenigata. Seka somera vete-
ro certe estus faciliginta la laboron; sed urĝis!
Subita ŝtormo povus endanĝerigi la tutan laboron. Pro tio
Hauke ĉion faris por plejeble baldaŭ fini la laboron. Pluvegis!
La vento fajfegis! Sed lia maldika staturo sur la viglega blan-98
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
ka ĉevalo jen ĉi tie, jen tie videbliĝis inter la nigraj homamasoj, okupataj apud la fendego. Nun oni vidis lin malsupre ĉe
la ĉaroj, alportantaj argilon de la malproksima antaŭgrundo.
ĵus aro da ili alvenis ĉe Priehl kaj elŝutis sian ŝarĝon. Tra la plaŭdado de la pluvo kaj la muĝado de la vento sonis de tempo al tempo la akravoĉaj ordonoj de la digografo, kiu hodiaŭ
volis regi sola. Li vokis la ĉarojn laŭ numeroj, rifuzante tiujn, kiuj premis sin antaŭen ekstervice. Nun li kriis: ”Haltu!” kaj malsupre la laboro ĉesis. ”Malsuprenĵetu plenĉaron da pajlo!”
li suprenkriis, kaj iun el la supre starantaj plenĉaroj oni ĵetegis sur la malsekan argilon. Malsupre viroj alsaltis kaj distiris ĝin, suprenkriante ke oni ne enpajligu ilin. Kaj ĉiam deno-ve oni malsuprenĵetis plenĉarojn. Hauke ree jam estis supre
kaj de sur sia blanka ĉevalo rigardis malsupren en la fende-
gon, kiel oni ŝovelis kaj renversis. Poste li rigardis al la maro.
Blovis forte, kaj li rimarkis, ke la akvorando suprenrampas la digon kaj la ondoj sin levas ankoraŭ pli alten. Li ankaŭ vidis, ke la laboristoj gutegas kaj apenaŭ povas spiri ĉe la peniga laboro kontraŭ la vento kaj la malvarma pluvo superfluanta
ilin. ”Persistu, laboristoj, persistu!” li kriis malsupren. ”Nur ankoraŭ unu futon pli alte, tiam ĝi sufiĉos kontraŭ ĉi tiu fluso!” Kaj malgraŭ la bruegado de la malbonega vetero oni po-
vis aŭdi la bruon de la laboristoj. La klakado de la renversi-
taj argilamasoj, la brukrakado de la ĉaroj kaj la siblegado de la pajlo daŭris senĉese. Intermiksite aŭdiĝis de tempo al tempo la ĝemetado de malgranda flava hundo kiu, frostsuferanta
kaj senestra, estis puŝpelata inter homoj kaj veturiloj. Sed
subite veplenda krio de la besteto sonis el la fendego. Hauke
rigardis malsupren. Li vidis, ke oni malsuprenĵetis la hunde-
99
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
ton. Subita kolerruĝo videbliĝis sur lia vizaĝo. ”ĉesu! ĉesu!”
li kriis, ĉar oni daŭrigis, elŝuti la malsekan argilon.
”Kial?” kriis raŭka voĉo de malsupre, ”ja ne pro la mizera
hundaĉo?”
”ĉesu, mi diras!” denove kriis Hauke. ”Alportu la hundon!
ĉe nia faraĵo ne okazu krimo!”
Sed nenies mano movis sin. Kelkajn plenŝovelilojn de la
algluiĝema argilo oni ankoraŭ ĵetis apud la kriantan beston.
Jen Hauke tiel spronis sian blanka ĉevalon, ke la besto kriis
kaj rapidis malsupren. ĉiuj retiris sin. ”La hundon!” li kriis.
”Mi postulas la hundon!”
Mano tuŝis lian ŝultron, kiel iam tiu de la maljuna Jewe
Manners. Sed, turninte sin, li vidis, ke nur estas amiko de la maljunulo. ”Gardu vin, digografo!” li flustris. ”Vi ne havas
amikojn inter la laboristoj; ne ekscitiĝu pro la hundo!”
La vento fajfis kaj la pluvo plaŭdis. La laboristoj parte es-
tis metintaj la fosilojn en la argilon, parte forĵetintaj ilin. Hauke klinis sin al la maljunulo. ”Harke Jens, ĉu vi bonvolas teni mian blankan ĉevalon?” Kaj apenaŭ tiu estis preninta la kondukilon, Hauke saltis en la fendegon kaj tenis la plendkri-
antan besteton sur la brako. Preskaŭ sammomente li jam ree
sidis en la selo kaj regalopis sur la digon. Severe rigardante la virojn, starantajn ĉe la ĉaroj, li kriis: ”Kiu faris tion? Kiu ĵetis malsupren la beston?”
Dum momento ĉiu silentis; ĉar el la maldika vizaĝo de la
digografo fajreris kolerego; kaj ili superstiĉe timis lin.
Jen aliris fortnuka viro.
”Mi ne faris tion,” li diris, mordante pecon de sia maĉta-
bako kaj enbuŝigante ĝin malrapide, ”sed kiu tion faris, tiu
agis prave; se via digo staru firme, oni devas enigi ion vivan!”
100
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”ĉu ion vivan? El kiu kate˛ismo vi tion lernis?”
”El neniu, estro,” respondis la viro, malrespekte ridante,
”jam niaj praavoj tion sciis, kaj ili certe estis ne malpli bonaj kristanoj ol vi! Ankoraŭ pli bone estus enigi infanon; sed se
tia ne estas havebla, ankaŭ hundo sufiĉas!”
”Silentu pri viaj idolanecaj instruoj!” alkriis lin Hauke. ”Estus pli bone enigi vin!”
”Oho!” eksonis krioj. Dekduo da gorĝoj laŭtigis ilin kaj
Hauke vidis ĉirkaŭe nur koleregajn vizaĝojn kaj pugnigitajn
manojn. Li rimarkis, ke ili ne estas amikoj. La penso pri la
digo timigis lin. Kion fari, se ĉiuj forĵetus la fosilojn? Kaj rigardante nun malsupren, li ree vidis la amikon de la maljuna
Jewe Manners. Li tie iris inter la laboristoj, alparolante ĉi tiun, alridante tiun aŭ kun afabla vizaĝo frapante ies ŝultron. Kaj
unu post la alia reprenis sian fosilon. Ankoraŭ kelkaj momen-
toj, kaj denove la laboro plene funkciis.
Kion plu fari ĉi tie? La Priehl estis flushaltigota, kaj la hundon li sekure kaŝis en la faldoj de sia mantelo. Laŭ subita decido li turnis sian blankan ĉevalon al la plej proksima vetu-
rilo. ”Pajlon al la rando!” li kriis severe, kaj kvazaŭ aŭtomate la veturigisto obeis. Baldaŭ poste la pajlo siblis profunden; kaj ĉiuflanke kaj per ĉiuj fortoj oni reeklaboris.
Unu horon ankoraŭ oni laboris. Estis post la sesa kaj jam
noktiĝis. La pluvo ĉesis. Jen Hauke vokis la inspektantojn al
sia ĉevalo kaj diris: ”Morgaŭ matene, je la kvara, ĉiu reestu ĉe sia laboro. La luno ankoraŭ estos sur la ĉielo, kaj kun Dia helpo ni finos la laboron!” Elmanteligante la tremantan beston,
li ankaŭ demandis: ”ĉu vi konas la hundon?”
lli neis; nur unu respondis: ”¯i erarvagas en la vilaĝo jam
dum tagoj; ĝi apartenas al neniu!”
101
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”Do ĝi estas mia,” respondis la digografo forrajdante; ”ne
forgesu: morgaŭ matene je la kvara!”
Kiam li venis hejmen, Ann Crete venis el la pordo. ŝi estis
pure vestita, kaj li pensis: ŝi iras al la sekta kunveno de la fliktajloro.
”Kavtenu vian antaŭtukon!” li alvokis ŝin; kaj kiam ŝi kva-
zaŭ nevole tion faris, li enĵetis la argilmalpuran hundeton.
”Donu ĝin al eta Wienke; ĝi fariĝu ŝia kunludanto! Sed an-
taŭe lavu kaj varmigu ĝin; vi per tio ankaŭ agos laŭ Dia volo, ĉar la kreaĵo estas tute rigidiĝinta!”
Kaj Ann Crete ne povis preterlasi obei al sia estro; kaj pro
tio ŝi hodiaŭ ne povis partopreni la sektan kunvenon.
La postan tagon oni finis la novan digon. La ŝtormo estis
finfuriozinta. Avocetoj kaj mevoj gracie ŝvebis super tero kaj maro. De Jevershallig sonis la milvoĉa kriado de la bernikloj, kaj el la blanka matena nebulo, kovranta la vastan marskon,
leviĝis orluma aŭtuna tago kaj lumigis la novan faritaĵon de
homa mano.
Post kelkaj semajnoj venis kun la supera digografo la ko-
misaroj, por kontroli la novan digon. En la digografa domo
oni aranĝis grandan, solenan manĝon — la unuan post la fu-
nebra manĝo pro la maljuna Tede Volkerts. ĉiuj digorajtigi-
toj kaj la plej eminentaj interesitoj estis invititaj. Post la man-
ĝo oni pretigis ĉiujn veturilojn de la gastoj kaj de la digograĵo.
La supera digografo levis sinjorinon Elke en la kariolon, an-
taŭ kiu hufbatis la bruna ĉevalo de la digografo. Saltinte en
la veturilon, li prenis la kondukilon, ĉar li mem volis veturi-gi la saĝan edzinon de sia digografo. Gaje oni forveturis, unue sur la novan digon kaj poste ĉirkaŭ la novan polderon. Inter-tempe ekblovis malforta nordokcidenta vento, pelanta sup-
102
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
ren la akvon ĉe la norda kaj okcidenta flankoj de la nova digo.
Sed estis evidente, ke pro la malkruta deklivo la ondoj ne po-
vis bati la digon tiel forte. La komisaroj laŭdegis la digografon, kaj la laŭdoj tuj forigis dubojn, jen kaj jen esprimitajn de la rajtigitoj.
Ankaŭ tio pasis; sed ankoraŭ unu kontentiĝon li havis. Iu-
tage la digografo mediteme rajdis laŭlonge de la nova digo.
Subite li pensis la jenon: Kial la novan polderon, kiu ja estas mia merito, kiu postulis de mi multe da ŝvito kaj nokta laboro, oni baptis laŭ la nomo de iu el la princinoj La nova Karo-
lina poldero? Kaj vere, sur ĉiuj aktoj estas skribita tiu nomo; sur kelkaj eĉ en ruĝa frakturo. Levinte la rigardon, li vidis du laboristojn, venantajn renkonte kun siaj instrumentoj, unu
dudek paŝojn post la alia. ”Atendu!” li aŭdis krii la postan. Sed la alia, kiu ĵus staris ĉe la vojo, kondukanta malsupren al la poldero, rekriis: ”Alifoje, Jeus; jam estas malfrue, mi devas labori!”
”Kie?”
”Nu, ĉi tie, en Hauke-Haien-Poldero!”
Malsuprenirante li laŭte kriis la nomon, kvazaŭ la tuta
marsko devus ĝin aŭdi. Sed al Hauke estis, kvazaŭ li aŭdis
proklami sian gloron. Rektigante sin en la selo kaj spronan-
te sian blankan ĉevalon li energie rigardis la vastan pejzaĝon, kuŝanta maldekstre de li. ”Hauke-Haien-Poldero,” li mallaŭte
ripetis, ”tio sonas, kvazaŭ oni neniam alie povus nomi la pol-
deron. Ili spitu, sed ili ne povas prisilenti mian nomon. La
nomo de la princino — ĉu ĝi ne estos baldaŭ forgesita?”
La blanka ĉevalo fiere galopis. Antaŭ la oreloj de la digo-
grafo io zumis: Hauke-Haien-Poldero, Hauke-Haien-Poldero.
En liaj pensoj la nova digo preskaŭ farigis la oka mondmira-
103
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
klo; en tuta Frislando ne estis tia digo. Estis al li, kvazaŭ li troviĝus inter ĉiuj frisoj. Superstarante ilin je kapalteco, li akre kaj fier-bonvole rigardis ilin.
Iom post iom pasis tri jaroj depost la interdigo. La nova
faritaĵo montriĝis taŭga, kaj la riparkostoj estis nur malaltaj.
En la poldero preskaŭ ĉie nun floris blanka trifolio. Kiam oni promenis tra la ŝirmitaj paŝtejoj, la somera vento alportis al la promenanto plennubojn da dolĉa bonodoro. Jen la tempo
venis por transdoni la landpartojn al la partoprenantoj kiel
ĉiamajn propraĵojn. Hauke ne preterlasis, antaŭe akiri kelkajn novajn. Ole Peters malamike retenis sin; al li neniom apartenis en la nova poldero. Tamen la disdonado okazis ne sen
ĉagreno kaj malpaco; sed ĝi pasis. Ankaŭ ĉi tiu tago estis fo-
ririnta.
De nun li vivis solece por siaj devoj kiel bienmastro kaj
digografo, kaj por tiuj, kiuj estis parencaj al li. La malnovaj amikoj ne plu vivis; kaj gajni novajn, li ne emis. Sed sub lia tegmento regis paco, ankaŭ ne ĝenata de la silenta infanino.
Tiu nur malmulton diris. Persista demandado, eco de inteli-
gentaj infanoj, aŭdiĝis nur malofte kaj nur tia, ke la respon-
do estis malfacila por la demandito. Sed ŝia ĉarma, iom stul-
ta vizaĝo, preskaŭ ĉiam montris kontentecon. Du kunludan-
tojn ŝi havis, kaj tio sufiĉis por ŝi. Kiam ŝi promenis, ĉiam la savita, flava hundeto saltetis ĉirkaŭ ŝi, kaj kiam la hundo sin montris, ankaŭ la malgranda Wienke ne plu estis malproksime. La dua kamarado estis mevo. La hundon oni nomis Per-
lo kaj la mevon Klaus.
Maljunulino kunportis la mevon al la bieno. La okdek-jara
Trin Jans ne plu povis nutri sin en sia dometo sur la mardigo.
Pro tio sinjorino Elke decidis, ke la kaduka servistino de ŝia 104
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
avo trovu ankoraŭ kelkajn trankvilajn vesperhorojn kaj hej-
mecan mortĉambron kaj, duone per devigo, Elke kaj Hauke
irigis ŝin al la bieno kaj loĝigis ŝin en nordokcidenta ĉambreto de la nova garbejo, konstruita de la digografo antaŭ kelkaj
jaroj apud la ĉefdomo pro la pligrandigo de la mastrumaĵo.
Kelkaj el la servistinoj havis apude siajn ĉambretojn kaj po-
vis helpi la maljunulinon dum la nokto. ĉe la muroj staris ŝia malnova meblaro: komodo el kesta ligno, super ĝi du koloraj
bildoj, montrantaj la mortintan filon; jam delonge ne plu uza-
ta radŝpinilo kaj tre pura kurtenlito, antaŭ kiu staris malgracia skabelo, tegita per la blanka felo de la iama kato. Sed an-kaŭ ion vivan ŝi kunportis, nome la mevon Klaus, kiu jam de
jaroj estis ĉe la maljunulino. Kiam vintro ekregis, ĝi kun la
aliaj mevoj forflugis suden; kaj ĝi revenis nur, kiam la mara
artemizio bonodoris ĉe la marbordo.
La garbejo situis iom malpli alte sur la teraltaĵo. Tial la maljunulino tra la fenestro ne povis vidi trans la digon al la maro.
”Mi troviĝas ĉi tie kiel kaptito, digografo,” ŝi grumblis iutage, kiam Hauke eniris. Montrante eksteren per siaj kurbaj fingroj, ŝi demandis: ”Kie troviĝas Jeversand? ĉu trans la ruĝa aŭ nigra bovo?”
”Kial vi demandas pri Jeversand?” diris Hauke.
”Ne pri Jeversand,” grumblis la maljunulino, ”sed mi volas
vidi la lokon, kie iam mortis mia filo!”
”Se vi deziras tion vidi,” respondis Hauke, ”vi devas sidi
sub la frakseno; de tie vi povas rigardi la maron!”
”Ja,” diris la maljunulino, ”ja, se mi havus viajn junajn kru-
rojn, digografo!”
Tia longe restis la danko de la maljunulino por la helpo de
la digografo kaj lia edzino. Sed subite tio ŝanĝiĝis. Iumatene 105
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
la malgranda kapeto de Wienke montriĝis en la pordo, duo-
ne fermita. ”Nu,” vokis la multjarulino, sidante kun manoj
kunmetitaj sur sia skabelo, ”kion vi deziras?”
Senparole la infano aliris, senĉese rigardante ŝin per siaj
indiferentaj okuloj.
”ĉu vi estas la digografa infano?” demandis Trin Jans; kaj
kiam tiu, kvazaŭ jesante, mallevis la kapeton, ŝi daŭrigis: ”Eksidu ĉi tie sur mia skabelo! Estis angora kato — tiel granda —
; sed via patro mortbatis ĝin. Se ĝi ankoraŭ vivus, vi povus
rajdi sur ĝi.”
Wienke senparole rigardis la blankan felon. Subite ŝi ge-
nuis kaj karesis ĝin, kiel infanoj kutimas fari ĉe vivantaj kato aŭ hundo. ”Bedaŭrinda kato!” ŝi diris kaj poste daŭrigis la
karesadon.
”Nu,” kriis la blankharulino post kelka tempo, ”nun sufi-
ĉas; sidi sur ĝi vi povas ankoraŭ nun, eble nur pro tio via patro mortbatis ĝin!” Post tio ŝi levis la infanon ĉe ambaŭ manoj kaj sidigis ŝin maldelikate sur la skabelon. Sed ĉar Wienke
restis silenta kaj senmove sidanta kaj nur rigardis ŝin, ŝi kapbalancis. ”Disinjoro, ja, Vi punas lin,” ŝi murmuretis. Sed tamen kompato pri la infano ŝajnis regis ŝin: ĉar ŝia osta mano
karesis ŝian maldensan hararon, kaj la okuloj de la etulino
montris kontenton.
De nun Wienke ĉiutage vizitis la maljunulinon en ŝia ĉam-
bro. Post nelonge ŝi memstare eksidis sur la angora skabelo.
Trin Jans tiam enmanigis al ŝi viand- kaj panpecetojn — da
kiuj ŝi ĉiam havis provizon por ke ŝi terenĵetu ilin. Tiam la
mevo kun krio kaj etenditaj flugiloj el iu angulo alrapidegis
por bekpreni ilin. Komence la infano timis kaj kriis pro la
granda sovaĝa birdo; sed tio baldaŭ ĉesis. Tuj, kiam ŝia kapeto 106
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
aperis en la pordofendo, la birdo alrapidis kaj sidis sur ŝia
kapo aŭ ŝultro; ĝis la maljunulino helpis, kaj la manĝigado
povis komenciĝi. Trin Jans, kiu ĝis tiam ne permesis, ke iu
etendu la manon al ŝia Klaus, nun nenion diris pri tio, ke la
infano iom post iom tute malkutimigis la birdon de ŝi. ¯i vo-
lonte lasis kapti sin. La infano portis kaj envolvis ĝin en sia antaŭtuko. Kiam la flava hundeto ĉirkaŭsaltis ŝin kaj ĵaluze
kontraŭsaltis la birdon, tiam ŝi vokis: ”Vi ne, Perlo, vi ne!” kaj levis per siaj braketoj la mevon tiel alten, ke ĝi, sin mem libe-rigante, kriante forflugis, kaj anstataŭ ĝi nun la hundeto provis, per flatado kaj saltado ricevi lokon en la brakoj de Wien-ke.
Kiam Hauke aŭ Elke okaze vidis la strangan ’kvarfolion’, ili
dorloteme rigardis sian infanon; sed, post kiam ili sin turnis, sur iliaj vizaĝoj nur restis doloro, kiun ĉiu portis sola; ĉar la suferĉesiga vorto ĝis nun ne estis eldirita.
Iun someran antaŭtagmezon, kiam Wienke kun la kaduku-
lino kaj ambaŭ bestoj sidis sur granda ŝtono antaŭ la garbe-
ja pordo, ŝiaj gepatroj — la digografo posttirante sian blan-
kan ĉevalon — preteriris. Li volis rajdi al la digo kaj mem estis preninta la ĉevalon de la paŝtejo. Lia edzino estis akom-
paninta lin sur la teraltaĵo. La suno varme brilis. Estis preskaŭ sufoke kaj kelkfoje ventekblovo venis de sudoriente. Eb-
le al la infano fariĝis malagrable sur ŝia loko. ”Wienke volas kuniri!” ŝi kriis, forigante la mevon de la sino kaj kaptante la manon de la patro.
”Do venu!” li diris.
Sed Elke kriis: ”Dum tia vento? ŝi ja forflugos de vi!”
”Mi tenos ŝin firme kaj krome ni hodiaŭ havas varman ae-
ron kaj ondiĝantan akvon; ŝi povos vidi ĝin dancanta!”
107
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Elke kuris domen kaj alportis ankoraŭ tuketon kaj ĉapeton
por sia infano. ”Sed venos malbonega vetero”, ŝi diris, ”rapi-
du kaj revenu baldaŭ!”
Hauke ridis. ”¯i ne kaptos nin!” Kaj li levis la infanon al si sur la selon. Elke ankoraŭ restis staranta sur la teraltaĵo. Man-ombrumante la okulojn, ŝi ankoraŭ vidis, ke ambaŭ forrajdas
al la digo. Trin Jans sidis sur la ŝtono, murmurante per siaj
velkintaj lipoj ion nekompreneblan.
La infano senmove ripozis en la brako de la patro. Estis,
kvazaŭ ŝi malfacile spiris pro la premo de la fulmotondra
aero. Klinante al ŝi la kapon, li demandis : ”Nu, Wienke?”
La infano, dum momentoj rigardante lin, demandis: ”Pa-
tro, vi ja povas tion fari! — ĉu vi ne estas ĉiokapabla?”
”Kion, Wienke?”
Sed ŝi silentis. Verŝajne ŝi mem ne komprenis sian deman-
don.
Estis fluso. Kiam li surrajdis la digon, la sunbrilo sur la vasta akvo-ebenaĵo blindigis iliajn okulojn. Turnovento kirle
altenpelis la ondojn; pliaj alvenis kaj plaŭdegis kontraŭ la
bordon. Tiam ŝi timplene ĉirkaŭprenis per siaj manetoj la
pugnon de la patro, kiu estis tenanta la kondukilon, tiel ke la blanka ĉevalo saltis flanken. La palbluaj okuloj konfuzite rigardis al Hauke. ”La akvo, patro, la akvo!” ŝi krietis.
Sed delikate li liberigis ŝin, dirante: ”Trankviliĝu, infaneto, vi estas ĉe via patro; la akvo ne endanĝerigos vin!”
Foriginte la helblondajn harojn de la frunto, ŝi ree kuraĝis
rigardi maren. ”¯i ne endanĝerigos nin,” ŝi diris tremante;
”ne; ordonu, ke ĝi tion ne faru! Vi estas kapabla je tio, kaj ĝi obeos!”
”Mi ne kapablas tion, infano,” respondis Hauke serioze,
108
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”sed la digo, — sur kiu ni rajdas, ĝi ŝirmas nin, kaj via patro elpensis kaj konstruigis ĝin.”
ŝiaj okuloi rigardis lin, kvazaŭ ŝi ne tute komprenis; pos-
te ŝi kaŝis sian rimarkinde malgrandan kapeton en la vasta
surtuto de la patro.
”Kial vi kaŝas vin, Wienke,” flustris ĉi tiu, ”ĉu vi ankoraŭ
timas?” Kaj tremanta voĉeto sonis ei la faldoj de la surtuto:
”Wienke preferas ne rigardi; sed patro, vi certe majstras ĉion?”
Malproksime tondris.
”Hoho!” kriis Hauke, ”nun la malbonega vetero venas!”
Returnante sian ĉevalon, li diris: ”Nun ni volas iri hejmen al la patrino!”
La infano spiris profunde; sed nur atinginte la hejmon, ŝi
levis la kapeton de la patra brusto. Kiam poste Elke estis de-
metinta de ŝi la tuketon kaj kapuĉon, ŝi restis senmove sta-
ranta antaŭ la patrino.
”Nu, Wienke,” diris ĉi tiu, delikate skuante ŝin, ”ĉu vi ŝa-
tas la grandan akvon?”
Sed la infano, malfermegante la okulojn, respondis: ”¯i
parolas, Wienke timas!”
”¯i ne parolas, ĝi nur murmuras kaj muĝas!”
La infano rigardis malproksimen. ”ĉu la maro havas kru-
rojn?” ŝi ree demandis. ”ĉu ĝi povas transpasi la digon?”
”Ne, Wienke, pri tio atentas via patro; li estas la digogra-
fo!”
”Ja,” diris la infano, manklakante kun stulta ridado, ”patro
ĉion majstras, ĉion!” Sed subite forturnante sin de la patrino, ŝi diris: ”Wienke volas al Trin Jans; ŝi havas ruĝajn pomojn!”
Elke malfermis la pordon kaj ellasis la infanon. Ferminte
109
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
ĝin, ŝi rigardis sian edzon per dolorplenaj okuloj, en kiuj li alitempe vidis nur konsolon kaj kuraĝon.
Li donis al ŝi sian manon, kvazaŭ inter ili vortoj ne estus
necesaj; sed ŝi diris mallaŭte: ”Ne, Hauke, lasu paroli min; la infano, kiun mi naskis al vi post jaroj, por ĉiam restos infano; ho, kara Dio, ŝi estas idiota; mi devas tion diri al vi!”
”Mi jam delonge scias,” respondis Hauke, firme tenante la
manon de sia edzino, kiun ŝi volis fortiri.
”Do ni tamen restos solaj, ”ŝi ree diris. Sed Hauke kapneis.
”Mi amas ŝin, kaj ŝiaj braketoj ĉirkaŭprenas min kaj firme ŝi
premas sin al mia brusto! Por ĉiuj trezoroj mi ne volus mal-
havi tion!”
La edzino, malgajege rigardante antaŭ sin, diris: ”Sed kial?
ĉu mi bedaŭrinda patrino estas kulpa je tio?”
”Ja, Elke, ankaŭ mi demandis tiun, kiu sole povas tion scii;
sed ankaŭ vi ja scias, ke la ĉiopova ne donas respondon al la
homo — eble, ĉar ni ne estus kapablaj kompreni ĝin!”
Preninte ankaŭ la alian manon de sia edzino, li altiris ŝin:
”Ne ĉesu ami kiel ĝis nun vian infanon; estu certa, ke ŝi kom-
prenas!”
Jen Elke ĵetis sin al la brusto de la edzo, satploris kaj ne plu estis sola kun sia doloro.
Subite ŝi ridetis al li, firme premis lian manon kaj forkuris
el la ĉambro.
Preninte sian infanon el la ĉambreto de la maljuna Trin
Jans, ŝi sidigis ŝin sur la sinon, karesis kaj kisis, ĝis ŝi diris:
”Patrino, mia kara patrino!”
110
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Tiel la homoj en la digografa bieno solece vivis kune. Mul-
to mankus, se ili ne havus la infanon.
Malrapide la somero pasis. La migrobirdoj forflugis kaj la
aero maipleniĝis je kantado de alaŭdoj. Nur antaŭ la garbejoj, kie ili bekis grenerojn, oni de tempo al tempo aŭdis ilin kriante forflugi. La tero jam estis frostmalmoligita.
Iun posttagmezon la maljuna Trin Jans estis en la kuirejo
de la ĉefdomo. ŝi sidis sur ŝtuparo kondukanta al la subteg-
mento. Videble dum la lastaj semajnoj ŝi revigliĝis. Volonte ŝi nun iris en la kuirejon kaj rigardis, kiel Elke laboris. ŝiaj kruroj ne plu estis tro malfortaj, de kiam la malgranda Wienke
ĉiutage suprentiris ŝin ĉi tien ĉe la antaŭtuko. Nun la infano genuis apud ŝi, rigardante per siaj trankvilaj okuloj al la flamoj, kiuj estis flagrantaj el la fajruja aperturo. Unu maneton ŝi kroĉis al la maniko de la maljunulino; la alia kuŝis en ŝia propra helblonda hararo. Trin Jans rakontis: ”Vi scias, ke mi
servis kiel domservistino ĉe via praavo. Li estis pli saĝa ol ĉiuj!
Tiam akazis — estis antaŭ multaj, multaj jaroj — ke ili iuves-
pere ĉe lunlumo fermis la markluzon, kaj ’ŝi’ ne povis reveni
en la maron. Ho, kiel ’ŝi’ kriegis, taŭzante per siaj fiŝmanoj siajn malmolajn, hirtajn harojn! Ja, infano, mi mem tion vidis kaj aŭdis. ĉiuj interkampaj fosoj estis akvoplenaj. La luno lumis sur ilin, ke ili brilegis kiel arĝento. ’ŝi’ naĝis el unu foso en alian. Levante la brakojn, ’ŝi’ manklakis kvazaŭ preĝante,
111
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
ke tio estis aŭdebla jam de malproksime; sed, infano, tiaj kre-aloj ne estas kapablaj preĝi. Mi sidis antaŭ la dompordo sur
kelkaj traboj, uzotaj por konstruado, kaj rigardis malproksi-
men. La ’marvirino’ ankoraŭ ĉiam naĝis en la fosoj, kaj se ŝi
levis la brakojn, ankaŭ tiuj trembrilegis arĝente kaj diamante.
Fine mi tion ne plu vidis, kaj nur sovaĝaj anseroj kaj mevoj,
dum la tuta tempo ne aŭditaj de mi, ree fajfante kaj kriante
preterflugis en la aero.”
La maljunulino silentis. — Unu frazon la infano memoris.
”ŝi ne povis preĝi?” ŝi demandis; ”kion vi diris, kiu ŝi estis?”
”Infano,” respondis la blankharulino, ”estis marvirino; tiaj
kreaĵoj estas monstroj kaj ne povas fariĝi ĉielanoj!”
”Ne ĉielanoj” — ripetis la infano, kaj profunda ĝemo, kva-
zaŭ ŝi estus kompreninta, levis la malgrandan bruston.
”Trin Jans!” vokis basa voĉo de ĉe la kuireja pordo. La mal-
junulino tremetis. Estis la digografo Hauke Haien, kiu tie staris, apogante sin kontraŭ fosto. ”Kion vi rakontas al la infa-
no? ĉu mi ne ordonis, ke vi konservu viajn fabelojn por vi
mem, aŭ rakontu ilin al anseroj kaj kokoj?”
La maljunulino malice rigardis lin kaj forŝovis la etulinon.
”Tio ne estas fabeloj,” ŝi murmuris mallaŭte, ”mia praonklo
rakontis ilin al mi!”
”Via praonklo, Trin? Vi ja diris, ke vi mem travivis ilin!”
”Estas tutegale,” respondis la multjarulino. ”Sed vi ne kre-
das lin, Hauke Haien; vi do volas diri, ke mia praonklo estas
mensoginto!” ŝovinte sin pli proksimen al la fajrujo, ŝi tenis siajn manojn super la flamoj flagrantaj el la aperturo.
La digografo rigardis tra la fenestro; apenaŭ vesperkrepus-
kis. ”Venu, Wienke!” li diris, altirante sian idiotan infanon.
112
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”Venu kun mi, mi montros al vi ion sur la digo. Sed ni devas
piediri; la blanka ĉevalo estas ĉe la forĝisto!”
Ili iris en la loĝoĉambron, kie Elke ĉirkaŭvolvis la kolon kaj ŝultrojn de la infano per varmigaj lantukoj. Baldaŭ poste la
patro iris kun ŝi sur la malnova digo nordokcidenten. Preter-
pasinte Jeversand, ili iris ĝis tie, kie la Watten larĝiĝas kaj preskaŭ estas netransvideblaj. Jen li portis sian filinan, jen ŝi iris ĉe lia mano.
La krepusko malrapide pliintensiĝis, kaj malproksime ĉio
malaperis en nebulo kaj mallumo. Sed tie, kien oni ankoraŭ
povis vidi, la nevideblaj fluantaj Watt-riveretoj estis disŝirintaj la glaci-tavolon; kaj same kiel Hauke iam vidis en sia junaĝo, nun ree el la fendoj suprenlevis sin fumkolonoj; kaj laŭlonge.
de la fendoj teruraj burleskaj figuroj saltetis unu kontraŭ la alia, riverencis kaj subite larĝiĝis timige. —
La infano timplene premis sin al la patro, metante lian ma-
non sur sian vizaĝon.
”La mardiabloj!” ŝi flustris tremante. ”La mardiabloj!”
La patro kapneis.
”Ne, Wienke, nek marvirinoj nek mardiabloj; tiaj estaĵoj ne
ekzistas. Kiu rakontis al vi pri tio?”
Stulte ŝi rigardis lin sed ne respondis. Dorloteme karesante
ŝiajn vangojn, li diris: ”Denove rigardu! Nur estas malsataj
bedaŭrindaj birdoj. Rigardu, kiel la granda etendas siajn flugilojn! Ili kaptas fiŝojn, kiuj troviĝas en la fulmantaj fendoj.”
”Fiŝoj,” ripetis Wienke.
”Jes, infano, ĉio tio estas vivanta kiel ni; ne ekzistas io alia; sed la kara Dio estas ĉie!”
La eta Wienke fikse rigardis teren, interrompante la spira-
don. Estis, kvazaŭ ŝi timigite vidus en abismon; sed eble nur
113
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
aspektis tiel. La patro longe rigardis ŝin. Poste li klinis sin kaj rigardis ŝian etan vizaĝon; sed montriĝis nenia signo de la silenta animo.
Li levis ŝin sur la brakon kaj metis ŝiajn rigidajn manetojn
en unu el siaj langantoj.
”Do, mia Wienke,” — sed la infano ne komprenis liajn ko-
regajn vortojn — ”do, varmigu vin ĉe mi! Vi ja estas nia infa-
no, nia sola! Vi amas nin —!” La voĉo de la viro subite silen-
tis; sed la etulino karese premis sian kapeton en lian malgla-
tan barbon.
Kontentaj ili iris hejmen.
114
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Post Novjaro zorgo denove eniris la domon. Torfo-febro
kaptis la digografon; mortmalsana li estis. Ankaŭ kiam li
estis resaniĝinta pro la prizorgo kaj flego de Elke, li ne plu estis sama kiel antaŭe. La korpa malvigleco influis ankaŭ lian spiriton.
Elke kun zorgo rimarkis, ke li estas ĉiam facile kontentige-
bla. Tamen, fine de marto, io devigis lin sursalti sian blankan ĉevalon kaj denove rajdi laŭlonge de sia digo. Estis posttagmeze; la suno, antaŭe brilinta, jam delonge kaŝis sin post ne-
bulaĵo.
En la vintro kelkfoje oni estis spertinta superakviĝon, sed
tio estis negrava; nur ĉe la transa bordo, sur iu insuleto, aro da ŝafoj dronis kaj peco de la antaŭgrundo estis forŝirita. ĉiflanke kaj ĉe la nova poldero la superakviĝoj ne kaŭzis men-
ciindan domaĝon. Sed en la pasinta nokto furiozis pli forta
vento. Pro tio la digografo estis devigata mem iri eksteren por ĉion rigardi. Li jam pasis la sudorientan angulon de la nova
digo kaj trovis ĉion en bona ordo. Sed atinginte la nordorien-
tan angulon, kie la nova digo kuniĝis kun la malnova, li vidis ke la unua ja estis nedifektita, sed ke sur la malnova digo la superakviĝo detruis kaj forŝiris larĝan strion de la herbkovraĵo kaj fosis en la diga korpo grandan kavaĵon.
Krom tio la fluego malkovris labirinton da mus-irejoj. —
Hauke deĉevaligis kaj zorge rigardis la difekton. La musireja
115
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
labirinto evidente estis multe pli ampleksa, sed nur parte vi-
debla.
Li tre timis. ĉar ĉe la konstruado de la nova digo oni ne
konsideris tiajn eventualaĵojn, oni nun devos agi. — La bru-
toj ankoraŭ ne estis sur la paŝtejoj pro la eksterordinare mallonga herbo. Kien li rigardis, ĉie estis dezerte kaj solece. Li denove surĉevaligis kaj rajdis laŭlonge de la bordo, tien kaj
reen. Estis malfluso, kaj li rimarkis ke Priehl ree fosis al si novan fluejon kaj nun de nordokcidente trafas la malnovan di-
gon. Sed la nova digo kun sia malpli kruta deklivo sukcese
kontraŭstaris la atakon.
Amaso da nova penado kaj laboro estiĝis antaŭ la interna
vido de la digografo. Oni devos ne nur plifortikigi la malnov-
an digon, sed ankaŭ konformigi ties profilon al tiu de la nova digo. Sed antaŭ ĉio oni devos devojigi la danĝeran Priehl-on.
Ankoraŭfoje li rajdis ĝis la plej ekstrema nordokcidenta ang-
ulo kaj returne, senĉese rigardante la nove fositan fluejon de Priehl klare koneblan en la nun senakva ŝlimejo. La blanka
ĉevalo estis maltrankvila, spiregis kaj hufbatis; sed la rajdanto retenis ĝin. Li volis rajdi malrapide por kvietigi ankaŭ sian
internan maltrankvilon, kiu ĉiam pli sovaĝe tumultis en ti.
Se denove venus fluso — tia, kia okazis en 1665, kiu englu-
tis multege da havaĵo kaj homoj, se venus tia, kiaj jam kelk-
foje venis — — —! Frostotremo skuis la rajdanton. La mal-
nova digo — ĝi certe ne kontraŭstarus! Kion fari? Nur unu
rimedo ekzistus, por eble savi la malnovan polderon, havaĵon
kaj vivon. — Hauke sentis, ke lia koro dum momento inter-
rompis la pulsadon. En lia kapo, alie tiel firma, io turniĝis. Li ne eldiris tion; sed interna voĉo diris: ”Vi devus oferi vian
116
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
polderon, la novan Hauke-Haien-Polderon, kaj trafosi la novan
digon!” — — —
Image li jam vidis, kiel la fluso muĝante enĵetas sin kaj ko-
vras la herbon kaj trifoilon per sia sala blanka ŝaŭmo! — La
blanka ĉevalo, subite sentante fortan spronpikon, kriis kaj
forrapidegis hejmen al la digografa teraltaĵo.
Kun kapo plena de interna teruro kaj malklaraj projektoj
Hauke alvenis hejmen. Li fale sidiĝis en sia fotelo; sed kiam
Elke kun la filineto eniris la ĉambron, li ekstaris, levis la infanon kaj kisis ĝin. Poste, forpelinte la flavan hundeton, li
diris: ”Mi devas ankoraŭ supreniri al la trinkejo.” Preninte
sian ĉapon de sur la ĉeporda hoko, kien li ĵus estis pendiginta
ĝin, li forrapidis.
Zorgoplene lia edzino postrigardis lin. ”Kial, Hauke? Jam
vesperiĝas!” — ”Digoaferoj,” li murmuris, ”mi tie renkontos
kelkajn digorajtigitojn.”
ŝi sekvis lin kaj premis lian manon. — Hauke Haien, kiu
alitempe propradecide ordigis ĉiujn aferojn, nun deziris aŭdi
la opiniojn de tiuj, kiujn li antaŭe preskaŭ tute ignoris. En la gastoĉambro li renkontis Ole Peters. Li, du rajtigitoj kaj unu polder-loĝanto ludis kartojn.
”Vi certe venas de la digo, digografo?” diris la unua, kolek-
tante la parte disdonitan ludkartaron kaj ree ĵetante ĝin sur
la tablon.
”Jes, Ole,” respondis Hauke, ”mi tie estis; la fluso multon
detruis!”
”Multon? — Nu ja, kelkcent pecojn da herbkovraĵo kaj ta-
volon da pajlo ni bezonos; ankaŭ mi hodiaŭ posttagmeze es-
tis tie!”
”Tiel malmultekosta la riparo ne estos, Ole,” respondis la
117
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
digografo, ”Priehl reaperis. ¯i nun ne plu trafas la malnovan
digon el norda, sed el nordokcidenta direkto!”
”Kial vi ne lasis Priehl-on tie, kie vi ĝin trovis?” demandis
Ole malice.
”Per tio vi volas diri,” respondis Hauke, ”ke la nova poldero
ne koncernas vin, kaj tial ĝi ne estas necesa; tio estas via propra kulpo! Sed mi diras: la verda trifolio malantaŭ la nova
digo multoble kompensos la riparkostojn por la malnova di-
go!”
”Kion vi diras, digografo?” kriis la rajtigitoj, ”vi ĉiam pre-
feras la plej multekostan!”
La kartoj kuŝis ankoraŭ netuŝitaj sur la tablo.
”Digografo,” denove diris Ole Peters, apogante ambaŭ ma-
nojn sur la tablo, ”via nova poldero, kiun vi donis al ni, estas vorema faritaĵo. Ankoraŭ ne forgesinte la altegajn kostojn por viaj larĝaj digoj, nun krom tio ni devas ripari la malnovan
digon, kiun formanĝas via poldero. Nur estas bone, ke ĉi tiun
fojon ĝi ankoraŭ kontraŭstaris; kaj certe ĝi ankaŭ estonte
tion faros. Sursaltu denove vian blankan ĉevalon kaj denove
rigardu la situacion!”
Hauke venis ĉi tien el la paco de sia hejmo; sed en la vor-
toj ĵus aŭditaj, kvankam ili estis decaj, kaŝis sin obstina kontraŭvolo; kaj estis, kvazaŭ mankus al li kontraŭ ĝi la ĝisnuna forto. ”Ole,” li diris, ”mi agos laŭ via konsilo; sed mi timas, ke mi trovos la situacion tia, kia mi vidis ĝin hodiaŭ.”
Maltrankvila nokto sekvis tiun tagon; Hauke turnis sin
sendorme en la lito. ”Kio estas al vi?” demandis lin Elke, mal-dormante pro zorgo pri la edzo, ”se io vin premas, sciigu min
pri ĝi; ni ja ĉiam agis tiel.”
”Ne estas grave, Elke,” li respondis, ”la digo kaj la kluzoj
118
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
bezonas riparojn. Vi ja scias, ke tiajn aferojn mi ĉiam pripensas nokte.” Li ne diris plion; ĉar li volis rezervi al si ago-libere-con. La klara prudento kaj la forta spirito de lia edzino nun, en lia malforteco, ŝajnis al li malhelpaĵoj, kiujn li instinkte evitis.
La postan antaŭtagmezon, kiam li denove estis sur la digo,
la mondo havis alian aspekton ol la antaŭan tagon. Ja ree estis malfluso; sed estis antaŭtagmezo, kaj la hela printempa suno
sendis siajn radiojn vertikale sur la netransvideblajn Watten.
Blankaj mevoj preskaŭ senmove ŝvebis tien kaj reen, kaj ne-
videblaj alaŭdoj kantis super ili, alte en la lazurblua ĉielo, sian eternan melodion. Hauke ne sciis, ke la naturo estas kapabla
forte trompi nin per sia ĉarmo. Starante ĉe la nordokciden-
ta digoangulo, li serĉis la novan Priehl-fluejon, kiu lin hieraŭ tiel forte timigis; sed pro la hela sunlumo, terensendita el la zenito, li komence ne sukcesis. Nur poste, man-ombrumante siajn okulojn kontraŭ la blindigaj radioj, li rekonis ĝin. Sed tamen, la krepuskaj ombroj hieraŭ certe trompis lin; ĉar hodiaŭ ĝi ŝajnis nur malprofunda. Certe la musireja labirinto
ĉefe kaŭzis la digodifekton, kiu nepre estos riparebla per zor-gema elfosado kaj, kiel Ole Peters diris, per novaj pajltavolo kaj herbokovraĵo.
”Ne estas tiel grave,” li diris trankilige al si mem, ”hieraŭ
vi do estis malsaĝulo!”
Li kunvenigis la rajtigitojn, kaj sen kontraŭdiro oni decidis
pri la necesa laboro, kio ĝis nun neniam okazis. La digogra-
fo sentis en sia ankoraŭ malforta korpo novan refortigan
trankvilon, kaj post kelkaj semajnoj la laboro estis zorgeme
farita.
La jaro plupasis; kaj ju pli la nove surmetita herbokovraĵo
119
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
senĝene verdiĝis tra la pajltavolo, des pli maltrankvile Hau-
ke ire aŭ rajde preterpasis tiun lokon. Forturnante la okulojn, li rajdis proksimege ĉe la enlanda digoflanko. Kelkfoje, kiam
li devis esti tie, li ordonis, ke oni reenstaligu la ĉevalon, jam selitan. Kaj alitempe, kiam la devo ne tien vokis lin, li subite kaj rapide formigris tien piede, por ke neniu lin vidu. Kelkfoje li ankaŭ survoje sin returnis, ne plu kuraĝante denove rigardi la maltrankviligan lokon. Plej volonte li propramane ree disŝirus la digon; ĉar kvazaŭ konsciencriproĉo kuŝis tiu digoparto
antaŭ liaj okuloj. Kaj tamen lia mano ne plu povis tuŝi ĝin, kaj al neniu, eĉ ne al sia edzino, li povis paroli pri tio.
Septembro venis. Iun nokton furiozis mezforta nordokci-
denta ŝtormo. La postan malserenan antaŭtagmezon, je tem-
po de malfluso, Hauke surrajdis la digon. Subite li ektimis.
Rigardante la Watten li denove kaj pli klaran kaj pli profun-
dan vidis la fantoman novan fluejon de Priehl. Kiom ajn li
streĉis la okulojn, ĝi ne plu malaperis.
Kiam li alvenis hejmen, Elke kaptis lian manon. ”Kio estas
al vi, Hauke,” — ŝi demandis, vidante lian malĝojan vizaĝon,
”ĉu eble nova ĉagreno? Ni nun estas tiel feliĉaj, kaj vi paciĝis kun ĉiuj!”
Kontraŭ tiuj vortoj li ne estis kapabla elparoli sian malkla-
ran timon. ”Ne, Elke,” li respondis, ”neniu plu estas kontraŭ
mi; nur estas malfacile pri respondebla ofico ŝirmi la komu-
numon kontraŭ la maro de nia Dio!”
Li liberigis sin por eviti pliajn demandojn de la amata ed-
zino. Li foriris al stalo kaj garbejo kvazaŭ por revizii, sed nenion li atentis. Li nur intencis trankviligi sian konscienc-riproĉon kaj konvinki sin, ke lin kaptis nur hipo˛ondria timo.
—— La jaro, pri kiu mi rakontas, — diris post paŭzo mia
120
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
gastiganto, la instruisto, — estis la jaro 1756. ĉi tie oni neniam forgesos ĝin. Morto eniris la domon de Hauke Haien.
Estis je la fino de septembro. En la garbeja ĉambreto, dis-
ponigita al ŝi, kuŝis la preskaŭ naŭdek-jara Trin Jans en ago-
nio. Laŭ ŝia deziro oni duone rektigis ŝin en la kusenoj. Tra la malgrandaj fenestroj enkadrigitaj per plumbo ŝi rigardis malproksimen. Tie certe kuŝis, sub la ĉielo, malpli densa aertavo-lo super pli densa; ĉar estis alta marhorizonto, kaj la fata-
morgano en ĉi tiu momento levis la maron kiel trembrilan
arĝentostrion super la randon de la digo, ke ĝi blindige bril-
etis en la ĉambreton. Ankaŭ la suda pinto de Jeversand estis
videbla.
ĉe la pieda parto de la lito kaŭris la malgranda Wienke,
firmtenante sin per unu mano je tiu de la patro, staranta apu-
de. ĵus la morto premis sian sigelon sur la vizaĝon de la mort-ontino. La infano senspire kaj fikse rigardis la misteran, al ŝi nekompreneblan ŝanĝiĝon de la nebela sed malfremda vi-zaĝo.
”Kion ŝi faras? Kio estas, patro?” ŝi timplene flustris, pre-
mante siajn ungojn en la manon de la patro. ”ŝi mortas!” diris la digografo.
”Mortas!” ripetis la infano kaj ŝajnis profundiĝi en malkla-
ra meditado.
Sed la maljunulino ankoraŭfoje movis siajn lipojn. Eten-
dante la ostajn brakojn kontraŭ la mar-morgano ekstere bri-
letanta, ŝi vokis akrasone, kvazaŭ alarmkrion: ”Jins, Jins, hel-pu min, helpu min! Vi ja estas super la akvo! Dio indulgu la
aliajn!
ŝiaj brakoj malleviĝis. La litostablo kraketis. ŝi ne plu vivis!
121
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
La infano profunde ekĝemis, pal-okule rigardante sian pa-
tron.
”ĉu ŝi ankoraŭ estas mortanta?” ŝi demandis.
”ŝi finsuferis!” respondis la digografo, levante la infanon
sur la brakon; ”ŝi nun estas malproksime de ni, ĉe la kara
Dio!”
”ĉe la kara Dio!” ripetis la infano. Poste ŝi silentis dum kelkaj momentoj, kvazaŭ ŝi primeditus la vortojn.
”ĉu estas bone ĉe Dio?”
”Jes, tie estas plej bone.” — Sed en Hauke postsonis la las-
taj vortoj de la mortintino. ”Dio indulgu la aliajn!” interna
voĉo mallaŭte parolis en li. Kion la maljunulino volis diri per tio? ĉu la mortontoj do estas profetoj —?
Baldaŭ, post kiam Trin Jans estis enterigita supre apud la
preĝejo, oni ĉiam pli laŭte parolis pri multspeca malfeliĉo kaj stranga insektaro, kiuj laŭdire timigis la homojn en Norda
Frislando. Certe estis, ke je la fastomeza dimanĉo turnoven-
to terenĵetis la oran virkokon de la preĝeja turpinto. Plie okazis, ke en somermezo terenfalis grandaj insektoj tiel amase,
ke oni ne povis malfermi la okulojn, kaj poste ili preskaŭ
man-alte kovris la kampojn. Ion tian neniu estis vidinta ĝis
tiam. — Komence de oktobro la ĉefservisto kaj la servistino
Ann Grete iutage estis veturintaj en la urbon al la foiro por
vendi grenon kaj buteron. Reveninte ili kun timpalaj vizaĝoj
saltis de la veturilo.
”Kio okazis, kio estas al vi?” kriis la aliaj servistinoj kiuj, aŭdante la rulbruadon, estis kurintaj eksteren.
Ann Grete en sia vojaĝa vesto senspire eniris la vastan kui-
rejon. ”Nu do, rakontu!” ree kriis la servistinoj. ”Kie okazis malfeliĉo?”
122
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
”A˛, nia kara Jesuo ŝirmu nin!” diris Ann Grete. ”Vi ja ko-
nas transe la maljunan Mariken en Ziegelhof. Sur la foirejo ni kun nia butero ĉiam staras unu apud la alia ĉe la apoteko. ŝi
tion rakontis al mi, kaj Iven Johns ankaŭ diris: Venos mal-
feliĉo, malfeliĉo por tuta Frislando, kredu, Ann Gret; kaj” —
ŝi obtuzigis sian voĉon — ”la afero pri la digografa blanka
ĉevalo eble ankaŭ estas suspektinda!”
”ŝt! ŝt!” avertis la aliaj servistinoj.
”Nu, nu, kiom ĝi koncernas min! Sed transe, ĉe la alia flan-
ko, la aero estas ankoraŭ pli mizeroporta! Ne nur muŝoj kaj
insektaro, — ne, eĉ sango terenfalis kiel pluvo! Kaj kiam la
pastro la postan dimanĉmatenon prenis sian lavopelvon, tro-
viĝis en ĝi kvin krani-similaj skaraboj, grandaj kiel pizoj, kaj ĉiuj venis por tion vidi! En aŭgusto aperis teruraj ruĝkapaj
raŭpoj kaj formanĝis la grenon, farunon kaj panon kaj ĉion,
kion ili trovis. Eĉ fajro ne kapablis pereigi ilin!”
La rakontantino subite silentis. Neniu el la servistinoj ri-
markis, ke la estrino eniris la kuirejon. ”Kion vi babilas?” ŝi diris. ”Ke nur la estro pri tio nenion eksciu!” Kaj kiam ĉiuj
nun estis rakontontaj, ŝi aldonis: ”Ne estas necese, mi jam
sufiĉe aŭdis; laboru, tio estas pli utila por vi!” ŝi kunirigis Ann Grete en la loĝoĉambron por ordigi kun ŝi la foiraferojn.
Tiel la superstiĉa babilaĵo en la digografa domo ne trovis
resonon ĉe la gemastroj; sed ju pli longaj fariĝis la vesperoj, des pli facile ĝi eniris la ceterajn domojn.
Kvazaŭ multpeza aero ĉiujn senkuraĝigis, kaj sekrete oni
rakontis al si: Venos malfeliĉo, granda malfeliĉo por tuta Nor-da Frislando.
123
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Estis antaŭ la festo de ĉiuj sanktuloj en oktobro. Forta sud-
okcidenta ŝtormo furiozis jam la tutan tagon. Vespere
duona luno staris sur la ĉielo. Malhelbrunaj nuboj preterflu-
gis ĝin, kaj ombro kaj malklara lumo kaose alterniĝis sur la
tero. La ŝtormo plifortiĝis! En la ĉambro de la digografo sta-
ris ankoraŭ la vespermanĝa tablo kovrita de malplenaj pladoj.
La servistoj laŭordone estis en la stalo por priatenti la brutaron, kaj la servistinoj devis kontroli en la domo kaj subteg-
mentoj, ĉu pordoj kaj lukoj estis firme fermitaj, por ke la ŝtormo ne kaptu ilin kaj kaŭzu malutilon.
En la logoĉambro ĉe la fenestro staris Hauke apud sia ed-
zino. Li estis ĵus rapide manĝinta sian vespermanĝon. Antaŭe
li estis sur la digo. Jam fruposttagmeze li piede foriris. Tie, kie la digo ŝajnis malfortika, li ordonis amasigi pintajn palisojn kaj plensakojn da argilo. ĉie li postenigis virojn, por ke ili enbatu la palisojn kaj antaŭdigu per sakoj, tuj kiam la fluso
difektos la digon. ĉe la nordokcidenta angulo, kie kuniĝas la
malnova kaj la nova digoj, li postenigis plej multe da viroj.
Nur okaze de urĝa danĝero ili forlasu siajn lokojn. Tion li
ordonis. Antaŭ nur kvaronhoro li revenis, malseka kaj har-
distaŭzita. Nun, aŭskultante la ventpuŝegojn, kiuj brukrakigis la fenestro-vitrojn enkadrigitajn per plumbo, li preskaŭ senpense rigardis en la sovaĝan nokton. La murhorloĝo ĵus bate
anoncis la okan horon.
124
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
La infano, staranta apud la patrino, tremis kaj kaŝis sian
kapon en ŝiaj vestoj. ”Klaus!” ŝi vokis plore. ”Kie estas mia
Klaus?”
ŝi rajtis tiel demandi; ĉar la mevo, same kiel pasintjare, ne
forflugis kun la aliaj. — La patro ne atentis la demandon; sed la patrino, levante la infanon sur la brakon, diris: ”Via Klaus estas en la garbejo, tie estas varme.”
”Kial,” demandis Wienke, ”ĉu tio estas bona?”
——”Jes, tio estas bona!”
La domestro ankoraŭ staris ĉe la fenestro. ”Urĝas, Elke!” li
subite diris. ”Voku servistinon, por ke ŝi ŝraŭbfiksu la fenestro-kovrilojn; la ŝtormo disrompos la vitrojn!”
Laŭ ordono de la mastrino servistino kuris eksteren. Oni
vidis el la ĉambro, kiel flirtis ŝiaj jupoj. Kiam ŝi forigis la kram-pojn, la ŝtormo fortiris la kovrilon el ŝiaj manoj kaj ĵetis ĝin kontraŭ la fenestron, tiel ke kelkaj vitraĵoj disrompite flugis en la ĉambron, kaj unu el la kandeloj fume estingiĝis. Hauke
mem devis iri por helpi, sed nur pene kaj malrapide oni po-
vis fiksi la kovrilojn. Kiam ili eniris la domon, ventpuŝego
postfuriozis, tiel ke en la murŝranko tintis la vitraĵoj kaj ar-
ĝentaĵoj. Super iliaj kapoj tremis kaj krakis la trabaro de la domo, kvazaŭ la ŝtormo volus forŝiri la tegmenton for de la
muroj. Sed Hauke ne reeniris la ĉambron; Elke aŭdis, ke li
trairas la draŝejon kaj iras al la stalo. ”La blankan ĉevalon, John, rapidu, la blankan ĉevalon!” ŝi aŭdis lin voki. Poste li eniris la ĉambron. Lia hararo estis distaŭzita; sed la grizaj
okuloj brilis. ”La vento ŝanĝis direkton!” li kriis. ”¯i fariĝis nordokcidenta! Preskaŭ saltfluso! — Ne plu vento! — ¯is nun
ni ne havis tian ŝtormon!”
Elke morte paliĝis. ”ĉu vi devas refoje iri eksteren?”
125
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Li kaptis ŝiajn manojn kaj, konvulsie premante ilin, li re-
spondis: ”Jes, Elke, mi devas!” —
Malrapide ŝi levis al li siajn malhelajn okulojn kaj rigardis
lin dum kelkaj sekundoj; sed estis kiel eterneco. ”Jes, Hauke,”
diris la edzino, ”mi bone scias, ke estas via devo!” — Jen huf-batado antaŭ la dormpordo. — ŝi ĵetis sin al lia brusto, kaj
dum momento estis, kvazaŭ ŝi ne estus kapabla lasi lin; sed
ankaŭ tio daŭris nur momenton. ”Estas nia batalado!” diris
Hauke. ”Vi ĉi tie estas ŝirmitaj; nian domon nenia ĝisnuna
fluso atingis. Preĝu al Dio, ke Li estu ankaŭ kun mi!”
Hauke surmetis sian mantelon, kaj Elke zorgeme per tuko
ĉirkaŭvolvis lian kolon. ŝi volis paroli; sed la tremantaj lipoj ne estis kapablaj.
Ekstere kriis la blanka ĉevalo, kvazaŭ trumpetaj fanfaroj
ensonus la muĝadon de la ŝtormo. Elke eliris kun sia edzo. La
maljuna frakseno ĝemegis, kvazaŭ ĝi estus disrompiĝonta!
”Sursaltu, estro!” vokis la servisto. ”La blanka ĉevalo tiel furiozas, lke a kondukilo povus disŝiriĝi!” — Hauke ĉirkaŭbra-
kis sian edzinon. — ”Kiam la suno leviĝos, mi reestos ĉe vi!”
Li jam estis sursaltinta sian ĉevalon; la besto staris sur la
malantaŭaj kruroj. Poste, kiel batalĉevalo sin ĵetegas en batalon, ĝi kun sia rajdanto rapidegis malsupren de la teraltaĵo en nokton kaj ŝtorman muĝadon. — ”Patro, mia patro!” postkriis
plorema infanvoĉo. ”Mia kara patro!”
Wienke en la mallumo postkuris la forrajdinton; sed jam
post kelkaj paŝoj ŝi faletis pro terbulo kaj terenfalis.
La servisto Iven Johns reportis la plorantan infanon al la
patrino, kiu sin apogis kontraŭ la trunko de la frakseno, kies branĉoj vipis la aeron. Fikse, kvazaŭ senpense, ŝi rigardis en la nokton, en kiu malaperis ŝia edzo. Kiam la kriado de la
126
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
ŝtormo kaj la malproksima plaŭdegado de la maro interrom-
piĝis kelkajn momentojn, tiam ŝi, kvazaŭ pro timo, skuiĝis.
Laŭ ŝia opinio, ĉio nur intencas pereigi lin kaj subite finfuriozos, kiam ĝi estos kaptinta lin. ŝiaj genuoj tremis, kaj la ŝtormo, malliginte ŝiajn harojn, nun ludis per ili. ”Mastrino, jen la infano!” alvokis ŝin Johns, metante la infanon en la brakojn de la patrino. ”Firme tenu ŝin!”
”La infano? — mi forgesis vin, Wienke!” ŝi kriis. ”Dio par-
donu!” Kaj ŝi premis la infanon al sia brusto, tiel kiel nur amo estas kapabla. Genuen falante, ŝi preĝis: ”Disinjoro kaj vi, Jesuo, ne faru nin vidvino kaj orfo! ŝirmu lin, ho kara Dio; nur Vi kaj mi konas lin!” —
Kaj la ŝtormo ne plu paŭzis. Sonegis kaj tondris, kvazaŭ la
tuta mondo pereus en kolosa tumulto.
”Iru endomen, mastrino!” diris Johns. ”Venu!” Helpinte
ilin ekstari, li kondukis ambaŭ en la domon kaj en la ĉam-
bron.
La digografo Hauke Haien sur sia blanka ĉevalo rapidege
alrajdis la digon. La vojeto estis kotega, ĉar pluvegis dum la tagoj antaŭaj; tamen la argilo, malseka kaj algluiĝema, ne retenis la hufojn de la ĉevalo; estis, kvazaŭ ĝi kurus sur firma somerseka grundo.
La nuboj sur la ĉielo preterflugis kiel infera ĉasado. Mal-
supre kuŝis la vasta marsko simila al nerekonebla dezerto,
plenigita de maltrankvilaj ombroj. La maro malantaŭ la digo
obtuze sed ĉiam pli laŭte muĝis, kvazaŭ ĝi volus engluti ĉion
ceteran. ”Antaŭen, blanka ĉevalo!” kriis Hauke. ”Ni iras nian
plej danĝeran vojon!”
Subite mortkrio eksonis sub la hufoj de la ĉevalo. Retirante
la kondukilon, li rigardis malantaŭen. Apud li, proksime al la 127
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
tero, duone flugante, duone pelate de la ŝtormo, preterflugis
aro da blankaj mevoj, laŭtigante mokan kriadon. Ili serĉis
surlandan rifuĝejon. Unu el ili — la luno dum momento lu-
mis el inter la nuboj — kuŝis hufbatita apud la vojo. Al la rajdanto ŝajnis, ke ruĝa rubando flirtas ĉirkaŭ ĝia kolo. ”Klaus!”
li vokis. ”Kompatinda Klaus!” ĉu estis la birdo de lia infano?
ĉu ĝi, rekoninte ĉevalon kaj rajdanton, volis kaŝi sin ĉe ili? La rajdanto ne sciis. — ”Antaŭen!” li refoje kriis, kaj la blankĉevalo jam denove kuregis. La ŝtormo subite ĉesis. Regis tom-
ba silento! Sed nur dum sekundo; poste ĝi revenis kun pli
sovaĝa furiozo. En la paŭzo la rajdanto aŭdis homvoĉojn kaj
malproksiman hundbojadon. Turnante la kapon al sia vilaĝo,
li en la lunlumo vidis homojn sin okupantaj ĉe alte ŝarĝitaj
veturiloj starantaj antaŭ la domoj. Vizie li ankaŭ vidis vetu-
rilojn, kiuj rapidis supren al la seklando. Blekado de bovoj, su-prenpelitaj el la varmaj staloj, estis aŭdebla. ”Dank al Dio, ili savas sin kaj la brutaron!” diris interna voĉo en Hauke; sed
poste kun timkrio: ”Mia edzino, mia infano! — Ne, ne; la akvo
ne atingos nian domon!”
Sed ĉio tio daŭris nur momenton; kiel vizio ĉio preterflu-
gis.
Terura ventpuŝego venis muĝante de la maro. Kontraŭ ĝi
ĉevalo kaj rajdanto suprenrapidegis la digon. Supre alveninte, Hauke perforte haltigis sian ĉevalon. Sed kie estis la maro, kie Jeversand? Nur akvomontojn li vidis. En la terura krepusko
ili levis sin minace kontraŭ la nokta ĉielo, provante amasigi
sin unu trans la alian, kaj unu super la alia ili konraŭbategis la firman teron. Blankkronitaj ili alvenis, kriegante, kvazaŭ en ili estus kunigitaj la krioj de ĉiuj rabobestoj. La blanka ĉevalo, batante per la antaŭaj hufoj, naztrue spiregis en la brue-
128
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
gon; sed la rajdanton preskaŭ volis regi la konvinko: ĉi tie
finiĝas ĉia homa povo, ekregos nun la nokto, la morto, la ne-
nio!
Sed li memoris, ke ja estas fluso, nur ke tia li ĝis nun ne
vidis ĝin. Lia edzino, lia infano — ili troviĝas sekuraj sur alta teraltaĵo, en firma domo. Sed lia digo — kaj fieron li sentis —
la Hauke-Haien-digo, kiel ĝin nomas la loĝantoj, ĝi nun pru-
vu, kiel oni konstruu digojn.
Sed — kion signifas tio? Li haltis ĉe la interdiga angulo. Kie estas la viroj postenigitaj de li ĉi tien por gardostari? Li rigardis norden, laŭlonge de la malnova digo, ĉar ankaŭ tien li
ordonis kelkajn; sed nek ĉi tie nek tie li povis vidi homon. Li plurajdis, sed sola li restis; nur la blovado de la ŝtormo kaj la muĝado de la maro trafis surdige lian orelon. Turninte la ĉevalon, li revenis al la forlasita angulo. Li rigardis laŭlonge de la nova digo kaj klare rimarkis, ke la ondoj tie malpli rapide kaj malpli furioze kontraŭbatas. Preskaŭ estis, kvazaŭ tie estus alia akvo. ”Tiu ja staros firme!” li murmuris, interne ridetante. Sed la rideto malaperis, kiam li rigardis la digon ĉe la nordokcidenta angulo. Kio estis tie? Malhela amaso svarmis
kaose. Li vidis, ke ili fervore laboras kaj sin interpremas; sendube — estis homoj! Kion ili intencas, kion ili laboras ĉe mia digo?
Jam la blanka ĉevalo sentis la spronojn kaj la besto rapide-
gis tien. La ŝtormo blovegis el la flanko. Kelkfoje la puŝegoj premis tiel furioze, ke ili preskaŭ ĵetegis la ĉevalon kaj rajdanton malsupren en la novan polderon. Sed tiuj sciis, kie ili rajdis. — Jam Hauke rimarkis, ke tie troviĝas kelkaj dekduoj da
homoj, fervore laborantaj; kaj jam li klare rimarkis, ke fluejo 129
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
estas fosata tra la nova digo. Perforte haltigante sian ĉevalon, li kriegis: ”Halt! halt! Kian satanaĵon vi ĉi tie faras?!”
Subite vidante la digografon, ili timigite ĉesigis sian labo-
ron. La ŝtormo portis al ili liajn vortojn, kaj li klare rimarkis, ke kelkaj provis respondi. Sed li vidis nur viglajn gestojn; ĉar ĉiuj staris ĉe lia maldekstra flanko; kaj kion ili diris, tion kunprenis la ŝtormo, kiu kelkfoje ĵetis la homojn unu kontraŭ la
alian, ke ili dense ariĝis. Hauke rapide okulmezuris la fositan fluejon kaj la nivelon de la akvo, kiu malgraŭ la nova profilo preskaŭ suprenplaŭdegis ĝis la digodorso, surŝprucante la
ĉevalon kaj rajdanton. Jam nur dek minutojn da laboro —
tion li certe sciis — tiam la fluso trafuriozos la fluejon, kaj la Hauke-Haien-Polderon kovros la maro!
La digografo mansigne ordonis laboriston al la alia flanko
de la ĉevalo. ”Nu, parolu!” li kriegis. ”Kion vi faras, kion tio signifas?”
Kaj la viro kontraŭkriegis: ”Estro, ni estas komisiitaj trafosi la novan digon por ke la malnova ne rompiĝu!”
”Kion vi faru?”
”Trafosi la novan digon!”
”Por ke la maro kovru la novan polderon? Kiu satano tion
ordonis al vi?”
”Neniu satano, estro! La rajtigito Ole Peters estis ĉi tie; li tion ordonis!”
La okuloj de la rajdanto fariĝis koler-ruĝaj. ”ĉu vi konas
min?!” li kriegis. ”Kie mi estas, tie Ole Peters ne rajtas ordo-ni! Foriru! Al viaj lokoj, kien mi postenigis vin!”
Kaj ĉar ili hezitis, li kun sia blanka ĉevalo galopis inter ilin.
”Foriru, al via avino, aŭ al tiu de la diablo!”
”Estro, gardu vin!” kriis iu el la amaso, per fosilo puŝegante 130
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
la furiozan beston; sed hufbato forĵetis ĝin el lia mano; alia viro falis teren!
El la cetera amaso aŭdiĝis kriego! Ekkrio, kian povas eligi
nur homo en mortotimo. Unu momenton ĉiuj, eĉ la digografo
kaj la blanka ĉevalo, estis kvazaŭ ŝtonigintaj. Nur unu labo-
risto brake montris al la nordokcidenta angulo inter ambaŭ
digoj, tien kie la nova digo kuniĝas kun la malnova. Nur la
muĝado de la ŝtormo kaj la plaŭdegado de la maro estis aŭd-
eblaj.
Hauke turnis sin en la selo. Kio estas tie? Liaj okuloj va-
stiĝis. ”Potenca Dio! — Rompiĝo! — Rompiĝo en la malnova
digo!”
”Via kulpo, digografo!” kriegis voĉo el la amaso. ”Via kul-
po! Kunprenu ĝin antaŭ la tronon de Dio!”
La koler-ruĝa vizaĝo de Hauke morte paliĝis; la luno, kiu
lin lumigis, ne povis plipaligi ĝin. Liaj brakoj estis senfortaj.
Apenaŭ li rimarkis, ke li tenas la kondukilon. Sed ankaŭ tio
daŭris nur momenton. Jam li rektigis sin. Profunda ĝemo eli-
ĝis el lia buŝo; poste li mute turnis sian ĉevalon.
Spiregante la blankĉevalo rapidegis kun li okcidenten. La
okuloj de la rajdanto akre rigardis ĉiuflanken, kaj la pensoj
turnigis en lia kapo. Kian kulpon mi kunprenu antaŭ la tro-
non de Dio? La trafoson de la nova digo — eble ili estus finintaj ĝin, se mi ne estus dirinta mian ’Halt!’; sed … Estis ankoraŭ io, kaj li sentis tremon — li nur tro bone sciis — en la pasinta somero; se tiam la kalumniulo Ole Peters ne estus reteninta min — jen la kaŭzo! Nur mi konis la malfortikecon de la malnova digo. Malgraŭ ĉio mia devo estus estinta ripari la digon
propradecide. ”Disinjoro, mi konfesas!” li subite laŭtkriis en la ŝtormon. ”Mi malzorgeme plenumis mian oficon!”
131
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
Maldekstre de li, proksime apud la hufoj de la ĉevalo, fu-
riozis la maro. Antaŭ li, nun en plena mallumo, etendiĝis la
malnova poldero kun siaj teraltaĵoj kaj domoj. La pala ĉiel-
lumo tute estingiĝis. Nur de unu loko lumbrilo trapenetris la
mallumon. Kaj la viro sentis konsolon, ĉar la lumbrilo certe
venis el lia domo; ĝi estis por li kiel saluto de edzino kaj infano. Dank al Dio, ili troviĝas sekuraj sur la alta teraltaĵo. La aliaj certe jam estas supre en la seklanda vilaĝo; ĉar de tie briletas tiom da lumbriloj, kiom mi ĝis nun neniam vidis tie; eĉ
de supre el la aero, eble el la preĝeja turo, io radias en la nokton. ”Ili ĉiuj estas for, ĉiuj! Kelkaj domoj ruiniĝos, malbonaj jaroj venos pro la superakvotaj kampoj. Kampdefluiloj kaj
kluzoj bezonos riparojn. Ni devos tion suferi kaj mi volas hel-pi, ankaŭ tiujn kiuj ĉagrenis min! Nur, Sinjoro, mia Dio, estu indulga al ni homoj!”
Li rigardis flanken al la nova poldero. ¯in ĉirkaŭis la ŝaŭ-
manta maro; sed en ĝi regis nokta paco. Sono de ĝojo senvole
eliĝis el la brusto de la rajdanto!
”La Hauke-Haien-digo, ĝi kontraŭstaros; ĝi kontraŭstaros
ankoraŭ post cent jaroj!”
Tondrosimila muĝado ĉe liaj piedoj elrevigis lin. La blan-
ka ĉevalo ne volis plu antaŭen. Kio estas? La ĉevalo saltis malantaŭen, kaj li sentis, ke antaŭ li digopeco falas profunden!
Malfermante la okulojn, li forskuis ĉiajn revojn. Li haltis ĉe la malnova digo; la blanka ĉevalo per la antaŭaj hufoj jam staris sur ĝi. Instinkte li retiris la ĉevalon! — La lasta nuba mantelo preterpasis la lunon, kaj la pala lumo heligis la teruraĵon, kiu ŝaŭmante kaj siblegante antaŭ li sin ĵetis profunden en la malnovan polderon.
Kvazaŭ senpense Hauke rigardis. Estis diluvo por engluti
132
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
beston kaj homon! — Lumbrileto ree trafis liajn okulojn. Es-
tis la sama, kiun li antaŭe rimarkis. Ankoraŭ lumis el lia do-
mo. Kaj kiam li nun kuraĝigita rigardis malsupren en la pol-
deron, li vidis, ke malantaŭ la kapturniĝa kirlakvo, kiu sin
ĵetas muĝante malsupren, superakvita estas nur strio, larĝa
ĉirkaŭ cent paŝojn. Post ĝi li klare rekonis la vojon, konduk-
anta supren el la poldero. Li vidis ankaŭ pli: veturilo, durada kariolo, furioze rapide proksimiĝis al la digo. Virino — jes, an-kaŭ infano sidas en ĝi, kaj nun —; ĉu tio, kio preterflugis kun la ŝtormo, ne estis la akresona bojado de malgranda hundo?
— ĉiopova Dio! Estas liaj edzino kaj infano! Jam ili estas
proksimaj, kaj la ŝaŭmanta akvolavango sin rulas renkonte al
ili. — Kriego, senespera kriego venis el la brusto de la rajdan-to. ”Elke! — li kriegis, ”Elke! — Returne! — Returne!” —
Sed la ŝtormo kaj maro ne estis kompatemaj. llia furioza-
do disblovis liajn vortojn. La ŝtormo, kaptante lian mantelon, preskaŭ deĉevaligis lin; kaj la veturilo senhalte rapidegis al la ĵetiĝanta akvego. Li vidis, ke la edzino etendas al li la brakojn: ĉu ŝi rekonis min? ĉu la sopiro, la timego pro mi pelis ŝin el la sekura domo? Kaj nun — ĉu ŝi vokas al mi adiaŭan vorton?
— Tiaj demandoj turniĝis en la kapo de la digografo; sed ili
restis sen respondo. De ŝi al li, de li al ŝi ĉiuj vortoj perdiĝis; nur muĝado, kvazaŭ estus veninta la mondpereo, plenigis
iliajn orelojn kaj enlasis alian sonon! —
”Mia infano! — Elke, ho fidela Elke!” Hauke kriegis en la
ŝtormon. Refoje granda digopeco profundiĝis, kaj tondre la
maro postĵetis sin!
Ankoraŭ unu fojon li malsupre vidis la kapon de la ĉevalo
kaj la radojn de la veturilo; poste ĉio kirle malleviĝis en la kaosan teruraĵon. — La fikse rigardantaj okuloj de la rajdan-133
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
to, kiu solece haltis sur la digo, nenion plu vidis. ”La fino!” li diris mallaŭte. Poste li rajdis al la abismo, kie sub li la akvo, terure muĝante, inundis lian hejmvilaĝon. Ankoraŭ li vidis la
lumon brili el sia domo, sed nun ĝi estis preskaŭ senanima.
Rektigante sin, li forte spronis la blankan ĉevalon. La besto
obstine staris sur la malantaŭaj kruroj, preskaŭ transkapigan-
te sin; sed la forto de la viro devigis ĝin kuri malsupren. ”An-taŭen!” li vokis ankoraŭ unu fojon, kiel ofte li estis vokinta. —
”Disinjoro! prenu min! — indulgu la aliajn!”
Ankoraŭ unu spronpiko kaj unu kriego de la blanka ĉevalo,
pli laŭta ol la muĝado de ŝtormo kaj ondoj; poste el la akvo
obtuza sono — mallonga batalo! —
La luno lumante rigardis el sia alto; sed malsupre sur la
digo ne plu estis vivaĵo; nur la sovaĝa akvo, preskaŭ tute su-
perondinta la malnovan polderon. Sed ankoraŭ la teraltaĵo
kun la bieno de Hauke Haien elstaris el la akvodezerto. An-
koraŭ de tie briletis la lumbrilo; kaj de sur la seklando, kie la domoj iom post iom fariĝis mallumaj, la soleca lumo el la
preĝeja turo ankoraŭ ĵetis tremantajn lumerojn trans la ŝaŭ-
mantajn ondojn. —
La rakontanto silentis. Mi etendis manon al la plena glaso,
jam delonge staranta antaŭ mi, sed ne metis ĝin al la buŝo;
mia mano restis kuŝanta sur la tablo.
—Tio estis la rakonto pri Hauke Haien, — refoje komencis
mia gastiganto, — tia kia mi ĝin povis rakonti laŭscie. Certe
la mastrumantino de nia digografo estus rakontinta ĝin ali-
tekste; ĉar ankaŭ tion oni diras: tiu blanka ĉevalskeleto post la superakviĝo ree, kiel antaŭe, estis ĉe lunlumo videbla sur
Jevershallig. La tuta vilaĝanaro laŭdire ĝin vidis. Sed tio estas certa: Hauke Haien kun edzino kaj infano dronis en la super-134
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
akviĝo. Eĉ iliajn tombojn mi ne trovis supre sur la tombejo.
Verŝajne la returnfluanta akvo portis la kadavrojn en la ma-
ron, sur kies fundo ili iom post iom solviĝis. Tie la homoj ne povis maltrankviligi ilin. Sed la Hauke-Haien-digo staras eĉ
nun, post cent jaroj; kaj se vi morgaŭ vojaĝos al la urbo kaj se ne tedas vin la vojo, pli longa je duona horo, vi havos ĝin sub la hufoj de via ĉevalo.
La danko de la genepoj, kiun Jeve Manners iam promesis
al ĝia konstruinto, ne venis, kiel vi aŭdis; ĉar tiaj, sinjoro, estas la homoj: Sokrato estis venenigita kaj Jesuo krucumita. Tion
oni nuntempe ne tiel facile povas fari; sed potenculon aŭ mal-
bonfareman obstinan pastraĉon nomi sanktulo, aŭ kapablan
viron, nur ĉar li superis nin je kapalteco, fari fantomo aŭ nok-ta reaperanto, tio estas ebla ankoraŭ ĉiutage! —
Dirinte tion, la vireto ekstaris kaj aŭskultis eksteren. — Tie io ŝanĝiĝis, — li diris, tirante la lankovrilon for de la fenestro.
Estis hela lunlumo. — Jen, — li daŭrigis, — tie revenas la rajtigitoj; ili iras hejmen; — transe, ĉe la alia bordo, certe okazis rompiĝo, ĉar la akvo malleviĝis!
Mi apud li rigardis eksteren. La fenestroj troviĝis super la
rando de la digo. Estis, kiel li diris. — Mi prenis mian glason kaj malplenigis ĝin. — Dankon pro ĉi tiu vespero! — mi diris.
— Laŭ mia opinio ni povos trankvile dormi!
—Tion ni povos, — diris la malgranda sinjoro, — mi elkore
deziras al vi bonan nokton!
Irante malsupren, en la vestiblo mi renkontis la digografon.
Li forgesis karton en la gastoĉambro kaj iris por kunpreni ĝin hejmen. — ĉio finita! — li diris. — Sed nia instruisto certe
kredigis al vi ion nekredeblan; li estas ano de la racionalismo.
—Li ŝajnas esti inteligenta viro!
135
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
—Jes, jes, certe; sed vi tamen ne povas malkonfidi al viaj
propraj okuloj; kaj transe, ĉe la alia flanko, la digo rompiĝis, kiel mi antaŭdiris!
Mi suprentiris la ŝultrojn. — Post tio ni devas dormi! Bo-
nan nokton, sinjoro digografo!
Li ridis. — Bonan nokton!
La matenon poste, en plej orluma sunbrilo, orumanta vas-
tan kaoson, mi rajdis al la urbo sur la Hauke-Haien-digo.
Fino
136
LA BLANKĉEVALA RAJDANTO
eLIBRO
ISBN 91-7303-103-8
137